Lastaj ordigoj (Parto 1)

Lastaj ordigoj (Parto 1)

Ni malofte kuraĝas alfronti la veron, ke ni mortos. Sed kiam tio subite okazos, ni postlasas grandan kaj malgajan problemon. Margareta Magnusson en sia libro “Arto organizi la vivon svede” dividas kun siaj legantoj valorajn konsilojn kiel fari la t.n. DÖSTÄDNING – t.e. ordigi ĉiujn havaĵojn antaŭ ol ni forlasos tiun ĉi mondon, sen ŝarĝi peri tio la heredantojn aŭ la pli junajn familianojn.

.

La nocio Döstädning estas sufiĉe konata en Svedio, kies loĝantaro rapide maljuniĝas – simile kiel en plimulto de riĉaj landoj. Ne mirinde, ke la libro de M. Mangussen rapide populariĝis kaj oni baldaŭ ĝin tradukis al ĉ. 20 lingvoj. Demandita, kial tiu problemo vekis grandan intereson eksterlande, la aŭtorino diris: “Ni en Skandinavio vivas longe kaj estas relative feliĉaj. Eble aliaj homoj volas scii kiel tio eblas, spite al niaj malvarmaj kaj obskuraj vintroj.”

.

Skandinavia nokto. Nur nokte oni povas vidi stelojn. Ĉu vi scias kiu diris tion?

.

Lastaj ordigoj

Malordo signifas malŝpari tempon – ne nur vian, sed ankaŭ tiun de viaj proksimuloj, kiuj devos ĉion ordigi post via forpaso”.

Margareta Magnusson travivis morton de siaj gepatroj, de bogepatroj kaj ankaŭ de sia edzo. Rezulte, ŝi estis kelkfoje okupita por komplete ordigi kaj malplenigi iliajn loĝejojn. Post morto de la edzo ŝi bezonis unu jaron (jes, la tutan jaron!) por atente ordigi ĉion, forigi la balaston kaj translokiĝi al malpli granda loĝejo, duĉambra. Verŝajne tiuj ne vere agrablaj spertoj kaŭzis ŝin decidi, ke tian problemon ŝi ne postlasos al la aliaj.

La plej interesa flanko de ĉi tiu historio estas tio, ke s-ino Magnusson traforĝis la malfacilajn momentojn de sia vivo je la sukceso, en sia 80-vivjaro! Ordigi ĉion post la amataj familianoj, instigis ŝin al simpligo de la vivo kaj inspiris al verkado de ‘Döstädning’ (ordigado antaŭmorta). Ĉi tiu vorto kontrastas al Dödsstädning (ordigado postmorta), kiu okazas kiam homo mortinta forlasas en malordo ĉion je ŝultroj de la familio aŭ de siaj geamikoj. Temas pri multegaj objektoj, grandaj kaj miniaturaj, familiaj fotoj, korespondaĵoj, amleteroj, karegaj suveniroj aŭ juvelaĵoj – kolektitaj dum la tuta vivo. Fine oni ĉion devas forlasi kaj amason de tiuj lasitaĵoj apartigi laŭ kategorioj, purigi aŭ simple forĵeti.

.

Malgraŭ ĉio, en tiaj aferoj s-ino Magnusson eklernis teni kvietan distancon kaj en sia libro ŝi foje brilas per humuro: “Mi volis verki ion malongan kaj optimisman. Hodiaŭ homoj posedas sufiĉe da pezaj jakoj – kvazaŭ por veturo dum siberia vintro – kaj pli da ŝuoj ol centpieduloj (Chilopoda) povus uzi. Mi memoras, ke ni neniam bezonis vestaĵojn kun reklamitaj markoj aŭ emblemoj. Homoj en riĉaj landoj havas tro multe da objektoj kaj tio finfine kaŭzas problemojn”. Nun ni transiras al praktikaj konsiloj ĉerpitaj el tiu libro.

Kie komenci?

Konsciu, ke necesos iom da tempo por purigi vian domon. Maljunuloj ofte miras, ke la tempo kuras tiel rapide – dum ili mem fariĝas pli kaj pli malrapidaj. Do ne atendu tro longe. Vi ne finos tiun ĉi novan agadon pli rapide kiam vi prokrastas ĝin. Tamen la bona novaĵo estas tia: ĵus kiam vi tion komencis, via praktikado faciligas lertecon kaj helpos vin decidi kio estu forigita.

Kredu min, ju pli da tempo vi pasigos traserĉante viajn havaĵojn, des pli facile estos decidi, kion lasi hejme kaj kion forĵeti. Ju pli granda estas la devontiĝo, des malpli da laboro. Eble eĉ montriĝos, ke plezuras promeni al via ĉe-doma rubejo kun la retrovitaj senbezonaĵoj. Komencu ĉion per trarigardo de subsegmento aŭ kelo. Kutime oni tie ŝtopas objektojn tre malofte uzatajn. Eble inter ili kuŝas delonge eĉ tiuj neniam uzitaj? Mi vetus, ke vi ne memoris kio troviĝas tie.

.

Bonas konvikiĝi, ke forĵetado de senutilaĵoj signifas neniun perdon. Traserĉu de tempo al tempo la forgesitajn angulojn kaj elportu ion kaŝitan, eble ne uzatan delonge. Tio estas ekzemple dometo por pupoj, malnova seĝo, sledo kaj pilko nieniam ludotaj – aŭ aliaj aĵoj, kiujn vi ne plu volas havi. Foje via mansardo estas tiel ŝtopigita, ke eĉ parto de tiuj objektoj sufiĉus por plenigi ankaŭ mansardon de via najbaro. Terure! Kion vi pensas: kiu tion ordigos kiam vi forestos?

Informu viajn parencojn aŭ amikojn kion vi faros. Eble ili helpos vin elporti la objektojn, kiujn vi ne plu bezonas. Povas eĉ okazi, ke iu volonte prenos ion por si mem. Surprize vi ekvidos: kiom da homoj estos interesitaj pri viaj libroj, vestaĵoj, aŭ pri ajna ekipaĵo.

.

Doloriga estus la neceso forigi tuj nian familian libraron. Al kelkaj libroj oni volonte revenas por ilin relegi aŭ trafoliumi, precipe dum longaj vintraj vesperoj. Bedaŭrinde, ankaŭ tia trezorejo devas tre malgrandiĝi. Kiun interesos poste tia amaso da libroj ?

Post kelka tempo montriĝos, ke via nepo aŭ alia familiano aŭ iu el viaj geamikoj, ŝatus translokiĝi al via loĝejo. Invitu lin kaj montru viajn objektojn, rakontu pri via vivo. Ĉe tia okazo valoras havi apude sakojn aŭ kelkajn karton-skatolojn. Dum la rakontado, vi povas ilin plenigi por ke li aŭ aliaj gastoj tion forprenu.

.

Skandinavia simpleco, bela kaj trankvila – kun arbo Kristnaska hejme kaj frosta lago ekstere.

(Daŭrigo sekvos)

_________________________

2 Replies to “Lastaj ordigoj (Parto 1)”

  1. Interese, sed mi ne trovis respondon al la demando pli specifa pri Esperant(aĵ)o(j) :
    ” Kion fari kaj kiel savi nian kulturan heredaĵon ? ”
    Do, mi atendos ĝis la venonta jaro la daŭrigon. Bonajn jarfinajn festojn al vi ! Amike

    1. Dankon por via reago. La demando kiel savi valorajn E-ĵojn restas malfermita al interŝanĝo de sugestoj kaj konsiloj. Kiel vi skribis, ni revenos al tio post la dua parto. Ĉion plej bonan en la jaro 2021, kiu estas jam tuj ĉe la pordo. Amiksalute – NU red.

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: