NOVA URBO – Aŭgusto 2019
La magia rondo de Esperanto-instruado (parto 1)
La originala titolo de ĉi tiu eseo estis “Marĝene de la Esperanto-lernolibroj“. Divers-specaj lerniloj tre abundas en Esperantujo, iu diris ke sukcesis kolekti kelkcenton da titoloj. Sed el tiuj centoj, kiom da plenumas la kondiĉojn de taŭga kaj rekomendinda lernolibro? Eble malmultaj, ĉar teorie ĉiu povas verki libron kaj pluraj tion faras. Tial ni decidis publikigi parton de ĉi tiu materialo por ke niaj leganto havu iom da orientiĝo pri la kondiĉoj, kiun devus plenumi bona lernolibro. Kaj nun, sub la tri librokovriloj, sekvas parto de la eseo. La tutan materialon ni povos sendi al la interesitoj – NU red.
.
Kiam aperis la Unua Libro de Doktoro Esperanto, en la metodiko de fremdlingvo-instruado okazis granda turno. Ĝin kaŭzis 50-paĝa germanlingva broŝuro, titolita Der Sprachunterricht muss umkehren! kies aŭtoro estis Wilhelm Viëtor, germana anglisto. Li akre kritikis la metodon tiam uzatan kaj proponis ŝanĝojn surbaze de la tiutempaj esploroj. Sed kial tiu skurĝata metodo meritis tiel severan kritikon?
Por tion klarigi, ni retroiru je kelkaj jarcentoj, al la epoko de renesanco (14a ĝis 16a jc.), kies ĉefa intelekta evolutendenco, nomata humanismo, estigis fasciniĝon de la eŭropanoj pri la antikvaj kulturo kaj klasikaj lingvoj (latina kaj greka). Precipe admirata estis latino, kiun oni lernis per studado de la gramatiko kaj parkerigado de la vorttrezoro. La praktiko malpligravigis poste tiun metodon. En la 18a jarcento venis la t.n. “klerismo” kiu alportis instruadon de la naciaj lingvoj kaj enigis ilin al lernejoj. Kun tio ŝanĝiĝis ankaŭ la celo de fremdlingvo-instruado: ĝi ne plu estis perlingva menskulturado, sed lingvokono mem.
Instruadon de la modernaj nacilingvoj transprenis multe da alilandaj instruistoj (denaskaj parolantoj), kiuj aplikis naturan metodon, t.e. per fremdlingva konversaciado. Tio tamen kaŭzis impetan reagon de gramatikistoj, kiuj insultis la nesciencecon de tiu metodo. Rezulte, tiuj alilandaj instruistoj estis forigitaj el la lernejoj, kaj ilian lokon ekokupis klasikaj filologoj.
.
GRAMATIKA-TRADUKA METODO
Tiel naskiĝis la gramatika-traduka metodo. Ĝi trovis teorian pravigon en la ideoj de la novhumanismo, kiu alportis duan ondon de entuziasmo por la antikva kulturo. Oni lanĉis la opinion, ke la latina gramatiko estas la plej perfekta kaj efike trejnanta al logika pensado. Tial do studado de la klasikaj lingvoj fundamento de edukiteco. La karakterizaĵoj tiu metodo estis: lecionoj gvidataj en la gepatra lingvo de la lernantoj, komplikaj gramatikaj klarigoj, gramatiko instruata per fraztradukado, vortprovizo instruata en formo de izolitaj vortoj, legado de malfacilaj tekstoj kaj manko de parolekzercoj. La gramatika-traduka metodo regis absolute dum cent jaroj. Ĝia dekadenco komenciĝis en la 1870aj jaroj, kiam la plifortiĝanta Germanio eniris en rapidan industrian disvolviĝon. La germana burĝaro, batalanta por la konkero de eksterlandaj landoj, pli kaj pli akre sentis neceson koni fremdajn lingvojn; por kio la tradicia instruado montriĝis nesufiĉa kaj devis fiaski.
.
METODO REKTA (aŭ SENPERA))
Oni konkludis, ke fremdan lingvon oni devas lerni samkiel infano lernas sian gepatran lingvon, sin apogante sur la naturaj kapabloj enestantaj en ĉiu homo. Dum la lernado oni ĉesu uzi la gepatran lingvon. La elirpuntko estas do ĝuste parolo kaj ne presita teksto.
La rekta metodo ege popularis inter la du mondmilitoj, danke al ties legenda pioniro, Andreo Cseh kaj liaj disĉiploj – fronte kun Lidia Zamenhof (meza foto), Tiberiu Morariu (dekstre) kaj dekoj de la aliaj.
Por aplikado de nova materialo, oni uzu demonstrajn teknikojn. Lingvo konsistas el frazoj, ne el vortoj, tial ĝi devas esti lernata surbaze de tekstoj kaj kompletaj frazoj, ne per memorigado de vortlistoj. La instruisto prezentas frazojn konstruitajn laŭ la koncerna regulo kaj en tia instruado ne estas loko por tradukoj. Por ke la lernantojn komprenu la signifon de vortoj kaj frazoj, la instruisto ne tradukis, sed uzis realaĵojn kaj aplikis aktoradon kaj montris bildojn. Li neniam prezentis gramatikajn regulojn rekte, sed instruis ilin per ekzemplofrazoj. Ekde la komenco, la lernantoj estis kuraĝigataj kiel eble plej multe paroli en la fremda lingvo.
La rekta metodo triumfis multe malpli longe ol ĝia antaŭulo. Jam en la unua jardeko de la 20a jarcento ĝi estis objekto de fortaj atakoj. La plej seriozaj riproĉoj koncernis malbonajn rezultojn de la rektametoda instruado. La kritikantoj asertis interalie, ke:
- ĉar estas erare identigi la procezon de fremdlingvo-lernado kun tiu de la lernado de sia gepatra lingvo fare de infano;
- la rekta metodo estas tempokonsuma, ĉar la signifo de multaj vortoj estas malfacile klarigebla per fingromontrado al objekto aŭ per aktorado, precipe se temas pri abstraktaĵoj;
- la rekta metodo postulas ege kompetentajn instruistojn, tre flue parolantajn la fremdan lingvon;
- ĝi ankaŭ bezonas grandan nombron da lernohoroj ĉar, pro manko de hejmtaskoj, la tuta laboro devas esti farata en la klasĉambro.
.
EKLEKTIKA METODO
Rezulte de tiu kritiko, lanĉita estis eklektika metodo, nomata miksa aŭ pera. Ĝi kombinis procedojn de la gramatika-traduka metodo kun tiuj de la rekta metodo, i.a. studadon de la gramatiko, laŭeble nur per uzo de la lernata lingvo. La gramatikon oni istruis per ekzemplaj tekstoj. La gepatran lingvon oni uzis nur por havigi klarecon kaj kontroli komprenon.
En la dudekaj kaj tridekaj jaroj de la 20a jarcento vigle disvolviĝis nova branĉo de lingvistiko — strukturismo, iniciatita de la svisa lingvosciencisto Ferdinand de Saussure. Laŭ ĝi lingvo estas strukturo de organizitaj sistemoj de signoj. Oni akcentis tiam socian kaj interhoman karakteron de lingvo. En la tridekaj jaroj aperis ankaŭ nova evolutendenco en psikologio, nomata behaviorismo (kondutismo). Ĝi instruis, ke la konduton de ĉiu ajn vivanta estaĵo oni povas analizi per la skemo “stimulo – reago”. Precipe gravaj montriĝis tiaj ideoj de la behaviorismo, kiuj koncernas akiradon de la gepatra lingvo fare de infano. Behaviorismo estas do senpripensa procezo, dum kiu en la subkonscio konstruiĝas sistemo de kutimoj, formiĝas rilatoj inter stimulo kaj reago.
.
AŬDLINGVA / aŭskult-parola METODO
El kombino de la strukturisma koncepto de lingvo kun la behaviorismaj ideoj pri la naturo de lingva konduto de homo, estiĝis la aŭdlingva (aŭskulta-parola) metodo. La principojn de la aŭdlingva metodo oni povas resumi jene: la instruisto ne instruas pri la lingvo, sed la lingvon mem. Ĉi tie la plej esenca estas la parolo, ne la skribo.
.
En Eŭropa Centro de Paderborn sukcese funkciis aŭdlingva metodo sub la gvido de prof. H. Frank (maldekstra foto) kaj aŭtoro de “Esperanto programita” – H. Behrmann (dekstre). Iliaj spertoj pri kibernetika pedagogio kaj lingva laboratorio ne estis poste utiligitaj en Esperantujo.
Fundamenta celo de instruado estas krei en la lernanto aktivan lingvan scipovon. Sekve, la parolanto pensas nur kion diri, ne kiel ĝin diri. Tio estas aŭtomata metodo, en kiu gramatika scio estas senbezona, ĉar ĝi bremsas la fluecon de eldiro. Aldone, oni komplete eliminas la gepatran lingvon el tiu instruprocezo. Inter la kvar lertoj (aŭskultado, parolado, legado kaj skribado), la ĉefa estas parolado, por kiu oni devas ellabori aŭtomatajn reagojn al lingva stimulo. Tie oni prilaboris tri ĉefajn tipojn de la ekzercoj:
IMITADO, ekz. Frazmodelo: X estas -o Instruisto: Johano estas studento. Lernanto 1: Johano estas studento. Instruisto: Maria estas aktorino. Lernanto 2: Maria estas aktorino. ktp. SUBSTITUADO, ekz. Frazmodelo: X havas -on Instruisto: Petro — libro Lernanto 1: Petro havas libron. Instruisto: Anna — kajero Lernanto 2: Anna havas kajeron. | TRANSFORMADO, ekz. Frazmodelo: Kion X -as? Instruisto: Andreo skribas leteron. Lernanto 1: Kion Andreo skribas? Instruisto: Eva trinkas teon. Lernanto 2: Kion Eva trinkas? Instruisto: Marko manĝas sandviĉon. Lernanto 3: Kion Marko manĝas? Instruisto: Sofia rigardas televidon. Lernanto 4: Kion Sofia rigardas? ktp. |
La celo de tiu procedo estis rezultigi plenan aŭtomatigon de la lernitaĵo. Valoras aldoni, ke en la instruado per la aŭdlingva metodo gravan rolon ludis lingvaj laboratorioj, en kiuj ĉiu lernanto individue (en sia kabino) kun surmetitaj kapaŭskultiloj faris surbendigitajn buŝajn frazmodel-ekzercojn kaj aŭskultis tekstojn. La aŭdlingva metodo vekis interesiĝon kaj eĉ entuziasmon ĉe multaj instruistoj, tamen akompanis ankaŭ ĝin ankaŭ seriozaj kritikoj. Unue, tiaj mekanikaj aŭtomatigaj ekzercoj kondukas al papaga ripetado kaj senpensa vortĵonglado. La aliaj argumentis, ke la aŭdlingva metodo estas neefika, ĉar estos senhelpa en reala vivsituacio.
.
KOGNITIVA (EKKONA) METODO
En la 1960aj jaroj, ekĝermis nova alternativo al la aŭdlingvismo kaj oni nomis ĝin kognitiva (aŭekkona) aliro. Tiu ĉi estis apogata kaj rekomendata de kelkaj elstaraj psikologoj kaj aplikataj lingvistoj. Ĝi baziĝis sur la transforma-genera gramatiko de Chomsky, laŭ kiu lingvo estas regulata kaj krea sistemo, por kiu oni devas engaĝi sian intelekton. Konscia kreado de lingvaj kutimoj estas pli efika kaj daŭra ol formado pure mekanika. En la instruprocezo la instruisto devas konscie utiligi la gepatran lingvon de la lernanto, ĉar ĝi ja konsistigas parton de ties mensostrukturo.
La kognitiva aliro proponis kelkajn fazojn, inter alie: fraztradukado unudirekta el lingvo gepatra al la fremda en la fremdan; kontrastigaj ekzercoj, kaj ĝia celo estis instrui distingadon de ofte konfuzataj fremdlingvaj strukturoj. Ĝi dividis la kvar lingvajn lertojn je akceptaj (aŭskultado kaj legado) kaj produktaj (parolado kaj skribado). La akceptaj lertoj estis instruendaj per specialaj tekstoj: lekcietoj farataj de la instruisto kaj legaĵoj memstare legataj. Por la instruado de la produktaj lertoj oni proponis tradukadon kaj retradukadon, respondojn al demandoj k.a.
.
KOMUNIKA METODO
Ekde la komenco de la 1970aj jaroj, en la metodiko de fremdlingva instruado maturiĝis nova tendenco, kiu daŭras ĝis nun. Ĝi estas konata kiel komunika aliro. La celo de ĉi tiu aliro estas disvolvi ĉe la lernantoj la t.n. komunikan kompetenton, t.e. konon de konvencioj kaj reguloj de lingvouzado depende de la situacio. La koncepto de komunika kompetento estas supera al tiu de Chomsky. La ekzercoj aplikataj dum lecionoj koncentriĝas je donado de informoj kaj tuja esprimado de signifoj, sed ne je lingva formo. Ili estas bazitaj sur vera kaj signifoplena komunikado, kiu ja estas la celo de la lernado. Tial oni preferas: Tio estas mia amiko Paŭlo. Li estas el Italio ol Tio estas plumo. Ĝi estas blua. La lernantoj ne lernas fremdan lingvon por poste komunikiĝi, sed ekde la unua leciono ili jam komunikiĝas kaj tiamaniere lernas.
La dumlecionaj aktivaĵoj estas tiel planitaj, ke ili spegulu aŭtentikan lingvan interkomunikiĝon. Ilia celo ne estas produkti laŭgramatikajn frazojn, sed transdoni certajn enhavojn kaj aranĝi difinitajn aferojn — pro tio multego da dialogoj, simulaĵoj, rolludoj (kun proponita scenaro aŭ improvizataj), diskutoj farataj en paroj kaj en malgrandaj grupoj.
La komunika aliro havas nun multege da subtenantoj, ĉar en la klasĉambro ĝi bone reproduktas naturajn lingvajn kondiĉojn, kaj tio sukcese preparas la lernantojn uzi la novan lingvon en realaj vivsituacioj. Ne mankas ankaŭ la kritikantoj de ĉi tiu metodo. Jen la kelkaj riproĉoj:
- la komunika aliro malhavas koheran didaktikan teorion;
- en la lernejaj kondiĉoj aŭtentika komunikado ne estas ebla;
- aŭtentikaj materialoj ne plenumas sian rolon;
- mankas firmigaj ekzercoj kaj aŭtomatigado de lingvaj formoj;
- ne korektataj lingvaj eraroj enfiksiĝas kaj daŭre restas en la subkonscio.
Al komunika kompetento kondukas partopreno en plej multaj situacioj organizitaj de la instruisto tiel, ke ili estu maksimume proksimaj al situacioj naturaj. La lecionoj estas konstruataj ĉirkaŭ praktikaj kaj aŭtentikaj situacioj de la reala mondo, ekz. informpeto, pardonpeto, plendo, telefonado.
Edward MALEWICZ
(Daŭrigota)
________________________________
.
Novzelando – kie du kulturoj renkontiĝas
Esther estas maoria virino (indiĝena gento de Novzelando) kaj la gepatroj de Tomaso havas skot-irlandaj radikoj. Ilia vivo ŝajnas kontraŭi la onidiron, ke ne reala komunikado ne povas ekzisti inter kulturoj tre malsamaj.
Tomaso venis al Novzelando en sia 26-jaraĝo, uzante la okazon ke la brita kaj novzelanda registaroj faciligis tiutempe la migradon por junaj homoj. Se iu decidis loĝi en Novzelando almenaŭ du jarojn, tiam li pagus tre malmjulte por la unudirekta flug-bileto. Alveninte al sia nova lando, Tom eksciis ke tie vivis unue maorioj, la originalaj loĝantoj de tiu insularo. Sed la demografia strukturo estis tute ŝanĝita post la sinsekvaj ondoj de migrado. Rezulte la nuntempan Novzelandon formas jam multikulturan socion kaj la maoria popolo estas nun apenaŭ ĝia minoritato.
Esther devenis el tute alia, granda familio kaj havas 12 gefratojn. Ŝi renkontis Tomason dum dancvespero kaj la geduo tuj enamiĝis. Tom rememoras: “Mi ne konsciis, ke ni devenas el tute malsamaj kulturoj. Simple mi estis fascinita per amo”. Esther aldonas: “Fakte, mi eĉ ne pensis pri tio, ke Tom estas brita blankulo”.
Sed baldaŭ poste venis komplikaĵoj, kiam la juna duopo komencis dividi sian feliĉon kun la proksimuloj kaj al siaj gepatroj anoncis la deziron geedziĝi. Tom aŭdis averton de sia patrino: “Vi ne povos veturi al Anglujo kun tiu knabino, ĉar ŝi ne estas blanka!” Ankaŭ avino de Esther malinstigis la edziniĝon, ĉar jam elektis alian fraŭlon por Esther. Ilia familio estis katolika kaj Tom devenis de la protestanta. La maoriaj tradicioj estas fortaj kaj ne decas ilin neglekti. Malgraŭ ĉiuj admonoj, la am-ebria duopo geedziĝis, kio estis ja ŝoko por ambaŭ familioj! Pasis kelka tempo post la edziĝfesto kaj la gepatroj de Tom ekŝatis la novan bofilinon.
En jaro 1982, la maoria komunumo organizis renkontiĝon kun fokolaranoj. Tom kun Esther partoprenis tiun aranĝon kaj poste decidis veturi kun siaj infanoj al kelktaga feriado. Unue ili maltrankvilis, ĉu valoras tien veturi, sed renkontinte aliajn familiojn ili ekŝatis la medion. Amika atmosfero sentiĝis ekde la komenco, neniu demandis ilin pri politiko, religio aŭ aliaj privataj aferoj. Iliaj infanoj ĝuis ludojn kaj sportadon kun la siaj samaĝuloj kaj amikiĝis kun aliaj geknaboj.
Reveninte hejmen, ni volis daŭrigi ĉiutage tiun trankvilan kaj amikecan humoron. La vivo familia ŝajnis iri glate. Harmonio regis hejme ĝis kiam Tom komencis drinki alkoholaĵojn, unue de tempo al tempo kaj poste jam regule. Al sia edzino li provis klarigi, ke tiu kutimo komenciĝis en laborejo. Aŭskutlatne pri spertoj de aliaj familioj, Tom kun Esther rimarkis, ke la similaj problemoj ekzistas ankaŭ aliloke. Tom rememoras unu vesperon kiam, sidanta ĉe biero, li aŭdis Esther demandi: “Kial vi faras tion?”
Tom ekpensis: “Mi havas la edzinon kaj kvar infanojn, se mi drinkados plue, alkoholo detruos mian familion”. Tial do venis eble lasta chanco por draste ŝanĝi la vivon kaj li decidis definitive ĉesi la drinkadon. Vivo en tia familio neniam enuas kaj ŝanĝoj venas unu post la alia. Baldaŭ post la sukcesa liberiĝo de alkoholo, aperis sekva defio. Pro akcidento Tom perdis laboron kaj parolante kun la edzino, ili ambaŭ konsentis trovi alian solvon. Esther trovos laboron dum li restos hejme por okupiĝi pri la infanoj.
“Mi devis lerni multe da novaj taskoj, inkluzive la malfacilan arton ami pacience dum longaj horoj pasigotaj hejme” – diras Tom – “Al niaj konatoj tio aspektis strange, kontraŭe al la tradicia vivmaniero. Mi diru sincere: tio ne estis facila, ni havis bonajn tagojn sed ankaŭ malsukcesojn sed ĉiam volis protekti unuecon en la familio. Ni akceptas la fakton ke oni povas havi malsamajn opiniojn. Malgraŭ ĉio, mi volis memori konstante unu vivgravan konsilon de Chiara Lubich: “Amu ĉiam kaj estu la unua por pardoni aŭ pardonpeti. Neniam perdu la kuraĝon ami kaj viaj malfacilaĵoj forpasos”.
Esther aldonas: “Ni praktikas flegi daŭre unuecon, kio fariĝis jam vivstilo de nia 46-jara familia vivo. Ĝi estas belega, kiam la geedzoj strebas kune por atingi noblajn celojn. Tion ni volas daŭrigi ankaŭ en la venontaj jaroj.”
*
La plej granda donaco
En la Rotorua distrikto (norda parto de Nov-Zelando) la terkrusto estas nur 4 km dika. Tie oni povas admiri grandan elŝprucadon de la gejseroj, tuj ĉe la urbo – vaporaj pluvkavetoj kun vezikoj fluantaj el la surfaco. La grundo eligas altegan temperaturon, ĝis 120O C. En tiu loko la anglaj koloniistoj provis konstrui romajn banejojn.
Ankoraŭ nuntempe oni uzas la termikan avantaĝon de la regiono, kiu logas turistojn viziti la urbon ĉirkaŭitan per montetoj kaj multa verdaĵo. Ĉe la samnoma lago troviĝas la Keswick-tendaro, en kiu okazis Fokolara somera urbeto nomita Mariapolis. Venis pli ol 150 personoj el du ĉefaj insuloj de Novzelando. Ili volis pasigi kelkajn tagojn en amika atmosfero, liberaj de la ĉiutaga rutino.
La internacieco estis vere impona por la loĝantoj de unu lando: krom maorioj, ĉeestis ankaŭ personoj kies patroj aŭ iamaj antaŭuloj almigris el Filipina Insularo, Ĉinio, Koreujo, Nederlando, Britujo, Italio, Malto, Francujo, Singapuro, Hindujo, Pakistano. Jen la unika modelo de la homara amikeco. Malgraŭ la kulturaj diferencoj, ĉiuj jam de la komenco sentis sin kvazaŭ hejme.
.
Krom subĉielaj ludoj, sporto la partoprenantoj povis interkonatiĝi kaj lerni pri alies kulturo kaj personaj travivaĵoj. Familio Pitcaithly venis el Christchurch, la dua plej granda urbo de Novzelando frapita per tertremo. La tragedio kunigis tie ĉiujn urbanojn por kunlaboro kaj interhelpo. Gastoj el Gisborne, la urbo en kiu havas privilegion esti la unua vidi la sunleviĝon de la nova tago. Ili rakontis pri organizado de fondusoj por edukado de la junularo.
.
Eĉ se Novzelando ŝajnas esti riĉa, ankaŭ tie ekzistas ekonomiaj problemoj. Rakontis pri tio hindo-pakistana geedzo, Martins kaj Antoneta kun siaj du infanoj. Ili ricevis portempan restadpermeson, Martis eklaboris en vartejo por maljunuloj kaj lia edzino en malgranda buĉejo. Kiam la geduo perdis tiujn laborojn kaj ne povis trovi la aliajn, ilia novzelanda vizo iĝus baldaŭ ne valida kaj rezulte la tuta familio devus forveturi al sia hejmlando. Imagu la ĝojon ekscii, ke Martis trovis laboron – ĵus dek tagojn antaŭ la limdato! Ĉiuj lin gratulis kaj decidis renkontiĝi denove en la sekvonta jaro. Anna, maoria maljuna sinjorino konkludis en sia lingvo: «Aroha te mea nui o te ao Katoa» (Amo estas la plej granda donaco en la mondo).
________________________________
.
La finna vojo (Parto 2)
La postmilitan politikon de Finnlando karakterizis la t.n. “Linio de Paasikivi-Kekkonen” ĉar tiuj ĉi du ŝtatistoj gvidis prudente sian landon tra malkvietaj jardekoj de la malvarma milito.
Malgraŭ sia geografia situo, tuj apud la grandega Sovetunio, Finnlando sukcesis reteni politikan kaj ekonomian suverenecon, kaj restis ekster konfliktoj de la mondpotencoj. La ĉefarkitekto de tiu politiko estis la unua postmilita prezidento Juho Paasikivi. Lia posteulo, Urho Kekkonen decide sekvis tiun linion kaj la finnan neŭtralecon igis eĉ pli aktiva je internacia skalo.
Jam baldaŭ post la sendependiĝo, en Finnlando okazis civila milito (inter januaro kaj majo 1918). Kun interveno de la germanoj kaj rusoj, la milito rezultis per 30 mil mortigitaj finnoj.
Ankaŭ dum la 2a mondmilito, Finnlando devis batali kontraŭ la ekstera invado, dum kiu 70 mil finnoj mortis kaj estis vunditaj. Estis do la devo de ĉiu ŝtatestro, ke tiaj tragedioj neniam ripetiĝu. Jen la kanto “Veteraanin iltahuuto” dediĉita al finnaj veteranoj, kiuj partoprenis en liberigo de sia patrolando: (4:28) https://www.youtube.com/watch?v=arKxCiTZoyQ .
.
Nun ĉi tiuj vortoj el “La finna vojo de Urho Kekkonen estos pli kompreneblaj: “La ideo serĉi politikajn ligilojn nur en Okcidento fremdas al la finnoj, kiuj lernis la malnovan saĝon, ke fatale agas lando, kiu serĉas amikojn malproksime kaj malamikojn najbare”.
Post la 2a mondmilito, Finnlando troviĝis en la tre malfacila situacio kaj oni devis aranĝi la rilatojn kun Sovetunio en tute novaj cirkumstancoj. Neniu povis ignori la fakton, ke Sovetunio apartenis al granda alianco de la tri potencaj ŝtatoj, kiuj venkis la nazian Germanujon.
“Finnlando ne bezonas eksterajn garantiantojn por siaj bonaj rilatoj kun Sovetunio. Ni ne uzas nek uzos trian ŝtaton kiel frapilon kontraŭ nia orienta najbaro. (…) La suspektemo de Sovetunio pri Finnlando estus aparte danĝera. La potencega Sovetunio kompreneble ne timas Finnlandon, sed por ni mem estas vivnecese igi Sovetunin fidi al la politika gvidantaro de nia lando. Nia politika pozicio estas fikse decidita ĉar ni konscias, ke konjunktura politiko iĝus pereiga por nia patrolando”.
” Tion ĉi ni lernis dum la notokrizo de oktobro 1961. Tiam Sovetunio transdonis al Finnlando diplomatian noton*, en kiu ĝi avertis pri la kreskanta en Eŭropo militdanĝero. Pro tio ĝi postulis konsultiĝojn antaŭviditajn en la AKI-Traktato. Tiucele Urho Kekkonen renkontiĝis kun Nikita Ĥruŝĉov en Novosibirsko”.
* La noto koincidis kun provtesto de hidrogena /termonunklea bombo, (nomita „Caro” bombo, ang: Tsar bomb /ru: Царь-бо́мба). La bombo eksplodis en Severni-kabo de la Nova Zemla arĥipelago en Arktiko kaj estis ĉ. 4,000 pli forta – jes, kvar mil foje! – ol tiu ĵetita en Hiroŝimo. Tio estis la plej granda atom-eksplodo en la historio.
.
“La Novosibirska renkontiĝo okazis sekvamonate kaj la parolado de ĉefministro Ĥruŝĉov entenis frazon tiam tre grava: ‘La neŭtraleco de Finnlando estas unu el la plej gravaj garantioj pri la konserviĝo de paco kaj trankvilo en Nordeŭropo kaj baltmara regiono’. La renkontiĝo solvis la krizon kaj, post ambaŭflankaj klarigoj, la soveta ĉefministro konfirmis sian fidon al stabila neŭtraleco de Finnlando”.
“Estas en la intereso de Finnlando, ke la geopolitika ĉirkaŭaĵo (Skandinavio kaj la Balt-mara regiono) de nia lando restu ekster strategiaj spekulacioj kaj internaciaj konfliktoj. (Memorindas ke) dum la Karaiba krizo kaj la organizita de Usono invado kontraŭ Kubo en 1962, la eŭropaj NATO-landoj apenaŭ evitis enplekton je milita konflikto – sen propra kaŭzo, ĉar la eventoj okazis ja trans Atlantiko”.
En la streĉa jardeko de la 1960-aj, Kekkonen anoncis la proponon de “Nordia Sen-atoma Zono” laŭ kiu en landoj de Skandinavia Duoninsulo ekzistu nenia atoma armilejo (arsenalo). Post la eventoj de 1968, li kuraĝe postulis ke Sovetunio respektu neŭtralecon de Finnlando. En sia diplomatia noto al sovetia registaro, Kekkonen deklaris ke – ne ricevonte la oficialan garantion pri neŭtraleco de sia lando – li rezignos je sia prezidenta posteno. Tio signifis, ke li ne subskribos re-validon /plilongigon de la finn-soveta traktato. Tiutempe Finnlando sin preparis por gastigi la tuteŭropan Konferencon pri Sekureco kaj Kunlaboro (KSKE) kaj Sovetunio ne povis riski fiaskon de tiu gravega evento.
Kiel prezidento, li frime gardis la politkon de neŭtraleco. La finn-soveta Traktato pri Amikeco, Kunlaboro kaj Interhelpo (AKI) estis eventuale renovigita, unue en 1955 kaj poste en la jaroj 1965, 1970 kaj 1983. Unu el ĉefaj punktoj de AKI rekonas, ke Finnlando restos ekster kontliktoj inter la superpotencaj ŝtatoj.
.
“Evidente ne estas surprizo, ke la internacia prestiĝo atingita de Finnlando, ne plaĉas al ĉiuj. (…) La kapitalisma Finnlando, tenante amikajn rilatojn al Sovetunio, ne akordis kun la nigroblanka mondbildo de la malvarma milito. Eble tial, aludante al nia sekurecpolitiko, oni kreis la ironian nocion de “finnlandigo”. Tiel oni volis bildigi Finnlandon kiel timigan ekzemplon, ke ŝtato strebanta al vasta kunlaboro kun Sovetunio estos neeviteble subigita kaj ne povos efektivigi suverene sian politikon. De tempo al tempo oni disvastigas la groteskan penson, ke la paca kunekzistado kaj amikaj rilatoj kun Sovetunio iom post iom rezultos je transformiĝo de Finnlando en komunisman ŝtaton. Siaflanke mi estas konvinkita ke, eĉ se la tuta cetera Eŭropo fariĝus komunisma, Finnlando plu restus nordlanda demokratio”.
.
Post kelkaj jaroj, Kekkonen uzis ankaŭ sian diplomatian scipovon por malakcepti la proponon de soveta ministro pri defendo D.Ustinov, ke Finnlando aliĝu al komunaj, sovet-finnaj militekzercoj.
.
Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo
La menciita KSKE okazis fine de julio 1975 kaj estis subskribita la 1-an de aŭgusto, samjare. Kun partopreno de 35 eŭropaj ŝtatoj kaj Usono kun Kanado, la konferenco estis grava paŝo al redukto de malstreĉoj dum la malvarma milito. Tiutempe, la prezidento de Aŭstrio estis esperantisto, s-no Franz Jonas.
” Kiam Finnlando siatempe aktive engaĝiĝis por la kunvoko de la konferenco pri sekureco kaj kunlaboro, niaj motivoj estis evidentaj. Farinte tiel, ni kredis agi celante antaŭenigi komunajn klopodojn kaj samtempe firmigante nian propran sekurecon. La neŭtralaj kaj nealiancitaj landoj havis ja entute pozitivankaj ĝenerale rekonitan rolon en tiu ĉi laboro. La “operacia” /prepara fazo de KSKE (Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo) daŭris pli ok kvar jarojn. Ĝi klare monris, ke ĝuste la malgrandaj eŭropaj landoj havas multon komunan – malgraŭ la diferencoj en geografia situo, sociaj sitemoj kaj aliancaj ligoj.”
“Realigon de tiu ĉi principo celis ĝuste nia iniciato pri KSKE. La konferenco fariĝis nova forumo, kiu laŭ nia koncepto akcelis ankaŭ solvadon de sekurecproblemoj, vivgravaj al ni. Nia iniciato pri KSKE siamaniere estis aŭdaca. Ja Finnlando submetis sian neŭtralecan politikon kvazaŭ al fajrobapto. Se nia propono estus reĵetita, oni povus ĝin interpreti kiel malkonfidon al nia politika neŭtraleco. Ĝia malakcepto povus kaŭzi forperdon de la internacia prestiĝo, kiun ni ĝuis. Okazis tamen alie kaj hodiaŭ ni finnoj ne bezonas embarasiĝi pro la rezultoj de nia laboro. Iam pridisputita, periferia konfliktejo fariĝis ponto inter Oriento kaj Okcidento”.
.
Supre: 1 – Interna kunvenejo de la “Finlandia Halo”. 2 – Inter la 37 subskribintoj, estis ambaŭ ŝtatestroj de la okcidenta Federala Germanio kaj de Germana Demokratia Respubliko.
.
Personaj kontaktoj
Dum sia multjara kariero, Urho Kekkonen konatiĝis kun la plej gravaj politikistoj de tiu epoko. Krom oftaj kontaktoj kun la najbarlandaj prezidentoj kaj reĝoj en Skandinavio kaj la sovetiaj ŝtatestroj, li interparolis interalie kun: U Thant– la ĝenerala sekretario de UN, franca prezidento Charles de Gaulle, usona John Kennedy, jugoslava Josip Broz Tito, pola ŝtatestro W.Gomułka, hungara János Kádár, austria R. Kirchschläger, papo Paŭlo la 6a kaj la aliaj, ekz. kun la ĉefaj politikistoj de ambaŭ germanaj ŝtatoj (FRG kaj GDR) kaj tiuj el Irano, Turkio, Kanado, Usono, Meksikio, Brazilo… Jen liaj rimarkoj al tiu temo:
“De tempo al tempo la prezidento de la finnlanda respubliko estas kritikata pri tio, ke li flegas rilatojn kun eksteraj landoj (precipe kun Sovetunio) en kunligo de diversaj personaj renkontiĝoj. Tio ne estas tipa nur por la finno-sovetiaj rilatoj. Ilia rolo fariĝas ĉiam pli grava, ĉar al gvidaj ŝtatistoj ĝi prezentas eblecon por frutkodonaj pens-interŝanĝoj.”
” La ekstera politiko ne estas papera nocio, nek ties plenumantoj nur aŭtomatoj. Ili estas homoj, karno kaj sango, kaj oni povas proksimiĝi al ili kiel al homoj. En tiuj ĉi vid-al-vidaj interparoloj ni povas aperte kaj sincere prezenti faktojn kaj opiniojn pri niaj propraj aferoj. (…) Estas memklare, ke realigante nian politikon al Sovetunio ni devas resti fidindaj finnaj patriotoj, kiuj persistas ĉe la interesoj de nia propra lando kaj sen ofendi Sovetunion. Dum tiuj interparoloj mi ĉiam povis elmeti la starpunkton de Finnlando malferme kaj rekte. Nenia premo ekzistis flanke de nia granda partnero kaj la faritaj interkonsentoj ne kontraŭis la interesojn de Finnlando. Laŭ tiu vojo de malfermiteco ni sukcesis atingi fidon kaj bonan kunlaboron internaci-skale.”
“Okaze de mia vizito en Usono, ties prezidento konstatis, ke Finnlando povas esti amiko de Usono sen esti malamiko de iu ajn nacio. Tio fakte povas esti la principo reganta ĉie en la interŝtataj rilatoj. En tio ĉi, nian konduton diktas politiko de neŭtraleco. (…) La gvidlinio de la finna politiko pruvis, ke ni ne povas solvi niajn sekurecproblemojn serĉante ŝirmon de unu grandpotenca alianco kontraŭ la aliaj. Inverse, ni decidis resti ekster la intereskonfliktoj de la grandaj potencoj kaj kulturi bonajn rilatojn al ĉiuj ŝtatoj.”
(Daŭrigota)
________________________________
.
La Torĉo
Kun sporto al sano
Sisu, la peno kiu fortigas (parto 1)
La vorto “sisu” (eo: sisuo?) enhavas la specifan, preskaŭ mistikan sencon, kiu rilatas al finna nacia karaktero kaj verŝajne ne ekzistas unuvorte en aliaj lingvoj. Ĝi aperas kiam oni parolas pri la finna kulturo kaj vivstilo. La unikeco de tiu ĉi vorto malebligas rektan tradukon al aliaj lingvoj. Tial, ne povante ĝin esprimi plej koncize, oni uzas por tio aron de ecoj kiel ekz: persisteco, rezistopovo, fortikeco, risortemo /vivenergio aŭ harditeco (malmoleco).
La dura (malmola) trajto de sisu kontraŭas kelkajn vortojn uzataj en Skandinaviaj lingvoj, ekzemple: 1. La dana /norvega? “hygge” (komforto, pluŝa hejmeco) aŭ 2. Sveda “lagom” (io taŭga, apenaŭ suciĉa). Verŝajne sisu’on pli bone komprenas inuitoj (eskimoj), ĉukĉoj kaj aliaj popoloj vivantaj en ekstreme malvarmaj regionoj, proksime al polusa cirklo.
.
LA SPIRITO de FINNLANDO
Kiam eksterlandaj ĵurnalistoj volas klarigi la signifon de sisu, ili diras: ĝi estas la sola vorto, kiu plej koncize priskribas Finnlandon. Kelkaj eĉ diras, ke maleblas kompreni tiun landon sen konatiĝi kun sisu. Ĝenerale oni rekonas, ke sisu precize priskribas la nacian karakteron de finnoj, eble tial la vorto mem estas fiere favorata en Finnlando. Ĉe kelkaj gvidantoj aŭdiĝas la opinio ke, por esti vera finno, vi devas havi sisu – t.e. esti homo de forta volo, kuraĝa kaj persista. Kaj tio estas la tiel nomata „finna spirito”.
Lukti ĝis la fino, ĝis la venko – estas la devizo, laŭ kiu oni persiste realigas malproksiman celon; eĉ dum aliaj rezignus jam kelkfoje. Demonstris tion la finnoj atingante bonegajn rezultojn en sporto dum pacaj tempoj aŭ kiam ili defendis sian patrujon en milito. La strebo fini longdaŭran taskon fortigas la volon kaj kreas bonan vivon. Tia estas unu el elementoj de sisu: agi spite al ĉiu obstakloj, eraroj kaj malvenkoj.
.
Supre: Apud la olimpika stadiono de Helsinki troviĝas la statuo de legenda atleto PAAVO NURMI, kiu venkis 12 olimpikajn medalojn (inter ili – 8 orajn) en longdistanca kurado. Dum sia fenomena kariero, Nurmi partoprenis en tri olimpikaj ludoj: Antwertpeno – 1920, Parizo – 1924 kaj Amsterdamo – 1928.
Dum la Olimpikaj Ludoj “Helsinki – 1952” la mondo ekvidis fortan volon de la finnoj por organizi tiel grandan eventon, malgraŭ la ekonomia situacio – tre malfacila post la mondmilito. Tiun eventon partoprenis preskaŭ 5,000 sportistoj el 69 landoj. Jen la simbolo de mondpaco ĉe pinto de la malvarma milito. La finnaj sportistoj akiris tiam 22 medalojn (inter ili, ses orajn).
.
Kiam sportistoj de Finnlando akiras olimpikajn medalojn, tiam ĵurnalistoj foje mencias ankaŭ pri sisu, kiun “devas ja posedi ĉiu finno”. Bona ekzemplo estas la kvarfoja olimpika ĉampiono Lasse Viren (vidu la suprajn fotojn), kiu falis dum 10-kilometra kuro. Li ekstaris, postkuris la forkurantojn, preterpasis ilin kaj venkis la oron!
Veikka Gustafsson estas la unua finno kiu surgrimpis la 14 plej grandajn montojn en Himalaja Montaro. Imagu, ke ĉiu el tiuj montoj altas pli ol 8,000 metrojn kaj dum la grimpado li ne uzis la oksigen-botelojn. Veturinte al Antarktiko, li atingis tie pinton de iu monto kaj nomis ĝin Monto Sisu. La saman nomon havas lia kelkjara filo – Sisu Gustafsson.
„Estu aktiva kaj decideme kontraŭstaru obstaklojn”. Tia pensmaniero igas la homon elekti agon fronte al defio. En situacioj ekstreme malfacilaj, aktiva sinteno helpas ne nur venki mensan aŭ fizikan limojn, sed ankaŭ malkovri nekonatan pov-eblecon de la homo. Ĝi postulas firme stari ĉe la farita decido, ĝis kiam la celo estos realigita. Sed bonan sanon kaj forton povas prizorgi ne nur olimpianoj aŭ alia famaj sportistoj. Ja sisu povas esti praktikata de ĉiu, sendepende de la sanstato aŭ aĝo, kion amase pruvas la finnoj.
*
Unu el metodoj por vivi la „sisu-stilon” estas vintra naĝado en malfermitaj akvoj (subĉiele). Por tion praktiki, oni devas unue koni limigojn de siajn korpo kaj menso.
Oni ne rekomendas tian hardiĝon al homoj kun ostoporozo aŭ kor-malsanoj. Krom tio, se iu volas tion provi – unue li kontaktiĝu kun sia kuracisto. Oni povas tion fari nur post almenaŭ kelksemajna uzado de malvarmaj duŝoj aŭ sinlavado neĝa.
Vivo proksima al la naturo kaj jarcentoj da rezisto kontraŭ severa vintra vetero, hartigis la finnojn tra multaj generacioj. En Finnlando ĉirkaŭ 150,000 homoj hartiĝas en lagaj glacitruoj. La sciencistoj konfirmas, ke kontakto kun malvarma akvo kaj vintra vetero fortigas imunan sistemon kaj preparas bone la korpon konstraŭ malvarmumo, gripo, nazkataro ktp.
La praktikaj spertuloj konsentas, ke la unua kontakto kun malvarma akvo povas esti ŝoka. Unue, oni faru tion laŭgrade kaj konforme al via aĝo kaj sanstato. Gravas malrapidemo kaj regula spirado. Post kelkaj provoj de la ĉiutaga enakviĝo, premo la sangocirkula sistemo malaltiĝas, menso iĝas vigla kaj freŝa. Okazas ankaŭ, ke longdaŭraj doloroj povas malaperi. Rezulte, post tia mateno oni kvietas dum la tago kaj vespere facile eniras trankvilan, profundan dormon.
Eble vi legis artikolon pri la finna saŭno. Ĝi aperis en printempa numero de la “Esperanto” revuo. Saŭno, simile kiel sisu estas eble unu el tiuj plej konataj finnaj vortoj. Ne mirinde: en la 5-miliona Finnlando ekzistas ĉ. 2 milionoj saŭnoj! La uzantoj de saŭna vaporbano sekve eniras naĝi en malvarman akvon. Eble por la novuloj tio ne estos plezura travivaĵo, ili sentos mankon de oksigeno aŭ etan sufokiĝon, sed la finnoj diras ke tio estas nur timo en la kapo. Kiam vi venkos ĝin, venas ŝpruco de energio kaj malstreĉo.
.
En Finnlando sportoj estas praktikataj amase, jam ekde infanaĝo.
Ilia eduksitemo estas unu el plej bonaj en la mondo. Ĉu do ekzistas “denaska” sisu?
.
La vorto (sisu) mem fariĝas pli kaj pli populara en la mondo. La entuziasmaj turistoj priskribas Finnlandon “la plej feliĉa lando” kies homoj ne parolemas sed ridetas. Laŭ finna onidiro “Feliĉo ne troviĝas kie oni ĝin serĉas, sed kiam oni vivas per ĝi.”
(Daŭrigota)
________________________________
.
Nepalo – konstruado de pontoj
Ni ĉiuj rimarkas, ke – dum eventoj, vojaĝoj aŭ privataj kontaktoj – okazas ofta renkontiĝo kun homoj el diversaj nacioj. Tio ebligas rekte lerni pri aliaj kulturoj, sed ankaŭ donas la ŝancon prezenti nian propran kulturon kaj tradicion. Esperante oni povas kompari tian proceson al konstruado de interkulturaj pontoj. La deziro malkovri sencon kaj ĝojon de la vivo instigis grupon de kelkaj homoj sperti fratecon en iam forgesita angulo de la mondo.
La evento okazis en Himalaja ŝtato Nepalo, nomita “tegmento de la mondo” ĉar laŭ ĝia norda limo etendiĝas la plej alta montoĉeno, fronte kun la fama Monto Everest.
Antaŭ nelonge renkontiĝis en Nepalo lokaj familioj, junularo kaj plenkreskuloj kun gastoj el lmalproksimaj landoj. Akceptis ilin varme nepalaj vilaĝoj kaj komunumoj disĵetitaj inter la altegaj montoj.
Tio estis la unika oportuno interŝanĝi valorojn de la malsamaj kulturoj. La gastoj lernis multe pri problemoj kaj ĝojoj de la loka loĝantaro. Estis tre interese observi kiel tiuj homoj vivas en la severa naturo kaj helpas unu la alian solidare. Tio gvidis al pripenso: kion fari ke ni ĉiuj povu vivi amikece en harmonio kun la naturo kaj kun niaj najbaroj? Denove revenis la principo nomata “Ora Regulo” – Faru tion al aliaj, kion vi deziras ke ili faru al vi.
La novan tipon de turismo realigas malgrandaj grupoj kiu vojaĝas al malproksimaj teritorioj por konatiĝi kun novaj kulturoj. Tie ili kunloĝas en vilaĝoj kaj lernas pri tradicioj kaj vivstilo de diversaj, ofte indiĝenaj komunumoj. Oni povas nomi tion “kelktempa fokolarejo” kies partoprenantoj praktikas krei unuecon en atmosfero de la reciproka respekto kaj komprenemo. Dum lastaj jaroj, jam en kelkaj kontinentoj tiaj “koroj de unueco” batas harmonie, servante al universala frateco de la homaro.
Nepalo estas unika lando, situita inter la mongolaj popoloj kaj tiuj vivantaj pli okcidente, inter Kaŭkaza Montaro kaj la Hinda Subkontinento.
Loĝantaro Nepala havas profundan senton de budhisma spiriteco, malfermitan ankaŭ al hinduismo kaj kristanismo. Dum lastaj jaroj, jam en kelkaj kontinentoj tiaj “koroj de unueco” batas harmonie, servante al universala frateco de la homaro . Resume, tio estis tre interesa sperto por la grupo, kiun konsistigis gastoj el Hindujo, Italio kaj Britujo.
- Dahran vespere
- Pokhara – fone videblas Himalaja Montaro
En lasta aŭtuno, fokolara grupeto flugis al ĉefurbo Kathmandu (eo: Katamanduo) kaj sekve ili veturis al suda urbo Dharan kaj poste norden al Pokhara. Ili celis konstrui transkulturajn pontojn. La internacia grupo facile mergiĝis (profundiĝis) en la Nepalan kulturon. Ĵus tiam daŭris Dashain Festivalo, la plej granda hinda evento, laŭ kies tradicia rito la partoprenantoj estis markitaj sur la frunto per speciala signo.
En la ĉefurbo al la grupo estis aliĝis du nepalaj gejunuloj, kiuj antaŭe partoprenis junularan festivalon en Manila (Filipina Insularo). Poste ili veturis kune al Pokhara, urbo lokita norde de la ĉefurbo kaj estis gastigataj en domoj de hindaj familioj. Sekve la gejunuloj vizitis samurban lernejon kaj renkontiĝis kun ĝiaj lernantoj.
En Pokhara la grupo renkontiĝis kun hindaj familioj, kvankam malriĉaj sed gastamaj. Ili vivis modeste sed harmonie kaj digne flegis sian tradicion. Aŭdinte pri la ideo konstrui unuecon inter ĉiuj homoj, ili invitis la gejunulojn al tagmanĝo kaj kuna aŭskultado de la tradicia nepala muziko.
Ĉi tiu vojaĝo al Nepalo donis la eblecon riĉigi ambaŭ flankojn reciproke, konatiĝi kun la loka kulturo, lingvo, kuir-arto, kostumoj, dancoj kaj muziko. Unu diraĵo budhista diras, ke al homo pensanta alte ne sufiĉas resti ĉiam en la sama loko. Simile al cigno, de tempo al tempo li bezonas lasi la neston kaj flugi al ĉielo.
Nepala E-movado havas interesan historion, ĉar meze de la pasinta jarcento vizitis ĝin merita esperantisto kaj mondvojaĝanto Tibor Sekelj, kiu verkis libron pri tiu lando. Poste iu el Jugoslavio instruis tie Esperanton.
Nuntempe en la gazetaro oni povas trovi informojn pri turistaj eventoj organizataj de Nepala E-Asocio – (11:17) https://www.youtube.com/watch?v=XVSM7ZeFLRA . La filmeto montras ekspozicion preparitan de la junaj esperantistoj.
______________________________________
.
Nia Vilaĝo / Homo kaj la naturo
Ĉiujare, kiam tagoj fariĝas pli mallongaj, papilioj komencas sian dancon. Ili grupe aperas en parkoj kaj ĝardenoj, super herbejo kaj en vilaĝoj kaj arbaroj.
Per tiel majestaj movoj, kun tremantaj flugiloj ili adiaŭas la someron. Tial iu nomis papiliojn “la dancistoj de unu somero” kaj sub tiu titolo vi povis legi artikolon en unu el antaŭaj n-roj de “Nova Urbo”. Tie ni citis ĉarman versaĵon de Edmond Privat: Kien vi flugas papilio, tremante kaj rapide…
Danco de papilioj
Io magia, kvazaŭ neforgesebla festo de la naturo manifestiĝas dum la gracia flugado de papilioj. Artistoj fascinitaj per tiu ĉi fenomeno kreis muzikon kaj dancojn sur la motivoj de papilia dancado. Vi povas tion vidi en baleto (1:53) https://www.youtube.com/watch?v=dw0Fn2qN5e0 .
Al papilioj (scienca nomo: Lepidoptera) apartenas ĉirkaŭ 150 mil specioj, kiuj vivas en ĉiuj kontinentoj escepte Antarktiko. Komence ili estis dividitaj simple je du ĉefaj kategorioj: tagopapilioj (Rhopalocera) kaj noktopapilioj (Heterocera). Nuntempe oni klasadas ĉiujn papiliajn familiojn je kvar subordoj, nomitaj science. Se vi konas por tio E-nomojn, bv. sendi tion al ni:
- Zeugloptera (1917)
- Aglossata (1977)
- Heterobathmiina (1983)
- Glossata (1775).
La plej grandaj papilioj vivas en la tropika kaj subtropika zonoj. Unu el ili estas la specio Ornithoptera alexandrae (familio Papilionidae), kiu povas pezi 25 gramojn kaj kies flugiloj streĉas ĝis 28 cm!
Tiu “giganto” vivas nur unuloke en Papuo-Novgvineo, pro kio ĝi estas laŭ leĝo strikte protektata.
Al tiu endanĝerigita papilio, apartan moneron dediĉis Monda Fonduso por Naturo (World Wide Fund for Nature -WWF).
.
En la kuranta “Nia Vilaĝo” ni prezentas ilustraĵojn pri tiuj delikataj estaĵoj kaj ilia beleco – forpasanta kun la unua frosto. La nomojn de tiuj papilioj aperas en la scienca nomenklaturo (en latina lingvo) kaj foje ankaŭ en Esperanto, nur kiam ni disponis pri iliaj E-nomoj.
.
Supre, de maldekstre: 1. (Colias palaeno); 2. (Aporia crataegi); 3. Admiral-papilio (Vanessa atalanta);
*
*
Supre, de maldekstre: 1. Aŭroro-papilio (Anthocharis cardamines); 2 – ?; 3. (Plebejus argyrognomon).
.
La brasika papilio (aŭ brasikopapilio) apartenas al tiuj malmultaj, kiun faras damaĝojn kaj precipe malutilas al farmistoj kiuj kultivas brasikon.
~ * ~
La papiliajn “portretojn” akompanu Danyel Gérard en la populara kanto “Butterfly” (iom strange, angla titolo por la franca Papillon / Paplio) – (3:27) https://www.youtube.com/watch?time_continue=5&v=1ewjEG6Fqy8 :
Franca originalo
Tu me dis : loin des yeux, loin du cœur Tu me dis qu’on oublie le meilleur. Malgré les horizons, Je sais qu’elle m’aime encore Cette fille que j’avais surnommée : Butterfly, ma Butterfly, Dans un mois je reviendrai Butterfly, ma Butterfly, Près de toi je resterai. L’océan c’est petit, tout petit Pour de cœurs où l’amour a grandi. Malgré ce que tu dis, Tu vois qu’elle m’aime encore Cette fille que j’avais enlacée : {Refrain} Butterfly… Notre amour est si grand, oui si grand Que le ciel y tiendrait tout de temps. Malgré ce que tu dis, Je sais qu’elle m’aime encore Cette fille que j’avais embrassée : {Refrain} Butterfly… |
Esperanta traduko
Vi diras: for de la okuloj, for de la koro; vi diras al mi ke ni forgesas ĉion bonan. Sed malgraŭ la foraj horizontoj, mi scias, ke ŝi ankoraŭ amas min – tiu knabino, kiun mi nomis: Papilio, mia Papilio – Iumonate mi revenos. Papilio, mia Papilio, – kaj mi restos proksime ĉe vi. La oceano aspektas malgranda, eta al koroj, en kiuj kreskis amo. Malgraŭ tio, ke vi diras: “Vidu, ŝi ankoraŭ min amas” – la knabino, kiun mi ĉirkaŭprenis: {Rekantaĵo} Papilio, mia papilio … Nia amo estas granda, tiel granda, ke eĉ la ĉielo ĝin longe tenos. Malgraŭ tio, ke vi diras: “Vidu, ŝi ankoraŭ min amas” – la knabino kiun mi kisis: {Rekantaĵo} Papilio mia papilio… |
.
Papilioj, senzorge flugantaj super floroj, ŝajnas ne timi de homoj.
Precipe feliĉas infanoj, kiam povas ilin postkuri:
Ĉu, simile al infanoj, nur maljunaj homoj kapablas ĝui la kurantan momenton?
____________________________________
2 Replies to “NOVA URBO – Aŭgusto 2019”
Mi tre dankas pro tiu artikolo kiu klarigas la bazojn de malsamaj insrumetodojn. Mi atendas kun entuziasmo kaj plezuro la finon de la artikolo.
Jes, tia materialo povas esti tre utila por la E-instruistoj.