La peniko kaj vivo (parto 3)

La peniko kaj vivo (parto 3)

“Malmultaj estas tiaj artistoj, kiuj kapablas redoni detalojn de la naturo tiel precize, kiel Glen Loates” – skribis Les Line, redaktoro de la prestiĝa naturamika revuo Audubon. – “Kio saltas el pentraĵoj de Loates, estas esenco de la vivo, viglo de la besto kun momenta loko en kiu ĝi vivas”.

.

Turnopunkto en lia kariero okazis en jaro 1964, kiam Ontaria Federacio de Naturamikoj petis lin pentri poŝtkarton por Kristnaskaj Festoj. Tiun karton ricevis redaktoro de magazino “La Kanadano” / The Canadian. Sekve ĉirkaŭ Loates, antaŭ ol li fariĝis 20-jaraĝa, kolektiĝis multaj subtenantoj de lia talento. Tiam Reĝa Muzeo de Ontario pretis gastigi ekspozicion de liaj bildoj. Poste lia talento utilis ankaŭ en ornamado de aliaj objektoj. En 1968 li gajnis la Reĝan Filatelan Premion por la unua kolora poŝtmarko “Griza Garolo” (Perisoreus canadensis), kiu videblas ĉi-sube.

.

Multaj artaĵoj de Loates estis uzitaj al ornamado de teleroj, kiujn oni metas en glasoŝranko aŭ pendigas sur muro. Tiel naskiĝis lia firmao, kies logo videblas supre, en la mezo.

Laŭtempe, arto de Loates famiĝis pro nekutima precizeco en detaloj kaj rezulte Kanada Reĝa Monfarejo mendis ĉe li projekton de moneroj.

Lia tre sukcesa projekto realiĝis en belega monero, kiu konsistas el du diversaj metaloj. Ĝi estas dediĉita memore al kanadaj kaj britaj soldatoj batalintaj printempe 1915 en belga regiono Okcidenta Flandrio. Tie, apud urbo Ypres (eo: Ipro) la germanoj uzis venengason, pro kio miloj da sufokitaj soldatoj mortis en grandaj suferoj. Poste tiu gaso estis nomita iperito, laŭ la nomo de urbo Ypres. La batalon partoprenis kanada subkolonelo John McCrae kaj, ŝokita per amaso da mortoj, li verkis poemon “En kampoj de Flandrio” /In Flandres fields. Fine de tiu printempo, la kampoj estis kovritaj per centmiloj da ruĝaj papavetoj (Papaver rhoeas) kaj tion li eternigis en sia poemo.

.

En kampoj de Flandrio, en kampoj de Flandrio,
inter la krucoj starantaj vicon post vico,
papavoj moviĝas de blovanta vento.
Tio markas nian pozicion, dum alaŭdoj
flugas alte kaj kantas en ĉielo.
Ili ne multe aŭdis la pafilojn sube,
sed ni estas jam mortinaj ekde multaj tagoj.
Dum vivante, ni sentis tagiĝon
kaj vidis sunsubiron, ni amis kaj estis amataj.
Kaj nun ni kuŝas en kampoj de Flandrio
kaj per la malsukcesaj manoj ni ĵetas al vi la torĉon.
Tenu ĝin alte.
Se vi …

.

De tempo al tempo, precipe por la kolektantoj, aperas multekostaj moneroj faritaj el arĝento aŭ oro. Oni povas eĉ fari ilin en multaj koloroj, kiel supre: pri aglo (Haliaeetus leucocephalus), kastoro konstruanta akvobaraĵon aŭ pri blanka urso (Ursus maritimus) – ĉiuj projektitaj far Glen Loates.

.

Por la pasintjara 75-a datreveno pri D-Tago* Loates projektis moneron, kiu montras la spuron de soldata boto sur plaĝo de Normandio. Meze videblas la monero farita el 14-karata oro.

* D-Tago /”D-Day” signifas la tre gravan daton dum la 2a mondmilito (la 6-an de junio 1944), ĉar tiam la aliancaj marŝipoj transfloatis Manikan Markolon / Kanalo La Manche kaj atingis la francan marbordon.

.

Tie, la 6-an de junio 1944, surbordiĝis la aliancaj armeoj por liberigi Okcidentan Eŭropon de la germana okupado. Inter la pli ol 150,000 senditaj soldatoj, tiutage 12 mil mortis, pereis aŭ estis vunditaj.

.

Al firmaj atingaĵoj de G. Loates apartenas tiaj libroj, kiel: Arto de Glen Loates, Birdoj de Nordameriko kaj Peniko kun vivo. Precipe ĉarmaj estas liaj pentraĵoj pri etaj bestidoj, kolektitaj en unu libro (dekstra bildo).

Glen Loates estas la fervora naturamiko, kiu sian talenton uzas ofte por subteni valorajn projektojn en diversaj partoj de la mondo. Dum sia tuta kariero li kunlaboris kun kelkaj organizaĵoj kaj grupoj, kiuj okupiĝas pri natur-protektado.

.

La bildojn de Loates karakterizas speciala trajto: ili estas klaraj, fokusitaj nur je la ĉefa temo kaj senigitaj de flankaj apartaĵoj. Verŝajne tial oni ŝate uzas ilin kiel ornamon al praktikaj, ofte uzataj objektoj. Dekstra foto: virinoj kapablas uzi ĉiun okazon por plibeliĝi, eĉ dum la panika sezono. Ankaŭ por tio oni uzis arton de Loates.

.

Por ke la bildo estu maksimume preciza – kiel ekzemple ĉi tiu maldekstra kun nigrakronaj paruoj (Poecile atricapillus) – Loates foje uzas eĉ lupeon. Dekstre: nesto de vespoj.

.

En la sekvintaj jardekoj Loates fariĝis vaste konata pro multaj publikaĵoj kaj ekspozicioj. Oni admiris lian freŝan rigardon je la sovaĝa naturo. En junio 1988, la artisto ricevis ekologian premion de la Ministerio pri Naturaj Provizoj.

.

La supra bildo montras kanadan cervon (Cervus canadensis), nomata ankaŭ elk wapiti. Laŭ biologia nomenklaturo, ĉi tiu majesta besto estas la dua plej granda (post alko) cervospecio en la mondo. Loates nomis ĝin “Destinita por libereco” / Bound for freedom. Laŭ tiu ĉi pentraĵo li poste projektis 100-dolaran moneron (la numismatika luksaĵo, greke: nomisma /νομισμα – prezentiĝas dekstre).

.

1. Virginiaj koturnoj (Colinus virginianus) serĉas semojn vintre. 2. Malgranda linkido (Rufa linko – Lynx rufus) scivoleme gapas desur la roko.

Per sia ŝorca peniko, Glen Loates ŝajnas krei preskaŭ vivajn bestojn. Foje vi havus eĉ iluzion, ke eblas ilin tuŝi kaj mankaresi. Ne mirige, unu el liaj albumoj titoliĝas “Peniko kun vivo”.

Por tiel pentri, verŝajne oni devas vere ami la naturon. Tial Loates fariĝis tre populara kaj estas unu el miaj ŝatataj artistoj.

(Fino)

___________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: