Serĉante animon en portretoj (Parto 2)

Serĉante animon en portretoj (Parto 2)

Fotinte grandajn personecojn, Karsh ne preterlasis la plej konatajn vizaĝojn. Temas kompreneble pri film-aktoroj, kies eksteran aspekton admiras milionoj. La privata vivo de tiuj steluloj ne estas tiel ĵaluzinda, ĉar fideleco ŝajnas ne gravi en tiu medio. Aliflanke troa populareco povas kaŭzi vantecon kaj kapturniĝon de ĉiu famulo. Foje ĝi povas esti danĝera, kiel montras 84-minuta filmo Paparazzi (Paparacoj). Per tiu ĉi rimarko ni montras la sekvan serion de portretoj, faritaj de la genia fotisto.

.

AKTOROJ

1. Gina Lolobrigida studis artojn en Romo kaj post longa kariero en filmoj ŝi fariĝis sukcesa fotisto; 2. Yul Brynner – aktoro multflanka; 3. Brigitte Bardot debutis 18-jara kaj famiĝis tutmonde, sed ne trovis feliĉon en la persona vivo.

.

1. Joseph Cotton ludis i.a. kun Marylin Monroe en legenda filmo “NIagara”; 2. Grace Kelly ĉesis aktori kaj fariĝis princ-edzino en Monako; 3. Helen Hayes memoriĝis per filmo “Adiaŭo al armiloj” kie ŝi ludis kun la tiama famulo Gary Cooper. S-ino Hayes estis dolĉe bonkora homo, kiu apogis skoltan movadon kaj fondis hospitalon.

.

1. Vivien Leigh, belega kaj fama, sed tragika virino. Tra multaj jaroj ŝi suferis je dupolusa perturbo kaj ne povis distingi realan vivon de sia pasinta aktorado. ; 2. Anna Magnani – italino, unu el plej eminentaj figuroj en kinarto; 3. Gregory Peck vivis malriĉe kaj devis labori en sia infanaĝo post kiam liaj gepatroj disiĝis. Li frue komencis praktiki sportojn kaj eĉ sukcesis ekstudi universitate por fariĝi unu el plej konataj aktoroj en la Holivooda “fabriko de sonĝoj.”

Kanada farmisto ku ĉevaloj. Unu el tre maloftaj, ne-portretaj fotoj de Karsh, farita en 1953.

.

1. Karsh portretis multajn personojn de kanada kulturo; 2-3. Famaj sportistoj – Michel Platini kaj Muhammad Ali.

*

Sian fotistan karieron Karsh komencis en la 1930-aj jaroj kaj akiris popularecon per portretoj de la tiamaj ŝtatistoj, famuloj ktp. Fotilo proksimigita al la vizaĝo malkovris tie nerimarkitajn detalojn de la vestaĵo, haŭto aŭ haroj. Poste ili montriĝis gravaj elementoj de la portreto kaj tio estis la nova stilo de Karsh-arto.

En 1939 Karsh edziĝis kun Solange Gauthier, franc-devena aktorino kiun li renkontis en Otava Malgranda Teatro. La geedzoj translokiĝis al apartemento meze de la ĉefurbo, kun bela vidaĵo al rivero Rideau, sed post 21 jaroj la edzino mortis pro kancero.

Komence de la 2-a mondmilito li faris kelkajn portretojn por la politikaj gvidantoj, kies vizaĝoj spegulis iugrade sentojn kaj sintenon fronte al iliaj malamikoj en la verŝanta sangon Eŭropo. Precipe diskonigis lin la portreto de brita ŝtatestro Winsnton Churchill, kiu venis al Otavo decembre 1941. Ekde kiam la foto aperis sur kovriloj de grandaj periodaĵoj, Karsh povis pli facile kontakti multajn altrangulojn de la epoko. Li komencis marki sian arton per signo “Karsh of Ottawa” (Karŝ de Otavo). En 1943 Karsh suriris norvegan kargoŝipon kiu estis veturiganta eksplodaĵojn el Kanado al Britujo. Li restis en Londono kaj fotis militajn gvidantojn, kiuj ja devis toleri longan preparadon antaŭ ĉiu fotado. Tion bezonis la fotisto, kiu zorge organizis lumojn, fonon ktp. – la kutimo praktikata ekda kiam li fotis en Malgranda Teatro de Otavo.

Aparta legendo koncernis preparadojn antaŭ la fotado. Tio postulis longan tempon kaj la fotota persono povus malpacienci. En tia situacio Karsh havis sian metodon: li turnis atenton al facila interparolo, kiu trankviligis la atmosferon. Valoris tion atendi por kapti tiun plej ĝustan momenton, kiam la vizaĝo eterniĝos fotografie. Iu konfesis: “Mi neniam konsideris Vivien Leigh belega ĝis kiam mi ekvidis ŝian portreton faritan de Jousuf Karsh”. Ne mirinde, ke multaj famuloj ŝatis esti Karsh-itaj.

.

1. Libroj kun fotaro de Karsh; 2. Serio de poŝtmarkoj kun kopioj de la portretoj, kiujn li faris.

El tiuj renkontiĝoj naskiĝis multaj fotoalbumoj, fronte kun la unua – “La vizaĝoj de destino” presita en 1946. Post la milito Karsh multe veturis ĉirkaŭ la mondo por foti bonegajn kaj talentajn personojn. Li nomis ilin “la homoj de konsekvenco”.

Post la vidviĝo, Yousuf Karsh edziĝis duafoje kun Estrellita Maria Nachbar. La ceremonio okazis en la Novjorka katedralo de s-ta Patriko kaj gvidis ĝin la plej estimata usona episkopo, Fulton J. Sheen. Estrellita akompanis la edzon fidele dum lia tuta vivo. La pinton de sia kariero Karsh povis ĝui en la 1960-aj, precipe dum la Monda Ekspozicio organizita en Montrealo por ses monatoj de la jaro 1967.

.

Kelkaj grandaj ekspozicioj kun lia fotaro veturis eksterlande. La fotisto ricevis multajn premiojn kaj honoran doktorecon ĉe kelkaj universitatoj. Vojaĝinte tra multaj landoj, Karsh vizitis Armenion nur fine de la vivo – malgraŭ amo al siaj gepatroj kaj al sia naskiĝlando. Estis dolorige al Karsh rememori tiujn membrojn de la familio, kiuj pereis dum la genocido en Otomana /Turka Imperio, okazintaj komence de la pasinta jarcento. Dum pli ol 50 jaroj Karsh per sia objektivo kapablis elmontri kernon de la fotitaj homoj, malkovri veran naturon de ilia individueco. Tra tiuj neforgeseblaj, foje subpremaj bildoj videblas vera kunsento kaj amikeco, kiu radias eĉ post jaroj. Karsh mortis 93-jara, en julio 2002.

La busto de Y. Karsh en Otavo

(Fino)

_______________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: