Sinergia Klubo

Sinergia Klubo

(La kelklingva tradukado okazos baldaŭ, vi povas veni ĉi tien dum la sekvonta semajnoj).

Karaj Legantoj! 

 

Jen aperas la nova rubriko – “Sinergia Klubo” (S.K.), en kiu vi povas trovi tian artikolon /artikolojn kiun ŝatus legi viaj konatoj, amikoj aŭ membroj de la familio. Tial ĉi tie (en la S.K.) – ni publikigos foje interesan artikolon kun ties tradukaĵoj en kelkaj lingvoj. Se ĝi estos ankaŭ en via gepatra lingvo, vi povas al tiu teksto aldoni ilustraĵojn el la originalo kaj fari propran kopion uzante presmaŝinon de via komputilo. Sekve eblas ĝin fotokopii, disdoni al kelkaj personoj kaj interparoli ĉu tio estis interesa. Ne forgesu diri ke la artikolo estis tradukita el Esperanto. Kaj se kelkaj homoj interesiĝos pri tio, tiam vi havos jam grupeton, al kiu vi povos regule disdoni (ne tro ofte) alian artikolon. La ideo pri Sinergia Klubo naskiĝis dum tradukado de la artikolo “Rompigaj radioj” kaj tiam ni ekpensis: tio povas utile tre bone por Esperanto!

Nun ni prezentas al vi la signifon de vorto “sinergio” kiu estas simple kunigo de la du vortoj: 1. la greka sinergia (συνεργία = kunlaboro) kaj la internacie konata energia (kapabla agi, simila al “vis viva” = vivoforto en lingo latina).  Praktike tio signifas, ke ligo (krea kunlaboro de kelkaj personoj) donas pli grandan rezulton ol nura sumo de iliaj unuopaj streboj.  Tial do, bonvenu aktivi en la S.K. – kuraĝe, facile kaj optimisme. La eblecoj estas ĉi tie senlimaj, ni daŭrigos realigi ĉi tiun ideon kaj volonte publikigos informojn pri viaj spertoj. Amike via, NU-red.

………….

 

 

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: