Unuiĝintaj Nacioj jubileas la 75-jariĝon

Unuiĝintaj Nacioj jubileas la 75-jariĝon

La 24an de oktobro 1945, ofiĉialiĝis Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, antaŭe subskribita en San Francisko (Kalifornio). Tiun daton oni rekonas kiel naskiĝtago de la ĉefa tutmonda organizaĵo. Ratifikis ĝin 50 ŝtatoj (kvar potencaj aliancanoj: Usono, Britujo, Sovetunio, Ĉinio kaj 46 aliaj). Eksludita estis la 3-ŝtata nazia akso kaj la kunlaborantaj kun ĝi ŝtatoj. Nuntempe al UN apartenas 193 ŝtato-membroj kaj, krom la ĉefa sidejo en Novjorko (ekskluzive internacia teritorio), la organizaĵo havas du oficejojn en Eŭropo (Ĝenevo / Svislando, kaj Vieno /Aŭstrio) kaj unu en Afriko (en Kenia ĉefurbo Nairobi).

.

Esencan parton de la OUN formas Porpacaj UN-trupoj (PUNT) – nomitaj bluaj helmetojbluaj beretoj), kiuj intervenas en regionoj suferantaj pro militoj aŭ en kazo de naturaj katastrofoj. Ekde 1948, la UN-pactrupoj protektis homojn pli ol 70-foje en diversaj tragediaj okazintaĵoj. En tiuj pac-protektaj operacioj servis ĉ. 750 mil soldatoj el 110 landoj, inter kiuj preskaŭ 2300 perdis la vivon. En jaro 1988, la PUNT ricevis Nobel-premion por la aktivado serve al mondpaco.

Malgraŭ konstantaj klopodoj por elimini militojn, ekde la neforgesebla 1945, neniu jaro pasis senmilite kaj nur en ĉi tiu jarcento okazis jam 116 milit-konfliktoj. Precipe unu regiono de la mondo ŝajnas bruli daŭre: la Okcidenta Azio /Mezoriento. Krom la nesolvita problemo de Golan-Altaĵoj kaj dramo de la Palestina popolo, tragedion travivas la nacioj de Libanujo, Irako kaj landoj al ĝi najbaraj de orienta flanko.

En lastaj semajnoj, milito minacas Sudorientan Eŭropon, kie du landoj – Turkio kaj Grekio, aldone kun la insula Kiprujo – konfliktas pri la zonoj (EEZ*) de la orienta Mediteranea Maro. Sub ĝia fundo troviĝas verŝajne petrolo kaj tergaso. Malgraŭ, ke marlimoj estis jam fiksitaj, Turka registaro postulas rajton bori la marfundon kaj ekspluati ĝin ekonomie. Grekio deklaras, ke – laŭ internacia juro – tiu parto de la Mediteraneo estas greka kontinentbreto. Por teni (aŭ ekposedi) tiun rajton, la engaĝitaj ŝtatoj sendis al tiu regiono siajn marŝiparon kaj milit-aviadilojn.

* EEZ estas ekskluziva ekonomia zono, kiu troviĝas sur- kaj en-mare pli ol 200 mejlojn (370 km) for de la ŝtato posedanta la respektivan marbordon. Tiujn mar-zonojn regulas mara juro, konfirmita de UN-konvencio en 1982.

.

Supre, du mapoj por kompari: 1. maldekstra – marzonoj fiksitaj laŭ internacia juro 2. dekstra – la marakvoj en koloro flava kaj malhele blua (laŭ turka prezidento) apartenas al Turkio.

La prezidento de Turkio Recep Erdoğan avertis, ke se la greka registaro ne aliĝos por diskuti pri la kontesteblaj akvozonoj en orienta Mediteraneo, tiam Grekio pagos por la konsekvencoj. Laŭ liaj vortoj: “Aŭ ili komprenos lingvon de politiko, aŭ devos ĝin kompreni post doloraj spertoj sur la (milita) grundo” – minacis la turka prezidento. Necesas memori, ke turkaj armeoj troviĝas jam en Sirio kaj Libio (ĉu estonte ankaŭ en Grekio?).

Erdoğan aldonis, ke Turkio havas sufiĉan forton politikan, ekonomian kaj militan por disŝiri altruditajn malĝuste mapojn kaj dokumentojn. Temas pri tiaj regionoj de la Mediteraneo, kiuj ĝis nun estis ekonomiaj mar-zonoj de Grekio kaj Kiprujo. “La turkaj konkeroj ne signifas okupadon aŭ prirabon, tio estas disvastigo de Alaha justeco. Se iu volas nin kontraŭi, venu ĉi tien kaj li pagos por tio. Turkio pretas al iu ajn ago kaj rezulto.” – li diris.

La mondfama komponisto Mikis Theodorakis tre malofte esprimas opinion pri politiko, sed ĉi-foje li komentis: “Erdoğan kondutas tiel kvazaŭ li serĉus varmegan punkton. (…) Hodiaŭ, kiam la turkaj ŝipoj kontraŭleĝe moviĝas sur la teritoriaj akvoj de Grekio, ni aŭdas liajn provokajn kaj ofensivajn eldirojn. Ĉe tia okazo ni memorigu pri la kontraŭleĝa kaj kruela traktado de la rifuĝintoj. Tiujn homojn kontrabandas la turkaj fikomercistoj al grekaj insuloj – kun plena apogo de la turka ŝtato””.

Supra foto, farita en Ateno – 2010, de maldekstre: R.Erdoğan kun la edzino, Mikis Theodorakis kaj G.Papandreau kun la edzino. Tiam oni parolis pri la neceso plibonigi ekonomiajn kaj kulturajn rilatojn inter la du najbaraj ŝtatoj.

Printempe 2010, Mikis Theodorakis organizis en sia granda domo renkontiĝon de R.Erdoğan (kiu estis tiam ĉefministro de Turkio) kun la greka ĉefministro G.Papandreou. Tion riproĉis al li kelkaj grekaj ĵurnalistoj kaj la muzikisto respondis: “Mi estos ĉiam la heroldo de paco kaj de internacia justeco kaj mi apogas tutkore pacan kunekzistadon de niaj du landoj, seme kiel de ĉiuj nacioj. Tamen oni strebu kompreni kaj respekti unu la alian, rekonu integreco de alies teritorio. Bedaŭrinde, hodiaŭ ni alfrontas la tre agreseman kaj danĝeran politikon de Turkio, regata de Erdoğan. En tia situacio mi, kiel greko, devas defendi niajn rajtojn“.

La 1000-persona orkestro, dankeme al Theodorakis ludas lian popularan kanton “O Kaimos” /Tristo – (4:30) https://www.youtube.com/watch?v=0k1g75YCv8s .

.

Paradokse, ambaŭ ŝtatoj, Grekio kaj Turkio) estas la membroj de NATO (Nord-Atlantika Trakt-Organizo) kaj tiu internacia institucio montriĝas senpova por estingi la konflikton. La precedenso jam okazis en julio 1974, kiam la turka armeo invadis norda parton de Kiprujo kaj deklaris ĝin sendependa ŝtato, malgraŭ ke neniu ĝin rekonas. Tiautempe la prezidento de Kiprujo estis ortodoksa ĉefepiskopo Makarios la 3-a, kiu zorgis ke la insulo aliĝu al neniu milita bloko, sed restu ĉiam neŭrala.

Makarios estis tre aktiva en la Movado de Senaliancaj Ŝtatoj. Komence li dubis pri eblecoj de kunlaboro de okcidentaj ŝtatoj kun la orienta bloko, sed li estis konvinkita, ke teni bonajn rilatojn kun ambaŭ flankoj estus profita por Kipro. En mallonga tempo li fariĝis unu el gvidantoj de tiu movado kaj promesis malebligi instalon de atombomboj en la brita militbazo, ĉar tiuj amasdetruaj armiloj povus esti uzistaj en batalado kontraŭ arabaj ŝtatoj.

Supre: Marblua koloro – mebroŝtatoj de MdSŜ / NAM; Helblua koloro – ŝtatoj observantoj.

La Movado de Senaliancaj Ŝtatoj (MdSŜ / NAM: Non-Aligned Movement) estas internacia organizaĵo de ŝtatoj, kiuj ne apartenas al neniu milita alianco (kiel ekz. la okcidenta NATO aŭ kontraŭa al ĝi Varsovia Pakto). MdSŜ / NAM devenas el ideoj de Mahatma Gandhi, disvolvita poste de lia posteulo Jawaharlal Nehru. Al tiu koncepto aliĝis prezidento de Egitptujo, Gamal Naser, indonezia prezidento Sukarno, el Gano – Kwame Nkrumah kaj Josip Broz Tito el Jugoslavio. La MdSŜ / NAM starigis jenajn celojn:

  • stabiligi sendependecon de la liberiĝintaj ŝtatoj;
  • protekti ŝtatojn, ke ili ne fariĝu klientoj de la ĉefpotencoj;
  • pozitiva influo je Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj;
  • decidoj pri internaciaj rilatoj esti demokrafe faritaj;
  • rezisto kontraŭ ĉiu perforto.

Memorindas la fakto, ke disvastigo de Esperanto trovas relative favoran atmosferon en landoj kuniĝintaj per Movado de Senaliancaj Ŝtatoj – simile kiel en aliaj neŭtralaj organizaĵoj. Tiuj medioj estas kutime pli malfermitaj al problemoj de justeco kaj kultura diskriminacio ol usone kontrolataj institucioj – ĉiam interesitaj en firmigo de angla lingvo kiel sola internacia komunikilo.

.

Pro sia aktiva neŭtraleco, voĉo de la senaliancaj ŝtatoj estis serioze konsiderata dum ĉiuj kunsidoj de la UN. Tio estis aparte grava dum la malvarma milito. Nuntempe al la Movado apartenas pli ol 100 ŝtatoj, sed la internacian politikon ŝajnas gvidi ne tiom justeco, kiel financoj.

.

Surpre: la kvin ŝtatistoj kun porpaca vizio – J.Nehru, K.Nkrumah, G.Naser, Sukarno kaj J.B.Tito, kiu post la 2-a mondmilito volis formi regione Balkanan Federacion (Jugoslavio, Bulgario, Greklando kaj Albanio) por kunigi la fortojn serve al la komuna sekureco.

*

Okaze de la Olimpikaj Ludoj, akorde kun la antikva tradicio, oni anoncis: “Jaro 2000 – jaro sen militoj”. Bedaŭrinde, la tiamaj grekoj ŝajnas pli saĝaj ol niaj nuntempaj politikistoj. Krom la konflikto inter Turkio kaj Greklando, la malpaciĝoj okazas ankaŭ en Kaŭkaza Regiono inter Azerbajĝano kaj Armenio, sociaj agitiĝoj en Belarusio kaj la “silenta milito” en Ukraino. Tio estus tamen materialo por aparta artikolo.

_________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: