Neĝeroj … (dec. 2023)

Neĝeroj … (dec. 2023)

Kiam vi legis la du-partan artikolon pri “La dolĉa vivo” (de Italio), vi rimarkis kiel tiu nacio flegas la plurjacentan tradicion aprezi la kurantan momenton kaj tiumaniere ĝui la vivon. Tion certe ne helpus la modo vivi konstante en rapidemo. Nature, nur en tia lando povis aperi la ideo de CittàSLOW (malrapida urbo – menciita en https://familiaro.com/dolca-vivo-parto-1 ), kiun alprenis urbetoj en diversaj landoj.

Krom tio, en la sama urbeto Bra (lokita ĉ. 50 km sude de Torino), naskiĝis SlowFood (kontraste al t.n. “FastFood”-oj) estas organizo kaj samtempe socia movado, al kiu aliĝas homoj interesitaj pri tradicia kuirado propra al diversaj regionoj de la mondo. La ideo estas ligita al natura kultivado de grundoj, kreskigo de semoj, dombestoj kaj tiaj metodoj de agrikulturo, kiuj estas karakterizaj al ĉiu konkreta regiono. Ĝiaj celoj estas:

  • oponi la damaĝajn efikojn de la industrio kaj kulturo de la fast-tmanĝo kaj ties standardigon de la gustoj kaj gusto-ŝatoj;
  • prefere uzi lokajn produktojn, pro la diversaj rezultantaj avantaĝoj: ekonomiaj, sociaj, mediaj ktp.
  • eduki la infanojn kaj plenkreskulojn al kapablo modere gustumi kaj al flegado de la kuirartaj tradicioj.
  • helpi al tiuj produktistoj, kiuj provas elfari por-sanajn, bonkvalitajn manĝaĵ-varojn, sen kemiaj aldonaĵoj aŭ genetike modifitaj en metiarta skalo.
  • instigi al turismo kun atento kaj respekto al la medio, kaj al iniciatoj de solidareco en la kampo de nutrado (komparu kun ekoturismo).

Jen la konciza historio de SlowFood.

.

1986. La movadon komencis Carlo Petrini, kuir-arta kritikisto. Indignis lin konstrudo de la rapid-stila / “fast-food” restoriacio, ĵus apud Piazza di Spagna (Placo de Hispanio) en antikva parto de Romo. Tie la ter-etaĝon ekokupis la konata baro de Mc-Donald, jam lokita en pli ol 40 mil lokoj de ĉ. 120 landoj. Petrini oponis tiun aferon kaj decidis krei ion kontraŭan al ĉiam pli kaj pli rapidema manĝad-kutimo.

1989 La movado “SlowFood” fariĝas internacia, kun apogo de gravaj personoj de itala kulturo kaj reprezentantoj el aliaj 14 landoj. Ili sugskribis Manifeston pri Malrapida Manĝado, jen kelkaj frazoj el ĝi

Rapideco fariĝis niaj katenoj.
Ni estas viktimoj de la sama viruso:
“la rapida vivo” kiu rompas niajn kutimojn
kaj atakas nin eĉ en niaj propraj hejmoj,
devigante nin konsumi “rapid-manĝaĵon”.

Kontraŭ tiuj konfuzantaj efikecon kun frenezo,
ni proponas la vakcinon de ĉiutaga plezuro
gustumi naturan. por-sanan manĝaĵon,
kun ĝuo malrapida.

Tial ni elektis helikon kiel simbolon
de malrapideco kaj de prudenta vivstilo.
Ĉiutage, ni komencos kun SlowFood
en nia kuirejo.

Por eviti enuon de rutinaj rapidmanĝaĵoj,
ni malkovru la riĉajn variaĵojn
kaj aromojn de lokaj kuirartoj.

Slow Food certigas al ni pli
bonkvalitan vivstilon.

.

1996 Urbo Torino gastigas la unuan Salone del Gusto: dujara internacia foiro por malgrandaj produktantoj de altkvalitajn manĝaĵojn lige kun tradicio de lokaj kuirartojn. 2004 La unua monda renkontiĝo de manĝkomunumoj, okazis en Italio, kunigante 5000 delegitojn el 130 landoj. La evento estis ankaŭ platformo, kiu sentigas pri socia justeco por homoj laborantaj en manĝ-industrio. En Pollenzo (antikva nomo: Pollentia, komunumo apud urbeto Bra), fondiĝis Universitato de Gastronomiaj Sciencoj, la unua instituto de la mondo okupiĝanta pri studoj de manĝkulturo.

.

2007 En Puebla (Meksikio) okazis la 5-a Internacia SlowFood Kongreso. Pritaksita estis la vojo irita dum lastaj jardekoj: de amasaj aĉetoj al grundo, de konsumado al juesteco kaj kulturaj riĉaĵoj. 2010 SlowFood lanĉas novan iniciaton s.t. Ĝardenoj en Afriko, kiu implikas lokajn agronomojn kaj komunumojn en antaŭenigado manĝplantaj ĝardenoj en lernejoj, komunumoj kaj familioj. La iniciato atingi dekmilojn da homoj en pli ol 20 afrikaj landoj. 2015 Ĉe Expo-2015 en Milano, SlowFood starigis pavilonon kun ekspozicioj pri biodiverseco, legomĝardenoj, krudlaktaj fromaĝoj kaj vino. La movado kunigis 2500 junajn kamparanojn el diversaj partoj de la mondo. 2017 En Ĉinio, la 7-a Internacia SlowFood Kongreso markis la komencon de sia renovigo, en fokuso al pli novaj formoj de partopreno. 2022 Post 33 jaroj kiel ĝia prezidanto, Carlo Petrini eksiĝas kiel prezidanto de SlowFood. Ne novelektita estas Edward Mukiibi, agronomo de Ugando.

Kiel ni menciis, la ĉefsidejo de SlowFood estas urbo Bra en norda Italio. Ĝi havas ĉ. 100 mil membrojn kaj aldone 800 volontulojn en 160 landoj. Tamen ekzistas ankaŭ kelkaj kritikoj :

  • La movado de malrapidaj manĝoj estas riproĉita kiel elitisma, taŭga nur por homoj sendependaj ekonomie kaj povantaj veturi al farmistoj ekster la urbocentroj.
  • La fondinto de Slow Food Carlo Petrini diras, ke “ĉiu havas la rajton je bona, pura kaj justa manĝaĵo”. Tamen fakte, tiaj manĝaĵoj ofte estas pli multekostaj.
  • La produktitaj nature manĝaĵoj ne povas konkuri kun amasa produktado je industria skalo. Pod siaj varoj, la manĝfabrikoj aĉetas spicojn kaj aliajn ingrediencoj je malpli alta kosto.
  • Prepari tute naturan manĝaĵon postulas multe da tempo.
  • Se vi estas ekz. okupita studento aŭ laboranta ekstere patrino, tiam verŝajne vi ne havos tempon por aĉeti organikajn legomojn ĉe farmista merkato. Estas do pli facile aĉeti ion pretan ol kuiri por-sanan manĝon por vi mem.

Tamen la demando restas malfermita: Ĉu vere ni devas aĉetadi manĝaĵojn miksitajn ku kemiaĵoj?

.

La Torĉo – olimpikaj novaĵoj

Francio prezentis sian kandidatecon por organizi la ludojn okaze de la 100-a datreveno de la Olimpikoj, kiujn ilia ĉefurbo gastigis en 1924. La ambicio estis fari ion eksterordinaran do la olimpika malfermo de la evento devis esti la tre originala. Ĝi okazos ekster la olimpika stadiono. Anstataŭ la tradicia marŝo ĉirkaŭ la stadiono, la naciaj teamoj ŝipveturos sur 6-kilometra sekcio de Sejno, kiu fluas tra la centro de Parizo. Ĝi estos eksterordinara parado kaj la plej granda malferma ceremonio en la historio de la Olimpikoj. La paradon de pli ol 10,000 sportistoj rigardos centmiloj da spektantoj kunvenintaj sur ambaŭ bordoj de ĉi tiu rivero rigardos la atletojn senpage. Aperis la demando ĉu islamaj virinoj rajtas konkuri kovritaj per hiĝabo (kaptuko, kiu kovras ilian hararon), ĉar tiam ankaŭ aliaj grupoj povas postuli ke oni permesu al ili survesti iliajn popolajn aŭ religiajn kostumojn. Ni vidos kiel la organizantoj solvos tiun problemon.

Dume, ĉi-sube ni prezentas kuraĝigan historion de unu brava junulino el Srilanko, kiu devenas el malriĉa vilaĝo kaj tamen atingis imponajn rezultojn.

*

“Sporto montris al mi la novan vivdirekton” – diris Nethmi PORUTHOTAGE, unu el plej talentaj sportistoj de Srilanko, sud-azia insulo proksima al Hinda Unio. Nethmi gajnis bronzan medalon dum Ludoj de la Brita Komunumo, organizitaj pasintjare en urbo Birmingham. La sukceso venis post kvar jaroj da trejnado sur segopolvo kaj sablo.

Devenante el malriĉa vilaĝo, Nethmi Poruthotage neniam sonĝis, ke ŝi gajnos medalon en internacia ĉampionado. La revo realiĝis kiam ŝi havis apenaŭ 18 jarojn kaj estis la plej juna sportisto el Srilako, kiu atingis medalon dum tia konkurso. Tamen la sukceso ne spegulas ŝian veran venkon.

Dum multaj el ŝiaj konkurantoj uzis modernajn sport-objektojn, la juna loĝantino de malriĉa vilaĝo praktikis sur segpolvo kaj pajlaj matoj en la domo de ŝia trejnisto aŭ sur la strandoj de okcidenta Sri-Lanko.

.

Komencoj de ŝia sporta kariero estis tre modestaj. La patro de Nethmi estas masonisto kaj la patrino prizorgis hejmon kun ŝiaj pli junaj gefratoj. Ilia domo estis nur duone konstruita kaj dum kelka tempo estis malfacile prepari san-ĝustan manĝon por la familio. “Mi estis iom dika kaj por plibonigi la sanon, mia patro permesis ke mi komencu praktiki sporton. Per luktado mia sano progresis, fortiĝis miaj manoj kaj kruroj. Tiel mi mem trovis novan direkton de la vivo kaj pro tio mi estas dankema al mia patro” – ŝi diris dum intervjuo.

Post kelka tempo mia nova trejnisto estis Suranga Kumara. Malgraŭ modestaj rimedoj, li prenis kelkfoje ŝuldojn por helpi la talentan knabinon. “Krom ĉiutaga zorgado de miaj gepatroj, mia trejnisto kaj lia edzino helpis min en la trejnado kaj provizis manĝaĵon,”- ŝi rememoras. – “Nutrado estas esenca por atletoj kaj kvankam ni havis nenion lukson, mi povis akiri la bazaĵojn ankaŭ per jakvofruktoj, manioko kaj batatoj.

.

1. Jakvo (Artocarpus heterophyllus), 2. Manioko (Manihot esculenta); 3. Batato (Ipomoea batatas).

Kiam ekmankis taŭga luktomato, la grupo trejnis sur amaso de segpolvo kaj sablo, antaŭ ol ili ricevis fine malnovan maton de la SriLanka Judo-Federacio. Ŝi rememoras: “Mia trejnisto prenis la maton hejmen kaj denove helpis uzante sian monon por aranĝi lokon de la trejnado. La tegmento havis truojn kaj kiam pluvis, nia mato iĝis malseka. Tiam ni simple viŝis ĝin kaj daŭrigis la trejnadon. Tamen ni estis feliĉaj povante fokusiĝi je la sporto dum la periodo de kvar jaroj.”

Poruthotage trejnadis ĉiutage intar la 19-a kaj 23-a horo, post lecionoj en sia lernejo. Sekve ŝi vekiĝis je la 2:30 nokte kaj lernis dum ekzamenoj. Tiu sindediĉo montriĝis rekompensita kiam la dekkelk-aĝulino venkis en baraktoj – unue provinca nivelo kaj poste en la nacia ĉampionado. Krom tio ŝi sukcesi tre bone dum ekzamenoj en la lernejo.

La unua internacia sukceso okazis en Rusio, dum Monda Juniora Ĉampioneco organizita en jaro 2021. Tie ŝi atingis la sepan lokon. Plena de fido, Nethmi veturis al Britaj Ludoj en 2022 kaj tie ŝi akiris ĝis nun la plej gravan sukceson.

La unua internacia sukceso okazis en Rusio, dum Monda Juniora Ĉampioneco organizita en jaro 2021. Tie ŝi atingis la sepan lokon. Plena de fido, Nethmi veturis al Britaj Ludoj en 2022 kaj tie ŝi akiris ĝis nun la plej gravan sukceson. “Mi tre feliĉas alporti honoron al mia lando – diris Poruthotage dum la Monda Lukto-Ĉampionado okazinta septembre 2023 en la serbia ĉefurbo Belgrado. – Mi vidas, ke valoris labori pene, ĉar nun multaj infanoj en Sri Lanko estas inspiritaj kaj entuziasme trejnas la sporton”.

Loka televido Derana dankeme sin devigis aĉeti domon por la Poruthotage-familio kaj konstrui novan sport-objekton en ŝia region. Krom tio ili promesis certigi oficialan salajron por ŝia trejnisto. Nun ni bondeziru al Nethmi Poruthotage eniri la Olimpikon en Parizo kaj tie atingi bonajn rezultojn.

*

EksterTempo

Anaŭ ol ni provos klarigi la metitan supre parolturnon, necesas reveni al historio de Olimpikaj Ludoj. En antikvaj tempoj oni rekonis la olimpikan jaron kiel “jaro senmilita” por ke: 1. La sportistoj veturu sekure al la evento; 2. La evento okazu sen konfliktoj kaj, antaŭ ĉio, sen minaco ekstera; 3. La olimpianoj revenu hejmen sendanĝere. Tial ĉiuj militoj devis ĉesi tiam, dum la periodo de Olimpikoj.

Kiel ĉiuj scias, en la proksima jaro 2024 okazos la 33-aj Olimpikaj Ludoj, do tiu ĉi jaro mem estas la olimpika. Sed militaj konfliktoj ne ĉesas, kontraŭe – ili eskaladas daŭre en diversaj partoj de la mondo. Kion povas fari ni, simplaj homoj? Jen la projekto, kiun povas ĉiu partopreni. Ĝi nomiĝas “TimeOut for Peace” kaj tradukeblas kiel ekstera tempo aŭ pli ĝuste – “EksterTempo por Paco“. La ideo estas tre simpla: homoj dezirantaj mondpacon trovu unu minuton je la 12-a horo tagmeze por preĝi, iomete mediti aŭ nur pensi je la intenco de paco.

.

Tiu ĉeno de bonvolaj homoj ĉirkaŭas la terglobon pli kaj pli – ĝis kiam evidentiĝos klare, ke neniu volas militojn kaj tion devos observi la militemaj politikistoj. Se estonteco de la junaj generacioj ne estas al vi indiferenta, konaktu nin kaj ni kune kreos la E-grupon, aktivan serve al monda paco. Kunlaboro ĉi-kampe montriĝos pli videbla oli individuaj subskriboj.

Rezulte miloj da homoj ekvidos, ke Esperanto utilas kaj ne estas nur “morta projekto” kiel centoj da aliaj planlingvoj. Tiun miskomprenos forigos ankaŭ vi, farante la konkretan paŝon por paco. Krom tio vi povas disvastiĝi la projekton inter viaj konatoj.

_______________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: