Tradukistoj kaj Esperanto
En la ĉi-jara decembro okazus 22-a Monda Kongreso de Tradukistoj, dum kiu oni teorie uzas du oficialajn laborlingvojn: anglan kaj francan. Aldone, por la gastiganta lando permesita estis ankaŭ la hispana. Tio signifas, ke praktike estus tie uzata nur unu el tiuj tri – la angla. Pro la virusa paniko, ankaŭ tiu kongreso estis prokraste nuligita, simile kiel plimulto da eventoj.
Estus interese legi la programon de la evento kiu, almenaŭ por la esperantistoj, ŝajnas bombasta kaj ne pragmatika – precipe laŭ perspektivo de racie elektota, logika pontolingvo. Jen parto de la belvortoj, kiuj pluvas el tiu programo: “Laboro de tradukistoj ne ĉiam estas aprezata. Tamen nia laboro permesas ĝui mondan literaturon aŭ rezultojn de scienca kaj teknologia progreso. Ni asistas tiujn frapitajn per militaj konfliktoj aŭ naturaj katastrofoj, ni proksimigas diversajn kulturojn. Kompreno inter nacioj kaj serĉado de vojoj al paco estus riska sen kontribuo de lingvaj profesiuloj.” Verŝajne malmultaj inter tiuj lingvaj specialistoj aŭdis pri interlingvistiko kaj eble neniu ĝin studis.
.
Kaj fluas plu ĉi tiu daŭripova NOVPAROLO (“newspeak” – la esprimo unue uzita de George Orwell) : “… Traduko, terminologio kaj interpretado subtenas la homajn rajtojn kaj fundamentajn liberecojn, kiuj estas kernaj por daŭripova disvolviĝo, inkluziva regado, paco kaj socia egaleco. Ili estas nemalhaveblaj por krei realigeblan kaj dezirindan estontecon“.
.
Ĉi-supre videblas kelkaj tradukistaj simboloj pri: 1. Internacia Federacio de Tradukistoj (FIT); 2. Flago de FIT kaj 3. Organizaĵo “Tradukistoj sen Landlimoj” kiu havas sian ĉef-oficejon en Usono kaj de kie ili povas amike distribui demokratian komunikadon. Sube ni citas kelkajn titolojn de la temoj, kiujn oni elektis por tiu kongreso:
- Nunaj kaj estontaj faktoroj, kiuj influas laboron de lingvoprofesiuloj;
- Jura traduko kaj interpretado;
- Literatura traduko; aliro al minoritataj lingvoj kaj kulturoj;
- Lingvaj profesiuloj en internaciaj organizaĵoj;
- Riskoj kiujn interpretistoj kaj tradukistoj alfrontas en siaj labormedioj;
- Rilatoj inter praktikantoj, akademiuloj, agentejoj kaj klientoj;
- Avantaĝoj kaj minacoj de la interreto;
- Trejnado de lingvoprofesiuloj kaj bezono sekvi la rapide ŝanĝiĝantajn tempojn;
- K.t.p.
.
La organizantoj anoncis, ke tradukistoj, terminologoj, interpretistoj kaj aliaj lingvoprofesiuloj estas invititaj prelegi /dialogi pri la populara temo: “Mondo sen Baroj”. Ĉiu prelego daŭrus 20 minutojn + 10 min. por demandoj kaj respondoj. Kaze de panela /podia diskuto, ĉiu prezentaĵo daŭrus respektive 60 + 30 minutojn. Ĉu vi kredas, ke ili permesus prelegi tie pri Esperanto? Alia demando estas, ĉu esperantistoj disponas pri kohera, konciza strategio kaj ĉu ni kunigas la fortojn por ĝin realigi. Ĉu vi /ni trovas kunlaborantojn ekster la E-movado?
Internacia Federacio de Tradukistoj (FIT – Fédération Internationale des Traducteurs /International Federation of Translators) estis fondita en Parizo, 1953 kaj ĝia ĉefsidejo troviĝis unue en Kanado kaj, ekde jaro 2010, en Svislando. Al ĝi apartenas ĉ. 100 profesiaj asocioj, kiuj reprezentas pli ol 80,000 tradukstojn el 55 landoj.
.
S-ta Hieronimo, la patrono de tradukistoj.
Samjare kun la fondiĝo de FIT, oni deklaris Internacian Jaron de Tradukistoj kaj decidis, ke ĝi estu celebrata ĉiujare, la 30an de septembro – en la festo de s-ta Hieronimo, kiu tradukis la Biblion en jaroj 382-406 p.K.
.
Ĝis nun okazis 21 kongresoj de FIT, plej ofte en Eŭropo; krom tio en Kanado, Usono kaj Aŭstralio. Oficiale dum la evento funkcias tri laborlingvoj: angla, franca kaj tiu de la gastiganta lando. La FIT-kongresoj estas organizataj ĉiun trian jaron, kun partopreno de 800 ĝis 1600 homoj el kelkdek landoj.
.
.
_______________________________