Serĉante animon en portretoj (Parto 1)

Serĉante animon en portretoj (Parto 1)

Komence de la 20-a jarcento, fotitaj portretoj transfomiĝis de luksa ŝatokupo je prospera komerco, kiun kelkaj nomas eĉ ne plu arto sed industrio. Unue oni fotis ŝtatestrojn, religiajn gvidantojn, politikistojn kaj poste ĉiujn konatajn personojn. Baldaŭ pli popularaj ĉi-kampe fariĝis artistoj, aktoroj, kantistoj, sportuloj kaj similaj.

.

Ĝuste kiam ekfloris fot-inventoj, en Mardin (proksime al Siria landlimo) naskiĝis Jousuf Karsh, laŭ esperanta prononco: Jozefo Karŝ – unu el plej eminentaj portretistoj de la mondo. Lia naskiĝo okazis decembre 1908 kaj post tri jaroj komenciĝis la turka holokaŭsto de armenoj. Jozefĉjo iel ĝin travivis, kvankam parto de lia familio estis masakritaj. Poste li skribis: “Miaj rememoroj pri tiu tempo konsistis el stranga miksaĵo de beleco kaj sango, paco kaj persekutoj.” La familio sukcesis eskapi al rifuĝejo en siria Alepo, post monata vojaĝo kun kurda karavano.

.

Jousuf Karsh kaj liaj gepatroj

Decembre 1923 li estis sendita al Kanado. Per ŝipo el Bejruto li alvenis al haveno Hlifax (Nov-Skotio). La junulo ne havis monon, parolis iomete francan lingvon kaj eĉ malpli la anglan. Li tuj moviĝis al Sherbrooke (Kebekio) por ekloĝi kun sia onklo Georgo Nakashian, portret-fotisto. Tie la juna Karsh eniris mezlernejon kaj ĉesis lerni post unu jaro por praktiki fotadon. La onklo donacis al li fotilon “Box Browni” kaj tiel naskiĝis lia vivlonga pasio. En 1928 Karsh komencis studi fot-arton en Boston, kie vivis la plej eminenta usona fotisto, John Garo. La fotisto rimarkis grandan talenton de Karsh kaj ekestis lia ĉefa mentoro (art-gvidanto).

.

HUMANISTOJ – STELOJ de la HOMARO

.

1. Dag HAMMARSKJÖLD- ekonomikisto kaj diplomato mortigita en aviadila akcidento; 2. PATRINO TERESA el Kalkato prizorgis kaj flegis la plej malriĉajn senhejmulojn en Hinda Unio; 3. Cesar E. Chaves longjara defendanto de la ekspluatitaj farm-laboristoj en Suda Usono. .

Valoras ĉi tie aldoni kelkajn informojn pri s-ro Hammarskjöld (la supra foto, maldekstre). En jaroj 1953-1961 li estis ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, kies prestiĝon li altigis pers siaj meritoj en porpaca agado. Li estis profunde religiema kristano, kiu organizis konstruadon de meditadĉambro ĉe la UN-ĉefsidejo, kie homoj povas retiriĝi silente, preĝi aŭ enpensiĝi, sendepende de sia kredo, religio aŭ vivkoncepto. Sur lia skribotablo en la UN ĉefoficejo kuŝis ĉiam la spirita klasikaĵo “Imitado de Kristo” de Kempis. Septembre 1961 Dag Hammarskjöld pereis dum UN-misio en Kongo (nuntempa Zairo), en aviadila katastrofo; laŭdire tio estis atenco; postmorte oni honorgis lin per paca Nobel-premio. Eble Hammarskjöld antaŭsentis mortan danĝeron antaŭ tiu flugo, ĉar diris al sia kunaboranto, ke se io okazos, tiam li prizorgu libron ‘Vägmärken‘ (Voj-montriloj). Tio fakte estis memorlibro, en kiu Hammarskjöld skribis siajn pensojn tra kelkaj jardekoj. Kelkajn semajnojn antaŭ la tragika flugo, en lia memorlibro ripetiĝis ofte la vortoj: Soleco, Mi ekvidis la momenton, Elektita por esplori, Libera, Suferi, Velo, Malproksime… Ofte aperas tie la konfesoj, ke Hammarskjöld luktis por plenumi sian profesian devon kiel spiritan respondecon. La unua eldono de “Vojmontriloj” aperis du jarojn post lia morto kaj atingis grandan popularecon. Oni tradukis ĝin al ĉ. 15 lingvoj (inkluzive la ĉinan kaj japanan).

.

SCIENCO, ASTRONAŬTIKO

.

1. Alexander FLEMING- bakteriologo, kiu inventis penicilinon; 2. Jurij GAGARIN, la unua homo kiu flugis en kosmo kaŭzinte ŝokon en usona registaro. Tiam la prezidento John Kennedy difinis la novan celon: en ĉiu tiu jardeko nia piloto devas atingi la Lunon. 3. Neil ARMSTRONG plenumis tiun taskon en 1969, kion ne vidis Kennedy murdita ses jarojn antaŭe.

.

POLITIKISTOJ, ŜTATESTROJ

.

1. William Mackenzie King en jaroj 1921-1948 estis trifoje kanada ĉefministro; 2. Usona prezidento John F. Kennedy; 3. Generalo Charles de Gaule, prezidento de Francio.

.

1. Robert KENNEDY, usona ministro pri justeco. Li decideme batalis por egalaj rajtoj al nigruloj kaj estis murdita, same kiel lia frato John Kennedy. 2. Martin LUTHER KING, gvidanto de la porpacaj protestoj estis murdita samjare (en 1968); 3. Ĉefministro de Kubo Fidel CASTRO.

.

1. Benazir BHUTTO, ĉefministro de Pakistano. S-ino Bhutto estis murdita, same kiel ŝia patro kaj aliaj membroj de la familio. 2-3. Jawaharlal NEHRU, la ĉefministro de Hinda Unio kaj Josip BROZ TITO, prezidento de Jugoslavio. Ili ambaŭ apartenis al ĉefaj arkitektoj de Senalianca Movado (Movado de Nealiancitaj Landoj /ang: Non-Aligned Movement).

.

Jousuf Karsh kaj soveta ĉefministro Nikita Ĥruŝĉov, ambaŭ akompanitaj per siaj edzinoj. La foto estis farita printempe 1963 en apud-Moskva “daĉa” (somera kabano de la soveta ŝtatestro). Malantaŭe staras tradukisto.

.

1. Generalo Dwight EISENHOWER komandis aliancajn armeojn dum la dua mondmilito – kontraŭ la nazia Germanujo (en okcidenta Eŭropo). Poste li estis usona prezidento. 2. Prezidento James CARTER deklaris fiere: dum mia prezidenteco Usono invadis neniun landon; 3. Brita ĉefministro Winston CHURCHILL dum la mondmilito. Ĉi tiu foto disfamigis Karsh tutmonde kaj faciligis lian internacian karieron.

.

1. Prezidento de Sud-Afriko, Nelson MANDELA; 2. Yukio OZAKI- eksa urbestro de Tokio kaj ministro pri justeco, vaste respektita politikisto de Japanio ; 3. Granda amiko de Esperanto, papo JOHANO PAŬLO la 2a.

.

ARTISTOJ

.

Tri verkistoj: 1. Bonhumora kanadano Stephen LEACOCK; 2. Fama Thomas MANN, germana verkisto; 3. Yasunari KAWABATA, la unua Nobel-premio de japana litereturo.

.

1. Walt DISNEY, eble la plej fama desegnisto de por-infanaj filmoj; 2. Majstra baletistino (primabalerino) Karen KAIN; 3. Legenda basokantisto Paul ROBESON.

.

1. Majstro de pantomimo, Marcel MARCEAU; 2. Ankoraŭ unu verkisto – franco Paul CLAUDELL; 3. Kantistino Joan BAEZ.

.

1. Nevidebla vizaĝo de Pablo CASALS, virtuozo de violonĉelo; 2. Opera kantistino kaj deklamisto Jesseye NORMAN; 3. Picasso – multflanka artisto en pentrado, grafiko, skulptoj. Li estis pioniro de nova stilo nomata “kubismo”.

“Vizaĝoj de nia tempo” – unu el multaj fotoalbumoj de Karsh.

.

(Dua parto sekvos)

_____________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: