Gruoj de paco

Gruoj de paco

En lasta majo oni celebris la 75-an datrevenon de la milit-fino. Sed fakte la dua mondmilito ankoraŭ daŭris sur Pacifiko kaj finiĝis nur tri monatojn poste, en aŭgusto 1945. Antaŭ ol Japana la registaro kapitulacis, Usono ĵetis unuan atombombon sur Hiroŝima (la 6an de aŭgusto) kaj post tri tagoj la duan – sur Nagasaki. “Nia Urbo” aperigis jam artikolon pri Nagasaki en jaro 2015 tial nun ni prilaboris materialon pri Hiroŝima, kies nomo memorigos multajn generaciojn pro amasa detruo kaj neimagebla suferado de la Hiroŝimanoj.

Iom post la 8-a horo matene, usona aviadilo B-29 jetis bombon kiu sarkasme nomiĝis „Little Boy” (Knabeto). La bomvo eksplodis je alteco de 565 metrojn kaj en momento ĉiuj konstruaĵoj malaperis je 13 kvadrataj kilometroj. Restis nur cindroj kaj ĉiu vivo vaporiĝis, ĉirkaŭ 85 mil homoj tuj pereis.

Super la urbo aperis giganta fungo de fumo kaj polvo. Ĝi kreskis ĝis alteco de 15 kilometroj kaj estis videbla je 600-kilometra distanco. Al ordinaraj homoj estis malfacile imagi kiel grandegan detru-povon havas la novaj bomboj. Nur post kelkaj tagoj oni legis pri tio en gazetoj, aperis raportoj kaj fotoj. La mondo estis ŝokita kaj baldaŭ komenciĝis la malvarma milito kun freneza vet-armado.

Rakonto pri du knabinoj

En Hiroŝima kaj Nagasaki la eksplodon travivis tiuj loĝintaj malproksime de la epicentro. Sed ili malsanis kaj mortis post kelkaj jaroj. Unu el ili estis Sadako Sasaki (1943-1955) estis apenaŭ 2-jara infaneto kiam la bombo eksplodis. Ŝi longe malsanis kaj forte volis fari 1000 gruojn el papero antaŭ sia morto. Ŝi ne sukcesis, sed poste aliaj infanoj daŭrigas fari tiujn birdojn.

.

.

La dua knabino nomiĝas Samantha Smith (1972-1985), kiu loĝis en Usono. Dum ŝia infanaĝo la vetarmado tre plirapidis kaj de atoma milito ŝajnis proksimi. La 10-jara knabino demandis sian patrinon: “Se la homoj tiel timas la sovetan ŝtatestron, kial iu ne skribos al s-ro Andropov leteron kaj petos ke li respondu klare: ĉu li volas militon aŭ ne?”. La patrino respondis al Samantha: “Eble vi faru tion”.

En sia infana sincereco, Samantha skribis tiun leteron: Estimata Sinjoro Andropov, mi estas 10-jara knabino kiu nomiĝas Samantha Smith. Mi gratulas al vi pro la nova posteno. Mi ĉagrenas, ke inter Rusio kaj Usono okazos atoma milito. Ĉu vi voĉdonos por tiu milito? Se ne, tiam bonvolu diri kiel vi planas helpi ke tio ne okazu. Vi ne devas respondi al tiu demando, sed mi volus scii kial vi volas konkeri la mondon kaj ĉiukaze nian landon. Dio kreis la mondon por ke ni vivu kune en paco kaj ne militu. Kun respekto, Samantha Smith.

.

Surprize, tiun leteron publikigis grava soveta gazeto “Pravda” tamen la knabino ricevis la respondon nur post kelkaj monatoj. Andropov skribis i.a.:

Kara Samantha, mi ricevis vian leteron, kiu memorigas ankaŭ pri multaj aliaj leteroj sendataj ĉi tien. Legante ĝin, mi konjektas ke vi estas kuraĝa kaj honesta knabineto. /.. / Vi maltrankvilas ĉu niaj landoj militos atome kaj vi demandas kion ni faras ke tia milito ne okazu. Mir respondos al vi honeste. Civitanoj de Sovetunio bone scias kiel terura estas milito, ĉar antaŭ 42 jaroj Germanujo volis regi la mondon kaj invadis nian landon. La germanaj soldatoj detruis milojn de niaj urboj kaj vilaĝoj, ili mortigis milionojn de niaj viroj, virinoj kaj infanoj. Dum tiu mondmilito ni batalis kune kun Usono por liberigi multajn landojn de la germanaj agresintoj. Mi esperas, ke tion vi lernis en via lernejo. /.. / Ni volas pacon por ni kaj por ĉiuj nacioj, por infanoj kaj por vi mem, Samantha. Mi invitas vin, se viaj gepatroj permesos, vizitu nian landon – plej bone dum somero. Tiam vi konatiĝos kun nia lando kaj renkontos viajn samaĝulojn en la internacia infana centrejo Artek. Tiel vi konvinkiĝos ke ĉiuj loĝantoj de Sovetunio volas pacon kaj amikecon inter nacioj. Mi dankas por via letero kaj bondeziras ĉion plej bonan. J.W. Andropov.

Ĉe la Nigra Maro ekzistas laŭborda promenejo, kie oni rememoras pri Samantha.

Dum apenaŭ kelkaj semajnoj, Samantha fariĝis verŝajne la plej populara infano. Ĉiuvespere televidaj stacioj informis pri ŝia latero kaj la invito viziti Sovetunion. En julio 1983 ŝi flugis tien kun la gepetroj, vizitis Moskvon Leningradon (hodiaŭa St. Peterburgo). Sekve ŝi partoprenis someran feriadon en Artek kaj dormis en unu ĉambro kun aliaj naŭ knabinoj. Ili kune ludis, naĝis, lernis kantojn kaj multe interparolis, ĉar unu el la knabinoj konis bone anglan ligvon. La gepatroj Arthur kaj Jane Smith loĝis proksime kaj povis kontakti ŝin ĉiutage. Sovetaj gazetoj informis regule pri tiu eksterordinara ekskurso sed en Usono multaj suspektis, ke ĉio estis organizita por propagando. Andropov ne povis renkontiĝi kun Samantha, ĉar li estis malsana kaj mortis sekvajare.

.

En Artek troviĝas Aleo de Samantha Jones kaj dum feriado la infanoj faras tie “gruojn de paco”.

Post reveno al Usono, Samantha estis entuziasme salutita en sia familia urbeto. Kiel la plej “juna usona ambasadoro” ŝi estis invitita al Japanio kaj renkontiĝis kun la ĉefministro Yasuhiro Nakasone. Dum Internacia Simpozio de Infanoj en ubo Kobe, Samantha proponis ke ĉiujare ŝtatestroj de Usono kaj Sovetunio interŝanĝu siajn geavojn. Sciante pri restado de siaj geavoj en la alia lando, ili ne volos bombadi tiun landon.

Pro sia letero kaj “pac-ekskurso” al Sovetunio, Samantha fariĝis ege populara en Usono kaj eĉ aktoris en televida film-serio. Revenante hejmen el filma preparado, en aviadila katastrofo ŝi pereis kun sia patro kaj kun aliaj pasaĝeroj. La funebron partoprenis ĉirkaŭ mil homoj. Ambaŭ ŝatestroj, Ronald Reagan kaj Miĥail Gorbaĉov sendis kondolencajn leterojn al patrino de Samantha, s-ino Jane Smith.

Unu el proponoj por logo de la ĉi-jara Olimpiko estis ankaŭ la gruo.

__________________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: