Baladoj pensigas trankvile

Baladoj pensigas trankvile

Bulat Okuĝava

Krom la bruega, ofte kaosa kant-ludado nomita rok-muziko (antaŭe rock-and-roll), ekzstas ankaŭ kantoj pli tranktvilaj, kies valoroj ne velkis ne pro tempopaso. Al tiuspeca muziko apartenas baladoj, kies verkistoj vivis kaj vivas eble en multaj landoj, eĉ pro tio ke ili foje estas inspirataj de sia nacia folkloro. Klasikaj baladoj devenas el mezepoka franca chanson balladée, kiu poste disvastiĝis tra keltaj (kaj kalkaj aliaj) nacioj en Irlando, Anglujo, Skotlando, atingatne ankaŭ aliajn gentojn – en landoj de la hodiaŭa suda Germanujo, parton de Iberia Duoninsulo, la regionon de nuntempa Rumanio kaj eĉ la bordojn de Skandinavio. Nun mi ankoraŭ ne disponas pri materialo ĉu kaj kiaj baladoj ekzistas en la kontinentoj de Azio kaj Afriko, sed estas konate, ke baladoj populariĝis en Nordameriko kaj Aŭstralio (la t.n. veprej-baladoj). Ĉi-kaze mi ne multon scias pri Sudameriko, eble brazila bosanovo proksimas al baladoj en sia rakonta, trankvila stilo. En tiu parto de la mondo, sendube klasika baladisto estis argentina Atahualpa Yupanqui (1908-1992). Baladojn ŝatis pli kaj pli da homoj, sed neniu povis imagi, ke iam venos tempo, en kiu baladisto ricevos eĉ literaturan Nobel-premion. Temas pri la tre populara kantoverkisto kaj por-paca aktivulo Bob Dylan. Kvankam li muzikas ankaŭ en la menciita rokmuzika stilo foje kun protest-kantoj, tamen parto de liaj plej konataj kantoj estas tipe baladaj.

Unu el plej grandaj aŭtoroj en la 20-jarcenta historio de baladoj estas Bulat Okuĝava (1924-1997), al kiu ni dediĉas tiun ĉi artikolon pro la 100-jara datreveno de lia naskiĝo. Li estis ruslingva poeto, verkisto aŭtoro de multaj lirikaj kaj satiraj kantoj. Oni rekonis lin la plej granda bardo de baladoj, unu el fondintoj de la stilo nomita “aŭtora kanto” aŭ poezio kantata. Krom kanti sian poezion, li ankaŭ verkis novelojn, romanojn kaj faris film-scenarojn. En ĉi tiu artikolo ni volis montri tri kantojn de Okuĝava, por kies bona traduko ni ne havis tempon. Tio estos ĝustigita poste.

Oni kalkulis, ke Okuĝava kreis entute ĉ. 200 kantojn bazitajn je sia propra poezio. Li komponis ankaŭ muzikon por ili, kvankam dum la tuta vivo li restis nur amatora muzikisto. Multaj el tiuj kantoj estas ligitaj al rusa literaturo kaj folkloro, foje ankaŭ al la franca ‘stilo de chansonnier‘. Bona ekzemplo estas lia kanto dediĉita al Aleksandro Puŝkin (7:26) https://www.youtube.com/watch?v=zLv1BYLDUxk kaj titolita “Tamen bedaurindas“. Vagante tra vinta Moskvo, la revanta aŭtoro renkontas Aleksandron Puŝkin kaj bedaŭras, ke tiuj tempoj ne plu revenos.

Okuĝava naskiĝis la 9an de majo 1924 en Moskvo, kvankam liaj gepatroj ne estis rusoj. Patro Ŝalva Okuĝava estis kartvelo kaj la patrino Aŝhen Stjepanovna Nalbandjan devenis el Armenio. En tia miksaĵo de lingvoj kaj kuluturoj, Bulat edukiĝis ruslingve kaj ne lernis la kartvelan nek armenan lingvojn. Ambaŭ liaj gepatroj aktivis en la komunista partio, kvankam la Granda Purigo ne ŝparis ilin. Ŝalva estis mortpafita kaj lian edzinon Aŝhen sendis NKVD (politika polico) al punlaborejo. Pro tio la juna knabo Bulat veturis al Kartvelio por vivi kun siaj parencoj. “Kartvelan kanton” de Okuĝava kantas armen-devena Elena Yerevan Nikoghosyan – (2:19) https://www.youtube.com/watch?v=wHWZpLOUpA0 .

Mi la kernon vinberan fosos en varman terenon,
Kaj la viton mi kisos, deŝiros grapolojn de ĝi,
Kaj alvokos amikojn, agordos la koron je amo,
Kaj se ne – do por kio sur Ter’ vivas mi?

Kolektiĝu, la gastoj, jen estas mia regalo,
Kaj rakontu sincere, kian famon mi havas ĉe vi,
Reĝ’ ĉiela pardonos al mi miajn pekojn,
Kaj se ne – do por kio sur Ter’ vivas mi?

En ruĝ-vesto kantos por mi mia Dali,
En griz-vesto mi klinos la kapon antaŭ ŝi,
Kaj aŭskultos mi ŝin, kaj mortos pro amo kaj tristo,
Kaj se ne – do por kio sur Ter’ vivas mi?

Kiam la sunsubiro lumigos ĉiujn angulojn,
Jen denove navigos en la real’ antaŭ mi,
Blua aglo, blanka bubalo kaj ora truto
Kaj se ne – do por kio sur Ter’ vivas mi?

Trad. Abduraĥman Junusov

.

FAMILIO

.

Patro de Bulat – Ŝalva Okuĝava estis partia funkciulo. La patrino, Aŝken Stepanovna Nalbandjan havis emientajn parencojn – armenan poeton Vahan Terjan kaj petriston Dimitro Nalbandajan. Pli juna frato de Bulat, Viktor Okuĝava (1934-2003) estis matematikisto. Unua edzino de Bulat Okuĝava estis Galina Smolaninova (1926-1965), kiu mortis pro kor-malsano. La geedzoj havis unu filon, Igor (1954-1997) kaj filineton, kiu mortis infanaĝe. La dua edzino de Bulat Okuĝava nomiĝas Olga Arcimoviĉ, kiu naskis filon Bulat Anton Okuĝava, profesia muzikisto dirinta tiel pri sia patro: “Li estus la plej granda chansonnier, sed tion malhelpis lia okupado pri poezio“.

.

Kiam Germanujo invadis Sovetunion, la 17-jara Bulat decidis memvole aliĝi al soveta armeo kaj post dumonata trejnado, en jaro 1942 oni sendis lin al mortera divizio. Vundita serioze en la fronto, Bulat estis kuracita en hospitalo kaj ne plu revenis al aktiva armeo. Ekdeĵoris en telekomunika servo de artileria brigado kaj en marto 1944 estis malmoblizita. Poste oni honorigis lin per kelkaj medaloj, i.a. Por la Venko super Germanio kaj Ordeno de la Granda Patriota Milito. Monatoj pasigitaj en batalfronto forte influis karakteron de Okuĝava kaj post jaroj ili fariĝis unu el motivoj de la verkotaj kantoj. “Kanto pri mia vivo” (2:04) / “Tri amoj” dumtempe traduko laŭvorta, senrima – NU red.

.

.

Amo unua bruligas la koron,
amo dua – kroĉita al tiu unua ;
Tria amo tenas enmane valizon
kaj forironte –
ĝi ŝlosas la pordon.

Unua milito – neniu kulpis,
La dua – kulpis iu alia.
Kaj pri la tria milito
kulpos vi, kulpos vi.

Unua trompo malgravas
kiel nebulo dum tagiĝo.
Dua trompo okazis
ĉar li estis ebria.
Kaj la tria trompo
estas pli nigra ol nokto,
pli terura ol milito.

.

Post kiam la mondmilito estis finita, Bulat fariĝis simpla laboristo kaj samtempe daŭrigis frekventi mezlernejon, kion li antaŭe ĉesigis. Sekve li membriĝis en filologia fakultato ĉe Universitato de Tbiliso. Post la diplomiĝo li eklaboris en vilaĝa bazlernejo de Kaluga regiono. La impresoj de tiu periodo formis bazon de liaj rakontoj kaj Okuĝava. En jaro 1956 lia patrino revenis el la ekzilo, kaj Bulat komencis kanti siajn versaĵojn akompane per gitaro. Post jaroj, dum siaj vizitoj en Kaluga li donacis librojn kun diskoj de siaj kantoj al tiea lerneja muzeo.

Tiutempe Okuĝava revenis al Moskvo, laboris en la prestiĝa “Literatura Gazeto”. Liaj poeziaĵoj rapide maturiĝis, kaj baldaŭ li komencis okupiĝi pri komponado de kantoj. Inter ili kelkaj trovas ĝis hodiaŭ aŭskultantojn diversaĝajn. La unua oficiala koncerto de Okuĝava okazis komence de la 1960-aj kiam aperis filmo “Ĉena reakcio” kun lia “Kanto pri meznokta trolebuso” – (2:39) https://www.youtube.com/watch?v=qXqbCcdQlfg . Entute, kantoj bazitaj je la poezio de Okuĝava estas aŭditaj en pli ol 80 filmoj.

En filmo “Ĉena reakcio” Okuĝava kantis pri meznokta trolebuso.

MEZNOKTA TROLEBUSO

Ho, se mi ne povas rezisti al plag’,
Se premas min taga balasto,
Mi en trolebuson sidiĝas –
en la Hazardan, plej lastan.

La lasta senbrue kuregas tra ĉen’
De stratoj, bulvardoj silentaj
Por preni viktimojn de kredo, esper’,
Kaj am-akcidentoj.

Ĝi estas portempa azilo por mi,
En ĝi pasaĝeroj senkoste
Kunsentas kaj helpas al mia anim’
Dum la noktoj frostaj.

Multfoje kruele kunpuŝis nin viv’,
Kaj spertis mi mutan kunsenton,
Bonecon donacas, imagu do vi,
Silento, silento.

La lasta navigas simile al pram’,
Dis-hejme vagulojn liveras,
Kaj akra doloro po iom,
po gram’ Po gut’ malaperas.

Trad. Jefim Zajdman

.

Kelkaj vortoj pri lia muziko. Ne havante formalan edukadon tiukampe, Okuĝava komencis ludi gitaron uzante apenaŭ tri akordojn. Poste, kun helpo de amikoj li lernis pli. Montriĝis, ke li estas escepte sentema pri melodio, do tekstoj de la kantoj perfekte kongruis kun liaj muziko kaj voĉo. Okuĝava uzis la rusan (sep-kordan) gitaron kun cigana maĵora agordado (5-a kordo “C”) kaj transformis la saman agordon al klasika, seskorda gitaro forigante la mezan kordon “D”. Ekde la komenco liaj unuaj kantoj estis mallongaj kaj tre simplaj, facile kanteblaj en kelkpersona grupo aŭ dum klubaj vesperoj. Aŭskultu ekzemple ĉi tiun, apenaŭ iomete pli longan ol minuto – pri “Blua baloneto” – (1:13) https://www.youtube.com/watch?v=yhnEnI0PQ58&t=16s kaj vi rimarkos, ke eĉ tiel simpla kanteto povas kaŭzi filozofian enpensiĝon. Ĝia E-traduko estas farita provizore, nur por kelka tempo. Kvanka nia teksto estas fidela al la originalo, tamen ĝi ne observas rimojn nek la ritmon – NU red.

BLUA BALONETO

Knabineto ploras
ĉar forflugis ŝia baloneto;
Homoj ŝin konsolas,
sed la baloneto jam estas for.

Ploras knabino,
ŝi soifas al fianĉo.
Homoj ŝin konsolas –
nu, la baloneto ja forflugis.

Ploras virino
ĉar ŝia edzo foriris al la alia.
Homoj ŝin konsolas –
bedaŭrinde, la baloneto
jam estas for.

Ploras maljunulino,
ŝi ne vivis longe.
Tamen la baloneto revenis
kaj ĝi estas blua.

.

.

En 1963 Okuĝava vizitis Pollandon kaj tio estis verŝajne lia unua vojaĝo eksterlanden. Li tuj trovis multajn geamikojn, inter ili Agnieszka Osiecka – la rekonita kaj talenta aŭtorino de popularaj kantotekstoj. Liaj kantoj tre plaĉis al ĉiuj – eble pro tio, ke pri la tradukado okupiĝis spertaj profesiuloj, foje ankaŭ poetoj.

Simileco de ambaŭ lingvoj faciligis sekvi rimojn kaj ritmon de la originalaj tekstoj. Post la tiel entuziasma akcepto, Okuĝava revenadis tien plurfoje kaj unu sian kanton titolitan “Adiaŭo al Pollando” li dediĉis al Osiecka . La frukto de tiuj kontaktoj estis longdaŭra disko (SX 0482) sub la titolo “Baladoj de Bulat Okuĝava”. La tre bone kaj bele tradukitajn kanton prezentas en ĝi konataj artistoj kaj profesiaj aktoroj. Jen unu el tiuj kantoj – (1:56) https://www.youtube.com/watch?v=ck7q7MNPbGo

Mi prenos uniformon kaj armilon
ankaŭ kaskon kamuflaĵe farbitan.
Eniros mi kadukajn stratojn
ĉar facilas esti ja soldato –
soldato, soldato.

Forgesos mi pri ĉiuj zorgoj,
ne gravas salajro aŭ laboro.
Irante, mi ludas la pafilon
ĉar facilas esti ja soldato –
soldato, soldato.

Se io ne okazos ĝuste,
ne estas ĝi nia afero.
Kiam la superulo diras – jen
patrolando min ordonas!
Agrablas por mi esti senkulpa –
mi soldato, simpla soldato.

Agrable mi sentas min
senkulpa, tute senkulpa.
Mi soldato, simpla soldato.

Ĝi titoliĝas “Kanteto de usona soldato” – la kruda, laŭvorta E-traduko legeblas ĉi-supre (NU red). Aŭdigas ĝin populara kantisto kaj aktoro, Bogdan Łazuka. Intertempe en Francio, ĉe pariza studio Le Chant du Monde oni surbendigis 20 kantojn de Okuĝava.

.

Komence la muzikaĵoj de Okuĝava estis konataj nur en amikaj rondoj, sed oni ilin private surbendigadis kaj tiumaniere nombro de la aŭskultantoj rapide kreskis. Aperis la unuaj kantoj, komence disvastigataj per privataj surbendigoj aŭ kantitaj en amika rondo. En junularaj rondoj dum la jardeko de 1960-1970 naskiĝis la tradicio de kantado ĉe lignofajro dum someraj tendaroj, klubaj kunvenoj kaj ĉe festaj tabloj. Baldaŭ kantoj de Okuĝava transiris amikajn renkontiĝojn kaj populariĝis en vasta publiko. “Ho, furioza fajro” – (1:33) https://www.youtube.com/watch?v=hpKlJAIuA9g .

Ho, furioza fajr’,
obstinu via hel’.
Ja venas januar’
post la decembra gel’.

Por ni sufiĉas nun
kaj tristoj, kaj esper’,
Por ĉiuj sama lun’
kaj sama primaver’
. . .
(Fragmento de la teksto
tradukita de Boris Kolker
kaj Nina Cvileneva
)

.

Meze de la 1970-aj jaroj, la muzikdiskoj de Okuĝava estis publikigataj en Sovetunio. Dum tri jaroj aperis liaj du longdaŭraj diskoj (LP). Kaj en la sekva jardeo oni komencis amase eldonadi kantojn de Okuĝavo, aperis ankaŭ libroj kun lia poezio. Sekve li ricevis gravan premion por la romano titolita “Spektaklo finiĝis”. Okuĝavo antaŭ ĉio konsideris mem esti poeto kaj la muzikaĵojn li traktis kiel marĝenan hobion. Malgraŭ tio, ĝuste per tiuj kantoj li fariĝis la plej fama bardo. Cetere, lia filo diris ke Okuĝavo devus okupiĝi nur pri verkado de kantoj ĉar aliaj aferoj estis nur perdo de tempo kaj misuzo de la talento.

.

ĈEFAJ TEMOJ

Kiam oni konatiĝas kun la verkaro de Bulat Okuĝava, tiam videblas kelkaj ripetiĝantaj motivoj, kiuj ŝajnas esti gravaj en lia vivo.

ESPERO fadenas tra multaj kantoj kaj – apud Kredo kaj Amo – formas la klasikan trion de kristanaj virtoj. Espero prilumas homan vojon eĉ dum la plej obskuraj momentoj de la vivo. “ORKESTRETO DE L’ ESPERO” – (2:59) https://www.youtube.com/watch?v=nEzrM9ThQg0 .

Do kiam svage kaj subite
Aperas de trumpetoj ĥor’,
De vortoj akcipitroj noktaj
Desur la lipoj flugas for.

Vagante kiel pluv’ hazarda
Muzikas inter ni team’:
La orkestreto de l’ espero
Sub la direkto de la am’.

En temp’ ribela kaj disiga,
Dum plumbaj strioj de pluvad’
Senĉese batis niajn dorsojn
Sen ajna guto de kompat’.

Kaj komandantoj eĉ raŭkiĝis,
Komandis homojn tiam jam
La orkestreto de l’ espero
Sub la direkto de la am’.

Trumpeto kun klarnet’ rompita,
Fendiĝis sur fagot’ vernis’,
En la tamburo faŭkas tru’
sed Diable ĉarmas klarnetist’.

Flutisto kiel princ’ gracias.
Kaj homojn gvidas komplotan’
La orkestreto de l’ espero
Sub la direkto de la am’.

Tradukis Rustam Karapetjan

.

AMIKECO. Amikeco, amika rondo estis por li tre grava temo. Ĝi helpas protekti dignon kaj konservi dignon fronte al eksteraj obstakloj. – “UNUIĜO de AMIKOJ” (2:59) https://www.youtube.com/watch?app=desktop&v=ca9ynL-tcZk .

UNUIĜO de AMIKOJ

La glav’ levita de krimul’
Al nia sankta amikaro
Kuspitos tuj, kaj la fiul’
Ne kostos eĉ stumpeton de gitaro.

La krevon en la ĉena ar’,
L’ jarcento serĉas mizantrope,
Kunigu l’ manojn, amikar’,
Kunigu l’ manojn, amikar’,
Por ne perei unuope.

Kunigu l’ manojn, amikar’,
Kunigu l’ manojn, amikar’,
Por ne perei unuope.

Sen tento pri festena trog’,
Tro plena de dubindaj veroj,
Nin ne vendante je aprob’
Purigi l’ plumojn blankajn ni preferu.

Kaj dum duonfreneza snob’
Aŭguras sorton tragedian,
Kunigu l’ manojn, amikar’,
Kunigu l’ manojn, amikar’,
Kunigu l’ manojn ni, je Dio.

Sed kiam venos festa hor’
Ne ni impetos al la trono,
Kaj ne por ni – Edena or’,
Sed nin salutos digne ja Madono.

Do, dum ne tondris tempo por
La adiaŭa melodio,
Kunigu l’ manojn, amikar’,
Kunigu l’ manojn, amikar’,
Kunigu l’ manojn ni, je Dio.

Trad. Jefim Zajdman, red. P. Moĵaev

.

VIRINO. Amliriko de Okuĝava estas tre specifa. Virino por li, facile enamiĝa poeto, estas la simbolo de beleco. Li ofte dediĉis siajn poemojn al virinoj. Eble plaĉos al vi la kelkaj scenoj el filmo “Blanka suno de dezerto” kie aŭdiĝas kanto “Via ekscelenco, sinjorin’ Sukceso” – (2:09) https://www.youtube.com/watch?v=9gmso5hYKEc .

.

Du virinaj pentraĵoj de Vladimir Volegov: 1. Beleco rozkolora; 2. Pianleciono.

.

MUZIKO. Kvankam en kantoj de Okuĝava plej gravas teksto, tamen ofte la muziko kreas ĉirkaŭ ĝi harmonian atmosferon. Muziko helpas teni alte kulturon kaj nobligas nian vivon. Kanto pri Mozart (2:48) https://www.youtube.com/watch?v=2cgXmiaRigc .


KANTETO pri MOZARTO
Per olda arĉo Mozart’ violonas.
Ludas Mozart’. Kantas la violon’.
Li patrolandon por si ne eltrovas –
nur tutan nokton ne ĉesas belson’.

Aĥ, nia sorto laŭ fama flugvorto
estas jen gajbakĥanal’, jen batal’…
Ho, majstro, vin ne forlasu plenforto,
restu la polmoj sur la frunta falt’.

Ni, atinginte vojhalton finfinan,
dankos eĉ tian destinon por ni,
nur ni ne faru idolon fikcian
el pekoj de la eterna patri’.

Aĥ, nia sorto laŭ fama dirvero
estas jen gajbakĥanal’, jen batal’…
Ho, majstro, vin ne forlasu espero,
restu la polmoj sur la frunta falt’.

Estas mallongaj la jaroj aŭroraj:
fulmo – kaj jen transformiĝas je braĝ’
ruĝkamizolo kaj ŝuoj eloraj,
blanka peruko, manika puntaĵ’.

Aĥ, nia sorto laŭ fama sentenco
estas jen gajbakĥanal’, jen batal’…
Ho, majstro, ĉio – ne por la atento,
restu la polmoj sur la frunta falt’.

Tradukis Ludmila Novikova

.

ARBATO. Tiu moskva strato kaj ĝiaj loĝantoj estas la temo de multaj liaj kantoj. Tie li pasigis sian junaĝon, tial Arbato kun placo kaj la najbaraj stratoj fariĝis lia malgranda patrujo, ofte rememorata – sendepende kie ajn li poste vivis.

Dekstre: Kulturcentro – “Domo de Bulat” en Arbato >>

.

STILO

.

En la poemoj kaj kantoj de Okuĝava superas la klimato de filozofia enpensiĝo, reflektoj pri homa sorto. Junaĝa partopreno en la mondmilito kuŝis ombre sur lia verkado kaj estis la fono de pensoj pri dramo de la homo kiu alfrontas morton. Observado de homamasoj inspiris lin por kanti ekz. pri Moskva metroo aŭ aliaj lokoj kie homoj svarmas.

Rilate al vir-virina amo, la poeto kun bonvola ironio avertas, ke oni ne vundu amantan koron. Abomeninda estas cinika ludado per ies honestaj emocioj. Tian sintenon priskribas koncize la Kanteto pri Vanĉjo Morozov – komparu ties du variaĵojn. Unue kantas la aŭtoro mem – (2:08) https://www.youtube.com/watch?v=_QIyC1cI6qc. Kaj ĉi tie la forlasitan virinon bonege kaj humure ludas aktorino (2:23) https://www.youtube.com/watch?v=7rEK5sBCq8M kaj Okuĝava troviĝas inter la spektantoj.

KANTETO PRI VANĈJO MOROZOV

Nu, kial pri Morozov Vanĉjo vi?
Ja kulpas Vanĉjo pri neni’.
Pro ŝiaj trompoj ekmalsaĝis li,
sed li ja kulpas pri neni’.

Malnovan cirkon vizitadis li.
Lin ravis tie cirkanin’.
Iun pli simplan devus ami li,
sed li ekamis ĝuste ŝin.

Iradis ŝi sur la fadeno,
svingadis per la blanka man’.
Kaj kaptis Vanĉjon ama sveno
per sia kalozeca man’.

Li ŝutis monon po cent’ kelka,
por li ja estis tutegal’.
Sed jen pro li Marusja velkas,
por ŝi ne estas tutegal’.

Li manĝis en «Pekin’» meduzojn
por flati al la cirkanin’.
Amvarbis ŝin li per misuzoj
por kontentigi certe ŝin.

Ne pensis li, ke ŝi lin ĵetos,
La am’ ne ĉiam estas ben’…
Aĥ, Vanĉjo, Vanĉjo, ve, Vanĉjeto,
Vi mem nun iras sur faden’…
Traduko de Ludmila Novikova

.

Peredelkino, la verkista vilaĝo kaj somera (vintra sur la foto) domo / daĉo de Bulat Okuĝava. Nun estas muzeo tie.

.

Aŭtune 1989 Okuĝava koncertis en Japanio – (41:47) https://www.youtube.com/watch?v=cxsPg95IHiY . Lastan jardekon de sia vivo li pasigis plejparte en sia feria domo (la foto ĉi-pre, en vilaĝo Peredelkino apud Moskvo). Tiutempe li prezentis koncertojn Moskvo, St. Peterburgo, en kelkaj landoj de Okcidenta Eŭropo, en Usono kaj Kanado. En junio 1994 okazis lia lasta koncerto en Parizo, en la UNESKO-sidejo. Unu jaron antaŭ morto de Okuĝava, aperis lia nova poezia kolekto sub la titolo “Tea festo sur Arbat-strato”.

.

Bulat Okuĝava en sia laborĉambro kaj (dekstre) lia monumento ĉe Arbato, kie la poeto pasigis feliĉajn jarojn de sia vivo.

.

MORTO

.

Okuĝava malsanis grave je koro. En junio 1997 li forveturis al Parizo por doni koncerton. Tie lin kaptis gripo, kiu kaŭzis subite komplikaĵojn kaj la poeto mortis la 12-an de junio samjare, en apudpariza hospitalo de Clamart. Laŭdire, Okuĝava sur la mortolito konvertiĝis, estis babptita de sia edzino kaj elektis la nomon Ioann. Kelkaj dubigas validecon de tiu bapto dirante, ke dum ricevo de la sakramento la kantisto estis jam senkonscia. Lian korpon oni transportis al Moskvo kaj enterigis en la tombejo Vagankovo.

En intervjuo por la revuo “Ĉefurbo” en 1992, Okuĝava diris: “Ni ankoraŭ ne scipovas respekti la homan personon, ni ne scias vidi en li la plej altan valoron de la vivo. Kaj ĝis kiam ni tion ne scias, nenio ŝanĝiĝos. La psikologio de ĉiuspeca totalismo daŭre nin turmentos ; fine ĝi pereigos nin kaj niajn infanojn”.

Preĝo de François Villon (3:51) https://www.youtube.com/watch?v=pXcgzN8h8h8 kantita de ties aŭtoro, Bulat Okuĝava. La saman kanton aŭdigas la reprezento de pli juna generacio, Aleksandr Kazakov (3:27) https://www.youtube.com/watch?v=t393hw59gDk . François Villon (1431-1463) estas la plej konata mezepoka poeto el Francio.

PREĜO de FRANÇOIS VILLON

Dum helas suno kaj lun’,
Donu, Sinjoro, al ĉiu do
Kio mankas ĝis nun.
Al la timema – ĉevalon,
Kapon – al bona geni’,
Al feliĉul’ – kapitalon,
Kaj ne forgesu pri mi.

Dum tero ankoraŭ turnas sin,
Ho, Ĉiopova Destin’,
Donu potencon al tiu,
Kiu avidas ĝin.
Donu ripozon al l’ laca
Almenaŭ ĝis taga fin’,
Al Kaino penton donacu
Kaj ne forgesu min.

Mi scias – Vi ĉion povas,
Mi kredas je Via saĝec’,
Kiel soldato mortanta
Kredas je indulgenc’,
Kiel ĉiu orelo
Kredas je Via vort’,
Samkiel ankaŭ ni kredas
Dum regas ne vorto, sed fort’

Patro nia ĉiela
En diafana senfin’,
Dum tero ankoraŭ turnas sin
Kaj tio mirigas ĝin,
Dum ĝin ankoraŭ turnas
Amo, espero, obstin’,
Donu al ĉiu po iom
Kaj ne forgesu min.

Trad. Jefim Zajdman, red. Paŭlo Moĵaev

.

MEMORO

.

En vilaĝo Peredelkino la domo de Okuĝava estas nun la muzeo al li dediĉita

Krom la supre montrita monumento, ekzistas memor-tabuoj kaj aliaj objektoj memore al Okuĝava. Oni trovas ilin en lokoj kie Okuĝava vivis aŭ laboris kiel instruisto. Ankaŭ unu moskva lernejo portas lian nomon. Ĉeĥa astronomo Zdeňka Vávrová malkovris asteroidon (mikro-planedon) n-ro 3149 kaj nomis ĝin honore la ĉi tiu fama bardo. En diversaj lokoj estas organizataj multaj festivaloj kaj konkursoj pri poezia kanto dediĉitaj al Okuĝava.

Bulat Okuĝava fariĝis unu el plej elstaraj reprezentantoj de la t.n. “aŭtora / barda kanto”. Abundeco de liaj verkaĵoj kaj la tre originala stilo inspiris multajn artistojn okupiĝi pri tiuspecaj kantoj. Ni mencias apenaŭ parton de liaj sekvantoj: Aleksandr Gorodnickij, Jurij Vizbor, Evgenij Klaĉkin, Aleksandr Galiĉ, Julij Kim, Jurij Kukin kaj la plej fama – Vladimir Visockij (dekstre sur la foto), kiu nomis Okuĝava sian artan majstron.

*

Kiel vi legis ĉe la komenco, la historio de baladoj estas tre longa kaj riĉa. Krom la menciita François Villon el kanto de Okuĝava, gravan rolon havas ĉi tie ankaŭ Rober Burns (1759-1796) , la nacia poeto de Skotlando. Li verkis en la skota, jam preskaŭ malaperinta ligvo, subigita al la angla. Liaj baladecaj poemetoj aperis en Esperanto kaj ilin kantis Margaret Hill. Por kompletigi la bildon, ni aldonas kelkaj klasikulojn de ĉi tiu kanto-stilo.

La tri famaj balad-kantistoj el Francio: Léo Ferré, Georges Brassens kaj grekdevena Georges Moustaki.

.

La sekvan generacion de baladistoj reprezentas Donovan (Donovan Phillips Leitch) el Britujo kaj Tadeusz Wozniak el Pollando.

Pri ili kaj pri alilandaj tiuspecaj artistoj ni verkos apartan artikolon kaj publikigos ĝin poste. Se vi havas ĉi-rilate informojn el via lando, bonvolu tion sendi al ni.

Tiu ĉi artikolo estas riĉigita per la E-versioj de la baladoj, ĉar ni demandis niajn legantojn pri tiaj tekstoj. Montriĝis, ke okaze de la menciita jubileo estis prilaborita iuspeca kantaro de Okuĝava-kantoj kun paraleaj tradukoj al Esperanto. Entute troviĝas tie kelkdeko da kantoj, tradukitaj de grupo da esperantistoj. Ĵus antaŭ nelonge ni tion ricevis en la formato “pdf” kaj se vi estas interesitaj, ni volonte ĝin sendos rete (per elektronika poŝto).

_______________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: