Amkanto, kiu ligas kulturojn

Amkanto, kiu ligas kulturojn

‘La Paloma’ estas populara kanto komponita en jaro 1863. Dum la pasintaj 160 jaroj – miloj da artistoj, orkestroj kaj instrumentludantoj – reinterpretis ĝin en diversaj kulturoj, kontekstoj, aranĝoj, kaj registradoj. Kantis ĝin centoj da grandaj artistoj. Kio estas la sekreto de la kanto? Kial ĝi tuŝas homojn de ĉiu koloro kaj kredo?

La melodion perfekte konsistigas jenaj tri partoj: 1. Mistera, trankvila enkonduko; 2. Iom pli rapida, kvazaŭ la birdo ekflugas kiam vento frapas la ŝip-velojn; 3. Ĉe la fino, venas la malgaja tempo por adiaŭi. Ĉi tiu kanto estis verkita de hispana komponisto Sebastián IRADIER, ĵus du jarojn antaŭ sia morto kaj ne povis eĉ imagi ke tio estos la plej multe ludita kanto en la mondo. Baldaŭ post la publikigo, la kanto aperis en la franca kaj germana tradukoj kaj laŭ jaroj sekvis multo da aliaj.

.

Plej ofte ĉi tiu kanto aŭdiĝas en hispana lingvo kaj Olimpia Delgado kantas, dum aperas historiaj ilustraĵoj de tiu epoko – (4:23) https://www.youtube.com/watch?v=dUHc4e46S5g . Kiel dua, kantas la fama tenoro Placido Domingo (4:27)

LA PALOMA (komenco)

1. Cuando salí de la Habana
¡Válgame Dios!
Nadie me ha visto salir
Si no fuí yo.
Y una linda Guachinanga
S’allá voy yo, Que se vino tras de mi,
Que sí señor.

(Refrain):
Si a tu ventana llega Una Paloma,
Trátala con cariño, Que es mi persona.
Cuéntale tus amores, Bien de mi vida,
Corónala de flores, Que es cosa mía.
Ay, chinita que sí!
Ay, que dame tu amor!
Ay, que vente conmigo,
Chiquita, a donde vivo yo!

E-TRADUKO: Kiam mi forveturis el Havano, Ho, Dio! / Neniu vidis, ke tio estis mi / eĉ la amata Guaĉinanga. / Tiel tamen okazis kaj venis post mi. / Jes, sinjoro. Rekantaĵo: Se Kolombo venos al via fenestro, traktu ĝin ame, ĉar tio estos mi. / Diru al ĝi pri via amo, beno de la vivo, Kronu la birdon per floroj. / Pridonacu min per via amo kaj iru kun mi tien, kie mi vivas.

Dum kantas Rosita Serrano, akompanas ŝin fotoj el filmo “Juarez” – (3:49) https://www.youtube.com/watch?v=x4AY_RRTSQ0 .

“La Paloma” rapide populariĝis en Meksiko kaj estis la plej ŝata kanto de imperiestro Maksimiliano. Tio okazis dum la tragika periodo de Meksiko, frapita de revolucio. Kiel montris la filmo Juarez, la revoluciaj juĝistoj kondamnis Maksimilianon al morto kaj antaŭ la pafekzekuto li esprimis sian lastan deziron: aŭskulti la melodion de “La Paloma”. Tiu dramo grave kontribuis al ĝenerala opinio, ke “La Paloma” estas la kanto ne hispana, sed meksika.

LA PALOMA (daŭrigo)

2. El día que nos casemos ¡Válgame Dios!
En la semana que hay ir Me hace reir
Desde la Iglesia juntitos, Que sí señor,
Nos iremos a dormir, Allá voy yo.
(Refrain) …

3. Cuando el curita nos eche La bendición
En la Iglesia Catedral Allá voy yo
Yo te daré la manita Con mucho amor
Y el cura dos hisopazos Que sí señor
(Refrain) …

4. Cuando haya pasado tiempo ¡Válgame Dios!
De que estemos casaditos Pues sí señor,
Lo menos tendremos siete Y que furor!
O quince guachinanguitos Allá voy yo

E-TRADUKO: En tago de nie geedziĝo, en semajno plena de ridoj / Ni foriros kune el preĝejo al hejmo, por dormi. (Rekantaĵo) / Kiam la pastro nin benos en la katedra preĝejo vi donos al mi vian malgranan manon kun amo. (Rekantaĵo) / Kaj kiam forpasos tempo, ni havos almenaŭ sep infanojn aŭ eĉ pli. Nun mi iras.

En meksika programo kantas Anacani Echeverria (2:22) https://www.youtube.com/watch?v=DrOVPDXGlHw (La foto videblas ĉi-sube).

Ĉeftemo de la kanto („Válgame Dios, Gonzalo es La Paloma” / Ho Dio, mia Gonzalo aperas kiel La Kolombino!) povas havi sian malnovan radikon en epizodo okazinta en jaro 492 a.K. Ĵus antaŭ invado de la persa militestro Dario al Grekio. La persa floto gvidita de Mardonius estis kaptita en ŝtormo de la marbordo ĉe Monto Athos kaj dum ĝia pereo la grekoj observis blankajn kolombojn forlfugi de la sinkantaj persaj ŝipoj. Ĉi tiu historio inspiris la opinion, ke tiaj birdoj alportas hejmen finan mesaĝon de marista amo dumli pereas sur maro. Tiel naskiĝis la espero, ke fina ligo de amo venkas morton kaj disiĝon, kaj ĝin reflekas “La Paloma”. Kvankam la diversaj tekstoj ne ĉiam redonas plene la originalon, animo de la kanto ŝajnas transpaŝi ĉiujn provojn de la retradukoj kaj strebas esprimi streĉon inter disiĝo kaj soleco, eĉ inter amo kaj morto.

Ĉi-momente valoras memorigi, ke antaŭ 100 jaroj naskiĝis Maria CALLAS (1923-1977), kies denaska nomo estis Maria Anna Cecilia Sofia Kalogeropoulos. Ŝi estis grekdevena oper-kantistino, la plej fama sopranvoĉo en historio de la opero. Tiun legendon M.Callas atingis ne nur pro sia grandioza voĉo, sed ankaŭ pro teknika perfekteco kaj esprimoplena aktorado. Ŝi koncertis en la plej renomaj teatroj de Eŭropo kaj Nordameriko kaj mortis en Parizo, apenaŭ 54-jara. Kiam Callas vizitis Grekion, ŝia eksa instruistino Elvira de Hidalgo kantis por ŝi “La Paloma” greklingve – (3:11) https://www.youtube.com/watch?v=GlI8TkOvsIE .

KANTAS AZIO: Koreujo – (4:03) https://www.youtube.com/watch?v=u82Nx376bfk ; Irano – (4:07) https://www.youtube.com/watch?v=VVvOX106qpY ; Ĉinio (4:46) https://www.youtube.com/watch?v=NLmvu_wPn28 ;

Afganio – (2:41)

SudAfriko / Leonore Veenemans – en afrikansa lingvo (3:46) http://www.youtube.com/watch?v=mgcxgK1uXj8

.

1 Hungario, Katica Illenyi kantas kaj samtempe ludas violonon – (4:33) http://www.youtube.com/watch?v=O89DV9LE1vY ; 2. Bulgario, Todor Varbanov – (3:40) https://www.youtube.com/watch?v=WAp-xdoXSzk ; 3. Ĉeĥoslovakio, Yvetta Simonová kaj Milan Chladil (3:22) https://www.youtube.com/watch?v=j28H8l4ktWA .

.

1. Jugoslavio / Ivo Robić (2:10) https://www.youtube.com/watch?v=a34x2BhVGbw ; 2. Italio kantas grupe “La belle epoque” – (3:55) https://www.youtube.com/watch?v=h2nLLlAeu6o 3. En franca lingvo la kanton diskonigis Mirelle Mathieu – (4:00) https://www.youtube.com/watch?v=Ku5h5bk5c20 .

.

Oni produktis diversajn formojn de La Paloma – luditaj de muzikistoj en popmuziko, ĵazo, rok-muziko, muziko ludata de popolaj grupoj, armeaj orkestroj kaj eĉ en opero. Laŭ tre fama “Librego de rekoroj” la plej ofte prezentita kanto venis el muzikgrupo “The Beatles” (surbendigita 1600-foje). Dume oni taksas, ke diverstipaj muzikdiskoj de “La Paloma” atingis ĉ. 5 mil eldonojn, do la trioblan nombron kompare kun la ĵus menciita.

.

1. Pollando, Ekzotika Trio – (3:09) https://www.youtube.com/watch?v=2S4q1kQrMhA ; 2. Rusio, Klaudia Ŝulĵenko (4:03) https://www.youtube.com/watch?v=bL54s63iAHI ; 3. Svedio, Orkestro de Ingve Stoor (3:14) https://www.youtube.com/watch?v=YYj84Vfyb10&t=3s

.

Heino Kramm (3:06) https://www.youtube.com/watch?v=quSwJWbJGbo

Laŭ germana versio, La Paloma temas pri ŝipanoj de la Norda Maro*. La kanto estis prezentita la la 9-an de majo 2004 en Hamburgo, fare de homamaso kun pli ol 88 mil (!) kantemuloj kaj tio estis la plej granda koruso en la mondo.

* La NORDA MARO troviĝas en Nordokcidenta Eŭropo (inter GB, NO, DK, DE, NL, BE kaj FR) kaj estas ligita kun Atlantika Oceano tra Norvega Maro kaj la Manika Markolo (La Manche / Angla Kanalo). HAMBURGO estas granda marhaveno, situita ĉe la riverbordo de Elbo, proksime al la Norda Maro.

.

1. Nederlanda knabo Heintje Simons (2:44) https://www.youtube.com/watch?v=R9BCglFAWnc 2. En la portugala kantas Nana Mouskouri – (4:20) https://www.youtube.com/watch?v=BUrSoZ7crIY ; 3. Angle – Engelbert Humperdinck (3:15) https://www.youtube.com/watch?v=nfb_5pmzwmU .

.

En multaj lokoj – inkluzive de Afganio, Meksiko, Hispanio, Havajo, Filipinio, Germanio, Rumanio, Zanzibaro kaj Goao – “La paloma” akiris la statuson de popolkanto. Tra multaj jaroj ĝia populareco pligrandiĝis kaj foje malkreskis, sed neniam malaperis. Ĝi povas esti konsiderita unu el universalaj muzikaj sukcesoj. Rezulte “La paloma” logas artistojn de diversaj tradicioj kaj kulturoj.

.

Nun valoras ekscii iom pri la komponisto, kutime konata nur pro ĉi tiu kanto – kvankam li verkis multe pli da muzikaĵoj. Sebastián IRADIER SALAVERRI (1809-1865) naskiĝis en vilaĝo Lanciego apud Logroño (norda Hispanio). Kiel 9-jara knabo li kantis en koruso Colegiata de Santa Maria de Vitoria. Ankaŭ junaĝe li studis ludi pianon kaj orgenon en urbo Vitoria. Printempe 1827 Iradier pasis ekzamenon kaj akiris la postenon de orgenisto en preĝejo San Miguel Arcángel. Du jarojn poste Sebastián edziĝis kun Brígida de Iturburu kaj ili havis filon Pablo (Paŭlo). Krom ludi orgenon, Iradier havis grandan ŝaton okupiĝi pri popularaj kantoj. Por loka nobelaro li ludis gitare bolerojn kaj aliajn melodiojn.

En jaro 1833 li ricevis permeson ekstudi muzikan komponadon en Madrido. Tie li konatiĝis kun gravaj personoj de literaturo, arto kaj politiko. En la ĉefurbo li atingis grandan prestiĝon kaj popularecon. Baldaŭ Iradier membriĝis en klaso de majstra komponisto kaj estis nomumita vicdirektoro de Matritense Filharmonia Akademio. Li profesoris pri harmonio kaj komponado ĉe Universala Lernejo de Madrido kaj fariĝis honora membro de Filharmonia Akademio.

Inter la jaroj 1839 kaj 1850, Iradier estis muzikteoria instruisto pri kantado ĉe la Reĝa Muzika Konservatorio en Madrido. Li ankaŭ instruis privatajn kantoklasojn, kaj helpis studentojn al kiuj mankis mono por studi ĉe la Konservatorio. Krome li malfermis muzikan vendejon kaj presejon por disvastigi siajn verkojn.

.

.

Dum plil ol unu jarcento, ĉi tiun melodion ludis multaj orkestroj. Ni mencias nur kelkajn, 1. fronte kun la tre konata 101 Strings Orchestra / Orkestro de 101 kordoj – (3:59) https://www.youtube.com/watch?v=WlDaTx8j4do . 2. En la ritmo de ARGENTINA TANGO (3:19) https://www.youtube.com/watch?v=d53FiKmWyTw ludis orkerstro Escuel Argentina Tangos ; 3. Franca dirigento Paul Mauriat kaj lia orkestro (3:06) https://www.youtube.com/watch?v=p-M21lWyahA ; Ĉeĥa orkestro de Václav Hybš – (3:19) https://www.youtube.com/watch?v=Y6tqLnc6xCY ; 4. Indiana muzik-grupo INKA GOLD – (6:19) https://www.youtube.com/watch?v=IrUbFvF8Lzk ; 5. Helmut Zacharias (2:49) https://www.youtube.com/watch?v=3BHHmEJPC1o ; 6. André Rieu en Meksiko – (3:47)

*

En jaro 1850 Iradier vojaĝis al Parizo kaj sukcesis membriĝi en la tieaj muzikaj cirkloj. Post sep jaroj, li kaj fama kontralto Marietta Albonitra faris turneo tra Usono, Meksiko kaj Kubo. Precipe la restado en Kubo montriĝis por li fruktodona. La muziko de tiu Karaiba insulo inspiris lin komponi “La Paloma” en jaro 1863. La dua plej konata komponaĵo de Iradier estis “Habanera” kiun George Bizet uzis en sia opero “Carmen”. Fine de lia vivo oni publikigis en Parizo libron sub titolo Fleurs d’Espagne (Floroj de Hispanio) kun la plej popularaj kantoj de Iradier, tradukitaj francen.

Kiam lia vidpovo malboniĝis, Iradier revenis al sia familia urbo Vitoria. Tie li mortis en decembro 1865, forgesita kaj nekonscia, ke “La Paloma” atingos tutmondan popularecon. Oni enterigis lin en la tombejo Santa Isabel de Alava kaj restis unu memoraĵo post la komponisto. Ĉiutage en tagmezo, lia fama melodio disaŭdiĝas de la Vitoria urbodomo.

.

Aldone, ĉi tiun ŝlagron oni ludis per diversaj instrumentoj – registrite per sennombraj sonbendoj, muzikdiskoj ktp. Aŭdante kelkajn, ni komencos per 1. ŜTALGITARO kiu sone similas al gitaro havaja – (4:55) https://www.youtube.com/watch?v=_mdxpWDigS4 ; 2. Enrico Monte ludas TRUMPETON – (3:31) https://www.youtube.com/watch?v=7PTyOS_gFQM&t=13s ; 3. Per BALALAJKO ludas Anastasia Tjurina, 10-jara knabino el Rusio – (5:11) https://www.youtube.com/watch?v=pow1Ht_-KUw ; 4. BUŜHARMONIKO (3:42) (3:42) https://www.youtube.com/watch?v=DZZFi5DeFM0 ; 5. Virtuozo de KLARNETO Acker Bilk (2:49) http://www.youtube.com/watch?v=LUCyp7Fsepg .

.

Al tiuj legintaj pacience ĉi tiun artikolon ĝis la fino, ni dediĉas “Maran kolombon” en Esperanto – (4:31) https://www.youtube.com/watch?v=dEnVUj-Yn7Q .

*

Nuntempe “La Paloma” haveblas en multaj kantotekstoj kaj diversaj lingvoj. Temen ili ĉiuj enhavas la ĉefan motivon de blanka kolombo kiel simbolo de vera amo. Tio ripetiĝas konstante, eĉ kiam mankas la kunteksto de la hispana originalo pri Kuba maristo, kiu priploras disiĝon de ‘Guachinanga chinita‘ (lia adorinda amatino). Li petas ke ŝi revenu al lia fenestro kiel blanka kolombino. Leginte nian artikolon, kiam ajn vi aŭdos ĉi tiun legendan kanton, en via imago aperos blanka kolombo – la simbolo de vera, fidela amo.

________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: