La mona mistifiko malkovrita (P. 2)

La mona mistifiko malkovrita (P. 2)

11. Samuelo celebras la venkon

Samuelo restis sola kaj profundiĝis en pensoj: “La entrepreno funkciass bone. Tiuj ĉi viroj estas honestaj, sed malsaĝaj laboristoj. Mia forto troviĝas en ilia nescio kaj naiveco. Ili bezonis monon, sed mi anstataŭe pridonacos ilin per ĉenoj. La naivuloj dankis min per floroj kaj mi malplenigis iliajn poŝojn”.

La naiveco daŭris: “Ho granda Bankisto, ni admiras vian genion kiu saĝigas niajn kapojn. Glora majstro, kiel prave vi diris: “Donu al mi kontrolon super nacia mono kaj mi ne zorgos kiu ĝin regos aŭ kiu kreas leĝon”. Sed ambicio de la bankisto estis senlima. “Mi regas Sav-Insulon, ĉar mi kontrolas ĝian monon. Mi povus regi eĉ la universon. Kion mi, Samuelo, faris ĉi tie – mi povas fari ĉie en la mondo. Venu tia tago kaj mi lasos ĉi tiun insulon por ekregi la mondon. Por tio mi ne bezonas eĉ porti kronon surkape”.

En la kapo de Samuelo kreskas la revo, ke tia estos la monda strukturo de bankaj sistemoj.

.

12. Kostoj de la vivo ne plu elteneblas

Intertempe la situacio en Sav-Insulo iĝis pli kaj pli malbona. Produktado kreskis, sed interŝanĝo de la varoj falis draste. Samuelo kolektis la interezon sisteme, ĉar tiu mono estis por li rezervita. Anstataŭ libere cirkuli, mono komencis amasiĝi en unu loko.

Kiuj pagis plej altajn impostojn, tiuj plendis kontraŭ la ceteraj kaj altigis siajn prezojn por kompensi la perdon. La malpli bonŝancaj ne pagis impostojn, sed lamentis pro alta kosto de la vivo kaj povis aĉeti preskaŭ nenion. Moraleco estis malalta kaj ĝojo malaperis el la vivo. Neniu interesiĝis pri laboro. Kiucele labori? Produktoj vendiĝis malbone kaj, se io ajn estis vendita, la impostaj krompagoj estis kolektitaj por Samuelo. Tiumaniere la kvinopo restis kun nenio. Ekonomia krizo frapis la komunumon.

Unu akuzis la alian pri mallaboremo, kio kaŭzis onidire tiel altajn viv-kostojn. Iutage Henriko sidis inter siaj fruktoarboj kaj meditis pri la situacio. Fine li trovis, ke falo de la ekonomio estas rezulto de la financa sitemo, kiu difektis ĉion sur la insulo. “Certe nia kvinopo faris iujn erarojn, sed la Samuela sistemo ŝajnas aktivigi la plej malbonajn trajtojn de homa naturo”- li konkludis. Sekve Henriko tuj decidis pruvi tion al siaj amikoj por ke ili ĉiuj unueciĝu en agado.

Komence li parolis kun Jakobo kaj facile lin konvinkis: “Jes, vi pravas. Mi ne estas geniulo, sed mi sentis jam delonge, ke sistemo de tiu bankisto putras pli ol pasintjara sterkaĵo”. Tiel do, unu post la alia venis al la sama konkludo kaj decidis denove renkontiĝi kun Samuelo.

.

13. La sklavoj de Samuelo

Ĉe la bankisto ekflamis protestoj: “Sur nia insulo mankas konstante mono, ĉar vi forprenas ĝin de ni, sinjoro. Ni pagas kaj pagas al vi kaj tamen la ŝuldo restas la sama kiel komence. Ni laboras kaj plibonigas nian landon, sed trovas nin en pli maplibona situacio ol en la tago kiam vi venis. Ŝuldoj! Ŝuldoj! Daŭre ŝuldoj pendas super niaj kapoj!”

– Ho miaj amikoj, ni konsideru tion: se via lando pliboniĝis, tio okazis danke al mi. Ja bona bank-sistemo estas la plej grava avantaĝo de lando. Sed por gajni el ĝi profiton, vi devas unue havi fidon al la bankisto. Venu al mi kvazaŭ al via patro. Ĉu vi volas pli da mono? Tre bone. Mia ora barelo valoras multfoje pli ol mil dolarojn. Mi nur prenos al hipoteko viajn nemoveblajn posedaĵojn kaj pruntedonos tuj al vi la sekvajn mil dolarojn”.

– Ĉu duobla ŝuldo signifos pagi duoblan interezon, ĉiujare kaj por ĉiam? – Jes, per mono kiun mi pruntedonos, vi vastigos vian bienon. Kaj vi pagos nur interezojn. Vi pagos kune por viaj ŝuldoj kaj tio nomiĝos sumigita ŝuldo (fr: Regroupement de crédit / ang: Debt consolidation) . Ĝi povos pligrandiĝi jaron post jaro. Sed viaj enspezoj ankaŭ kreskos. Per miaj pruntedonoj vi disvolvos vian landon. – Do ju pli nia insulo disvolviĝas, des pli grandiĝos la tuta ŝuldo ? Kompreneble – respondis la bankisto – Samkiel en la tuta civilizita mondo, la publika ŝuldo atestas pri ekonomia prospero de ĉiu aparta lando.

.

14. Lupo formanĝegos ŝafidojn

“Ĉu tion vi nomas ĝusta mono, sinjoro Samuelo? Nacia ŝuldo, kiu fariĝis nepagenda, ja estas malĝusta!” – “Karaj amikoj, ĉiu sana mono devas baziĝi je oro kaj por cirkulado komerca presas ĝisn nia banko – nepre kun pagotaj ŝuldoj. Do nacia ŝuldo estas bona afero: ĝi tenas registarojn sub la praktika saĝo de bankistoj. Do mi, kiel bankisto, estas lumo de la moderna civilizo sur via insulo. ”

– “Sinjoro bankisto, kvankam ni estas fakuloj pri financado, tamen tian civilizon ni ne volas. Ni ne plu prunteprenos eĉ unu moneron de vi. Mono sana aŭ nesana, ni ne plu volas komerci kun vi. ” – Mi ne aprobas tiun ĉi malbonan decidon, sinjoroj – respondis Samuelo. – Tamen se vi rompas la kontrakton, mi havas viajn subskribojn. Do vi devas tuj pagi al mi ĉion, kapitalon kaj interezon.

– Tio ne eblas, sinjoro. Eĉ se ni donus al vi la tutan monon, kiu ekzistas sur la insulo – ĝi ne sufiĉus. – “Ne gravas. Ĉu vi ne subskribis la kontrakton? Jes aŭ ne? Jes? Nu, pro la valideco de tiu kontrakto, mi transprenas ĉiun vian posedaĵon. Ja tiel estas interkonsentite per viaj subskriboj, kiam vi aprobis la ŝuldon. Se vi ne volas funkcii kadre de ĉi tiu potenca monsistemo, mi perforte punos vin. Vi povos mastrumi sur la insulo, sed nur je miaj kondiĉoj. Nun foriru. Mi prezentos al vi sekvajn mendojn.

.

15. Kontroli gazetaron

Samuelo sciis ke kontrolante mon-cirkuladon, oni kontrolas la tutan socion. Sed li ankaŭ sciis, ke por tia kontrolado oni bezonas distri la popolon ĉiumaniere kaj teni ĝin en la stato de nescio. La bankisto rimarkis, ke inter la kvin viroj du estas tradicie konservativaj kaj la ceteraj tri inklinas al liberalismo. Tion ili montris dum vesperaj konversacioj. Kaj sekve li dividis la kvin virojn inter la konservativa kaj liberala partioj. Rezulte pli kaj pli ofta kverelado anstataŭigis interparolojn pri la plej gravaj problemoj kaj pri la danĝere kreskanta ŝuldo.

En trankvilaj momentoj, iom pli neŭtrala Henriko sugetis kunigi la fortojn por devigi la regantan bankiston al kompromiso. Interkonsento de la subigitoj estus danĝera al dictatoreco. Samuelo ne intencis ĝin toleri, ĉar tio certe finus lian regadon. Ja neniu diktatoro, financa aŭ alia, povus alfronti unuecan kaj edukitan popolon.

Por evitigi tion, Samuel komencis subteni politikajn konfliktojn inter la koleremaj viroj. Uzante sian presilon, li eldonis du gazetojn: “La Suno” por liberalistoj kaj “La Stelo” (por koservativuloj). La Suno argumentis, ke “Vi ne plu regas vian posedaĵon, ĉar tiuj perfidaj konservativuloj dependiĝis de la grandaj entreprenoj. Kontraŭe konservativa “La Stelo”- ĝi celis konvinki, ke la naciaj ŝuldego okazis pro tiuj liberalaj ignorantoj. Tiel do ambaŭ politikaj frakcioj kontraŭbatalis reciproke kaj forgesis, ke fakte la sklavigan ĉenon surmetis je ili Samuelo, la mon-eldonisto.

.

16. Netaksebla informo

Unutage la geologo Tomaso trovis savboaton kaŝita ĉe golfeta kovo, je alia parto de la insulo. En la boato troviĝis nenio krom solide farita kofro. Li malfermis ĝin kaj unue trovis nenion interesan, nur kelkajn vestaĵojn kaj iom da malgrandaj objektoj. Sed io alia logis lian atenton: tio estus la unua eldono de ĵurnalo pri socia kredito. La scivolema Tomaso komencis legi ĝin kaj post kelkaj paĝoj liaj okuloj ekbrilis. “Jen kion ni devus scii – li ekkriis – ke mono ne ĉerpas sian valoron el bankista oro, sed el aĉetitaj produktoj!”

Jen montriĝas evidenta, ke mono estas nur la formo de librotenista kontado, per kiu kreditoj pasas de unu konto en la alian. Ĝia valoro kreskas laŭ vendoj kaj aĉetoj, do la tuta mono baziĝas fakte je produktado.
Tio signifas, ke mono devas plinombriĝi ĉiufoje kiam produktado kreskas. Rezulte, interezoj neniam estu pagataj por nove printita mono. Same tutlanda ekonomia progreso estu ligita kun neniu publika ŝuldo.

Tiel do reveno al normaleco ebligos ĉiun registaron distribui la jaran dividenton (netan profiton de la kreskanta produktado) egale al ĉiu civitano. Per tiel kompensita rabato, la prezoj estos alĝustigitaj al ĝenerala aĉetpovo. Tia estas la bazo de Socia Kredito: justeco anstataŭ mizero.” Tomaso ne plu povis teni sin pasiva. Ekstarinte, kun la libro enmane li kuris al siaj kvar kunuloj por dividi sian malkovron.

.

17. Mono laŭ baza kalkulado

Tiel Tomaso fariĝis la instruisto: “Tion ĉi ni povas fari sen bankisto, sen oro kaj sen subskribaj kontraktoj. Mi malfermas konton por ĉiu el vi. En la kolumno dekstre vi trovos la kreditojn, la sumojn, kiuj pligrandigas vian konton. Dekstre troviĝos la ŝuldoj kiuj ŝarĝas kaj malgrandigas vian konton – interezo.”

Komence ĉiu elinter ni komercos kun 200 dolaroj, do en la kredita kolumno ni enskribas tiun ĉi sumon por ĉiu ( 1). Do ni disponas po 200 dolaroj, kiel montras la suba rubriko kaj tiel komenciĝas la racia cirkulado de mono:

Egala komenco:F = 200H = 200J = 200P = 200T = 200
1– 10 = 190

+10 = 210
2
– 8 = 192+ 8 = 218
3+ 15 = 205192 – 15 = 203

(k.t.p…)




  1. Francisko aĉetas produktojn de Paŭlo kaj pagas 10 dolarojn. De lia konto ni deprenas tiun sumon kaj restas tie 190 dolaroj. Samtempe tiujn 10 dolarojn ni aldonas al konto de Paŭlo, kiu havas nun 210 dolarojn.
  2. Jakobo aĉetas de Paŭlo ion por 8 dolaroj. Do mi deprenas tiujn 8 dol. el konto de Jakobo kaj lasas tie 192 dol. Semtempe konto de Paŭlo kreskas ĝis 218 dol.
  3. Paŭlo bezonas lignon, aĉetas ĝin de Francisko kaj pagas 15 dol. Ni deprenas tiun sumon de la antaŭa 218 kaj rezulte Paŭlo havas nun 203 dol. Kaj se la konto de Francisko pligrandiĝis je 15 dol., tiam en ĝi haveblas 205 dol. (Henriko kaj Tomaso aĉetis nenion kaj vendis nenion tiel ili posedas la komencan sumon de 200 dol.)

Ni povas daŭrigi tian simplan kontadon, de unu rubriko al la alia. Se iu el ni bezonas monon por pligrandigi produktadon, ni donas al li krediton – sen interezo. Li repagos nur post kiam vendiĝos liaj produktoj. La sama sistemo validas ankaŭ por publikaj laboroj. Laŭ certaj periodoj, ĉiu konto pligrandiĝas je nova sumo – proporcie al la kreskanta produktado. Nenio estas forprenita kaj ĉiuj membroj de la socio profitas el la ekonomia progreso. Tio fakte nomiĝas la nacia dividento. Mono jam ne plu sklavigas, sed fariĝas instrumento por servi – laŭ sia vera celo.

.

18. Malespero de la bankisto

Evidente, la kvin homoj formis tiel la unuan grupon de Socia Kredito. Sekvatage, Samuel ricevis leteron subskribitan de la kvinopo: “Sinjoro, vi senbezone nin enŝuldigis kaj ekspluatis. Ni ne plu bezonas vian monsistemon.

Vi ricevos vian monon ĉar ekde hodiaŭ ni havos nian propran monon – sen oro, sen ŝuldo kaj sen ŝtelistoj. Ni tuj starigas la sitemon de socia kredito sur ĉi tiu insulo. Tiumaniere la ĝisnunajn ŝuldojn anstataŭigos la nacia dividendo. Se vi tamen insistas ricevi repagon, ni redonos al vi nur la “pruntitan” monon, sed nenion pli. Vi ne povas postuli ke ni donacu al vi tion, kio ne estis de vi ricevita.”

Samuel sin trovis malespera. Lia imperio proksimas al kolapso. “La kvinopo havas nun sian socian kredit-sistemon kaj ne plu min bezonas. Mia sekreta mono kaj ties ‘kreditoj’ estas jam oficiale malkaŝitaj. Li pensis ĉagrene: “Kion mi faru nun? Ĉu pardonpeti kaj fariĝi unu el ili? Kiel mi, financisto kaj bank-posedanto fuŝis tiun aferon? Ne, spite al tio, mi tenos kaj daŭrigos mian financan sistemon sen ili.”

.

19. La trompo malkaŝita

Por eviti la estontajn postulojn, la kvin homoj decidis fari inventaron pri la realaj posedaĵoj de la bankisto. Ili iris al la banko kaj volis ke Samuel subskribu la preparitan liston de la boato, remiloj, la presejon kaj la faman barelon kun oro. Li devis montri kie li kaŝis tiun barelon. Niaj kuraĝuloj eltiris ĝin el kavo. El socia kredito ili lernis, ke oro malmulte valoras sen laboro. Ili do ne plu traktis respekte la barelon, kiu montriĝis suspektinde malpeza. Francisko diris: “Mi dubas ĉu tiu ĉi barelo estas plena de oro”. Senhezite li prenis hakilon kaj forte levis supren kovrilon de la bankista trezorejo. Kaj ĉiuj ekvidis, kio estis tie: ne la deklarita oro, sed nur greno kaj iom da ŝtonoj.

Kaj ĉiuj ekvidis, kio estis tie: ne la deklarita oro, sed nur greno kaj iom da ŝtonoj. Simple senvaloraj ŝtonoj! Same Francisko, kiel la ceteraj kvar ne povis kredis al siaj okuloj: “Pripensu kiel facile ni estis hipnotigitaj por vivi tiel malsaĝe. Kial nura mencio pri oro nin blindigis? “

– Nekredeble, ni konsentis subskribi la hipotekon, kiu baziĝas nur je kelkaj ŝtonoj. Ho, ve al ĉi tiu ŝtelisto kaj mensogulo! Ni pensu, ke pro tia fraŭdo ni ofte kverelis dum la pasintaj monatoj. Pro tiu fripono! Kiam Francisko levis sian hakilon, la timigita bankisto fuĝis tuj al arbaro.

.

20. Adiaŭ, Savinsulo!

Post kiam la frapita barelo malfermiĝis, neniu aŭdis plu pri Samuel. La ne plu naivaj viroj malkovris lian mistifikaĵon kaj vivis libere. Baldaŭ poste iu ŝipo deflankiĝis je sia vojplano. La maristoj rimarkis la signojn de homa vivo sur tiu nekonata insulo kaj oni ĵetis ankron proksime al insula bordo.

Baldaŭ poste iu ŝipo deflankiĝis de sia vojplano. La maristoj rimarkis la signojn de homa vivo sur tiu nekonata insulo kaj. La ŝipo proksimiĝis al insula bordo kaj akro estis ĵetita en akvon. La kvinopo eksciis, ke la ŝipo survojas al firma kontinento. Do ili petis ke la maristoj kunprenu ilin kaj ebligu reveni al la familoj.

La feliĉaj savitoj kunprenis ĉion, kio estis bezonata, inluzive la unuan eldonaĵon de “Mikaela Ĵurnalo” kiu malfermis iliajn okulojn kaj liberigis de la bankistaj ungegoj. La kvinopo decidis, ke post alveno hejmen, ili informos vaste ĉiujn pri la fie kaŝita sekreto de trompa financumado.

F I N O

_____________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: