Kanado jubileas kaj kantas

Kanado jubileas kaj kantas

Dum ĉi tiu semajnofino Kanado festas sian 155-jariĝon. Laŭ nova dokumento de la tiama konstitucio – anstataŭ la eksa Brita Dominio – ekestis Kanada Konfederacio. Estas do la ĝusta momento por prezenti kelkajn pecetojn de la kanada kulturo. Tio utilu precipe al tiuj esperantistoj, kiun ne partoprenos la 107-an Universalan Kongreson. Ni komencas per kanto de Montreala kantisto, Robert Charlebois sub la titolo “Sensation” kiun ni esperantigis – “Sentado” (5:10) https://www.youtube.com/watch?v=YXiqOCrwyis.

.

SENTADO
Dum someraj bluaj vesperoj
mi iros sur vojo, tuŝita per tritiko,
paŝante senti freŝan herbon sub la piedoj.
La vento banos mian kapon,
mi pensos nenion, nek mi parolos.
Ĉar amo senfina leviĝos en mia animo.

Robert Charlebois estas kantaŭtoro, muzikisto kaj aktoro el Kebekio. Li muzikigis tekstojn de multaj poetoj. Charlebois havis gravan influon je aliaj artistoj kaj estas konsiderata kiel unu el granduloj de la kebekia kulturo. Charlebois naskiĝis la 25-an de junio 1944 en Montrealo. Infanaĝe li estis sufiĉe bona lernanto, iom diskreta kaj timema. Li ne ŝatis lernejan disciplinon kaj hejme trovis azilon en muzko. Li plaĉe partoprenis lecionojn de piano. Post preskaŭ-finita mezlernejo, Robert studis en la Nacia Teatra Lernejo de Kebekio.

En la 1960-aj komenciĝis lia kantista kariero, kronigita per venko dum la renoma Kantfestivalo de Sopot, la pola “perlo de suda Baltik-Maro”. Charlebois prezentis tie kanton “Ordinaire” kaj ĉiuj estis impresitaj per lia ekster-ordinara talentego = (5:22) https://www.youtube.com/watch?v=-NN5lEXhGCw .

.

1. R.Charlebois kun sia venkinta kaj la plej fama kanto “Ordinaire”; 2. Piero, la 500-metra marponto en Sopot; 3. Charlebois kaj Demis Roussos, kiu prezentis tie sian koncerton dum la festivalo.

.

Kanadaj kantistoj estis bonŝancaj en tiu fesivalo, ĉar kvin jarojn antaŭe la ĉefan premion de “Sopot-1965” ricevis legenda Monique Leyrac, ankaŭ vivanta el Montrealo. Kiam Charlebois venkis, la duan premion ricevis bonega kantistino el Jugoslavio, Tereza Kesovija.

.

Arbara Operejo en Sopot kie, dum pli ol 60 jaroj, organizataj estis unu el plej gravaj festivaloj en Eŭropo. Ĉiu kantisto premiita tie (simile kiel ekz. dum “Eurovision” aŭ la itala Festivalo de San Remo) ekhavis koncert-halojn malfermitaj en multaj landoj.

.

Post tiu festivalo Charlebois kantis en Ĝenevo, ŝtorme turneis tra Francio kaj prezentiĝis en la mondfama “Olympia de Parizo”. Ekde tiam li veturas de tempo al Eŭropo por koncerti en france parolataj landoj. Por ke vi pli bone memoru tiun bonegan kantiston, ne nur pro la Universala Kongreso en Montrealo, ni aŭdigas al vi ankoraŭ alian kanton, pri trans-kontinenta trajno Canadien Pacifique (3:33) https://www.youtube.com/watch?v=AnWXjARlla8 .

*

Rita MacNeil

Rita MacNeil estis kanada kantistino (1944-2013), kiu naskiĝis en la provinco de Nov-Scotio. Ŝi vivis en vilaĝeto Big Pond, apud Atlantika Oceano. Serĉante laboron, Rita junaĝe translokiĝis kun sia infano al Toronto kaj eklaboris en granda vendej-centro. En Toronto ŝi komencis kanti profesie komence de la 1970-aj kaj baldaŭ poste partoprenis en Mariposa Folk Festival, organizata en Orilla, urbo situita bele apud lago Simcoe. Ŝia pasia, klara voĉo vekis lojalecon de la popmuzika publiko, kiu konis ŝian venkon trans la drama infanaĝo kaj suferado pro malsanoj.

.

.

S-ino MacNeil laboris longe sur la muzik-kampo kaj fine venis granda sukceso, nur en ŝia kvara longdaŭra disko aperinta en 1986. La kanto Flying on Your OwnFlugi memstare‘ – (5:16) https://www.youtube.com/watch?v=0AwTYFu619E vendiĝis rapide en 200 mil ekzempleroj kaj okupis unuan lokon sur ŝlagrolistoj en kelkaj landoj. MacNeil ricevis premion de “Platena disko” kaj esti nomita la plej bona kantistino de Kanado.

Vi neniam estis forta knabino,
vi neniam estis pli sola.
Iam estis vi ambaŭ,
nun estas nur vi sola.

Via flugado estu memstara,
tiel vi estos pli feliĉa knabino.
Kaj kiam vi konas la flugilojn,
vi flugos al ĉielo.
Tiel multe dependas de vi
kiam vi flugas memstare.

Eĉ kiam vi stumblas aŭ falas,
etendu la flugilojn
kaj flugu memstare.

.

En Britujo tre polularis ŝia kanto pri “Jen mi. laboranta homo” (4:23) https://www.youtube.com/watch?v=4fI3HZ2_Nv0 . Aŭtune 1989, kiam Lech Wałęsa ricevis doktoran honorecon ĉe du kanadaj univesitatoj (Hamiltona MacMaster kaj Simon Fraser en Burnaby-Vancouver), laboristaj sindikatoj invitis MacNeil al Hamilton, ke ŝi prezentu ĉi tiun kanton samtage, baldaŭ post la ceremonio. Sekve ŝi koncertis en 10 eŭropaj landoj, en Japanio kaj Aŭstralio; en Usono ŝi ne estis bone akceptita. Rita MacNeil koncertis plu kaj surbendigis aliajn kantojn, sed neniu surpasis tiun unuan sukceson de “Flugi memstare“. Oni ŝatis ankaŭ ŝian “Now the bells ring” /Nun aŭdiĝas la sonoriloj” – pri Kristnaskaj Festoj. En lastaj jaroj de sia vivo Rita MacNeil kreis ankoraŭ alian diskon: “Kantoj, kiujn mia patrino amis“.

.

S-ino Rita O’Neil havis malfortan sanon kaj devis traiĝi gravajn kirurg-operaciojn. Mortis baldaŭ post unu el ili. Amikoj ofte rememoras la bravan kantistinon kaj en apud-oceana vilaĝo Big Pond restis ŝia teoĉambro.

.

*

Joëlle Rabu

La dua kantistino, Joëlle Rabu ne estas tiel populara, sed ni mencias ŝian nomon, ĉar Joëlle estas verŝajne sola muzik-profesiulo kiu kantis en Esperanto. Ŝi devenas el franca familio vivanta en Winnipeg, la ĉefurbo de Manitoba, unu el mez-kanadaj provincoj. Joëlle eklaboris en sia 11-vivjaro, helpante sian patron, kiu estis frizisto. Tio estis simplaj taskoj, ekz. ordigi ŝampu-botelojn aŭ balai plankon. La knabino tamen perlaboris monon – 2 dolarojn potage.

.

La debuto kantista okazis en 1983, unu jaron antaŭ la Universala Kongreso en Vancouver /eo: Vankuvero, la unua en Kanado. Tiam oni “kidnapis” ŝin por la 69-a UK, mi suspektas ke la intrigon aranĝis s-no Willy Du Temple, ĉeforganizanto de la kongreso. Li ankaŭ gastigis tiutempe la plej eminentan E-kantiston, s-ron Veselin Damjanov el Bulgario, la vere profesian operbaritonon. Aldone – Damjanov estis esperantisto, kiu mem tradukis kelkajn kantojn. Mi ne konas la detalojn de tiu kunlaboro, sed ĝia frukto estis kompakta disko – CD, titolita ‘Emocioj’ kie la duopo Veselin-Joëlle prezentas internacie konatajn kantojn.

S-ino Joëlle Rabu kantas en franca, angla, hispana kaj ĉi tie – en Esperanto. Jen la fama kanto el repertuaro de Edith Piaf – “La vie en rose” – (3:3) https://www.youtube.com/watch?v=dHPQl-nOrUQ .

J.Rabu prezentis siajn kantojn en kelkaj kontinentoj kaj krome ŝi aktivis ankaŭ en teatro. Tio ŝin helpas riĉigi la esprimojn sur la muzik-podio. Ĉi tie ŝi kantas dulingve – Full circle / Plena rondo -(3:45) https://www.youtube.com/watch?v=fH8HWQQYcsU&t=8s . La kantistinon akompanas ŝia filo, Nico Rhodes.

.

Nuntempe la kantistino vivas kun sia familio en granda Paficika Arkipelago de Reĝino Karloto /Queen Charlotte Islands, proksime al marbordoj de la okcidenta kanada provinco, Brita Kolumbio. Sur la granda teritorio de pli ol 10 mil kvadrataj kilometroj vivas preskaŭ 4,000 indianoj el tribo Haida.

*

Keath Barrie

Kanado pompe celebris sian 100-jariĝon en Montrealo, la urbo kiu gastigis tiutempe Mondan Ekspozicion nomita populare “Expo ’67“. Malfermis ĝin Keath Barrie (1934-2004) per kanto “On being Canadian” (Esti kanadano). Jen unu el plej popularaj kantoj de Barrie pri insulo en granda lago Hron, Ontario – Christian Island https://www.youtube.com/watch?v=fL4DcblFWDA kie li pasigis somerojn kaj velboatis. Nun la insulo estas indiana rezervejo.

.

La ekspozicio okazis meze de Montrealo, sur la Insulo de s-ta Helena / Île Sainte-Hélène en la marvojo Fleuve Saint-Laurent (St. Lawrence River /eo: Riverego de S-ta Laŭrenco). Tie 62 landoj prezentis siajn kulturajn kaj teknikajn atingaĵojn en 90 pavilionoj. Dum sep monatoj, de majo ĝis oktobro 1967, la ekspozicion rigardis pli ol 10 mil homoj, inklude multajn ŝtatestrojn kaj artistojn.

.

La profundan bariton-voĉon de Keath Barrie oni nomis glataj sonoj, ĉar lia kantado estis trankvila, malstreĉiga. La tekstoj aludis al diversaj lokoj en Kanado kaj foje en aliaj landoj, kiujn li supozeble vizitis: Meksikio, Germanio, Karaiba Insularo. Plej multo de liaj kantoj sonas agrable, serene kiel ĉi tiu pri “Somera wino” kantita germane – (3:31)

.

.

Lian profundan bariton-voĉon oni nomis glataj sonoj, ĉar lia kantado estis trankvila, malstreĉiga. La tekstoj aludis al diversaj lokoj en Kanado kaj foje en aliaj landoj, kiujn li supozeble vizitis: Meksikio, Germanio, Karaiba Insularo.

.

Keath Barrie naskiĝis en okcidenta provinco Alberta kaj post jaroj ekloĝis apud vilaĝo Goodwood, proksime al Halifax /Halifakso, atlantika marhaveno. Tie li kun sia edzino kreskigis ĉinĉilojn (scienca nomo: Chincilla lanigera) – vidu la foton malsupre. Onidire ĉinĉilo estas malgranda dombesto, tre simpatia kaj amuzema.

.

1. Akvoj abundas en la regiono de vilaĝo Goodwood; 2. Kaĝaro, en kiu gesinjoroj Barrie bredis la ĉinĉilojn; 3. Somere Nov-Skotion vizitas multaj turistoj kaj oni nomas ĝin “Ludejo de Kanado”.

.

Keath Barrie estis verŝajne homo kvieta, kvankam ŝatis vojaĝi kaj partopreni en aventuroj. Fine ni pova aŭdi lian “Malfruan tangon” /Late show tango – www.youtube.com/watch?v=we92jCsDPz4.

Tiunotke mi sonĝis
ke mi estas Rudolf Valentino
kaj vi estis la virino
kiu bezonis mian helpon.

Do mi kuraĝe vin savis
kaj volis kisi vian buŝon
sed tiam aŭdiĝis mil gitaroj
kiuj ekludis tangon …

.

Tiom ni preparis okaze de la ĉi-somera Universala Kongreso – okazonta ĉi-somere en Montrealo. Esperable kelkaj el ĉi tiuj kantoj plaĉis al vi.

_________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: