Estas mi esperantisto ?

Estas mi esperantisto ?

Pasintmonate mortis Zlatko Tišljar, honora membro de UEA kaj unu el plej grandaj aktivuloj en la E-movado dum ties lasta duonjarcento.

Zlatko Tišljar (1945-2020) – ne ĉiuj sukcesas fideli al siaj junecaj idealoj.

En kelkaj gazetoj kaj ret-fontoj ni legis lian biografion kaj estis mirigitaj ke unu homo povis tiel multe fari. Listo de liaj aktivecoj kaj atingaĵoj estus tro longa por ĉi tiu “Novaĵletero” tial ni mencias nur kelkajn: Pupteatra Internacia Festivalo – eble la plej granda en la mondo (1969, kun la Studenta E-Klubo), Internacia Kultura Servo (1972 / Međunarodni Centar za Usluge u Kulturi ), Zagreba Metodo de E-instruado (1980), Projekto Interkulturo (1991), Asocio por Eŭropa Konscio (1996). Internacia Kultura Servo okupiĝis ankaŭ pri eldonado de libroj de diversaj aŭtoroj, inter ili de la Nobel-premiita Ivo Andrić (Vizaĝoj kaj – kuntradukita de Tišljar – Sonĝo kaj maldormo sub la karpeneto).

.

Internacia Unio de Marionetoj (Pupteatroj) estis fondita en Prago, jam inter la du mondmilitoj. Danke al la PIF-oj, Esperanto funkcias tie kiel unu el laborlingvoj: https://wepa.unima.org/en/croatia/ .

Zlatko esperantiĝis 17-jara kaj tial verŝajne li komprenis gravecon instrui Esperanton al infanoj kaj gejunuloj – (11:32) https://www.youtube.com/watch?v=i4kCMV9mmck . Estus malfacile diri kiom da personoj, precipe gejunuloj, partoprenis en liaj multegaj E-kursoj. Partopreninte en la TEJO-kongresoj, ni vidis Zlatko’n entuzjasme gvidi junularajn E-grupojn el Jugoslavio.

.

Dekstre: Fondintoj de la festivalo, Zlatko sidas fronte (kun E-valizo).

Mortinte baldaŭ post sia 75-jariĝo, s-no Tišljar postlasis kelkajn verkojn – spicitaj per kelkaj acidaj rimarkoj. Bedaŭride, Zlatko pravas kaj rajtis fari tion, ĉar li mem laboregis persiste kaj dum jaroj povis observi amason de la sen-age parolantaj teoriuloj. Malgraŭ ĉio, UEA nomumis lin sia Honora Membro. Uzinte lian eseon ”La rolo de mezkapabluloj en Esperanto-movado” ni prilaboris koncize ties esencajn ideojn. La tuta teksto troveblas en la reto kaj ni vidos, kiom da esperantistoj kuraĝos alfronti ĝin kaj dividi siajn opininiojn (prefere kun praktikaj konkludoj).

*

La rolo de mezkapabluloj en Esperanto-movado

En malgrandaj sociaj grupoj kiel ekz. tiuj en nia E-movado, troviĝas malmultaj homoj talentegaj. Rezulte, la gvidan pozicion okupas kutime nur la mezkapablaj. Kvankam talentuloj aperas de tempo al tempo sur landa nivelo, tamen ili ankaŭ malaperas post mallonga tempo. Ĉiu demandos: “Kial?” Ni rigardu la problemon el alia perspektivo. Ĉiuj homoj, do ankaŭ la esperantistoj, vivas en pli vasta socio – la nacio. En tiel natura medio, la mezkapabluloj havas adekvatan por si pozicion, la mezan de grizaj ĉiutaguloj, sen apartaj sucesoj kaj sen aŭtoritato. Tamen ili facile fariĝas aŭtoritatuloj en E-movado, aŭ pro pli bona lingva kapablo aŭ pro pasiva neglektemo de la simplaj membroj. Laŭtempe ambicio de la aŭtoritata povo kreskas, ĉar la subuloj facile akceptas tian situacion. Post kelka tempo, la diktatoroj senskrupulaj ekstremas ĉion, kio povus endanĝerigi ilian pozicion. Ili povas amarigi vivon de ĉiu talenta homo kaj lin forpeli de la Movado. Kaj, bedaŭrinde, ili ofte sukcesas en tio ĉar la talentuloj ne havas ŝancon agi serioze en la sekte fermita medio.

Tiel do, almenaŭ dum lastaj jardekoj, ni harmonie stagnas en la “rondo teoria”. Ni produktas mezkapablajn gvidantojn, kiuj zorgas, ke la Movado ne pliampleksiĝu, ni produktas mezkapablan tavolon de literaturistoj (duono de nia “popolo” konsideras sin verkistoj, recenzistoj, lingvistoj). Bonŝance, en tiu sektomuro ekzistas truo. Ĝin faras la junularo. En junularaj rondoj oni ne konscias pri la “neceso” flati la mezkapablajn aŭtoritatojn. La gejunuloj uzis multfoje la ŝancon organiziĝi kaj trovi verajn talentojn. Ofte nur ili kapablas skui kaj renovigi multajn dormintajn societojn, ankaŭ nian E-mondeton.

.

Alian realan forton kreas homoj el profesiaj organizaĵoj kaj entreprenoj. Ili komprenas la problemon kaj strebas malfermi la Movadon por novuloj, kiuj havas stabilan pozicion en sia nacio kaj aktivas en la publika vivo. Tiaj nestoj de homoj iom pli kapablaj minacas la pozicion de la mezkapablaj “aŭtoritatoj” sed ni devas rekoni la neceson kunlabori kun la novuloj. Malfermiĝo al ekstera mondo, profesia aktivado kaj renovigo de la E-kluboj estas la reala ŝanco por akumuli nia kapitalon. Sen tio estos malfacile certigi pluekziston de la Movado.

*

Verŝajne ankaŭ inter niaj legantoj troviĝas tiuj, kies agadon bremsis manko de kunlaboremo flanke de aliaj esperantistoj, kio ne okazas malofte. Por kompletigi la bildon, necesas tamen aldoni ke, krom kelkaj aktivuloj kiuj laboregas dum jaroj, la E-movado konsistas plejparte el pasivaj membroj aŭ eternaj kritikantoj. Eble ilin priskribis Julio Baghy en la konata versaĵo:

Estas mi esperantisto

Verda stelo sur la brusto
Iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto
Estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas
Kaj gazetojn ne abonas.
Librojn legu la verkisto,
Estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido:
“Bonan tagon, ĝis revido”
Ĝi sufiĉas por ekzisto,
Estas mi esperantisto.
Por la venko mi esperas,
Sed nenion mi oferas,
Mi ne estas ja bankisto,
Estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo
La movado, organizo
Helpas mi nur per rezisto,
Estas mi esperantisto.

Post la mort’ ĉe tombo mia
Staros “rondo familia”.
Nekrologos ĵurnalisto:
“Estis li esperantisto”.

.

Ĉiujare, la 26-an de septembro oni celebras Tagon de Eŭropaj Lingvoj kaj tiam en kelkaj landoj oni uzas la okazon por reklami Esperanton.

Zlatko Tišljar “Pajo” estis konata pro sia aktiveco, li ofte partoprenis en E-simpozioj, konferencoj kaj en aliaj aranĝoj. Cetere en Jugoslavio kaj poste en la apartaj respublikoj realiĝis diversaj valoraj inicjatoj kaj E-projektoj. Ni povas mencii apenaŭ la Esperanto-Kampadejon Ŝibenik, ilustritan revueton “Homo kaj Kosmo”, Renkontiĝon de Esperantistaj Geedzaj Paroj aŭ Internaciajn Labor-Tendarojn, dum kiuj esperanta junularo povis resti senpage en konkreta lando, labori tie kaj – uzante la perlaboritan monon – vojaĝi tie kaj viziti la plej belajn lokojn. Pli multe povas fari kelkaj aktivuloj ol amaso da dormemaj membroj. Malgraŭ intertempaj malsukcesoj, ni kredas je la fina venko, ĉu ne?

_________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: