Valden – parto 3 (Somero)

Valden – parto 3 (Somero)

Jen la sekvaj ĉapitroj de “Valden” (originala titolo: Walden) la libro, per kiu Henry D. Thoreau tre influis la naturprotektan movadon je internacia skalo.

Ĉiu povas trovi sian “valden”

Gastoj

Komence de ĉi tiu eseo, Thoreau deklaras ke foje li ŝatas troviĝi en societo. Li akceptas gastojn laŭ sia modesta ebleco – ili trinku akvon de la lago, same kiel li tion faras. Se iu volas lin regali pli lukse ol vivas mem ĉiutage, tiam la aŭtoro estas embarasita ĉar sentas ke per sia vizito li kaŭzas troajn zorgojn. Granda ideo kaj valora konversacio bezonas pli da spaco kaj tempo por enradikiĝi en la menso. Tio similas al du ŝtonoj, kiujn vi ĵetas al tranvila akvo; sekve la ondocirkloj rompas unu la alian. Nur bagatelaj interparoloj povas okazi rapide kaj iam ajn. Thoreau rememoras pri unu kanada arbohakisto, kiun li foje renkontas en la arbarao. Tiu laborema homo estas ĉiam feliĉa, honeste eldiras sian opinion kaj kapablas konfesi siajn erarojn. La aŭtoro rimarkis en tiu needukita homo iun praktikan saĝecon lernitan en la vivo proksima al la naturo.

“… En mia domo mi havis tri seĝojn: unu por soleco, du por amikeco kaj tri por societo. Vivante en la arbaro, mi havis pli gastojn ol en aliaj periodoj de mia vivo. (..) De tempo al tempo, mi renkontis en arbaro unu arbohakitson. La 28-jara Alec Thérien veni el Kanado kaj laboris sola, dum kelkaj jarsezonoj. Li mem preparis manĝaĵojn por si, ofte uzante viandon de la kaptitaj bestoj. Kiam mi demandis Alec pri Homer, li diris ke scias pri tiu antikva poeto kvankam ne finis legi tiun libron dum pluvtagoj. Antaŭ 12 jaroj, la arbohakisto forveturis el domo de sia patro en Kanado. Tiu ĉi fortulo povis fari kvindek fostojn dum unu tago, sed ankaŭ kapablis skulpti lagnajn artaĵojn. Li volas perlabori ĉi tie monon, reveni al sia naskiĝlando kaj tie aĉeti farmobienon. 

En iu mateno, Alec venis al mia domo kaj rakontis ĝoje: “Ho Dio, mi ne bezonas alian sporton krom hakado, tial mi tre ŝatas tiun ĉi laboron. Laborante en arbaro, mi povas manĝi diversan viandon de leporoj, pedrikoj aŭ de marmotoj. Vi ne imagas kiel dikaj estas la sovaĝaj kolomboj vintre! Ili tiel abundas, ke sufiĉas al mi manĝado por tuta semajno kion mi kaptos en unu tago.” En vintro li faris tagmeze lignofajron, eksisdis sur ŝtipo, varmigis en kaldroneto kafon kaj manĝis. Paruoj alflugis, eksidis sur lia genuo kaj beke plukis varman terpomon, rekte de la mano. “Mi ŝatis ilin manĝigi tiujn friponetojn, tiel proksimaj” – konfesis la hakisto. 

En jaroj kiam vivis Thoreau, arbaroj ne aspektis tiel bele kiel sur la supra foto. Tial arbohakista laboro estis multe pli malfacila.

*

Kontento pri la vivo kaj lia fizika harditeco pensigis ke tiu homo tiel proksimas al la naturo kiel altaj pinoj aŭ rokoj. Unufoje mi demandis, ĉu li ne estas laca vespere, post la tuttaga laboro. Li respondis: “Eĥ ne, mi neniam estis laca en mia vivo!” Sed lia spirito estis tiel simpla kiel tiu de ifano – sincera kaj senzorga. La naturo pridotis lin per forta korpo, kiu aspiris nenion krom laboro kaj merita ripozo. Mi aŭdis ke unu edukita homo demandis nian arbohakiston kial li neniam plendas kaj ĉu li volus iom ŝanĝi la mondon. “Ne, mi ŝatas la mondon kia ĝi estas” – li respondis subride kun sia kanada akcento”.

Thoreau mencias ankaŭ aliajn gastojn, sed iliaj vizitoj ne estis tiel interesaj.

 

Kampo de fazeolo

La sola loĝanto ĉe-laga priskribas la praktikan scion, kiun li eklernis laborante en la fazeola kampeto. Thoreau evidente ĝuas tiun okupon.  Dum li uzis rastron kaj forigis herbaĉojn ĉirkaŭ la fazeoloj, diversaj voĉoj aŭdiĝis en la ĉirkaŭa naturo. Tiam li ekpensis kiel grava estas laboro surkampa kiu unuecigas lin kun la naturo. Jen la suno varmigas ĉiujn kampojn egale kaj nia tero pridonacas nin malavare sed ĉu ni devas rabi ĝiajn trezorojn senfine? La aŭtoro kompatas la homojn kiuj perdiĝas en laborego, sen konsideri kiucele ioi tion faras: “Ni maldevus restis ĉiam kun la homo kiu sian tutan tempon plenigas per rastro aŭ ŝovelo. Tiam li neniam atingos pli altan nivelon ol fungo, kiu elstaras minimume super la grundo“. Nun sekvas fragmentoj de la ĉapitro.

Fazeolo. Kial mi devis ĝin kreskigi? Nur la ĉielo scias. Ti estis mia nekutima laboro por la tuta somero: kultivi ĉi tiun ter-peceton, kiun antaŭe konkeris arbustoj de potentilo (Potentilla L.), rubuso (Rubus L.), trapunkta hiperiko (Hypericum perforatum L.) kaj similaj sovaĝarbustoj kun agrablaj floroj, dolĉaj fruktoj aŭ pulsoj. Kiom mi povas lerni prizorgante fazeolojn aŭ pizojn?

“… Por vespermanĝo, mi kuiris tranĉitajn legom-tigojn. Per longaj vicoj de fazeolo mi ornamis la pejzaĝon simila al tiu vidita en revoj de mia infaneco. Tiel markita estis mia ĉeesto tie, per ŝos-aksoj de fazeolo, folitigoj de kukurbo kaj reboj de terpomo.  La suno lumigis ke mi bone rastru la fezolplantojn, moviĝante malrapide laŭ longaj vicoj. Per tiu ĉi kultivita kampo, mi kreis ligilon inter la sovaĝa tereno kaj agrikulturo, same kiel civilizo povas kunigi edukitajn homojn kun sovaĝuloj aŭ barbaroj.  Fine de la deklivo kreskis kverko en kies ombro mi povis ripozi”.  Apude, sur altaj branĉoj de betulo, mi rimarkis turdon (Turdus rufum), nomata ankaŭ la “kantisto”  pro sia bela voĉo, melodie disaŭdigata ekde frua mateno: “dropu-dropu-pulitap-pulitap!”.

Ĉi tie vi povas aŭskulti ĝian koncerton:  (3:50)  https://www.youtube.com/watch?v=c10I62nX3T0&t=30s

Dum unu suna postagmezo, mi vidis noktofalkon (Chordeiles minor). Cirkulanta en altaĵoj, la birdo aspektis tiel malgranda kiel polvero. De tie, laŭ tia perspektivo ĝi povis rigardi pli vaste, trans la homa horizonto. Rimarkinte ion, la birdo falflugis rapide por atngi la predon (kaptitaĵon).

En unu tago, miajn okulojn logis grupo de rokkolomboj (Columba livia), kies flugiloj ventumis laŭte aeron.  (Ne konfuzu vin kun la pli granda palumbo /Columba palumbus, ang:  Common wood pigeon, kiu vivas nur en Eŭropo ka Okcidenta Azio – NU red).  Alifoje, paro de akcipitroj (Accipiter gentilis) soris alte – jen kune, jen dise – kvazaŭ spegula bildo de miaj miaj pensoj. Kiam mi rastris ĉirkaŭ la fazeoloj, unufoje mi frapis malnovan arbotrunkon elsub kiu ekrampis makula salamandro (Ambystoma maculatum). Mi ne volis ĝin timigi kaj foriris por daŭrigi mian laboron, kiu pridonacis min per paco kaj memfido.

Nuntempa dometo estis konstruita laŭ tiu, en kiu vivis Thoreau kaj hodiaŭ tio estas historia objekto. Dekstre inter la arboj troviĝas statuo de la verkisto.

Farmistoj en ĉi tiu ĉirkaŭaĵo kreskigas kukurbon aŭ fazeolon same kiel instruis ilin indianoj, kiuj faras tion ekde jarcentoj. Ni ne povas forgesi, ke la suno lumas niajn kampojn kiel prieriojn (nordamerikaj stepoj) kaj arbaroj – samgrade, sen distingo. Tial homa laboro estas nur parteto de la impresa bildo kiun ni vidas ĉiutage. Laŭ tia perspektivo, nia tuta tero estas kvazaŭ grandega ĝardeno.

Vilaĝo

Thoreau deziras ke ĉiuj membroj de la socio vivu tiel simple, ke neniu devus priŝteli la alian. La registaro estu justa, ĝuanta veran respekton de la civitanoj. La apud-laga domo de Thoreau estis neniam fermita kaj ĉiu veturanto povus ĝin eniri, trovi protekton sub ĝia tegmento, varmiĝi apud la kameno kaj rigardi la librojn. Jen fragmentoj, kiujn li skribis por ĉi tiu ĉapitro.

Post la matena rastrado, mi ŝatis bani min en la lago kaj naĝis iomete tra ĝia golfeto. Tiel, post la matenaj laboroj, mi lavetis polvon el mia korpo kaj glatigis la frunton el sulkoj formitaj per studado. Jen do, mi estis tute libero en la hodiaŭa postagmezo. De tempo al tempo mi promenis al la vilaĝo por aŭdi aktualajn klaĉojn, kiuj cirkulis tie en gazetoj aŭ de buŝo al buŝo. Se ni ne absorbas ilin tro multe, tio povas esti ioma distraĵo, simile kiel susuro de folioj aŭ grakado de ranoj. En la vilaĝo mi mallonge vizitis kelkajn domojn por kribri lastajn novaĵojn pri paco kaj milito aŭ ĉu nia mondo daŭros longe plu. Antaŭ ol sunsubiro, mi kutime foriris el la vilaĝo, sed en la arbaro jam krepuskis kaj rapide venis nokto. (…)

Dum tiuj revenoj, foje kaptis min forta stormo, kio sonis eĉ pli danĝere en la arbaro. Tiam la okuloj vidis nenion, do mi vagis nur laŭ memoro ĝis fine mi rekonis la du pini-arbojn kaj povis tuŝi la klinkon de mia pordo. Ankaŭ nebulaj vesperoj estis tre maloportunaj al promenado. Foje, en tia vespero mi helpis du junulojn kiuj fiŝkaptis en la lago. Ili misvadis preskaŭ tutanokte, malsekiĝis komplete en longdaŭra pluvo kaj nur matene sukcesis trovi siajn domojn. (…)

Perdi la vojon en arbaro estas neforgesebla, surprize profunda sperto. Tio okazas ofte al vilaĝanoj kiuj vivis en la ĉirkaŭaĵo. Kiam okazis taga neĝblovo, multaj perdis la vojon al siaj domoj. Neniel helpis, ke ili antaŭe ĝin travojaĝis milfoje: ne eblis ĝin rekoni, kvazaŭ oni subite sin trovus en senvoja Siberio. Nokte la situacio estas multe pli komplilka kaj konfuzoj pli grandaj. Tiam ni povas pritaksi vaston kaj fremdecon de la naturo“.

Lagetoj

Aŭtune Thoreau skribis pri geografio de Valden kaj de aliaj lagetoj en la ĉirkaŭaĵo. Li dividas kun lagegantoj sian pripenson pri la ĉirkaŭa naturo kaj pri Valden, kiu ŝanĝas sian aspekton laŭ vetero aŭ (mal-)altiĝo de la akvo. Detruan influon de homoj je la naturo li montras surbaze de unu farmisto, kiu posedis unu el la proksimaj lagetoj kaj tute ne zorgis pri sia kampo, nek pri tiu bela akvejo.  Kaj sube vi povas legi fragmente la ĉapitron mem.

*

Kiam la societo kaj ĝiaj klaĉoj troas, mi foriras al trankvilaj lokoj – en arbaro, herbejo kaj vespermanĝis vakcini-fruktojn /huckleberries and blueberries, rekte el arbustoj kiuj kreskis sur apuda monteto. Poste mi eniris boaton kaj, frapante lagan surfacon per padajo, mi observis la cirklajn ondetojn kaj aŭskultis eĥon etendiĝi surlage ĝis la arbaro, montetoj kaj ĝis la valoj. En trankvilaj vesperoj mi ŝatis eksidi en la boato kaj ludi fluton. Je mia surprizo, okazis foje ke mi rimarkis perkon surprize naĝi apud la boato – ĉu ankaŭ fiŝoj ŝatas muzikon? La vidaĵon kovris krepusko kaj poste mi ekvidis rondan lunon speguliĝi surakve. Revenante el la vilaĝo, mi foje fiŝkaptis enboate.

Proksimis noktomezo, en la arbaro mi aŭdis sonojn de strigo, vulpo aŭ de kelkaj malfruaj birdoj. Miaj malnovaj konatoj rakontis pri la indiana festo nomita paŭ-ŭaŭ (Pow-wow), dum kiu la tuta gento kutimis renkontiĝi sur la monteto por danci, kanti kaj disdonadi reciproke donacojn. 

Legendo diras ke la monteto ektremis kaj multaj ŝtonoj ruliĝis laŭ la deklivo al tiu loko, kie hodiaŭ troviĝas lago. Pro tiu katastrofo, ĉiuj partoprenantoj de la “Pow-wow” dronis kaj nur unu virino (squaw, prononc: skłoł = virino en indiana lingvo) nomata Walden saviĝis. Ekde tiam ĉi tiu lago prenis ŝian nomon (ni esperantigis ĝin je “Valden”).

La vilaĝanoj malofte venis ŝatis fiŝkapti en Valden, kiu ne abundis je mutaj fiŝospecioj.  Iutage oni sukcesis kapti grandan ezokon, kiu pezis preskaŭ 3 kilogramojn.

Kun la fiŝkaptistoj konkuris ankaŭ bestoj, kiel ondatro (Ondatra zibethicus) kaj ankaŭ vizono (Neovison vison).

Ankaŭ mevoj, platbekaj anasoj (Anas platyrhynchos) kaj anseroj ŝatis flugi ĉi tien.  En malprofunda akvo mi rimarkis testudon kun mituloj (Mytilus).   Proksime al bordo, en la akvo vadis ankaŭ longkrura tringo (Totanus macularius). Proksime al akvo cirkulis dukolora hirundo (Hirundo bicolor), ĉasanta kulojn, muŝojn kaj aliajn insektojn.

Super ili ĉiuj, alte inter la nuboj ŝvebis fiŝaglo (Pandion haliaetus) – preta ĉiumomente plonĝi en akvon.  Kaj foje ĝi ripozis sur la pinto de vejmuta pino (Pinus strobus).  Mi rememoras la tagon sur Valdeno, kiam mi unuafoje boatis uzante pagajon.  Sur la kruta bordo kreskis altegaj pinoj kaj kverkoj.  Tiam ĉi lago esti tiel trankvila! Kiam la matena roso forfalis, inter la branĉetoj ekbrilis perloj de araenaĵo. Post ĉiu frapo de remilo, surakve ekdancis sunradioj kaj milda eĥo disfluis melodie.

*

Kiel kontrastis tiu vidaĵo kun la farmo, kiun mi vizitis antaŭ nelonge! Ĝia posedanto ne interesiĝis pir la naturo, li nur pensis kiel vendi ĉion en marketo. Nenio kreskis tie libere, la kampoj ne donis bonajn rikoltojn, sur la herbejo videblis neniu floro. Ankaŭ la arboj ne fruktis malgraŭ ke la farmisto malpacience atendis kiam li povos ilin ŝanĝi je dolaroj.

Akvoj de Valden ne abundis je fiŝoj tial ĝi malofte estis ĝenata per fiŝistaj boatoj. Blankaj akvolilioj (Nymphaea alba) ne ornamis la akvon, ĉar ili bezonas kotan fundon kaj tie estis nur ŝtonoj.  Tio taŭgis por blua irido (Iris versicolor L.), kies longaj folitigoj elakviĝis ĉe la bordoj. Reflektis ilin la bluverda akvo kaj la tuto kreis impresan harmonion. Ŝatis ilin ankaŭ kolibroj, kiuj kutimis alflugi ĉi tien komence de la somero.

__________________________________

 

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: