Patrino kaj infanoj

En multaj landoj okazas Festo de Patrinoj kaj Internacia Tago de Infano. Kutime oni celebras ĝin en majo aŭ junio, kvankam en diversaj tagoj. Do ni memorigas unu kortuŝan kanton de Robertino Loreti sub la simpla titolo “Mamma” kio en la itala kaj multaj aliaj lingvoj signifas “Panjo”. Jen la kanto dediĉita al Mamma / PANJO (2:14) https://www.youtube.com/watch?v=XMVd_FrRAuw .
PANJO Panjo, mi tiel feliĉas pro mia reveno al vi. Kaj mia kanto parolas: jen la plej bona tago por mi. Panjo, mi tiel feliĉas… Kial mi vivis malproksime? Panjo, mia kanto nur por vi flugas. Panjo, vi ne plu estos sola ĉar mi restos kun vi. Ja mi tiel forte vin amas! Ĉi tiuj vortoj de amo, kiuj ligas mian koron kun vi eble uzataj estos ne plu. Panjo, vi estas mia vivo, vi estas mia plej bela kanto! Tial mi neniam vin forlasos. |
Ĉi tie vi povas sekvi la kanton en la originalo:
MAMMA Mamma, son tanto felice perché ritorno da te. La mia canzone ti dice ch’è il più bel giorno per me! Mamma son tanto felice… Viver lontano perché? Mamma, solo per te la mia canzone vola, mamma, sarai con me, tu non sarai più sola! Quanto ti voglio bene! Queste parole d’amore che m’incatenan il mio cuore forse non s’usano più, Mamma, ma la canzone mia più bella sei tu! Sei tu la vita e per la vita non ti lascio mai più! |
.
Robertino naskiĝis en Italio, lando tradicie fama pro la bonegaj kantistoj. Tiutempe oni trovis aliajn knabojn kun tia talento, ekz. Joselito el Hispanio kaj Heintje el Nederlando. Ĉi sube aŭdeblas /kanteblas la dua fabela kanto de Loreti, ĉefe por la infanoj. Ĝia titolo estas “Anasido kaj papavoj” (itale – Papaveri e papere) – (2:09) https://www.youtube.com/watch?v=ezWsz8EFH50 .

Temas pri anasido, kiu promenis kun sia patrino kaj rimarkis papavojn sur herbejo. Fakte la anasido estis ina, kiu tiumomente enamiĝis al unu el la papavoj. La etulino volis geedziĝi kun tiu bela ruĝa floro, sed ŝia patrino (anasino) klarigas: mia kara, tio ne eblas. Ja papavoj estas tiel altaj, altaj, altaj kaj vi – malgranda, malgranda. Tia estas la vivo… Kiam venis la tempoj de rikolto, sur kampo oni eltranĉis grenon kun ĉiuj papavoj kaj la malĝoja anasido perdis tiel sian unuan amon. Tia estas la vivo…

*
Panjo, mi ĉiam vin amos!
Infanaĝe mi ofte legis tre utilan kaj belan periodaĵon “Flameto”. Mi memoras ĝis hodiaŭ, ke tie aperis unu internacia “vortaro” – nur por du vortoj – pri niaj plej bonaj amikoj: PATRINO kaj LIBRO. La vortoj aperis en pli ol dek lingvoj, ankaŭ en Esperanto. Do ankaŭ ĉi tie ni faru ion por rememori niajn patrinojn. Miniaturajn bildetojn al sia patrino dediĉis populara kanada pentristo William Kurelek, pri kiu ni verkis kelkajn artikolojn okaze de la Universala Kongreso, baldaŭ okazonta en Montrealo.
.



1. Mia juna panjo rigardis ofte tra fenestro por certiĝi ke ni sekure ludas; 2. Ŝi bakis por ni bongustan panon; 3. Ni faris hejm-lecionojn kun ŝia helpo.
.



1. Aŭtune ni helpis la gepatrojn ĉe rikoltado de vinberoj; 2. Panjo flegis ame kiam iu el ni malsanis; 3. Ŝi ankaŭ ame nin punis pro malbona konduto.
.



1. Ni havis ĉiam purajn vestaĵojn, ĉar panjo ilin regule lavis; 2. Komence de novembro ĉiuj observis Feston de la Mortintoj kaj tiam ni vizitis tombojn de la familio, preĝis kaj bruligis kandelojn; 3. En longaj aŭtunaj vesperoj nia panjo trikis ĵerzojn ke ni ne malvarmumu vintre. Samtempe ŝi lulis nian plej juna fratineton.
________________