Bel-Artoj + + +

Bel-Artoj + + +

 

Nobla arto savos la mondon . . . 

 

Marvirinoj, nimfoj kaj sanktulinoj

de John Waterhouse

John W. Waterhouse estas angla reprezentanto de la nov-klasikisma skolo kaj antaŭ-Rafaelida grupo de britaj pentristoj. Li estas konata ĉefe per siaj portretoj de virinoj el historio, literaturo kaj greka mitologio. John naskiĝis en Romo ĉar tie loĝis liaj gepatroj, William (la sama estas antaŭnomo de la filo John) kaj Isabella Waterhouse, ankaŭ pentristoj. En jaro 1854, la familio revenis al Britujo kaj kelkjara Joĉjo vivis en artista medio, kio kuraĝigis lin al desegnado.  

Pasis 15 jaroj kaj J. Waterhouse komencis studi skulptadon kaj pentroarton ĉe la Reĝa Art-Akademio (Royal Academy of Art). Liaj pentraĵoj fariĝis tre popularaj kaj prezentitaj en diversaj ekspozicioj. En jaro 1883 li edziĝis kaj havis du infanojn. La geedzojn frapis tragedio, ĉar ambaŭ infanetoj mortis tre frue. Baldaŭ poste, Waterhouse estis dungita kiel profesoro ĉe la sama akademio, kie li studis en sia junaĝo. 

Miranda rigardas la ship-rompaĵon (vrakon), pentrita en jaro 1916. En dramo "La tempesto" de W.Shakespeare, Miranda estas unu el ĉefaj figuroj, la sola virino kiu aperas sur la scenejo. En sia infanaĝo, ŝi estis forpelita kun sia patro al insulo kaj pasigis tie multajn jarojn.
Miranda rigardas la ŝip-rompaĵon (vrakon), pentrita en jaro 1916. En dramo “La tempesto” de W.Shakespeare, Miranda estas unu el ĉefaj figuroj, la sola virino kiu aperas sur la scenejo. En sia infanaĝo, ŝi estis forpelita kun sia patro al insulo kaj pasigis tie multajn jarojn.
Flora kaj Zefiro / Milda vento (1998)

 

S-ta Cecilia, la patronino de muzikistoj (pentrita en 1895)

 

Penelopo kaj am-konkurantoj, pentrita en 1912.  En la Homera “Odiseado” ŝi estas simbolo la geedza fideleco.  Ŝia edzo Odiseo forestis tra multaj jaroj pro la militoj kaj marveturado, tial multaj pensis ke li pereis.  Tamen ŝi persiste lin atendis. Verŝajne Penelopo estis tre bela virino, kun kiu multaj viroj volis edziĝi sed ŝi ĉiam rifuzis kaj kredis ke Odiseo vivas. Ŝia espero realiĝis kiam la edzo fine revenis post loga vojaĝado, plena de danĝeraj aventuroj.  Ĉi tiu mondfama verko de Homer apartenas al plej valoraj perloj de la antikva literaturo.

*

Dum siaj lastaj jaroj, Waterhause komencis pentri serion pri Ofelio (sola virino en la Ŝekspira ĉefverko “Hamlet”) sed ĝin ne kompletigis, ĉar mortis pro kancero.  Lia plej konata pentraĵo estas “Damo de Shallot” el malnova legendo pri reĝo Arturo kaj Kavaliroj de la Ronda Tablo, situita en kastelo Camelot (Kameloto).  

_______________________________________

La Torĉo

Kun sporto al sano

Kiel vi legis en la unua parto, la “Mondaj Ludoj” (LML/TWG The World Games) estas nomataj ankaŭ Ĉampionado de Neolimpikaj Sportoj. Valoras aldoni, ke IAML (Internacia Asocio de Mondaj Ludoj) faris la prudentan decidon, ne altigi kostojn de LML. Tial ili mal-rekomendas al la organizantojn konstrui novajn sport-objektojn sed uzi nur la jam ekzistantajn. 

Mondaj Ludoj – parto 2 

Rad-sketado 

Dum la Mondaj Ludoj, en kelkaj sportoj oni uzas rad-glitilojn nomataj ankaŭ rulglitiloj aŭ vicradaj glitiloj /angle: inline skates). Sufiĉe grandan pularecon dum LML ĝuas Arta rad-sketado / Artistic roller skating.  

Rad-glitado ankaŭ popularas en parkoj, kie homoj (ne nur junaj) moviĝas on speciale preparitaj padoj, kiel ekz. sur la supra foto. 

Akvosavado 

Estas tie ankaŭ sporta akvosavado (Lifesaving) – la disciplino malfacila sed tre bezonata, ĉar tiuj sportistoj kapablas rapide savi vivon de ĉiu droniĝanta homo. Akvosavado kiel sporto aperis unue en Aŭstralio kaj sekve oni praktikis ĝin sur la plaĝoj de Novzelando, Sudafriko, poste en Kanado, Britujo kaj alilande. Ĉe amase vizitataj marbordoj, dum naĝsezonoj oni dungas profesiajn akvosavantojn (akvosavistojn) kun rapidegaj boatoj kaj alia moderna ekipaĵo. La konkurantaj en LML sportistoj estas volontuloj sed ilia lerteco eble superas eĉ la profesiulojn.

En sporta akvosavado, oni tranaĝas 25 metrojn por atingi fine la manekenon. La manekeno estas plenigita per akvo kaj pezas 70 kg. La konkuranto devas ĝin preni, surakvigi kaj en la propra pozicio venigi al sekura bordo (rando de la naĝejo). Kompreneble, la komisiono mezuras tempon tial ĉiu volas tion fari eble plej rapide. Imagu kiel emocia estas vidi 4-personajn teamojn kiuj konkuras en la stafeta akvosavado… En tu sporto, la konkurantoj devas ne nur bone naĝi sed ankaŭ esti sufiĉe fortaj.

Dum la Mondaj Ludoj en Wrocław (Vroclavo), la unuan rekordon atingis Maria Jones el Aŭstralio; ŝi haŭlis la manekenon tra distanco de 50 metrojn dum 35 sekundoj. En la virkategorio, la samon faris hispano Eduardo Blasco dum 29 sek. En la stafeta konkurado venkis japaninoj kaj en vira kategorio – pola teamo. Plej multajn medalojn kolektis la reprezentantoj de Rusio, Germanio kaj Italio.

Ŝnurtira lukto / Tug of war

Kelkaj disciplinoj kiel ekz. ritma gimnastiko, plaĝa retpilko, rugbeo aŭ triatlono ne plu aperas dum la ML, ĉar ili eniris la programon de Olimpikaj Ludoj. Kaj inverse: dum la unuaj Olimpikoj oni konkurencis en tiuj sportoj, kiuj ĉesis kaj ilin transprenis LML (La Mondaj Ludoj).  Al tiuj sportoj apartenas tre simpla kaj simpatia ŝnurtira lukto, kiun oni povas praktiki ĉie, sen iu ajn ekipaĵo – uzante nur longan ŝnuregon. 

 La supraj fotoj:  1- Ŝnur-tira lukto estis olimpika sporto lastafoje en Parizo, 1924 kaj nuntempe ĝin inkluzivas la Mondaj Ludoj.    2 –  La virina ŝnurtirado kiu okazas dum ĉiujara Pushkar-Foiro en okcidenta Hindujo.  

Korpo-kulturado

Korpo-kulturado (aŭ Korpa kulturado, ang: bodybuilding) estas unu el tiuj malmultaj sportoj, kiujn malfacilas objektive taksi per mezurado. Ĉi tie, en diversaj konkursoj oni simple konsideras nur aspekton de la konkurantoj. Temas pri tio, ke ne gravas rapideco, forto aŭ aliaj lertecoj sed grandeco de muskoloj, proporcio inter diversaj partoj de la korpo ktp.

Tiu “aspektosporto” naskiĝis en la 19a jarcento, inter profesiaj cirkanoj, dum prezen-tado de lukto- aŭ pezliftaj fortuloj. Patro de la korpa kulturado estas konsiderata germana atleto Eugene Sandow (1867-1925), montrita sur la dekstra foto. En sia infanaĝo, Eugene tute ne intersiĝis pri sportoj sed preferis legadon de libroj en biblioteko. La turnopunkto okazis en lia vivo kiam li estis 15-jara kaj kun sia patro ekskursis al Romo. 

Tie li ekvidis skulptaĵojn el epoko de greka mitologio kaj de Romio, de batalantaj gladiatoroj ktp. Li admiris iliajn muskolojn kaj fortajn siluetojn. Post la reveno hejmen, Eegene komencis intense ekzerci per halteroj kaj post tri jaroj fariĝis tiel forta ke oni dungis lin en cirko. Sekve li partoprenis en diversaj konkursoj por la fortuloj kaj fariĝis tre fama. Alia interesa figuro en tiu disciplino estis aŭstro Max Sick kiu prilaboris “naturan metodon” de ekzercado sen peziloj. Kiel kelkjara infano, Max estis tre malforta kaj ofte malsanis. Rezulte, li komencis paŝi nur en sia 6-jaraĝo kaj post kelkaj jaroj praktikis ekzercojn. Lia kopro videble ŝanĝiĝis kaj, kiel juna plen-kreskulo, Max translokiĝis al Munkeno kaj membriĝis en gimnastika klubo. Pro neuzado de peziloj, la muskoloj de Sick estis bonege modeligitaj kaj li mem fariĝis tre forta. Li kunfondis sportan entreprenon, poste ekloĝis en Argentio kaj mortis tie preskaŭ 80-jara.  Ekde la 1970aj jaroj, oni organizas konkurson pri korpo-kulturado ankaŭ por virinoj. Sed multaj opinias ke tiel pezaj ekzercoj kaj grandegaj muskoloj misformas la virinan figuron.

Vi mem povas pritaksi ĉu ili pravas, rigardante la supran foton. Ĉu tiu virineto plaĉas al vi?  Unu el plej belstaturaj kaj harmonie konstruitaj korp-kulturistoj estis Steve Reeves (vidu maldekstran foton, ĉi-sube). Liaj sportaj sukcesoj kaj bela vizaĝo malfermis la vojon al filma kariero, kie Reeves ludis rolon de antikvaj herooj. 

Nuntempe, la ĉefa “malsano” kiu makulas ĉi tiun sporton estas dopado. Por akri eble plej grandajn muskolojn en mallonga tempo, la konkurantoj, precipe la profesiuloj, uzas steroidojn kaj aliaj drogojn. Tiumaniere ilia korpo aspektas foje kiel karikaturo kaj, en longa perspektivo, severe damaĝas ilian sanon (rigardu la dekstran foton, supre).

…………….

Ĉe alia bordo de la rivero troveblas alia interesa, kvankam ne bone konata loko.  Tie, ĉe la strato Tanie Jatki, dum la mezepoko funkciis buĉejo,  kiu provizis vendejojn per bestoviando.

 

Nuntempe sur la ŝtonpavita korto troviĝas grupo de dombestoj:  kapro, koko, anserino kun ovo, anaso, kuniklo kaj porko kun porkido.  Tie oni legas tabuleton:

 

Omaĝe al buĉataj bestoj –  la konsumantoj”.

Fine ni aldonu, ke pasintjare en Vroclavo okazis la 72-a Kongreso de TEJO.

_______________________________

Nia Vilaĝo

Homo kaj naturo 

Valden” (aŭ Vivo en arbaro) Parto 1

En kelkaj n-roj de “Nia Vilaĝo” ni prezentos libron, kiu inspiris multajn naturamikojn. “Valden” (originale:Walden or Life in the Woods) grave influis la tre junan kulturon de Usono kaj fariĝis kvazaŭ manifesto de protestantaj gejunuloj kontraŭ la konsumisma okcidenta socio. Verkis ĝin Henry /Henriko Thoreau (1817-1862), kiu forlasis socian vivon de urbeto Concord (nuntempe antaŭurbo de Boston, situita ĉe usona bordo de Atlantiko) kaj translokiĝis al arbaro, kiun posedis Ralph W. Emerson, konata eseisto kaj poeto. Tie, apud lago Walden, Thoreau solece “festis” sian 28an jariĝon en julio 1845. 

Trovinte plaĉan lokon inter la arboj, li konstruis primitivan kabanon kaj loĝis en ĝi dum 26 monatoj (ekde somero 1845 ĝis somero 1847).

La kabinon konstruis Thoreau el uzita ligno. Ĝi estis tre malgranda, havis preskaŭ 13 kvadratajn metrojn (3m larĝa kaj 4.5m longa). Interne troviĝis nur bazaj mebloj: lito, tablo kaj tri seĝoj. Antaŭ ol venis vintro, li konstruis ankaŭ kamenon. Ne okupita pri kutima laboro kaj ĉiutagaj devoj, Thoreau havis multegan tempon por observi naturon kaj cerbumi pri teoriaj aspektoj de la vivo. Fruktoj de lia filozofiado aperis libroforme en 18 eseoj. 

__________________________________ 

 

____________________________

La nefinita vivo

de  John F. Kennedy (1917-1963)

/  parto 3

Antaŭan parton de ĉi tiu artikolo finis konciza mencio pri la prestiĝa “Viena renkontiĝo” inter la du ŝtatestroj:  John Kennedy kaj Nikita Ĥruŝĉov.  Ekde la komenco, tiuj interparoloj estis malfacilaj, ĉar ombrigis ilin la kontraŭ-Kuba invado ĉe la Golfeto de Pigoj, organi-zita kaj sendita el usona teritorio.  En Kubo troviĝis 1200 kaptitoj kiuj partorpenis en tiu invado.

 

JFK (mallongigo por J.F. Kennedy) volis malstreĉi la atmosferon kaj diris, ke impresis lin rapida kresko de la soveta ekonomio.  “Regado en Usono, estas tempo-raba proceso ĉar ĉiujn gravajn decidojn devas aprobi la senato” – li aldonis.  Ĥruŝĉov ŝerce respondis:  “Kial do vi ne ŝanĝos tiuspecan regadon je nia sistemo?”
La unua renkontiĝo de J.Kennedy kun N.Ĥruŝĉov celis atingi konsenton pri senarmigo kaj malpermeso de la nukleaj testoj.  John Kennedy atentigis ke sen tia konsento, nombro de atom-landoj multobliĝos dum kelkaj jaroj.  La soveta ĉefministro konsentis kun li, kaj la interkonsento estis realigita eb 1963 nur tri monatojn antaŭ  la tragika morto de Kennedy.  Problemoj kun Berlino

Tre malfacila temo estis Berlino kiun post la 2a mondmilito oni dividis je kvar partoj, kontrolataj de Britujo, Usono, Francio kaj Sovetunio.  Poste oni formis NATO-n kaj Varsovian Pakton, sekve la urbo trans-formiĝis je la Orienta (socialisma) kiel ĉefurbo de Germana Demokratia Respu-bliko kaj Okcidenta (kapitalisma) Berlino.  Tri jarojn antaŭ la Viena renkontiĝo,  dum Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj estis prezentita “Plano de Rapacki” laŭ kiu landoj de Mez-Eŭropo (ambaŭ germanaj ŝtatoj, Pollando kaj Ĉeĥoslo-vakio) estu la senatoma zono.
La iniciato celis bremsi re-armigon de la Okcidenta Germanio, kiu estis akceptita al NATO kaj la FRG-kanceliero Konrad Adenauer esprimis deziron armigi la Bundeswehr (armitaj fortoj de la Okcidenta Germanio/ FRG) per atombomboj.   Tamen la “Plano de Rapacki” ne povis realiĝi, ĉar kontraŭis ĝin Okcidenta Germanio, Usono kaj Britujo.
En Vieno Ĥruŝĉov insistis ke, por fine solvi rezultojn de la 2a mondmilito, oni devas subskribi pac-traktaton kun ambaŭ germanaj ŝtatoj (okcidenta FRG kaj orienta GDR – Germana Demokratia Respubliko).  Tiumaniere nuliĝos fine la restaĵoj post la 2a mondmilito.  Prezidento Kennedy malakceptis lian proponon, ĉar tiam la Okcidenta Berlino estus izolita urbo sur la teritorio de GDR.  Sed al Ĥruŝĉov tre gravis GDR kun ĝia ĉefurbo, Berlino (orienta parto).


Prezidento Kennedy provis pacigi la okciden-germanan kancelieron K. Adenauer kiu, simile al kelkaj militemaj politikistoj, kredis ke nur timigo per milit-rimedoj povas haltigi Sovetunion kaj ĉiu cedemo povas esti komprenita kiel malforto.  La situacio iĝis varmega kaj povus sledi elsub ĉia kontrolo.  Nur malvarma kaj sobra menso povus ĝin regi – antaŭ ol estos tro malfrue…
Dekstre, sur la foto:  K.Adenauer    Konscia pri la granda respondeco kiu ŝarĝas lin mem same kiel la sovetan ŝtatestron, John Kennedy malakceptis la eblecon de “atoma timigo” kaj decidis daŭrigi la pli flekseblajn metodojn de dialogo. Ĥruŝĉov memorigis, ke  Sovetunio perdis 20 milionojn da civitanoj dum la mond-milito, kies ĉefarkitekto estis Germanujo.   Sciante ke la Okcidenta Germanio (FRG) komencas intense armiĝi, Ĥruŝĉov avertis ke tio  malfermas la vojon al milita konflikto aŭ eĉ al tria mondmilito.   Siatempe, li avertis: “se pro la germanoj eksplodos triafoje la mondmilito, tiam ilia lando forbrulos kiel kandelo”.
La soveta ĉefministro opiniis, ke nur tia pac-traktato firme stabiligos la situacion en Eŭropo, kies landlimojn estis ofta kaŭzo de militoj en pasinteco.  Do la Okcidenta Berlino neniel povas esti parto de FRG sed ĝi restos “liber urbo” sub kontrolo de la postmilitaj alianc-ŝtatoj.  Ĥruŝĉov postulis, ke la registaro de FRG ĉesu strebi al re-posedo de tiuj teritorioj, kiuj apartenis al la hitlera Germanujo (la t.n.”Tria Regno”).
Ĥruŝĉov deklaris, ke Sovetunio volas eviti atoman militon, sed estas preta respondi al ĝi.  Li demandis: “Kial ducent milionoj da homoj devus morti pro du milionoj da berlinanoj?”  Malgraŭ ĉio, John Kennedy estis determinita reveni al dialogo.  Li konsciis, ke ambaŭ super-potencoj disponas pri multegaj atom-bomboj, eĉ kies parto povus detrui nian planedon.  Kennedy  substrekis ke la du respondecaj registaroj devas fari ĉion, por eviti militon.  Li aldonis: “Plej gravas ke ni politikistoj penu eviti tiajn erarojn kiuj povus kaŭzi danĝerajn miskomprenojn kaj gvidi al eksplodo de atoma milito” – aldonis la prezidento.
John Kennedy forveturis el Vieno kun la impreso, ke la du atompotencaj landoj proksmiĝas al milita kunfrontado.  Post la reveno hejmen, li diris:  ekzistas limo por miaj malvenkoj.  La unua estis la invado ĉe Golfeto de Porkoj, la dua kiam ni foriris de Laoso kaj la tria ne povas jam okazi”.   En samjara novembro (1961), li elpaŝis kun pli sekura propono:  krei Internacian Komisionon, kiu konsistu el reprezentantoj de NATO, Varsovia Pakto aldone kun neŭtralaj observantoj.  Tiu institucio forigus eble plej frue ĉiun danĝeron de milita kunfronto pro la Okcidenta Berlino.
Historiaj specialistoj konsentis post jaroj, ke la konflikto pri la Okcidenta Berlino estis la tre danĝera momento de la “malvarma milito”.  John Kennedy demonstris tiam grandan diplomatian talenton ĉar unue li efike defendis siajn starpunktojn kaj due – li donis al sia kontraŭulo la eblecon rezigni je kunfrontado sen humiligi lin.
Karaiba krizo
Tiel pasis la unua jaro de prezidento Kennedy sed danĝero de atoma milito ne malaperis.  Meze de oktobro 1962, usonanoj atingis fotojn kiuj montris 40 raketojn instalitaj en Kubo.  La raketoj povis transporti atomajn misilojn je distanco de 2mil kilometroj.  Baldaŭ poste, en alia loko oni malkovris eĉ pli potencajn raketojn kiuj povis atingi celon lokitan tre malproskime, ĝis 4 mil kilometrojn.  Krome, la spiona agentejo CIA informis, ke sur Atlantika Oceano troviĝas ĉ. 25 ŝarĝŝipoj de Sovetunio kaj de aliaj socialismaj landoj.  Ili direktiĝas al Kubo kaj enhavas raketojn kun bombaviadilojn.  La risko estis grandega kaj tempo mallongis.  Usona registaro ordonis fari blokadon (uzante la pacan nomon de “kvaranteno”) kaj malpermesi ke tiuj ŝipoj daŭrigu sian vojon.  Por eviti la militan konflikton, ministroj de eksteraj rilatoj el Usono kaj Sovetunio renkontiĝis la 18an de oktobro 1962.
Usona ministro D.Rusk informis, ke prezidento Kennedy retenas tiujn politikistojn kaj generalojn kiuj volas ataki Kubon.  “Usono aranĝis kontraktojn ke ĝi povas sendi siajn militfortojn al diversaj landoj.  Kial Usono povas havi siajn militbazojn en Turkio kaj en aliaj landoj kaj Sovetunio ne rajtas helpi al Kubo? – demandis A.Gromyko, la soveta ministro.  Dean Rusk ne respondis al tiu demando.  Dum Ĝenerala Asembleo de UN, reprezentantoj de Francio R.Seydoux, Irlando – Aiken kaj aliaj landoj apelaciis ke oni solvu la konflikton senmilite.
Usono postulis, ke la “kvaranteno” estu revokita nur post kiam Sovetunio malmuntos siajn raketojn en Kubo. Gvidantoj de CIA kaj Pentagono insistis ke necesas bombadi Kubon.  Soveta registaro respondis ke se ili planas eksplodigi militon, restos nenio alia krom alfronti la defion.  Prezidento Kennedy maltrankvilis, ke la generaloj ne kapablas vidi aliajn solvojn krom militon.  Estis lia merito, ke rezistis al iliaj premoj.
Intertempe aperis timoj, ke Kuba Armeo atakos la usonan bazon Guantanamo, kiu troviĝas sur la teritorio de Kubo. Usono sendis al atiu bazo 187 transportajn aviadilojn kun armiloj kaj armiloj kies nombro kreskis ĝis 10 mil.  Sed Kubo disponis pri 200-persona armeo kaj pri 100 modernaj aviadiloj kun bonege trejnitaj pilotoj.  Laŭ marbordoj de Kubo operacis sovetej submarŝipoj.  Konata politikisto A.Stevenson sugesti fermi la bazon kaj redoni ĝin al Kubo, ĉar fakte Guantanamo havas malgrandan strategian avantaĝon. En lunda mateno (la 22an de oktobro 1962) komandanto de tiu bazo ordonis ke ĉiuj civilaj laborantoj kaj iliaj familioj – entute preskaŭ 2800 homoj – evakuiĝu al Usono.  Vespere John Kennedy prezentis mesaĝon al ĉiuj usonanoj kaj avertis ke “la sovetaj raketoj ne estu pafitaj al usona teritorio ĉar tian atakon sekvos amasa revenĝo”.  La mondo troviĝis rande de la atoma milito.
Ĥruŝĉov invitis al Kremlo (sidejo de soveta registaro) gvidanaton de usona konzero, W. Knox kaj diris: John Kennedy eniris la tre danĝeran vojon kaj se usonaj marŝipoj haltos iun ajn sovetan ŝipon survoje al Kubo, tiam la sovetaj submarŝipoj ricevos la ordon dronigi ĉiujn usonajn ŝipojn.  Se via prezidento volas riski, tiam li provu fari invadon al Kubo.  Por mi ne gravas, se li deziras – ni ĉiuj povas renkontiĝis en la infero”.   En marda tagiĝo (la 23an de oktobro 1962), Vaŝingtono vekiĝis senpeziga, ĉar atoma fajrego ankoraŭ ne eksplodis.  “Paco daŭris kaj ni estis ankoraŭ inter la vivaj”  – konfesis poste Robert Kennedy, frato de la prezidento.

La 24an de oktobro okazis Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj  Nacioj kiun gvidis la tre respektita sekretario U Thant (sur la dekstra foto).  Temis pri la marblokado de Kubo.  Reprezentantoj de Egiptio, Francio kaj Gano substrekis la rajton de Kubo elekti sian politikan sistemon kaj protekti sian sendependecon.   U Thant laŭtlegis sian leteron kiun li sendis al registaroj de Usono kaj Sovetunio.  Li apelaciis ke ĉiuj flankoj de la konflikto faru nenion por pligrandigi la riskon de milito.   45 landoj el Azio kaj Afriko apogis lian proponon.
Spite al siaj generaloj,  Kennedy respondis pozitive al  U Thant:  “Mi ricevis vian leteron, sinjoro.  Mi esprimas estimon pro viaj streboj kaj bondeziras sukceson en tiu afero”.   Li promesis fari ĉion ke usonaj militŝipoj evitu senpere kontakti la sovetajn.  Sekve Usono sin turnis kun peto al U Thant ke li urĝe kontaktu la sovetan ĉefministron por forigi la raket-lanĉejojn el Kubo.
Ĥruŝĉov respondis:  “Mi komprenas maltrankvilon, kiun vi kaj usona socio sentas pro la fortegaj raketoj kiujn vi nomas ofensivaj.  Tio estas vere teruraj armiloj kaj ni ambaŭ scias kion ili povas kaŭzi”.  Li promesis plenumi la postulon kondiĉe ke Usono neniam atakos Kubon kaj ke usonaj militbazoj en Turkio estos fermitaj.  Antaŭ ol venis dimanĉo, prezident Kennedy decidis montri la geston de bonvolo kaj anoncis ke Usono malmuntos ĉiujn raketojn Jupiter, kiuj estis antaŭe instalitaj en Turkio.  Li ankaŭ intencis deklari, ke Usono neniam plu invados Kubon.  Tiam la sovetaj ŝarĝoŝipoj ŝanĝis la itineron kaj direktiĝis orienten, al siaj havenoj.

John Kennedy maltrankvilis ke la generaloj kapablas rimarki nenion krom la milit-agoj.  Kiam malaperis la plej granda danĝero, la prezidento esprimis ankaŭ la esperon, ke oni atingos interkonsenton pri pakto de nedisvastigo kaj testado de nukleaj bomboj.
Sekvajare ekfunkciis la “varmega telefonlinio” inter Vaŝingtono kaj Moskvo por ke la du ŝtatestroj kontaktiĝu eble plej frue, antaŭ ol iu ajn miskompreno kaŭzos danĝeran konflikton.
Supra foto:  La 5-an de aŭgusto 1963, soveta ĉefministro Ĥruŝĉov kun usonaj politikistoj celebris la subskribon de Traktato pri Limigitaj Nukleo-testoj.   Meze staras la Ĝenerala Sekretario de UN  – U Thant kies perado kontribuis grandparte al paca solvo de la Karaiba Raket-Krizo.   Post tri monatoj, John Kennedy estis murdita.
Tumultoj enlande, rasismo
La dekado de la 1960aj jaroj estis aparte malfacila al Usono, ankaŭ enlande.  En aprilo 1963, estro de la civilrajta movado Martin Luther King komencis la kontraŭ-rasistan kampanjon en Alabama urbo Birmingham.  En la urba adminstracio mankis reprezentantoj de la nigrula loĝantaro kaj oni ne dungis nigrulojn al polico aŭ fajrobrigado.  Inter la 3a kaj  4a de la sekva monato, okazis tie grandaj protest-marŝoj, kun partopreno de multaj infanoj kaj gejunuloj ĉar ankaŭ en lernejoj devigis leĝo pri ras-apartigo.  Tiam la polico kun hundoj atakis la marŝantojn kaj la fajrobrigadaj kamionoj per tuboj ŝprucegis je ili akvon.
Kennedy volis trankviligi la situacion kaj apelaciis al ambaŭ flankoj ke ili obeu la leĝon, evitu perforton kaj komencu la negocojn.  Tiucele la protest-gvidantoj ĉesu manifestojn kaj atendu ke la urba registaro cedos grade la civilrajtojn al ĉiuj loĝantoj.  Li timis, ke se la situacio forglatos elsub la kontrolo, tiam la malpacaj tumultoj transiĝos ne nur al aliaj sud-usonaj ŝtatoj kiel Luiziano, Misisipo kaj Georgio sed tra la tuta lando.  M.King rifuzis obeon, dirante:  Atendi egalas al “Neniam”.  Do la nigra loĝantaro reagis abrupte per atakoj kontraŭ la polico kaj aliaj fortoj.  Rezulte, post kvarhora furiozado de lokaj loĝantoj, pluraj konstruaĵoj en la nigrula geto estis ŝanĝitaj je kaosa, duonbruligita batalejo.  Tio estis la plej granda eksplodo de la perforto kontraŭ la rasita politiko dum la 20a jc.
M.L.King respondas al amasasaj protestoj en suda Usono
Bedaŭrinde, tio ne estis ankoraŭ la fino.  Meze de la septembro 1963, en preĝejo de Birmingham eksplodis bombo kiu mortigis kvar nigrajn knabinojn.  La situacio fariĝis multe pli danĝera.  La 19an de septembro, Martin L. King kun grupo de la aliaj gvidantoj veturis al Vaŝingtono por atentigi la registaron pri la kreskanta perforto kontraŭ nigruloj kaj por diskuti kun la prezidento kiel revenigi pacon al ilia urbo.  Se pacienco de la nigrula komunumo estos elĉerpita – ili avertis – tiam nenies vivon oni povos protekti kaj komenciĝos tiel granda revolucio, kiun Usono ankoraŭ ne spertis.  Limigita per potenco de la armitaj blankuloj en la Sudo, Kennedy postulis kompromison de ambaŭ malamikaj flankoj.  La prezidento ne volis sendi la federalajn taĉmentojn al Birmingham, ĉar sekve ili devos resti tie ĉiam kaj tia solvo ne estus efika je longa perpektivo.
Al ĉiuj grandaj sociaj tumultoj kaj perforto, Kennedy respondis per apelado pri paco kaj observado de la leĝo.  Tamen multe da luktoj rezultis per viktimoj, mortigitaj dum la protestoj aŭ aliloke.  La prezidento sciis, ke por ŝanĝi homajn kutimojn kaj renversi tradiciajn rulojn, oni bezonas almenaŭ kelkajn jarojn.  Tial li postulis, ke unue la nigruloj rezi-gnu je perforto kaj nur tiam la registaro povos trovi pacajn solvojn.  Samtempe li persvadis ke la supra juĝkomisiono certigu por la nigruloj la rajton voĉdoni.  Kennedy konsciis pri sia oratora talento kaj des pli forte ŝokis lin manko de la reagoj al tiuj dramaj apeloj.  Tiutempaj statistikoj montris, ke plejmulto de la usonanoj ne volis najbari kun nigruloj.  Venontjare estis okazontaj sekvaj elektoj por prezidento, kion li esperis venki kaj – akirante pli fortan pozicion – li esperis tiam enkonduki la novajn leĝojn pli decide.  En la oficiala parolado, kiun aŭdis televide la milionoj, Kennedy kuraĝe indikis ke Usono ne povas deklari sin la “defendanto de libereco en la mondo” dum ĝi sufokas bazajn libere-con kaj homrajtojn en sia propra lando.  * Apartan simpation Kennedy dividis kun la soldatoj kiuj – same kiel li mem – batalis dum la 2a mondmilito. Ili kutime vivis en malriĉaj regionoj ĉar por multaj la soldatiĝo estis tie la nura financa apogo al iliaj familioj.  Foje okazis ke tiuj eksa soldatoj restis senlaboraj aŭ, revenis hejmen kiel militaj invalidoj kaj ne ricevis sufiĉan helpon de la ŝtato. Kiam okazis konfliktoj inter laboristoj kaj fabrik-posedantoj,  JFK (J.F. Kennedy) avertis, ke tio minacas la socian ordon per klasbataloj.  Li rimarkis, ke same kapitalistoj kiel la sindikataj funkciuloj zorgas ĉefe nur pri siaj propraj profitoj. En sia taglibro li notis:  “Politiko estas kiel ĝangalo, en kiu oni devas elekti inter justeco kaj la deziro teni la pagatan postenon.  Necesas zigzagi inter lokaj interesoj kaj bono de la ŝtato, inter personaj interesoj de la politi-kistoj kaj komuna bono”.
Foto:  La pafita prezidento kuŝas senkonscia en aŭtomobilo.Post kiam Usono subskribis kun Sovetunio la Traktaton pri Malpermeso de Nukleo-testoj subakve, super la tero kaj en kosmo – en gaze-taro de sudusona ŝtato Teksas aperis reklamoj. Tie oni atakis tie la prezidenton, ke la traktato estis malutila eraro.  Unu el liaj ĉefaj kontraŭuloj, D.Acheson kritikis la prezidenton pri nesufiĉa kuraĝo kaj aldonis dum iu kunveno: “Sinjoroj, ni alfrontu la fakton, ke nia nacio ne havas nun sian gvidanton”.
Antaŭ la flugo al Dallas, al prezidenta oficejo venis la sekretario Salinger kaj rimarkis ke John Kennedy aspektis tra laca. “Mi preferus ne veturi tien” – diris la prezidento.
Matene, la 22an de novembro 1963, unu militista organizaĵo en gazeto “Dallas Morning News” akuzis  Kennedy ke li estas tro mola al komunistoj.  Kelkaj sugestis ke li simpatias kun komunismo.  La prezidento montris al sia edzino alian gazeton, en kiu lia foto estas – kvazaŭ nekrologo – ĉirkaŭita per nigra kadro.  Li komentis:  “Se oni volas min pafi, neniu povos tion malebligi.  Kial do, Jackie, ni timu pro tio?”.  Kaj fakte la murdo okazis tagmeze, en la sama tago.  Kunvokita speciala komisiono, post longa tempo anoncis ke pafis nur unu viro – L.Oswald, malstabila mense. Sed plej multaj ĉeestantoj kaj ĝenerala publiko malakceptis tian opinion.  Krome, la ekspertoj diras ke pafis almenaŭ du atencintoj kaj unu el ili troviĝis pli proksime al la prezidenta aŭtomobilo.
Suspektindas la fakto, ke kiam la murdisto estis asistata de polico, pafis lin gangstero Jack Ruby (Jacob Rubenstein), kiu poste ankaŭ estis mortigita.  Tiel oni forigis la ĉefajn spurojn pri tio, kiu fakte ordonis kaj organizis la murdon de la prezidento.  Pro tio, ĝis hodiaŭ cirkulas ĉi-teme multaj teorioj ĉar oni scias ke lian porpacan politikon malŝatis la militistaj rondoj.
Nia artikolo ne celas esti nur laŭd-karto pri John Kennedy, kiu – kiel ĉiu reala homo – havis ankaŭ siajn personajn malfortaĵojn.   “Homaro devas fini militojn antaŭ ol militoj finos la homaron”
Ekzemple, la administracio de J. Kennedy (precipe la spiona CIA) daŭrigis kontraŭ Kubo diversion kaj sabotadon, kion komencis lia antaŭulo, prezidento Eisenhower kaj nur en sia lasta jaro Kennedy malpermesis tiun agadon.  La dua riproĉo koncernas alian flankon de lia vivo.  Oni  povas legi ĉie pri la geedzaj malfidelecoj de Kennedy, sed kiu scias kio estis la faktoj kaj kio nur klaĉoj?  Ni devis forlasi tiuspecajn temojn, ĉar tiam ĉi tiu artikolo estus tro longa.   Pli gravas konsciigi la nuntempulojn, ke nian mondon povus tiam – kaj povas hodiaŭ – detrui atoma katastrofo.

Fine ni revenas al promesita legendo pri Kameloto kiu, laŭ mezepokaj legendoj, estis la kastelo de reĝo Arturo kaj liaj kavaliroj.  Tian titolon havis ankaŭ muzikalo, kiun Kennedy tre ŝatis:
Unuvorte, ne troveblas pli konvena loko por feliĉa vivo ol ĉi tie, en Kameloto.
La esprimon uzis unuafoje s-ino Jacqueline  Kennedy, baldaŭ post la morto de sia edzo:  “Estos aliaj prezidentoj ĉi tie, sed restos nur unu Kameloto”.    Temis pri la gvid-stilo de JFK kaj pri teamo de junaj kaj tre talentaj kunlabo-rantoj kiujn li kolektis ĉirkaŭ si kaj kiuj estis ĉiam lojalaj al sia prezidento.

__________________________________________

2 Replies to “Bel-Artoj + + +”

    1. Kara S-ino Inga,
      dankon por via rimarko. Pardonu, ke ni malfrue respondas al vi. Ĵus antaŭ nelonge ni revenis al malnovaj numeroj/korspondaĵoj. Kompreneble vi pravas. Tio okazas kiam oni prilaborast tekston kaj uzas kelklingvajn fontojn.
      Amike, via NU red.
      PS: Via familia nomo ŝajnigas ke vi loĝas en Svedio, ĉu?

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: