6/17 Nova Urbo – Decembro 2017

6/17 Nova Urbo – Decembro 2017

Soci-kultura bulteno de Fokolar-movado

_______________________________________

Pac-premio 2017:

En lasta oktobro, la Pacan Nobel-premion ricevis Internacia Kampanjo por Abolicio de Nukleaj Armiloj (IKANA / ang: ICAN – International Campaign to Abolish Nuclear Weapons) por “… La multjara laboro celanta atentigi pri katastrofaj humanaj konsekvencoj, kaŭzotaj per uzado de atomaj bomboj. KNS transprenis grandegajn penojn por enkonduki la tutmondan kontrakton pri abolicio posedi atom-armilojn.” La Nobel-komitato substrekis, ke atom-armiloj konstante minacas ekziston de la homaro kaj ĉiun vivon sur la Tero. 

IKANA komencis sian agadon en jaro 2007 kaj ties ĉefa oficejo troviĝas en Ĝenevo. La ideo naskiĝis en septembro 2006 kaj proponis ĝin la Kuracista Internacio por Preventi Nuklean Militon (KIPNM / IPPNW – International Pysicians for the Prevention of Nuclear War, kiu ricevis ankaŭ la Pacan Nobel-premion en jaro 1985). 

Unu el historiaj eventoj de IKANA – inaŭguro okazis en Aŭstralio, Melbourne 2007.

Aprile 2007 estis organizitaj du kongresoj de IKANA – unu en Melbourne, Aŭstralio (vidu la supran foton) kaj la dua en aŭstria ĉefurbo Vieno, dum la renkontiĝo de ŝtatoj subskribintaj Pakton pri Ne-disvastigado de Nukleaj Armiloj. Nuntempe al IKANA apartenas 468 organizaĵoj el 101 ŝtatoj kaj gvidas ĝin ĉefdirektoro, Beatrice Fihn (svisa juristo).  S-ino Fihn estas svisa juristo, kiu studis ankaŭ en Svedio kaj diplomiĝis pri internaciaj rilatoj. Ŝi kritikis la usonan politikon de la kreskanta vetarmado. Ĝis nun,  Usono estas la sola ŝtato kiu uzis atombobojn kontraŭ civila loĝantaro (en Hiroŝima kaj Nagasaki). 

B. Fihn interparolas kun la urbestro de Nagasaki, Tomihisa Taue.  Meze staras la tradukistino. Certe tia vizito ne kaŭzas multajn ridetojn.

En januaro 2018, s-no Fihn flugis al Japanio kaj la 13an de januaro vizitis Muzeom pri Atom-bombo en Nagasaki. Ŝi estis ŝokita vidante fotojn pri la viktomoj de la atoma eksplodo. Tia tragedio povas okaze denove, ĝis kiam nukleaj bomboj ekzistas en la mondo. La gvidantino de IKANA prezentis prelegon ĉe la Universitato de Nagasaki kaj poste veturis al Hiroŝima.  

“La Princo de paco” – litografia bildo de Bavaria pentristo Franz S. Hanfstaengl (1804-1877)

Vizitante Ĉilion, papo Francisko diris la 15an de januaro en aviadilo, survoje al Santiago de Chile:  “Mi timas de la atoma milito, sur kies rando ni jam troviĝas“.  (Verŝajne li scias multe pli pri tiu danĝero ol oni informas nin en amaskomunikiloj).   Li salutis ĉiujn ĵurnalistojn kiuj estis en la aviadilo kaj montris al ili tragedian foton sur kier dorsa flanko li skribis: “La frukto de milito”.  Sur la foto videblas infano, kiu portas mortan korpon de sia pli juna frateto, baldaŭ post la atoma eksplodo en Nagasaki.  Demandita, ĉu li timas de milito, Francisko respondis: “Jes, vere mi timas. Ni estas jam sur tiu rando, kie apenaŭ unu hazardo povas ĝin eksplodigi.  Por malebligi tian riskon, ni devas elimini atomajn armilojn”.   Kelkaj povas diri ke la papo troigas, sed lian eldiron ŝajnas konfirmi Bulteno de Atomaj Sciencistoj: https://eo.wikipedia.org/wiki/Apokalipsa_horloĝo .  

PS:    Verŝajne malmultaj orientiĝas ke, krom la prezentita ĉi tie IKANA, ekzistas ankaŭ alia organizaĵo (=KNS) kiu havas similajn celojn.  Por eviti konfuzojn, ni montru la diferecojn inter ili ambaŭ:

1. IKANA = Internacia Kampanjo por Abolicio de Nukleaj Armiloj (ang: ICAN – International Campaign to Abolish Nuclear Weapons) – fondita en jaro 2007, havas ĉefan oficejon en Ĝenevo (Svislando), ĉefdirektoro de IKANA: s-ino Beatrice Fihn.  Ĝuste IKANA ricevis Pacan Nobel-premion en oktobro 2017.

2. KNS (Kampanjo por Nuklea Senarmigado (KNS /ang: CND – Campaign for Nuclear Disarmament) estis fondita de britaj pac-aktivuloj en jaro 1957 (kvindek jarojn antaŭ IKANA).  Ekde la komenco ili organizadis ĉiujare amasajn protestojn kontraŭ atomaj armiloj (dum la Paska Semajnofino).  Prezidas ĝin s-ro Dave Webb kaj la sekretario estas s-ino Katharine Hudson.  KNS aktivas ĉefe en Britujo kaj ne ĝi ricevis la Nobel-premion. 

 En Britujo aktivas ankaŭ aliaj pac-organizaĵoj.  Unu el ili estas Kristana Campanjo por Atoma Malarmigo (KCAM / angle: Christian Campaign for Nuclear Disarment – CND) http://christiancnd.org.uk , kies logo troviĝas supre, ĉe la dekstra flanko.

Unu el pioniroj de la internacia porpaca movado estis Mahatma Gandhi (1869-1948), marŝas meze sur la dekstra foto), kiu gvidis Hindujon liberiĝi el brita imperio kaj estis murdita, simile kiel aliaj justaj sociagantoj.  Tamen pli kaj pli konstante multiĝas la novaj kuraĝuloj.  Tutmonde ekzistas centoj da porpacaj organizaĵoj kun milionoj da membroj.  Por listigi ilin mankas ĉi tie loko.  Ni ne scias per kiuj lingvoj ili ĉiuj komunikiĝas je internacia nivelo.  Ĉu almenaŭ la gvidantoj estas informitaj pri Esperanto aŭ ĉu ili entute orientĝas pri la konsekvencoj de lingva diskriminacio?

____________________________________

Surponte inter Okcidento kaj Oriento 

Aŭstria ĉefurbo Vieno en lasta novembro gastigis la kongreson de reprezentantoj el 44 movadoj, komunumoj kaj asocioj kiuj formas la reton “Kune por Eŭropo” KpE. En la programo okazis interŝanĝo de opinioj, prezentado de projektoj kaj momentoj de preĝo je la intenco de la tuta Eŭropo.  La partoprenantoj subskribis en la fina rezolucio: “Ni diras ‘jes ‘ al Eŭropo, kiun Dio pridonacis per speciala destino – atesti ke ‘Pasos la tero kaj ĉielo sed Liaj vortoj neniam forpasosĉar en la Krucumito renkontiĝas ĉielo kaj la tero.” Ja eterne aktutalas lia ordono: “Amu vian najbaron kiel vin mem”. 

Pál Toth estas spertulo pri scienco de komunikado kaj en Vieno li reprezentis la hungaran Fokolar-Movadon. Lia prelego titolis “Kulturo de eŭropaj rentkontiĝoj kaj dialogo inter ĝiaj Oriento kun Okcidento” kaj ĉi tie vi povas legi ĝian parton.  

Okcidenta Eŭropo estas la socipolitika koncepto, kreita precipe por la riĉaj landoj de t.n. “unua mondo”. Tio rezultas el plurjarcenta aventuro – politika, ekonomia kaj kultura – malsamaj al tiu de Orienta Eŭropo. Hodiaŭ la nocio “okcidento” asocias kun diversaj demokratioj, liberala kapitalismo kaj kun Eŭropa Unio mem. Tio okazas spite, ke al ĝi apartenas ankaŭ landoj de la orienta parto. Multaj trovas okcidentajn kulturojn logaj, kiuj tamen ŝajnas troviĝis en krizo. Al tio aldoniĝas malsamaj katolika, protestanta kaj (en la Oriento) ortodoksa tradicioj. Krome okazas streĉoj inter la norda kaj suda partoj de la kontinento.

Orienta Eŭropo estas konata pli laŭ geografio ol per siaj tradicioj kaj kulturoj. Ili ankaŭ diferencas inter si mem: landoj de Mezeŭropo, de Balkanio (landoj de Balkana Duoninsulo) kaj de la eksa Sovetunio. La komuna trajto de tiuj landoj estas socipolitikaj problemoj kaj la malfacila vojo de socialismo al kapitalismo. Kvankam la ekonomio ŝajnas subiĝi al transnaciaj reguloj, tamen la kulturaj diferencoj daŭros pli longe.

Unue oni devas konstrui la kulturon de renkontiĝoj

Necesas forlasi la sintenon de kritikado kaj suspektemo. Nur tiam ni povas krei la kulturon de renkontiĝoj, de la reciproka kompreno kaj repaciĝo. En lastaj jarcentoj, la Oriento perceptis la Okcidenton kiel sekvindan modelon de kulturo kaj politiko. Sed la okcidenta scioo sciar preskaŭ nenion pri la orientaj landoj kaj tio kaŭzas miskomprenojn. Ne eblas atingi egalecon kaj reciprokan respekton se la Okcidento ne rekonos la orientajn valorojn. Kaj tio postulas humilecon, fidon, realan scion kaj reciprokan akcepton. Pro tio mi opinias, ke la unua paŝo signifas krei la kulturon de rekontiĝoj kaj konstrui la fundamenton, sur kiu ni povas dialogi. Tiam ni rekonu la diversecon de kulturaj tradicioj kiuj riĉigas nin ĉiujn.

Eŭropaj tradicioj varias kun sia unika beleco kiel ĉi tie, el kvar anguloj de la kontinento:  de Norvegio ĝis Greklando kaj (malsupre) de Porgugalio ĝis Finnlando. 

Krom sia kultura konscio, kelkaj orientaj nacioj volas konfirmi la kristanajn valorojn sur kiuj formiĝis iliaj kulturoj. Ili ankaŭ volas, ke la tuta Eŭropo rekonu siajn kristanajn radikoj el kiuj ĝi kreskis dum pli ol mil jaroj.

Rilatoj inter ŝtato kaj Eklezio

En la Okcidento ekzistas strikta divido inter la ŝtato kaj Eklezio kaj en kelkaj landoj, ekz. en Francio, la vorto „laicité” alprenis la signifon de kvazaŭa religio. En la Oriento, dum la regado de komunistoj, la eklezioj perdis sian aŭtonomecon kaj estis financitaj el ŝtataj fondusoj.  Kion do la Oriento povas oferi? Fronte al multaj kritikoj kontraŭ la socialismaj registaroj, ofte aperis la demando: ĉu io bona povas veni el Orient-Eŭropo? Sed unue ni eble demandu: kiajn problemojn havas la hodiaŭa Okcidento? Kie estas fonto de la sociaj malsanoj kaj ĉu la Oriento povas liveri kuracilon por tio?  En Pollando, Rumanio kaj Rusio (mi menciu nur ĉi tiujn tri landojn) ekzistas publika manifestado de la popola Eklezio, jam ne plu konata en la Okcidento. En multaj regionoj de Orienta Eŭropo, la homoj konscias esti la infanoj de Dio kaj tiel sin esprimas ilia mistiko. Tiu popola pieco povas montriĝi la fonto por Eŭropa renaskiĝo. 

Forto de malgrandaj komunumoj

Por travivi la totalisman regadon, la eklezioj de Oriento lernis krei kulturon de malgrandaj komunumoj. Junularaj grupoj kaj rondoj de familioj kreis la vivon apogitan je la Evangelia solidareco. Ili helpis unu la alian, ne nur morale sed ankaŭ materie. Kultivante tiajn valorojn en sia vivo, ili decidis antaŭeniri kontraŭ la deviga kurento. Jen la trezoro de la orienaj eklezioj, kio mankas en la Okcidento. Kaj tiun trezoron Okcidento povas ricevi kiel donacon de la Oriento. Por konstrui unuecon, oni bezonas veron. Orienta Eŭropo povas malkovri la vojon al vera unuiĝo de la mondo, de tia unueco kiu baziĝas je Dio kaj la universalaj valoroj. Dume la okcidenta pensmaniero ŝajnas esti konfuzita per relativismo kaj ekstrema individualeco.

La komunaj defioj kaj celoj

Ni ĵus montris la diferencojn kaj kritikaj aspektoj, kiuj povas malfaciligi komprenon inter la Orienta kaj Okcidenta Eŭropo. Sed malgraŭ tiuj diferencoj ni havas la samajn problemojn de ekologio, defio kaŭzita de amasa migrado, malriĉeco kaj socia justeco. Niaj movadoj, komunumoj kaj asocioj estas vokitaj por malkovri novajn solvojn kaj, per aktivado bazita je la kristanaj idealoj, helpi la venkon super tiuj pensmanieroj kaj faroj kiuj dividas plu la Okcidentan kaj Orientan Eŭropon. 

Esti kristano signifas hodiaŭ kuraĝe proponi la novajn modelojn por politiko, ekonomio kaj amaskomunikiloj. Tiuj rimedoj servu al ĉies prospero kaj kuraĝigu partoprenon de ĉiuj civitanoj en la socia vivo – diris Pál Toth. Tiel nia iniciato “Kune por Eŭropo” fariĝos firma bazo kaj lernejo por la fruktodona dialogo en Eŭropo. Fine de kongreso oni decidis diskonigi la proponojn de KpE en ciuj regionoj de la kontinento. Tio okazos ĉiujare, precipe la 9an de majo, kiu estas agnoskita kiel “Tago de Eŭropo“. 

La sekva renkontiĝo “Kune por Eŭropo” okazos en Prago dum tagoj 15-17 de novembro 2018. La interesitoj povas legi ĉi tiun retejon: http://www.together4europe.org/vienna-ponte-lovest-lest/ en kvar lingvoj – franca, germana, itala kaj angla. Ankaŭ ĉi tiu filmeto havas subskribojn en kelkaj lingvoj: (11:05) https://www.youtube.com/watch?time_continue=415&v=Ubg98Hzs05U .  

________________________________________

Nova Urbo” (Città Nuova / New City) estas internacia socikultura magazino de Fokolara Movado, kiu antaŭenigas ideojn kaj konkretajn projektojn serve al reciproka kompreno kaj unueco en familioj, komunumoj kaj – je pli vasta skalo – inter homoj de diversaj nacioj, kredoj kaj sistemoj. Fondinto de tiu movado, Chiara Lubich ricevis UNESKO-premion por Paca Edukado en decembro 1996. Sekvajare, dum la vizito de Ch. Lubich en Usono (majo 1997), ni havis la okazon renkonti ŝin kaj peti pri la konsento eldonadi la bultenon “Città Nuova / New City” ankaŭ en Esperanto.  Kun helpo de pola esperantisto kiu doktoriĝis en Italio pri juro kaj komunikado, ni klarigis ke Esperanto funkcias same kiel aliaj naciaj lingvoj kaj bone utilas al internacia kompreno. Samtage, ni ĝoje ricevis ŝian aprobon kaj ekde tiam “Nova Urbo” aperas kaj informas pri pozitivaj eventoj en diversaj partoj de la mondo. Akceptis ĝin bone la esperantistaj legantoj, ĉar ankaŭ nia Internacia Lingvo kontribuas al amikeco kaj paco.  

 *  *  *

Città Nuova /New City estas socikultura magazino eldonata de Internacia Fokolar-Centro en Italio kaj en multaj aliaj lingvoj /landoj: ARGENTINO – Ciudad Nueva; AŬSTRALIO – New City; BELGIO – Nieuwe Stad; BRAZILO – Ciudade Nova; BRITUJO – New City; BULGARIO – Nov Svjat; ĈILIO – Ciudad Neava; ĈINIO (Hongkongo) – San Sin Seung; DANLANDO – Ny Stad; ESPERANTUJONova Urbo; FILIPINOJ – New City; FRANCUJO – Nouvelle Cite; GERMANIO – Neue Stadt; HISPANIO – Ciudad Nueva /Ciutat Nova (en kataluna lingvo); HUNGARIO – Uj Varos; JAPANIO – Uno; KANADO – Nouvelle Cite; KENIO – New City /Nouvelle Cite; KOLOMBIO – Ciudad Nueva; KOREUJO – Kumul; KROATIO – Novi Svijet; LIBANUJO – Citte Nouvelle; NEDERLANDO – Nieuwe Stad; OCEANIO – New City; POLLANDO – Nowe Miasto; PORTUGALIO – Cidade Nova; RUMANIO – Oras Nov; SLOVAKIO – Nove Mesto; SLOVENIO – Novi Svet; SVEDIO – Enald Varld; SVISLANDO – Citta Nuova; URUGVAJO – Ciudad Nueva; USONO – Living City; VENEZUELO – Ciudad Nueva

____________________________________

Antaŭ 1000 jaroj…

Malofte oni festas 1000-jaran jubileon de la Paca Kontrakto ininter Germanujo kaj Pollando, subskribita apud Budiŝin.  Nun vi povas legi pri tia evento, okazinta precize antaŭ 1000 jaroj.  La materialon prilaboris kaj riĉigis per siaj fotoj pola esperantisto Jan Szałowski.

Budyšin kaj bela Luzacio 

Budziszyn (eo: Budiŝin, luzac-sorabe: Budyšin /Budyšyn; ge: Bautzen; cz: Budyšín) estas la ĉefurbo de Supra Luzacio (orienta regiono de Germanio), lokita nur 40 kmj de la rivero Nysa Łużycka (eo: Luzacia Niso), laŭ kiu situas pol-germana landlimo. 

Tiun urbeton mencias la historiaj dokumentoj jam en jaro 1002, ĉar tiam komenciĝis tie la serio de pol-germanaj militoj. Finis ilin la Budiŝina Packontrakto, kiun subskribis la reĝoj: de Pollando (Bolesław Chrobry /eo: Boleslao la Brava) kaj de Germanujo (Henriko la 2a). Tio okazis precize antaŭ mil jaroj: la 30an de januaro 1018, post kiam Luzacio kun Milsko restis en Pollando. Luzacion regis la pola reĝa Piast-dinastio ĝis kiam prus-brandenburgaj grafoj forprenis la nordan parton de tiu lando kaj saksaj grafoj –  la sudan.

Reĝo Boleslao la Brava kun roto de batalistoj – pentraĵo de M.Bylina. Ĉi tie vi povas aŭskulti “Kanzonon de la reĝaj batalistoj ” (https://www.youtube.com/watch?v=rQuo3Popn9Y ), kies teksto baziĝas je la kronikoj verkitaj komence de la 12 jarcento. En latina lingvo skribis ilin historiisto A. Gallus. La muzikon komponis la kantisto mem – Cz.Niemen.

La tria slava regiono de Miśnia (eo: Miŝno; luzac-sorabe: Mišno / Mišnjo ge: Meissen; cz: Míšeň) restis jam antaŭe sub la germana regado. Rezulte, en la sekvontaj jarcentoj, same soraba lingvo kiel kulturo de tiu nacio fariĝis objekto de la sistema diskriminacio kaj subpremo.

Komence de la 19a jarcento, okazis multjara franc-germana milito kaj la soraboj havis eble iun esperon ke, en tiuj cirkonstancoj, la brutala germanigo ĉesos kaj Luzacio reakiros iom da libereco. Napolen Bonaparte gvidis la francajn armeojn de venko al venko kaj tiam ankaŭ multaj poloj fervore lin apogis.. Ili kredis ke, kun helpo de Francio, la okupantoj de Pollando estos forigitaj. Ilia lando estis tiutempe forviŝita el mapo de Eŭropo, ĉar dispartigis ĝin la tri najbaroj: Germanujo, Aŭstrio kaj Rusio. Pro tio, en jaro 1813, apud Budiŝin troviĝis ankaŭ pola kavaleria regimento, kion skribis la oficiroj en siaj memoraĵoj.

Baldaŭ poste, montriĝis ke nek soraboj, nek poloj realigos siajn revojn. Kiam Napoleon eniris Ruslandon, liajn armeojn venkis frostego kaj profundaj neĝoj, por kio la francoj ne estis preparitaj. Tiel finiĝis la Napoleona Epoko kaj nur kiam la germanoj estis venkitaj dum la unua mondmilito, aperis novaj ŝancoj por libereco de la nacioj en la Meza kaj Suda Eŭropo.

La intermilita paco daŭris apenaŭ 20 jarojn kaj septembre 1939 la germanoj komencis la duan mondmiliton, dum kiu pli ol 70 milionoj perdis la vivon kaj kiu finiĝis post ses longaj jaroj. Brutalaj persekutoj kaj ekstermonado de alinacianoj fariĝis tiam unu el ĉefaj elementoj de la germana politiko. Elinter multaj nacioj, ankaŭ soraboj estis tiam trasigataj al germanaj koncentrejoj. Tiuj militkrimegoj daŭris ĝis jaro 1945.  En tiujara aprilo, en la ĉirkaŭaĵo de Budiŝin okazis sangaj bataloj inter la 2a Pola Armeo kaj la hitleraj tank-taĉmentoj, ordonitaj lasi Ĉeĥoslovakion kaj direktiĝi norden por defendi Berlin. Hodiaŭ en tiu loko troviĝas granda monumento memore al polaj soldatoj kiuj mortis dum la Budiŝinaj bataloj printempe 1945.

Supre, sur la foto: monumento dediĉita al poloj mortintaj fine de la milito.  Meze (en blanka ĉemizo) staras s-no J.Szałowski, kiu verkis kaj ilustris ĉi tiun artikolon. 

Budiŝin invitas (tabulo en du lingvoj)

Post la 2a mondmilito, tra Luzacio biciklis partoprenantoj de la Vetkuro de Paco “Varsovio – Prago – Berlino”. Unu el la etapoj okazadis en Chociebuż (pron: Ĥocebuĵ; sorabo-luzace: Chóśebuz; ge: Cottbus) – la kultura ĉefurbo de Malsupra Luzacio.  Ĝis hodiaŭ, la soraboj de ambaŭ Luzaciaj regionoj montras fiere siajn popolvestojn dum diversaj festoj. 

Luzacaj soraboj estas unu el kvar minoritatoj agnoskitaj de la germana registaro. Multaj soraboj, precipe en Supra Luzacio, plue uzas sian gepatran lingvon. Tie oni ofte vidas dulingvajn strat-nomojn. Loĝantoj de la norda Luzacio estas pliparte luteranoj kaj en Supra Luzacio ekzistas katolikaj komunumoj kun la ĉefa dekanejo en Budiŝin. Ankaŭ tie ekzistas virina monaĥejo, sola en la tuta regiono de Saksujo. Nu mi prezentas al vi fot-raportaĵon pri Budiŝin, la urbo konstruita ĉe la rivero Szprewa (sorabe: Sprjewja /Sprowja; ge: Spree). Ni ankaŭ vizitis la ĉirkaŭaĵojn nord-okcidente de la urbo kio estas fakte koro de tiu plej malgranda slava nacio en la mondo. Soraboj estas fakte la unusola nacio inter la okcidentaj Slavoj, kiu postvivis la plurjarcentan germanigadon. 

Ĉiun duan jaron en Luzacio okazas Internacia Folklora Festivalo (IFF) – la plej granda kultur-evento organizata de tiu nacio. Precipe grava festivalo estos tiu organizota okaze de la 1000-jara jubileo de la Budiŝina Packontrakto. Certe valoras ĝin partopreni! 

Kiel informas la supra afiŝo, la Internacia Folklora Festivalo okazis pasintjare en tri lokokj:  Budiŝin (Bautzen), Hochoza (Drachhausen) kaj en Chrósćicy (Crostwitz).

_________________________________________

La sekvantaj paĝoj estas dediĉitaj memore al virino, kies virtoj ekbrilis kiel malproksima torĉo de vero en la tempoj kiuj favoris pli obskurecon ol lumon. Tial ŝia vivo devis esti abrubte estingita

Kiam vi serĉas veron … (parto 1)

..tiam vi serĉas Dion, eĉ se vi ne konscias pri tio (Edith Stein, 1891-1942). 

 

Ŝia vojo al Vero estis fascina sed fine ornamita per dornoj. Edith Stein (1891-1942) naskiĝis en Vroclavo /pl: Wrocław, ge: Breslau /en juda fmilio, inter la striktaj ritoj. Edinjo (eble tian karesan nomon uzis por ŝi la gepatroj) elstaris per nekutima inteligenteco. La plej juna inter la sep infanoj (aliaj kvar mortis tre frue), Edith estis nur 9-monata kiam la patro mortis.

Wrocław (Vroclavo) – la naskiĝurbo de Edith Stein

 La infanaĝo ne estis facila, ĉar la patrino transprenis ĉiujn laborojn de sia mortinta edzo, kies komercado postulis multajn vojaĝojn. Por daŭrigi funkciadon de ilia firmao, ŝi veturis ofte tra Silezio, aĉetadis tiam tutajn arbarojn kies ligno estis transportita al Vroclavo, kie ŝi havis grandan deponejon por tiun lignon disvendi. Sed la infanoj restis tial hejme solaj. Tiam la etulojn prizorgis la pli aĝaj fratinoj kaj Edith dum sia infaneco sentis mankon de la ge-patroj. Post abiturientiĝo, la 20-jara Edith membriĝis al Universitato de Vroclavo por studi historion kaj germanistikon. Ŝia intelgenteco progresis, sed kaŭzis neniun inklinon al religio kaj Edith sin konsideris ateisto. Vroclava universitato tre plaĉis al Edith, kiu pensis ke neniam ĝin forlasos. Sed ‘Mi konvinkiĝis ke, same tiam, kiel en la sekvontaj jaroj, per facila movo mi povis rompi la plej fortajn ligojn kaj forflugi kiel birdo kiu sukcesis liberiĝi de kaptilo‘ – ŝi skribis.

Scienca kariero

Ricevinte diplomon en 1913, ŝi elvojaĝis de Vroclavo, translokiĝis al Gotingeno (ge: Göttingen) kaj ekstudis filo-zofion kun psikologio. Ŝia patrino, Augusta Stein ektimis ke, sub influo de modernaj filozioj, la amata filino tute forlasos religion por misvojiĝi al liberalismo. Tiuj supozoj montriĝis realaj ĉe la komenco. Edith mem konfesis post jaroj: ‘Studi filozofion signifas konstante promeni rande de abismo‘. Dum la sekvaj studoj ĉe Gotingena uni-versitato, ŝi renkontis profesoron Edmund Husserl (1859-1938) konata kiel “patro de fenomenologio” (nova branĉo de psikologio). En sia verko “Logische Untersuchungen” (Logika investigado), Husserl komencis radikalan retiriĝon de kritika idealismo ligita kun Immanuel Kant. 

Ekde tiam, la studantoj fokusiĝis ne je subjekto kiu rigardas kaj imagas, sed je objekto kiu estas la parto de realeco. Tiel do ĉiuj feno-melogistoj estis fakte radikalaj realistoj. ‘La prelegantoj enkapigis al ni la principon ke, por ekkoni iun ajn objekton en ĝia realeco, oni devas rigardi ĝin senpere, sen iu ajn antaŭjuĝo‘ – ŝi rememoris. ‘Irante laŭ tiu penso-vojo, mi rimarkis ke ĉiuj ĝisnunaj (la t.n. “raciaj” )  opinioj malaperis kaj mi ekstaris antaŭ la mondo de la kredo ‘.  

Ekde la komenco, fenomenologio enhavis ion misteran, iun sopiron al objektiveco, al io sankta en Dia kreitaĵo, kio estas la vero de realaj objektoj mem. Kvankam fatalo de la moderna subjektivismo (relati-vismo) ne estis ankoraŭ komplete venkita, tamen studado de tiu nova psikologio direktis multajn al serĉado de senco en ĉiu estaĵo, aŭ eĉ al kristanismo. Ankaŭ Edith, libera de laŭta bruo kiu karakterizis la epokon, pasie studis tiun disciplinon. Dum persista serĉado de vero, ŝi komencis legi verkojn de s-ta Tomaso el Akvino. Precipe unu ŝin interesigis: “Quaestiones disputatae de veritate” (Demandoj pri vero).  

Neforgeseblan impreson je la ateista Edith faris kontakto kun kristanino, s-ino Reinach kies edzo – homo nobla kaj bonkora – mortis dum la unua mondmilito. La vidvino akceptis tiun fakton kiel partoprenon en suferoj de Kristo sur la kruco. Gracoj radiantaj de la kruco videble brilis sur la dolora vizaĝo de tiu digna virino. Sekve, la juna doktorino tiel priskribis tiun renkontiĝon: ‘Tio estis mia unua kontakto kun la kruco kaj ties potenco, kiun Dio donacas al homoj pretaj ĝin porti. Unuafoje mi ekvidis propraokule la Eklezion naskitan el la suferoj de Kristo kaj ĝian venkon super ponardo de morto. En tiu momento disfalis mia nekredo, judismo paliĝis kaj Kristo eklumis – Kristo en mistero de la kruco. (..) Tial en mia ordeno mi deziris alpreni la nomon <fratulino Benedikta de la Kruco>‘. En unu sia libroj ŝi skribis: ‘Ekzistas iu stato de ripozo en Dio, stato de kompleta spirita malstreĉiĝo. Tiam ni planas nenion, decidas pri nenio kaj rapidas nenien, ĉar ni transdonas nian estontecon al Dia providenco. Ripozi en Dio estas io tute nova. Vi sentas plenan sekurecon, iun pendiĝon super la problemoj ĉar vi ekvidas  ĉiujn zorgojn malaperi. Subiĝinte al tia sento, post kelka tempo naskiĝas en mi nova energio kaj, sen iu ajn peno, mi kapablas agi denove. Tia viviga fluo aperadis en formoj de energio kaj forto, kiuj komencis min aktivigi. (…) Ju pli homo profundiĝas en Dio, des pli kuraĝe li devas iri eksteren kaj porti vivon al la mondo

Post eksplodo de la unua mondmilito, Edith Stein volontulis por Internacia Ruĝa Kruco en Ĉeĥoslovaka urbo Hranice (kiu sub la okupado nomiĝis germane: Mährisch Weißkirchen). Tie ŝi prizorgis vunditajn soldatojn kaj pacientojn en hospitalo por infektaj malsanoj (i.a. tifoida febro /Typhus morbus).

Reveninte al Vroclavo, E.Stein eklaboris tie kiel instruistino. En 1916 prof. Husserl vokis ŝin al Friburgo kie ŝi doktoriĝis kun disertaĵo “Problemoj de empatio”- pritaksita kun plej granda laŭdo (summa cum laude). La verko estis publikigita sekvajare en orientgermana urbo Halle. En 1921 Edith trovis “Aŭtobiografion” de Teresa el Avilo. Ŝi legis ĝin dum la tuta nokto kaj matene diris: ‘Jen la vero‘. Kiam venis novjara festo de 1922, ŝi decidis kristaniĝi kaj estis baptita.

Dum sekvaj naŭ jaroj (1922-1931), ŝi profesoris en liceo kaj en porinstruista studumo por knabinoj en sudokcidenta urbo Speyer. Tiam ŝi verkis artikolojn, librojn kaj multe tradukis. En jaroj 1932-1933, d-ro Edith Stein estis invitita prelegi en multaj urboj de Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, Francio, Svislando kaj Germanio. Ofte, antaŭ ol Edith komencis prelegi, ŝia modesta aspekto surprizis la aŭskulatantojn. Tiam la organizantoj klarigis, ke oni ne miru se la prelegantino aspektas tiel juna ĉar fakte ŝi estas 36-jara. Ŝiaj eta figuro, delikata vizaĝo kaj brilantaj okuloj faris la iluzion ke oni vidas 20-jaran knabinon.

Kristnaska foiro en Speyer

Ĉe la podio ŝi staris trankvile kaj parolis memfide, per klara kaj preciza lingvo – sen patoso kaj gestado. El tiu periodo de la vojaĝprelegoj, devenas ŝia letero “Vojo al interna silento” (ge: Wege zur inneren Stille):

Por ĉiu elinter ni, plej gravas pripensi kiel fari nian planon por unu tago kaj por la tuta jaro, por ke ni povu prepari vojon al nia Sinjoro. Matene, kiam ni vekiĝas, multaj pensoj, taskoj kaj zorgoj nin sieĝas. Tiam oni volas tuj salti el la lito kaj rapide kuri al laboro. Sed tiam oni devas kapti la bridon kaj diri: “Trankvilu mia animo, la unua horo apartenas al la Sinjoro! Mi faros tiun taskon, kiun Li sendas al mi. Kaj Li certe pridonacos min per la bezonataj fortoj. Mi proksimiĝos al altaro kaj komencos ĉion post mallaŭta interparolo kun Li. Ne temas pri bagatelaĵoj, sed pri granda ofero al repaciĝo. Sekve mi ekvidos la unuan taskon. Tiel, post la matena ceremonio, mi eniros la tagon de laboroj kaj en la koro gastiĝos beata silento. Mia animo estos libera de ĉio entrudiĝanta, de senutila balasto. Ni ekvidas la unuan, etan segmenton de la vojo. Kaj ne rigardu tro malproksimen, sed sciu ke kiam vi atingos la horizonton, tie aperos nova vidaĵo antaŭ viaj okuloj. Se tamen malfacilas akiri la internan pacon, tiam provu forkuri al Dio kaj kun Li pasigi eĉ kelkajn minutojn. Kiel tion fari? Por ligi kontakton kun trans-tempaj valoroj, kun eterneco mem – preĝu, legu ion valoran por via animo, partoprenu en liturgio aŭ en Di-servo‘.

*

En jaro 1933, la germana registaro malpermesis E.Stein labori kiel instruistino. Samjare ŝi eniris la monaĥejon de karmelanoj en Kolonjo (ge: Köln) kaj kunportis nekutiman doton – ses grandajn kestojn plenigitaj per libroj. Aŭskultinte konsilon de sia amiko, Edith veturis al Beuron por travivi la misterojn de la suferado, morto kaj reviviĝo kiujn trairis Kristo. La benediktana monaĥejo, situita en tre bela Danuba Valo, fariĝis la spirita “patrujo” por Edith. Jam dum la unua vizito, ŝi decidis ĉiujare pasigi Pasko-feston tie. 

Urbeto Beuron, tra kiu fluas Danubo.

Traduk-arto

Post la festoj, Edith veturis al Munkeno ĉar oni invitis ŝin paroli dum Bavaria Kongreso de Junaj Instruistinoj.  Ŝi skribis:  ‘Sekve mi veturos al Vroclavo kie mi laboros trankvile por fini traduadon de granda latinlingva verko “Questiones disputatae de veritate” (Demandoj pri vero)‘.  Tiu tradukaĵo estis alte taksita ĉar en ĝi Edith demonstris sian grandan lingvistikan talenton.  Klareco kaj simpleco de la originalo latina estis majstre montrita en ŝia germanlingva traduko.  Tiel ŝi skribis skribis pri sia laboro:  “Tradukanto devas esti kiel vitro, tra kiu radias ĉiu lumo, kvankam la vitro mem restas nevidebla“.   Valoras aldoni ke Edith scipovis, krom la du menciitajn lingvojn, ankaŭ la grekan, francan, hebrean kaj hispanan (pri kio atestas ŝia “Scio pri la Kruco” /ge: Kreuizeswissenchaft verkita surbaze de la hispanlingvaj originaloj). Tamen latina lingvo restis privilegia por ŝia preciza menso kaj Edith nomis ĝin “mia patruja lingvo”.

La patrino

Kiam Edith vizitis la familian domon en Vroclavo, ŝia patrino tre ĝojis, kaj Edith petis ke ŝi rakontu siajn rememorojn por la verkota familia kroniko. En la urbo estis konstruata nova karmelana domo kaj Edith ĝuis tie promeni. Sed kiam ŝi rakontis pri sia loĝado en karmelana domo de Kolonjo, la patrino estis ŝokita kaj ekploregis. Je la peto de patrino, Edith konsentis kuniri al sinagogo. Revenante hejmen la patrino demandis: “Ĉu la prediko ne estis tie bela?” “Jes” – respondis Edith  kaj la patrino daŭrigis: “Do ankaŭ en judaismo oni povas esti religiema, ĉu ne?” La filino diris: “Kompreneble, se oni ne konas ion alian”. 

S-ino Augsta Stein estis rompita interne: “Kial vi ekkonis lin (Jesuon)? Mi havas nenion kontraŭ li, kiu eble estis eĉ bona homo. Sed kial li deklaris sin esti Dio?” Edith skribis poste: ‘Sekvatage okazis la adiaŭo. La patrino ekbrakumis min kaj kisis kore. Fine ŝi diris – “La Eternulo vin apogu” kaj eksplodis per laŭta ploro‘.

Reveninte al Kolonjo, post kelka tempo Edith ricevis leteron de sia fratino Rosa. Legante ĝin, Edith ekmiris pro unu ĝoja novaĵo. En unu bela aŭtuna tago, ilia patrino – dirante nenion al sia familio – vizitis la novan karmelanan domon en Vroclavo. Septembre 1936, Edith prepariĝis por la renovigo de sia karmelana voto. 

Kolonjo ĉe la rivero Rhein (eo: Rejno), dekstre videblas la                                        mondfama gotika katedralo.

La 14a tago de septembro estas grava por la konvento – la festo dediĉita al Levo de la Kruco. Ĝuste tiam, en frua mateno okazas la ceremonio de la dua vot-renovigo por novaj monaĥinoj. Baldaŭ poste Edith diris konfide al unu el siaj kunfratulinoj: “Kiam venis la momento, en kiu mi komencis renovigi mian voton, ĉe mi estis mia patrino. Tre klare mi sentis ŝian ĉeeston“. Samtage venis telegramo el Vroclavo. Ŝia patrino mortis je la sama horo, kiam Edith estis renoviganta siajn votojn. 

_____________________________________________

“Esperanto” venkis  (parto 2) 

Nenio pli belas ol virino dum danco, ĉevalo en kuro kaj velŝipo surmare”  (Citaĵo el marista romano, eble de Joseph Conrad) 

Post la venko en Internacia Fiŝkaptista Skun-Vetkuro, la destino ne estis favora al por la Esperanta velŝipo. Pasis apenaŭ kelkaj monatoj kaj printempe “Esperanto” denove navigis en Norda Atlantiko. Troviĝante ĉ. 300 km de Nova Skotio, ĝi proksimis al Sabla Insulo (Sable Island). La insulo situas sur la navigacia linio de ŝipoj veturantaj inter usona orienta marbordo kaj Atlantikaj provincoj de Kanado. 

Oni nomis tiun lokon “tombejo de ŝipoj” ĉar en la sabla fundo kuŝas ĉ. 350 vrakoj. La ŝipestroj ne ĉiam povis kontroli la situacion, precipe kiam ventegoj puŝis la boaton al malprofundaj sablejoj (sablobenkoj), kiuj etentiĝas malproksimen de la insul-bordoj.

En la fazo de malalta tajdo, kiam surpraĵa marakvo defluas, la senakva sablejo superas la akvonivelon kaj dumtempe pligrandigas areon de la insulo. Tiam la dronintaj ŝipoj estas pli bone videblaj sed ili denove malaperas kiam la marakvo alfluas kio nomiĝas “alta tajdo” /fluso. Enirante tian malprofundaĵon, multaj ŝipoj vrekiĝis tie, precipe en la 19a jarcento (kion montras la supra mapeto). Ankaŭ “Esperanto” ekfrapis tian vrakon kaj fordronis la 30an de majo 1921. Bonŝance, ĉiuj maristoj estis tiam savitaj. 

Sabla Insulo  / Sable Island

Sabla Insulo havas la formon de lun-arko. Ĝi estas 42 kilometrojn longa kaj malpli ol du km larĝa. Klimato estas tie severa, sub granda influo de la maro. Forlasita malproksime de la kontinento, la insulo ofte estas subigita al huraganoj kaj grandaj ŝtormoj. En tiu loko renkontiĝas akvoj de malvarma Labradora Marfluo kaj varmeta Golfa Marfluo, fluanta de Karaiba Maron. Tial Sablan Insulon ofte kovras nebulo (pli ol 100 tagojn po jare) kaj la maristojn minacas insidaj subfluoj. 

Antaŭ ol navigado fariĝis moderna, sur la insulo loĝis familioj de akvosavaj helpistoj kiuj servis al ŝippereuloj; la aliaj estis prizorgantoj de lumturoj, konstruitaj ĉe ambaŭ ekstremaj insul-punktoj. Nuntempe ŝipoj estas ekipitaj per radaro kaj ĉiuspecaj elektronikaj mekanismoj tial ne pli okazas tie markatastrofoj. Pro tio, en jaro 1958 oni fermis tie akvosavan servon kaj fondis meteorolgian esplorejon. Faŭno kaj flaŭro ne varias multe, nur herboj povas kreski sur tiu insulo. Oni provis dufoje planti tie arbojn, sed malsukcese. 

Laŭ interkonsento de kanada registaro konsentis kun la provinco de Novskotio (al kiu administracie apartenas la insulo), oni fondis Nacian Natur-rezervejon “Sable Island”. Rezulte, ekde jaro 2013, ĉiuj plantoj kaj bestoj estas tie leĝe protektitaj.

Laŭborde de Sabla Insulo naĝas fokoj kaj nestas kelkaj birdospecioj. Precipe granda estas kolonio de arktaj ŝternoj (Sterna paradisaea) trovas tie abundan fiŝaron. Krome, sur la insulo vivas paserkulo (Passeruculus sandwichensis savanna). Aliaj birdoj haltas tie nur dum la sezona migrado.  

Sed la insulon plej famigis sovaĝaj ĉevaloj, kiuj vivas tie tutan jaron sen stablo aŭ aliaj ŝirmejo. Ili postrestis, bredidaj de Akadianoj, kiujn deportis britaj koloniistoj meze de la 18a jarcento. 

 

Certe malfacila estas vivo de tiuj ĉevaloj en la severa vintra sezono, sed dum somero ili logas multajn turistojn:

(2:01) https://www.youtube.com/watch?v=4yI_bMXlwzc

 *

La ŝipestro de “Esperanto”

Maristoj de Nov-Skotio havis duoblan kaŭzon por esti frustritaj (senravigitaj). Unue, kiel vi legis, ĉar ilia bonega velŝipo “Delawana” malvenkis kun “Esperanto” kaj la dua kaŭzo povus ilin tre konsterni, ĉar kapitano Martin Welch estis ilia samlandano.  

Li naskiĝis en vilaĝo Digby (suda parto de Nov-Skotio) kaj elmigris kiel 17-jara knabo. Lia marista kariero estis longa, dum 33 jaroj li estris ne nur “Esperanto”-n sed ankaŭ aliajn ŝipojn. Martin L. Welch mortis en 1935 in Gloucester kaj tie li estis enterigita. La maristoj memoris li kiel “aŭdaca sed zorgema ŝipestro – tiutempe unu el la plej bonaj”. 

Nov-Skotio:  Golfo de s-ta Maria (fr: Baie Sainte-Marie /an: Bay of st Mary ) apud kiu naskiĝis kapitano M.Welch, ŝipestro de la venkinta “Esperanto”.

*

Reagoj al “Esperanto”-venko 

Baldaŭ post kiam la Esperanta velŝipo venkis, la humiligitaj kanadanoj decidis konstrui tian velŝipon, kiu povos partopreni sukcese en la sekvontaj vetkuroj. Jam sekvajare, la ŝipfarejo de Lunenbur (Nov-Skotio) surakvigis velŝipon “Bluenose” uzota ne nur por mara fiŝkaptado, sed ankaŭ por mar-vekturoj.

La uzita por ĝi materialo estis ligno de kelkaj arbospecioj: pino, piceo, betulo kaj kverko.  La ĉefa masto estis farita el glaŭka duglaso (Pseudotsuga menziesii) kaj altis 38 metrojn. Bluenose estis 43 metrojn longa kaj 8m larĝa, pezis 258 tunojn kaj portis velojn, kies tuta spaco egalis al 930 m2 (kvadrataj metroj)!  Dudek maristoj konsitigis la ŝipanaron; ili venis el du atlantikaj provincoj (Nov-Skotio kaj Novlando /Newfoundland). En jaroj 1921-1923 “Bluenose” venkis kelkajn vetkurojn kaj ricevis la kromnomon “Reĝino de Nordatlantiko”. Ne mirige, la ŝipo la fierigis la Nov-Skotianojn. Aŭtomobiloj en Nov-Skotio uzas licencplaton kun la Bluenose en la mezo. Tiu malgranda provinco estas tre pitoreska en somero kaj multaj turistoj ĝin vizitas. Tial sur la sama licenplato troviĝas la surskribo “Kanada Ocean-Ludejo” /Canada’s Ocean Playground .  

Por memorigi sian faman velŝipon, en jaro 1929 Kanado eldonis specialan poŝtmarkon.  Fiŝkaptaj skunoj eksmodiĝis en la 1930aj jaroj ĉar la industrio dungis rapidajn motorŝipojn. Bluenose partoprenis ankoraŭfoje la konkurson kaj gajnis la pokalon “Venka Skuno-1937”. Tio estis jam lasta vetkuro de fiŝkaptaj velŝipoj en la Nordatlantiko.  Restis tamen legendo de la velŝipo, kiu fariĝis grava simbolo de Kanado. 

Valoras aldoni, ke ĝis hodiaŭ ĉiuj uzas en Kanado la 10-centan moneron kun la gravuraĵo de Bluenose.

*  *  *

Tamen por ni plej gravas, ke la unuan Internacian Vetkuron de Ŝipkaptaj Skunoj venkis “Esperanto“.

Velŝipo “Esperanto” pentrita de P.Wademan

_____________________________________________

Nia  Vilaĝo

Homo kaj naturo

Utilaj plantoj:         Ilekso

Ilekso (Ilex L) estas arbedo kelkmetrojn alta el familio akvifolioj (Aquifoliaceae), al kiu apartenas pli ol 300 specioj.  Plimulto kreskas en tropikaj klimatoj kaj kelkaj elinter ili atingas grandecon de 25-metraj arboj.

La plej populara estas verŝajne ilekso ordinara (Ilex aquifolium L.) kies intense verdaj, brilaj folioj ne forfalas aŭtune kaj  kun la ruĝaj fruktoj ĝi ornamas ĝardenojn en vintra sezono.

Oni uzas ilin ofte por aranĝi diversajn ornamaĵojn. Tio povas esti granda florkrono pendigita sur pordo, aŭ koloraj girlandoj,aŭ simpla bukedo starigita surtable dum la Kristnaskaj festoj.   Botanikistoj faris ankaŭ variojn /hibridojn de la ordinara ilekso, kiel ekz. ĉi tiun apude, kun tre buntaj folioj aŭ similan al ĝi:  (Ilex aquifolium) –  “Silver qeen /”Arĝenta reĝino”.

Inter tiuj kelkcent specioj, unu kreskas en orienta Ĉinio, Koreujo kaj Japanio.  Tial oni nomas ĝin japana ilekso (Ilex crenata , japane: inutsuge /イヌツゲ).   Ĝi aatingas altecon de ĉ. 4 metrojn, kun tre dika trunko.  Floretoj ĝiaj estas blankaj kaj la fruktoj – nigraj.  Ilekso nordamerika (Ilex opaca) originale popularas en la orientaj usonaj regionoj, laŭ marbordoj de Atlantiko kaj Meksika Golfego.  (Sur la tria foto kun Ilex opaca, inter folioj videblas la fruktoj, ankoraŭ ne maturiĝintaj).  Alia speco nomiĝas science Ilex glabra /eo: Ilekso glatfolia (?) kaj kreskas ankaŭ en orientaj reginoj de Nordameriko, laŭ Atlantika Oceano, sur sablaj grundoj de Nov-Skotio ĝis la Floridaj torfej-randoj.

Ni ne povas forgesi pri alia, tre fama Pargvaja ilekso (Ilex paraguariensis) kiu kreskas nature en Sudameriko (Argentino, Paragvajo, Urugvajo kaj suda Brazilo).  Kutime oni nomas ĝin tie yerba mate kaj uzas por prepari /boli la trinkaĵon, tiel popularan kiel ekz. teo en Eŭropo kaj en orienta Azio.  Tiucele oni prenas la foliojn kaj branĉetojn kiuj gustas iom amare kaj aromas intense.  Kutime oni ilin sekigas, pistas je pecetoj aŭ polvero kaj metas en la kruĉon.  Sekve oni surverŝas bolantan akvon kaj post kelka tempo la popularega teo “mate” estas preta.  Oni ĝuas amase la trinkadon de la “mate”kvazaŭ en iu popola ritaro:  en la stepoj (las pampas) kaj en grandaj urboj, inter geamikoj, en kafejoj kaj en familia rondo.  Ni aldonu ke, dum jarcentoj, la lokaj Gvarani-indianoj uzas tiun planton kiel kuracilon por malfortigi senton de malsato, lukti kontraŭ laciĝo aŭ redukti streson (nervostreĉojn).

_________________________________

Forgesitaj vilaĝoj

Okaze de jaro pri daŭrigebla turismo, oni multe parolis, publikigis amason la dokumentoj sed kio valora restos?  Montriĝis ke en kelkaj landoj (anstataŭ „daŭrigebla”) oni uzas aliajn vortojn – solidareca, harmonia, justa ktp.   Eble pli interesa estas ĉiu konkreta sperto kiam la turistoj ligas pli profundajn kontaktojn kun loka loĝantaro?  Sube vi trovas du ekzempojn.

 Patagonio okupas la sudan trionon (pli ol 1,000,000 km2) de argentina teritorio

Retrovi homojn

Vilaĝo Gan Gan troviĝas pli ol 300 kilometrojn de urbo Trelew, situita meze de la Patagonia regiono. Se la vetero ne malhelpos, veturante el Trelew ni povas atingi tiun vilaĝon dum ĉ. 7 horoj.  Loĝas tie 800 homoj, pliparte lokaj indianoj el triboj Mapuĉa (hisp: Pueblo MapucheLos Mapuches) kaj Tehuelĉa (Los techuelches).  La monotona /enua vivo ne faciligas psikologian progreson nek edukadon sed kaŭzas ofte agresemon / pereforton.  Tiu loko havas la malgajan opinion de “vilaĝo forgesita de ĉiu”.

Grupo de fokolaranoj decidis viziti tiun lokon:  ‘Dum la veturo ni parolis kiel aspektos la vizito ĉe tiuj malriĉaj homoj, kiuj laboras en surteraj minejoj – rekte sub la ĉielo en diversaj veter-kondiĉoj.  Pro tio la naturmedio estas poluita, je risko por ilia sano‘.

Mapuĉaj infanoj vestitaj folklore

Malgraŭ ĉio, ili ĝoje nin salutis per siaj popolkantoj. Homoj kolektiĝis apud la vojo kaj rakontis pri sia forlasiteco, soleco kaj perforto.  Iliaj vizaĝoj aspektis tro frue maljuniĝintaj.  Tie ili renkontis du fratojn pli ol 80-jaraĝaj, ambaŭ surduloj.  Unu maljunulino loĝas kun sia blinda frato en ĉambreto 2 met-rojn longa kaj 2 metrojn larĝa. Anstataŭ planko, tie estas nuda grundo, tial malvarmaj ventoj penetras la ĉambreton de ĉiu flanko kaŭzinte ŝin malsaniĝi je artrozo.  Vidante tian mizeron, niaj koroj rompiĝis.  Iom da mono estis kolektita kaj ni transdonis ĝin por la plej malriĉa vilaĝanoj.  Ni kredas ĉi tiu vizito donis al tiuj homoj iom da digno kaj espero.

Inter sudamerikaj vilaĝanoj

Ekde ses jaroj, la Projekto de Solidareca Turismo apogas malgrandajn komunumojn en la regionoj de  Salta, Jujuy kaj Catamarca (norda Argentino).  Uzante lokajn rimedojn, oni intencas protekti kulturan riĉecon de tiuj regionoj. Tiucele estas organizataj kursoj en la sektoroj de turismo, hoteloj, transporto, reklamo kaj vendo de produktoj kiujn faras la vilaĝanoj. Tio estas ne nur manfaritaĵoj aŭ folkloraj suveniroj, sed ankaŭ bongusta manĝaĵoj kiel marmelado, konfitaĵoj, likvoro aŭ mielo.

Nord-okcidentaj regionoj de Argentino estas konataj pro la tre riĉa indiana kulturo

Aktivigo de ekonomia vivo en la vilaĝoj protektos ankaŭ lokajn kulturojn kiuj, jaron post jaro, malaperas.  Ja mi-grado de popoloj el malriĉaj vilaĝoj al urbegoj ne solvos la problemoj, ĉar ankaŭ tie mankas laboro por ĉiuj kaj multaj vivas en lad-kvartaloj (hispane: chabolas /ang: slums).  Du vortoj klarigas la diferencon inter ĉi tiu projekto kaj la aliaj:

  • komunumo – en kiu ĉiu partorpenanto dividas sian talenton kaj havaĵon serve al progreso de la projekto;
  • dialogo – dum kunlaboro la homoj spertas reciprokecon kaj inter-agon (pozitivan reagon), eĉ inter inter tiuj elementoj kiuj antaŭe estis en konflikto.

Malfacilaĵoj mankas neniam, sed strategio de ĉi tiu projekto postulas, ke oni solvu ilin grupe‘ – diras sociologo Virginia Osorio. Tial komence ni aŭdu ĉiun.  Tiu “aktiva aŭskultado” kreas fidon kaj kunlaboremon inter ĉiuj projektanoj, same firmaoj kiel sociaj organizaĵoj.  Kiam la projekto sukcesas je la nivelo de komunumo, poste ĝi povas disvastiĝi al pli granda skalo: regiono kaj la ŝtato. S-ino Osorio aldonas:  “Tiu ĉi sperto fruktas per novaj produktoj kaj altiras novajn klientojn.  Ne temas nur pri turismo, ĉar estiĝantaj kontaktoj aldonas valoron de kultura riĉeco en malgrandaj vilaĝoj.  Homoj tie vivantaj estas ofte posteuloj de la indiĝenaj gentoj.   Tial solidareca turismo kreas valorajn kontaktojn, ne nur inter unuopaj homoj sed ankaŭ inter popoloj.

Pliparto de Catamarca regiono troviĝas en alta montaro

Juna turisto Stefano partoprenis en tiu programo kaj skribis:  “Mi rimarkis, ke multaj turistoj vojaĝas kaj rigardas la mondon kvazaŭ el glasa skatolo.  Ili venas ofte el riĉaj landoj, postulas komfortan transporton, hotelojn kaj sekurecon. Tiel ni fariĝas nur konsumantoj, kiuj aĉetas trinkaĵon, rapide ĝin glutas kaj forĵetas la malplenan kartonan ujon.  Intertempe oni faras  multajn fotojn, aĉetas kelkajn suvenirojn kaj pensas pri alia vojaĝo.  Nacio ne konsistas nur el monumentoj aŭ hoteloj, sed ĉefe el homoj kiuj nin gastigas en siaj domoj, preparas por ni tablon kun manĝaĵoj, prezentas la muzikon kaj arton.  Jen la ĝusta vojo por vojaĝi.   Argentino, mi dankas vin por tio!”

Geedzoj Maria kaj Pablo rememoras:  “Ni tre ŝatas libertempi tiel.  Ni multe promenas, vizitas interesajn lokojn sed – plej grave – renkontas homojn kaj vilaĝojn, kiuj ne estas reklamitaj sur poŝtkartoj.  Tiel ni spertas realecon de la vivo, libera de surpraĵaj skemoj.  Ĉiu tia vojaĝo riĉigas nin per kontaktoj kun homoj, kiuj proksimas al niaj koroj, same kiel ilia trankvila vivo laŭ ritmoj de la naturo.  Post hejmreveno ni vidas la vivon per novaj okuloj”

____________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: