La peniko kaj vivo (Parto 2)

La peniko kaj vivo (Parto 2)

Kelkpersona grupo de biologoj kaj aliaj specialistoj veturis al Norda Atlantiko por esplori profundaĵojn de la oceano. Antaŭ tiu granda aventuro ili faris kelkajn provojn kun du submar-boatoj je profundeco de kelkcent 800 metrojn.

Glen Loates: ” Mia profunda subakviĝo

Subskribinte kontrakton kun la renoma magazino ‘National Geographic‘ kaj kun ‘The Explorer’s Club” (Klubo de Esploristoj), Glen Loates estis invitita al scienca Projekto Beebe kaj la kelkpersona grupo ŝipveturis al Norda Atlantiko. La subakvado estis planita en la kanada provinco Newfoundland (fr: Terre-Neuve, eo: Novlando) kaj apud Bermudaj Insuloj. Tie oni uzis submar-boaton por esplorado de la oceana profundo. Loates estis vilis ilustri la marestaĵojn, kiuj ili observos tra fenestroj de la submar-ŝipeto “Pisces VI”.

.

Supre: Antaŭ la subakviĝo, la artisto ne imagis ekvidi tiel grandajn estaĵojn. Li pentris la sumbaran ŝipeton “Pisces VI” (dekstra bildo), kiu ebligis la grupon descendi tre profunde.

.

La veturiganta ilin ŝipo proksimiĝis al kontinenta breto kaj la teamo eniris la speciale por esploroj konstruitan submar-ŝipeton. Apud la Bermudoj ili subakviĝis pli profunde ol 1200 metrojn. Duonvoje al la fundo, mi ekvidis lumajn striojn, senditaj de rubandofiŝoj (Regalecus glesne), preternaĝantaj apude. Salikokoj (Realecus glense), kalmaroj (Teuthida) kaj meduzoj (Cnidaria) estis ĉie. Kelkaj rapidmovaj estaĵoj saltis kreante belajn kirliĝantajn ŝablonojn de lumo. Konscio, ke mi estas la unua artisto kiu vidas tiajn kreaĵojn de proksimo, estis miriga kaj subprema. Sub ĝia influo mi forgesis, ke neniu povos nin savi ĉar ni subakviĝis tre profunde kaj ne havas kablon, kiu ligus nin kun la surfaca ŝipo.

Post mallonga paŭzo ni plu daŭrigis la descendon. Unu el la sciencistoj, Eugenia Clark volis observi gigantan kalmaron (Architeuthis dux) kaj plibonigi sian scion pri unu danĝera marbesto* (Hexanchus griseus / eo: sesvic-dentega? ŝarko) ĉe la marbordoj de Bermudo. D-ro Clark mendis ŝtalan kaĝon, en kies interno troviĝis bongusta logaĵo: pecetoj de tinuso (Thunnus). Por ne timigi la grandegajn marbestojn, la fortaj talium-jodaj lumoj estis malŝaltitaj. La esploristoj atendis. Subite venis grandega fiŝo kaj provis atingi la logaĵon. Ĝi atakis la kaptilon kaj bategis ĝin furioze, kaŭzanate leviĝon de malhelaj siltonuboj.

Post 3 horoj de subakviĝado ni atingis fundon de la oceano. Tie ni pasigis 7 horojn antaŭ ol reveni al la surfaco. Interne de nia submar-ŝipeto la temperaturo falis ĝis 6 gradoj de Celsius. Dum nia descendo, la muroj malseketis kaj knaris. Mi ektimis pro malsekiĝo kaj malvarmo. Mi ne povis labori akvarele kaj povis uzi nur krajonon.

.

Sekve io ŝaltis severajn lumojn. La pli malgrandaj fiŝoj rapidis fuĝi de la brilo, kiun ili neniam antaŭe spertis. Ekstere de tiu lumo, mi rimarkis ion aperi. Ĝi estis granda specio de ŝarko, la ses-branka ŝarko (Hexanchus griseus), kiun doktoro Clark volis vidi. Malrapide ĝi proksimiĝis al la logilkaptiloj kaj terurigis ĉiujn aliajn estaĵojn, kiuj provis tuj forkuro.

.

.

Tiu grandega, pli ol 6-metra “vormaŝino” estas unu el plej danĝeraj rabobobestoj en la planedo. Ĝi frapegis je nia submara veturilo, kaj skuis ĝin. Sekve tiu terura marbesto moviĝis malrapide apud mia fenestreto. Mi ne povis vidi ĝin la tuta, ĉar tiu monstro estis tro granda.

*

Glen Loates estis la unua artisto, kiu atingis tian profundecon por ilustri la mar-vivaĵojn. Li interesiĝis pri oceano jam en sia infanaĝo, leginte la romanon de J.Verne ‘20,000 leŭgojn sub la maro’. Tiam la knabo eĉ ne imagis, ke iam oni invitos lin al tia aventuro. La revo subite realiĝis baldaŭ post kiam Loates finis tri jardekojn de sia vivo kaj tio estis ebla lia plej granda aventuro.

.

Supre: Glen Loats sur la ferdeko de “Pisces VI” kun 1. prof. Eugenia Clark, iĥtiologo kaj 2. Emory Kristof, fotisto specialĝanta en submara fotado.

Jen, la invitita al submara vojaĝo petnristo profundiĝas oceane kun kelkaj renomaj sciencistoj kaj antaŭ liaj okuloj aperas fantazie spektakla vidaĵo. Eĉ en siaj sonĝoj Glen ne vidis tion, kio realiĝas kadre de la Beebea Projekto.

.

Rezulte de tiu ekspedicio, Bermuda Subakva Esplor-Instituto mendis pentraĵojn pri la vivo en profunda oceano. Loates kreis eĉ ion pli grandan – la murpentraĵon kun diversaj 125 marbestoj. Ĝi estas hodiaŭ unu el gravaj kaj plej impresaj partoj de la instituto.

Parto de lia ekspozicio en la Bermuda Instituto

El tiu projekto nomita “Beebe” mi gajnis kion artisto plej bezonas: inspiron kaj deziron krei. (G.Loates)

_____________

Nun ni revenas al liaj surteraj pentraĵoj

.

Supre: 1 – Komuna fazano (Phasianus colchicus) ĉifoje sukcesis saviĝi de la ruĝa (kaj ruza) vulpo. 2- Sorantaj kampohirundoj (Hirundo rustica) ĝuas liberecon.

.

Maldekstre: Laborejo de Glen Loates abundas je koloroj. Lia kolibro sur la dekstra pentraĵo aspektas malpeza kiel la pendantaj floroj de akvilegio (Aquilegia L), kiuj allogas ĝin. Ili kune kreas trankvilan atmosferon de varma somertago.

.

“Antaŭ neĝblovo”

.

Moska ovibovo (Ovibos moschatus)

Ovibovo (Ovibos moschatus, kio latine signifas “moskeca ŝafbovo”), estas arkta huf-mamulo, konata pro sia dika mantelo kaj pro la forta odoro eligita de virbovaj apud-okulaj glandoj – dum la pariĝa sezono. Somere ili restas en malsekaj lokoj kiel riveraj valoj kaj moviĝas al pli altaj niveloj vintre por eviti profundan neĝon. Ovibovoj manĝas herbojn, likenojn (Likenes) kaj muskojn (Bryophyta, musci). Dum vintro, la plej ofte manĝataj plantoj estas salikoj (Salix arctica).

Ĉi tiuj bestoj originale vivas en Gronlando kaj Kanada Arkto. Foje inuita popolo (eskimoj) hejmigitaj ilin por lano, viando aŭ lakto. La ĉefaj malamikoj de ovibovoj estas arktaj lupoj (Canis lupus arctos), kiuj kaŭzas preskaŭ duonon de ilia tuta ovibova mort-nombro. Aliaj fojaj predantoj, precipe por la bovidoj aŭ malfortaj plenkreskuloj, estas inter alie blankaj ursoj (Ursus maritimus). Ovibovoj distingiĝas per sia defenda taktiko: kiam la grego estas minacita, la virbovoj kaj bovinoj frontas eksteren por formi senmovan ringon aŭ duoncirklon ĉirkaŭ la bovidoj. La virbovoj kutime estas la unua linio por defendi kontraŭ rabobestoj.

.

Vidante la malsatajn lupojn kaj vintran arbaron, oni sentas la severan klimaton de la Nordo.

.

Kanada linko (Lynx canadensis) kun la ĵus kaptita tetrao

Linko estas lerta predanto, kiu plej ofte manĝas neĝŝuajn leporojn (Lepus americanus). Krom tio, linko ĉasas anasojn, tetraojn, lagopojn, sciurojn, kampomusojn, talpojn kaj junajn huf-bestidojn. Ĝi preferas vivi en densaj pingloarbaroj de Nordameriko, precipe en Roka Montaro. Kanada linko estas bona naĝanto, kiu kapablas moviĝi tra nordaj riveroj de Alaska kaj foje trapasas eĉ la 3-kilometran riveron Yukon. La tetrao (Bonasa umellus) – nomata ankaŭ la rufa lagopo – estas mezgranda, dika birdo kiu vivas en arbaroj de Alaska, Kanado kaj nordaj regionoj de Usono. Ĝi pasigas la la plej grandan parton de sia tempo trankvile sur la grundo kaj vintre enfosas sin en neĝo por varmo. La birdo diferencas de siaj kuzoj el familio fazenadoj (Phasianidae) dum la pariĝa ceremonio. Kontraŭe al aliaj lagopaj specioj, la rufa lagopo eligas nur unun sonon – t.e. rapida, flugil-batanta tamburado kiu aŭdeblas en radiuso preskaŭ duonkilometra.

” Ŝtormo forpasas”

.

.

Blua ardeo estas unu el plej grandaj en sia specio, ĝiaj flugiloj etendiĝas ĝis 2 metroj!. Ĝi vadas en malsekaj grundoj marbordoj, ĉasante fiŝojn. Kardelo (dekstra pentraĵo) vivas en kampoj kaj inter arbustoj, tie ĝi faras la nestojn. Ĉi tie vi povas aŭskulti ĝian koncerton – (10:39) https://www.youtube.com/watch?v=3DMk3oNNPRs.

Arbanaso (Aix sponsa)

.

Ezoko (Esox lucius)

Ezoko vivas en multaj freŝakvoj de la norda duonglobo. Tiu predanta fiŝo povas atingi longecon plian ol unu metro kaj pezi 6 kilogramojn. Ezoko ne viglas postkuri fiŝojn, sed preferas kuŝi inter akvaj plantoj kaj atendi ĝis kiam la predo proksimiĝos. Tamen foje ĝi povas ataki tutan fiŝaron. Krom fiŝojn, ĝi kaptas ankaŭ malgrandajn akvobirdojn kaj terbestojn (ronĝuloj, ranoj, ktp.)

.

Atlantikaj ŝubŝtatoj kaj provincoj re-gastigas post vintro ikterojn, kiuj kutime alflugas tien komence de majo. Glen Loates pentris paron de tiuj birdoj, konataj pro sia lerteco en nestokonstruado. Metita en la pendantaj branĉoj de arbo, la paro estas kaptita meze de sia metia okupo.

.

Abeloj ĝenas la grizan urson (Ursus arctos horribilis), kiu ŝategas ja mielon.

___________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: