Optimista boato

Optimista boato

Se ni vere volas ion atingi kaj strebas tiucele, tiam laŭrokrono de la venko certe al ni apartenos“. (L.Teliga)

Ni aldonas artikolon pri Leonid Teliga (1917-1970), kiu naskiĝis preskaŭ samtage kiel John Kennedy kaj estis ankaŭ entuziasmulo de mar-velado. Antaŭ 50 jaroj li solece navigadis ĉirkaŭ la mondo kaj surmare luktis kontraŭ mortiga malsano. Ekde sia infnaĝo, Leonid ŝatis legi librojn pri mar-veturistoj kaj velboatoj. Antaŭ la 2a mondmilito li volis studi medicinon sed ne havis monon por tio.  Sekve li partoprenis kurson pri velado en Balta haveno Jastarnia kaj ricevis diplomon de mara stiristo. 

Kiam Germanujo eksplodigis la 2an mondmiliton, Teliga estis oficiro kaj en la tagoj 6a-7a de septembro 1939, lia taĉmento batalis kontraŭ la agresantoj apud urbo Tomaszów Mazowiecki. Tiam li estis vundita kaj kun la tuta taĉmento translokiĝis orienten al regiono de Wołyń (eo: Volinio, rus/ukr: Volinj). Ankoraŭ dum la milito, Leonid finis unujaran kurson por ŝipestroj kaj laboris kiel fiŝkaptisto en la Krimea Duoninsulo, flosigis ŝipojn sur la rivero Don, poste en Nigra kaj Azova Maroj. En 1942 li aliĝis al Pola Armeo en Sovetunio, foriris al Britujo kaj tie oni lin direktis al Aviadila Eskadro 303, ĉar li estas spertulo pri navigado. Post la milito, Teliga revenis al Pollando kaj laboris kiel ĵurnalisto, aktoro kaj tradukisto. Poste li translokiĝis al Gdanska Marbordo kaj ricevis la postenon de instruktoro pri marvelado en Gdynia Vel-klubo „Gryf” (Grifo). Tie li povis plene realigi sian pasion pri velado kaj uzis multajn okazojn por partopreni en marveturoj sur fiŝkaptistaj ŝipoj kaj verki artikolojn.

Venis la tempo, en kiu li decidis realigi sian grandan revon: ĉirkaŭveturi la Teron solece sur velboato. Tiucele Leonid vendis sian loĝejon, komencis konstrui la boaton kaj nomis ĝin “Opty” (Opti-misto).  La boato estis preskaŭ 10 metrojn longa, 2.75 m larĝa, pezis 5 tunojn kaj havis grandan ujon por 200 litroj da trinkebla akvo.

La granda aventuro komenciĝis en januaro 1967 kaj daŭris pli ol du jarojn, ĉar li mem devis ripari sian boaton en diversaj havenoj. Multaj gazetoj publikigis artikolojn pri tiu vojaĝo kaj survoje Teliga ricevis honoran membrecon en velistaj markluboj preskaŭ en ĉiuj havenoj, kie li haltis. Sed tiu longa marveturo postulis konstantan lukton kontraŭ ventegoj kaj marondoj. Tio elĉerpas fortojn de ĉiu velmaristo. Aldone, atakis li danĝera kancer-malsano sed, malgraŭ ĉio, Teliga decidis daŭrigi la ĉirkaŭnavigadon. En julio 1968 li haltis sur insulo Fiĝi kaj ekde tiam oni perdis kun li kontakton. En sekvaj 165 tagoj li veladis senhalte la distancon de 13,260 marmejloj (= preskaŭ 25,000 km). Tio estis la monda rekordo. 

En aprilo 1969 Leonid Teliga alvenis al Kanariaj Insuloj kaj fermis la ĉirkaŭteran cirklon de sia vojaĝo.  Oni tuj veturigis la malsanan veladinton al hospitalo en Varsovio, sed la malsano jam tre disvolviĝis.  En tia situacio, nek la kuracistoj, nek kirurgia operacio povis lin helpi.  La velmaristo vivis nur unu jaron pli.

Leonid Teliga postlasis ĉ. 30 librojn, tradukitaj al kelkaj lingvoj, krome multaj rakontojn, poemojn kaj radio programojn.  La plej konata estas “Soleca navigado sur “Opty” (Samotny rejs “Opty” ) – libro, en kiu li bele priskribas la plej grandan aventuron de sia vivo.  Anstataŭ veturi rapide de insulo al insulo, li decidis pasigi pli longan tempon en unu loko por konatiĝi pli bone kun tiu naturo kaj homoj tie loĝantaj.  Haltinte en Karaiba Insularo, la aŭtoro interparolis kun piloto, kiu posedis aviadilon kaj laboris por agrikulturo de Sainte-Lucie (eo: insulo de Sankta Lucio).  La piloto flugis kelkfoje en unu tago, tre proksime al arbopintoj, kaj ŝprucis insekticidojn super ĉiu banan-plantejo.  Nur malmultaj scias tion kiam aĉetas ekzotikajn fruktojn, ĉu ne?   Tiaj kaj pli agrablaj rakontoj abundas sur la paĝoj verkitaj antaŭ kvindek jaroj, sed interesaj ankaŭ por nuntempa leganto. 

Baldaŭ post la ĉirkaŭgloba navigado, kapitano Teliga renkontiĝis kun la studentoj de Marista Altlernejo.  Gdynia 1969.

En knabjaroj, Leonĉjo diris al sia patrino:  Ne ĉagrenu, panjo. Vi ekvidos, ke kiam mi estos viro, oni parolos ke vi kreskigis la bonegan filon“. La patrino ridis ĉar volis kredi ke tio okazos. Sed ŝi ne ĝisvivis tiun tagon, ĉar estis malsana kaj baldaŭ mortis. Ankaŭ Leonid ne longe ĝuis tion, ke plenumis la donitan promeson, ĉar mortis sekvajare, la 21an de majo 1970.  

Honore al lia memoro, oni nomis Velboatan Teliga-Farejon en Szczecin (pron: “ŝĉecin” – pola havenurbo situita en la okcidenta Balta Marbordo). 

Lasta akcento daŭros longe post morto de la soleca maristo: granita ondo de maro, kiu kovras lian tombon.

Mi forkuris al maro por eniri tiun realecon, kiu donas spicon al la vivo: per pipro de danĝeroj, salo de mar-akvo, peno de la muskoloj, kun vasta spaco por la okuloj kaj animo” – li skribis en unu el siaj leteroj.  

_____________________________

4 Replies to “Optimista boato”

  1. Estimataj Interesa artikolo pri Leonid Teliga. Cxu eblas uzi xin en revuo “Pola Esperantisto”? Kiu skribis gxin?
    Amike Robert

    1. Jes, kompreneble vi povas uzi ĉi tiun artikolon en “Pola Esperantisto” sed bv. mencii ke ĝi estas prenita de blogo: familiaro.com La artikolon verkis gJP.

      1. PS: Bonvolu ankaŭ sendi al ni la elektronikan versio de tiu “PE”-numero. Ĉu vi uzis ankaŭ artikolon de s-no Jan Szałowski pri la 1000-jara jubileo de Budiŝina Pac-kontrakto?

      2. Jes bonege mi skribos pri retejo. Cxu vi mem skribis tiun tekston pri Teliga? Cxu mi povas skribi vian nomon kiel autoro? PE kun artikolo de Szałowski estis sendita al printejo . Elektronika versio en pdf estos preta gxis fino de semajno. Poste mi sendos gxin al vi.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: