Vaŝingtono povis eviti la militon

Vaŝingtono povis eviti la militon

Ĉi tie vi povas legi la tradukon de artikolo, kiun verkis profesoro Noam Chomsky, konata en la E-medio kaj precipe ĉe interligvistikaj sciencistoj. Pro siaj originalaj atingaĵoj pri la t.n. profundaj strukturoj de la lingvo, oni lin nomis “patro de la moderna lingvistiko”. Prof. Chomsky estas fama komentisto de kurantaj politikaj problemoj, kiujn li alfrontas kuraĝe kaj pritaksas objektive per sia sendependa rigardo. Ĉu tiel estas, vi povos pritaksi leginte ĉi tiun artikolon.

Ili scis kiel tio finiĝos

.

Foto el rusa televido – Donbas kaj dekstre: de brita ĵurnalisto (BBC) – Mariupol.

Laŭ opinio de la mondkonata sciencisto, konsekvencoj de tiu Vaŝingtona politiko malfacile kompreneblas ekde jaroj. Tion atestas diplomatoj kaj eminentaj usonaj specialistoj pri Sovetunio, kiel George Kennan kaj la eksa “akcipipitro” en usona mar-armeo, Paul Nitze. Prof. Noam Chomsky mem parolis pri tio al estroj de CIA (Centra Spion-Agentejo). “Dum 35 jaroj, sendependaj usonaj aŭtoritatoj avertis, ke ignori la rusajn sekurec-interesojn kaj daŭrigi ekspansion de NATO pli orienten estas danĝera kaj neracia provokado” – diris Chomsky.

Profesoro Chomsky estas ofte intervjuata de studentoj kaj junaj sciencistoj en sia fama universitato MIT, kie formiĝis Masaĉuseca Paca Aktivado.

Sufiĉas serĉi en la Interreto, li diris, por trovi ke antaŭ unuiĝo de la du germanaj ŝtatoj – la okcidenta kaj GDR – George H. Bush (la patro) garantiis al lasta sovetunia prezidento M.Gorbaĉov, ke NATO ne moviĝos orienten, trans la Odra-Nisa riveroj. Laŭ la usona sciencisto, tio troveblas ankaŭ en oficialaj diplomatiaj kaj registaraj arkivoj.

LA TROMPO

Jen la tri pac-kolomboj; ilia posteulo eĉ pli fervore organizas konfliktojn serve al mondpaco. Ja ne gravas, ke provoj usonigi ĉion tutmonde kaŭzis morton de centmiloj, senhejmigis milionojn en Irako, Afganistano, Sirio, Libio… Ĉu tio por ili ne sufiĉas? Eŭropo jam tro multe suferis pro la du mondmilitoj.

.

Bill Clinton retiriĝis de tiuj deklaroj, dirante al sekva rusa prezidanto Boris Yeltsin, ke la deklaroj pri akceptado de la centraj kaj orient-eŭropajn landojn al la Nordatlantika Alianco estis apenaŭ ruzaĵo – por flati la voĉdonantojn en Usono. “Sekve, Clinton en 1997 rompis la promesojn de Usono kaj invitis al NATO la t.n. Visegrad-grupon. Lia posteulo, G.W. Bush Jr (la filo) malfermis la pordon pli larĝe : al ĉiuj kandidatoj, eĉ al Ukrainio”- memorigas Chomsky. Sub gvidado de G.W. Bush la registaro aktiviĝis per plia provokado de Moskvo, kion haltigis Francio kaj Germanio.

Eble por 80-jara maljunulo la vivo ne plu gravas …

Lastatempe Biden aldonis pli da fajro al tiu danĝera ludo. “Memoru la operacion ‘Barbaroso’ kaj tiam vi komprenos kial neniu el la rusaj gvidantoj povis konsenti, ke Ukrainio kaj Kartvelio aliĝu al NATO. Ekzisto de ĉi tiu maldika ruĝa linio estas pli kaj pli evidenta dum la jaroj” – daŭrigis la rekonita sciencisto. Malgraŭ multaj avertoj, la provokoj daŭris. “Ĝi estis klare videbla post la Kieva puĉo en 2014, kiam Usono komencis transdoni pezajn armilojn al Ukrainio, proponi altnivelan trejnadon al ukrainaj militistoj, organizi komunajn armeajn ekzercojn kaj neniu eĉ provis tion sekretigi” – li memorigas.

.

1. Unu el lastaj libroj de N. Chomsky; 2. Renkontiĝo kun studentoj en Toronto.

La tendenco intensiĝis ekstreme kun la prezidentiĝo de Joe Biden. En septembro 2021, pliaj agoj estis anoncitaj. La Usona Ŝtat-Departemento konfesis, ke la sekurecaj zorgoj de Rusio tute ne estis konsiderataj dum ellaborado de ĉi tiuj agadoj” – notas Chomsky. Mi emfazas: “Ĉio estis evidenta“- resumis tiu ĉi kuraĝa kritikanto de la usonaj politikestroj. Aldone li konsciigas, ke “inter Moskvo kaj Kievo ne estas rigida limo ĉar tie etendiĝas granda, plata ebenaĵo”. Sendepende de ĉiuj cirkonstancoj, N. Chomsky indikas al objektivaj, facile kontroleblaj fontoj, kiuj sugestas, ke Vaŝingtono fakte intence instigis la armitan konflikton.

Kiu regu la mondon: bankistoj, milit-industrio, posedantoj de amaskomunikiloj aŭ usona registaro per angla lingvo kaj senlime presataj dolaroj? Se oni ĉie parolas pri demokratio, tiam lasu la popolojn mem decidi pri sia estonteco, sen militaj intervenoj aŭ provokoj de iu ajn monda policisto.

Ĉiutage mortas centoj da homoj pro tiu milito. Tial – anstataŭ ĝin daŭrigi – oni senprokraste revenu al negocoj kaj porpaca dialogo. Aĉa tago en paco pli belas ol plej bela milit-tago. Ne komprenas tion politikistoj vivantaj sekure, malproksime de tiu tragedio aŭ krimuloj, kiuj profitas miliardojn el milit-industrio.

____________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: