Hirundokanto por SAT jubilea
Antaŭ 100 jaroj ekestis SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), unu el plej aktivaj organizaĵoj en la Esperanto-movado. Tio okazis flanke de la 13-a Universala Kongreso organizita en Prago*, komence de aŭgusto 1921. Inter ĉ. 2500 kongresanoj, kolektiĝis 80-persona grupo de interesitoj pri laboristaj problemoj. La grupo decidis fondi novan organizaĵon kaj tion oni konsideras kiel la …