Reveno al renkontiĝoj

Reveno al renkontiĝoj

Gen3 ferias

Meze de la pasinta oktobro, geknaboj de Gen3* (Generacio 3-a, kiun formas 9-13 jaraj bazlernantoj, estas unu el plej junaj en la Fokolara Movado) pasigis kelktagan libertempon en ripozejo de Baffardière. La ripozejo troviĝas en Alpa Montaro /sud-okcidenta Francio kaj la grupon akompanis tien naŭ instruistoj. Dum la unua tago ĉiuj interkonatiĝis kaj ludis en salono.

.

Sekve ili vizitis la montaran vilaĝon. Ĉiutage okazis pied-ekskursoj en la valoj kaj sur montaj deklivoj. En la regiono kreskas multaj arbaroj, kie la gejunuloj kolektis la falintajn foliojn, konusojn (strobilojn de pingloarboj) kaj fruktojn de diversaj arbospecoj.

Kadre de la projekto “Kuraĝu prizorgi” (Dare to care), la junaj partoprenantoj lernis kiel konduti amikeme, uzi bone siajn talentojn, helpi unu la alian, donaci ridetojn en sia familio, lernejo kaj ĉiuloke. Krom diversaj tabul-ludoj en la ripozejo, ili multe sportumis kaj kantis ĉe bivakfajo. La gejunuloj aspektis feliĉaj, interamikiĝis kaj esprimis la deziron reveni tien denove.

* Gen3 signifas “Generacio 3-a” kiun formas 9-13 jaraj bazlernantoj. Ĝi estas unu el plej junaj branĉoj en la Fokolara Movado.

_________________________

.

La ĝojo reveni

Junularaj komunumoj, ĉefe mezlernejanoj, de la 20-a kvartalo en Parizo renkontiĝis la 11-an de oktobro 2020 por komenci sian novan lernojaron. Venis multe pli da gejunuloj ol en la pasintaj jaroj.

La junularo ĝuis tiun renkontiĝon, pos kelkmonata disiĝo. Pro tiu okazo estis aranĝita ankaŭ arta programo, kun partopreno de aktoroj kaj uzo de novaj teknikoj en muziko kaj animacio (movbildoj). Okazis ankaŭ momentoj de meditado de Chiara Lubich, prezentita dum la renoma evento Ensemble pour l’Europe (Stuttgart – 2004).

.

Entuziasme akceptiĝis la internacia projekto “Dare to Care” /Kuraĝu Zorgi kiun esprimas koncize la tri vortoj: “Lernu – Agu – Dividu”. Ankoraŭ ĉi-jare la franca junularo organizos helpon por Libanujo kaj Ebur-Bordo. La renkontiĝo finiĝis per bela surprizo, unu amika geparo sin fianĉigis. Jen kelkaj impresoj de la partoprenintoj:

Mi estis feliĉa veni ĉi tien. Oni trovu ekvlibron inter la timiga amas-informado kaj la homoj lasitaj sole kun la televidaj aŭ komputilaj ekranoj. Ili bezonas senperajn interhomajn kontaktoj. Nia renkontiĝo estis necesa por ŝarĝi nin pozitive”.

Estis granda plezuro vidante tiom da junaj homoj, kiuj konulaboras kun aliaj parizaj komunumoj kaj lernas multon unu de la alia. Dankon por la organizantoj”.

La vojaĝo aspektis eble iom freneza, sed ni revenis hejmen plenigitaj per entuziasmo. Plezuris vidi la junajn vizaĝojn – jen bona komenco por nia lernojaro!

_______________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: