Baleto, amo mia

Baleto, amo mia

Ni prezentas la internacie konatan aktorinon el Japanio, Komaki Kurihara. Ĉi tiu artikolo tuŝas titole baleton, ĉar la aktorino ankaŭ ĝin studis kaj unu el ŝiaj plej bonaj filmoj estas ligita kun ĉi tiu arto.

.

Kurihara naskiĝis en marto 1945 tamen travivis la militon, ĉar ŝia naskiĝurbo estis ne Hiroŝima sed Tokio. Tamen ekzistas iu ligo inter Kurihara kaj Hiroŝimo, ĉar unu el ŝiaj filmoj traktas pri tiu tragedia urbo. Temas pri juna balet-studentino, naskita en Hiroŝimo dum la milito. La knabino estis do apenaŭ kelkjara kiam la atoma bombo estis ĵetita. Pri tiu filmo vi legos fine de la artikolo.

Komaki Kurihara ludis en multaj filmoj, ne nur japanaj. En sia repertuaro ŝi havas ĉ. 50 filmojn kaj televidajn programojn. Krom tio Kurihara multe laboris en teatro, inkluzive klasikaĵojn de tiaj aŭtoroj kiel ekz. Ŝekspiro (Romeo kaj Julia, Otello, Makbeto, Rikardo la 3a) kaj Ĉeĥov (Tri fratinoj, Ĉeriza arboĝardeno).

.

Fakte ŝi lernis teatraĵojn kaj baleton jam infanaĝe. Kiel 18-jarulino, Komaki komencis studi ĉe profesia teatro Hayudza kaj ekde 1966 eklaboris kiel profesia aktorino. Komaki Kurihara specialiĝas en klasika baleto kaj tial oni povas ŝin vidi ankaŭ en muzikaj filmoj. Ŝi vivis en artista medio, ĉar la patro de Komaki estis verkisto kaj ŝia frato edukiĝis kiel film-reĝisoro.

.

Ekde 1967 Kurihara komencis aktori en filmoj kaj sekvajare oni elektis ŝin al radia kaj televida premio por la plej bona talento, rimarkita en filmoj: Tripersona familio (filmserio ege populara en jaroj 1968-1969), Mitsumei Tari kaj Vulkano Fubajaŝi. Ĉi tie vi povas rigardi la subtile fascinajn scenojn el filmserio (42:03) https://www.youtube.com/watch?v=XPPz6fTcGfY kiu estis produktita dum ŝi komencis sian karieron. (La filmo ne havas E-surskribojn, sed eble japanaj esperantistoj faros tion?) Sekve ŝi debutis en Teatro Nssei ludante Irena’n – unu el Tri fratinoj (fama dramo de Ĉeĥov). Kurihara tiutempe ludis ankaŭ en kelkaj teatraĵoj de Yoshiyo Senda. En jaro 1971 ŝi ricevis sekvan teatran premion, ludinte en “Ribelo de tribo Sojosojo”.

Baldaŭ poste ŝi ricevis denove kelkajn premiojn: por la plej bona aktorino en filma konkurso de Minichi, filma premio Ora Sago ( Golden Arrow Award) kaj Yale Actress Award el Francio por filmo Longa ombro / Shinobugawa (: ŝinobugaŭa) en kiu ŝi ĉefrolis kaj esti taksita kiel majstro de aktorado.

.

Jaro 1974 estis tre bonŝanca al Kurihara, ĉar ŝia rolo en filmo Sandakan estis alte taksita dum Berlina Film Festivalo. Samjare aperis en kinejoj la internacie sucesa filmo Juriko mia amo (rusa titolo: Moskva, moja ljubov) pri knabino naskita en Hiroŝimo. Sub-ĉapitron kun fotoj vi trovas fine de ĉi teksto. Dum art-festivalo oni prezentis la faman dramon de Ŝekspir “Romeo kaj Julia” reĝisorita de Koichi Kimura. En ĝi ludis Kurihara kaj ricevis premion por majstra aktorado (Excellence Award). En Tokio ŝi ricevis pozitivajn recenzojn ludante en Ĉeriza arboĝardeno / Arba ĉeriz-ĝardeno.

.

Kadre de la internacia kariero, ŝi ludis en la Ŝekspira tragedio Lady Macbeth / S-ino Makbeto, prezentita dum Edinburga Arta Festivalo -1985 (Britujo) kaj poste ankaŭ en Londono, Amsterdamo, Novjorko, Otavo kaj Singapuro. Dum jardeko 1980-1990 Kurikara plue aktoris en internaciaj filmoj, ekz.: Stepo de A.Mitta, Teorio de amo (S.Jurski) kaj Resurekto de Yoshiyo Senda. Komaki Kurihara fariĝis populara ankaŭ en Ĉinio, ĉar ŝiaj filmoj estis montrataj en Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj en multaj aliaj urboj. Ŝi ludis en ĉina filmo ‘Sono de sonorilo‘ (japane: Nyusenmura no Ko / ĉina titolo: Seiryouji Kane Satoshi) kiun reĝisoris Xie Jin. En la Ĉin-Japana Societo de Kultura Interŝanĝo, Kurihara estis elektita ĝia vicprezidanto.

.

Fine de la pasinta jarcento ŝi ludis kiel Anna en Konsola koro de la patrino, teatraĵo aranĝita honore al Yoshiyo Senda. Sekvis ĝin Kanto de Amo dediĉita al franca kantistino Edith Piaf. En la periodo 1995-2000 ŝi ludis ĉ. 280-foje en la drama teatraĵo Tramo nomita dezirego (A streetcar named desire). En sekvaj jaroj ŝi partoprenis en la fama muzikalo Mia bela damo (My Fair Lady ). Krom aktorado en filmoj, Kurihara posedis ŝian propran teatron kaj aktivis socie, ankaŭ helpante infanojn kunlabore kun UNESKO. Ŝi proksimigas al junularo klasikan muzikon en programo “Enkonduko al orchestro por geknaboj” komponita de B. Britten. Ŝi rakontas japane pri la instrumentoj, kiuj laŭvice eniras la muzikan verkon.

.

Lastatempe Komaki Kurihara projektas ankaŭ kostumojn por teatro. Multaj entuziasmuloj (ĉefe viroj) admiras ŝian aktoran talenton kaj belecon.

*

Kiel vi legis ĉe la komenco, Kurikara jam infanaĝe komencis sian aventuron kun baleto. Tial oni ŝin elektis por filmo, farita en kunlaboro de japana kaj rusa reĝisoroj. Tio estas romantika dramo, titolita “Juriko, amo mia” (ruse: Moskva, moja ljubov).

.

Kiel vi legis ĉe la komenco, Kurikara jam infanaĝe komencis sian aventuron kun baleto. Tial oni ŝin elektis por filmo, farita frita en kunlaboro de japana kaj rusa reĝisoroj. Tio estas romantika dramo, titolita “Juriko, amo mia” (ruse: Moskva, moja ljubov).

Talenta kaj juna balet-dancistino el Japanio, Juriko Ono volas prepariĝi por internacia kariero kaj tiucele ŝi elektis la mondfaman Teatron Bolŝoj, fonditan en 1776. Tie ŝi esperas praktiki sub gvidado de la plej bonaj balet-instruistoj. Alveninte al Moskvo, ŝi sukcesas venki en konkurso de la junaj balet-studentoj.

Tie ŝi ankaŭ renkontas sian grandan amon, skultptiston Volodja. Sed ilia feliĉo daŭros nur mallonge, ĉar la jun dancisitino naskiĝis en Hiroŝimo kaj estis kelkjara infano kiam, atoma bombo eksplodis super ŝia urbo. Kvankam Juriko travivis, tamen tio influis ŝian sanon. Dum la intensaj ekzercoj, Juriko post kelka tempo eksentis perdon de la energio. Kaŭzis tion malsano de la sango kaj la diagnozo konfirmis ke tio estas la tre danĝera leŭkemio (sangokancero). Pro tio la kuracistoj konsilis, ke ŝi subiĝu al intensa terapio en hospitalo.

La mondo de ŝiaj revoj falis, Juriko devis subite rezigni je sia baleta pasio. Kuŝante en hospitala lito, malproksime de ŝiaj hejmo kaj familio, Juriko rigardas sian amatan knabon kun larmoj en la okuloj. Ŝi konfidis al li sian koron kaj mortas en liaj brakoj. La filmo estis tre kortuŝa kaj vekis grandan intereson en multaj landoj.

La prezentita ĵus filmo iugrade aludas al franca ‘Hiroshima mon amour‘ (franca filmo “Hiriŝimo mia amo”), kiun reĝisoris Alain Resnais en jaro 1959.

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: