Vivo en internacia familio

Vivo en internacia familio

Anne Abdel Massih loĝas en Wemmel, sed ŝi vivis junaĝe en Leuven kaj poste ankaŭ en Bruselo. Ŝia familio estas tipa ligo de homoj el diversaj kulturoj. Anne rakontas tiun ĉi interesan historion.

Trans kulturaj bariloj

NS: Oni diris al, mi ke kultura diverseco estas karakteriza trajto de via familio. Ĉu tio estas vera?

Anne: Jes, mia patrino estas belgino, la patro venis el Libanujo. Gastameco estis ĉiam grava en nia familio. Mia edzo estas el Vjetnamo, ni havas kvar infanoj en aĝo inter 5 kaj 15 jaroj. Ili parolas france, nederlande kaj vjetname. En lernejo ili havas afrikajn geamikojn. Miaj vjetnamaj bopatroj loĝas kun ni, sur la unua etaĝo. Unu mia fratino edziniĝis kun germano kaj fianĉo de la alia estas kataluno. Havante kontakton kun Fokolara Movado, ni ĉiam renkontis homojn el diversaj nacioj. Malfermiteco al aliaj kulturoj tre gravas por mi. Tio postulas komprenemon, sed pridonacas per riĉeco.

En mia kazo, se mi faras ion, mi strebas ke la tuta familio ĝin partoprenu, ĉar por vietnamanoj honoro familia estas tre grava. Evidente, ekzistas ĉe ni lingvaj baroj, precipe malfacilaj por la vietnama parto de nia familio. Tiel mi spertas, kiel malfacilas vivo por homoj vivantaj en fremd-lingva medio. Sed ni povas lerni de la azianoj altan estimon, per kiu ili traktas maljunajn homojn,. Bedaŭrinde, la okcidentanoj ŝajnas forgesi tiun virton.

NS: Kiel vi do venkas barilojn de la lingvoj?

Anne: Per mia persona konduto. Mi volontulis unu monaton en Senegalo. Ni aranĝis ludon por infanoj sur la stratoj de ĉefurbo Dakar. La grupo konsistis el 10 belgoj kaj 10 senegalanoj. Ni laboris per duopoj: unu belgo kun unu senegalano. Ni dormis kun senegalaj familioj, en iliaj modestaj, gratitaj domojn. Tiu pratika kontakto kun alia kulturo estis al mi kvazaŭ malfermigilo de ladskatoloj. La tieaj infanoj fingre montris al ni kaj nomis nin “blankuloj”. Tie mi spertis kion sentas homo, troviĝanta en lando de malsama kulturo.

NS: Estinte juna knabino, vi lanĉis projekton pri vasta konscio. Kion ĝi signifas?

Anne: Kun kelkaj gejunuloj, kiuj venis al Bruselo el diversaj landoj ni volis diskonigi la ideon de Pac-Tago. Nur malmultaj scias, ke la 21an de septembro estas agnoskita ĉe UN kiel Tago de Paco. Por tion apogi, ni elpensis la nomon Doit4Peace (Faru tion por Paco). Ni bakis vaflojn ĉe Hoogstraat en Bruselo. Tiu bongusta odoro altiris la preterpasantojn. Kun ili ni komencis interparolon. Sekvajare ni organizis koncerton kun muzikemaj fokolaranoj. Tiam la homoj restis kun ni pli longe. Ni diskutis kun ili pri la neceso defendi pacon kaj ili konvinkiĝis, ke Tago de Paco devus daŭri pli longe. Ni petis, ke ili skribu sur paperpecoj kion signifas al ili paco kaj Tago de Paco. El tiuj rimarkoj ni faris “oran libron” kiu estis transdonita al reĝo de Belgio Filipo kaj al lia edzino Matilda.

Aliaj gejunuloj daŭrigis tiun ĉi iniciaton, kiu poste fariĝis Together4Peace (Kune por Paco): koncertoj, festoj kaj semajnofinoj kun diversnacia junularo. Ni ne imagis ke nia malgranda projekto tiel disvastiĝos.

NS: Ĉu proksimiĝo inter homoj plue gravas por vi?

Anne: En bazlernejo de Wemmel mi estas elektita “patriono de klaso” kaj tiaj “gepatroj” formas ponton inter lernejo kaj la aliaj, ni diru naturaj gepatroj de la infanoj. Mi deĵoras en la bibliotego, foje mi helpas senŝeligi fruktojn kaj organizi transporton por infanaj ekskursoj.

Antaŭ kelka tempo estis tie nova lernanto el Italio, kiu ne konis la francan nek la nederlandan lingvojn. Ni renkontis lian patrinon ĉe la pordego lerneja, mi helpis al tiu familio kompletigi bezonatajn dokumentojn kaj por la knabo mi aranĝis lingvan kurson. Kiam la patrino devis subiĝi al operacio en hospitalo, ŝi demandis ĉu ŝia filo povas resti dek tagojn en nia domo. Mi estis surprizita, ke ŝi fidis al ni. Poste ŝi diris, ke neniel ŝi timis ĉar sciis, ke mi bone prizorgos la knabon. Niaj familioj amikiĝis.

.

En nia urbeto Wemmel mi ankaŭ respondecas pri Asocio de Familioj. Tie mi renkontas diversajn familiojn kaj povas ilin helpi.

Ĉi tiu artikolo aperis en belga magazino ‘Nieuwe Stad ‘.

____________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: