Se vi volas pacon

Se vi volas pacon

Novaĵoj de Fokolaro el Ukrainio

Donatella estas fokolarino el urbo Pistoia (okcidenta Italio). Ŝi vivas en Ukraino kaj respondis al intervjuo de itala novaĵ-agentejo “Sir”. Ekde pluraj semajnoj oni parolis en Kievo pri milito kaj supozis pri baldaŭa sieĝo de la urbo. Tio ŝajnis nereala – ĝis la tago kiam okazis pafado ĉ. 70 km de Kievo kaj proksime al landlimo kun Belarusio. “Ni ne sciis kion fari – ŝi rakontas – ja ni ektrovis nin unuafoje en tia situacio. Serĉante iun ŝirmejon, ni estis direktitaj al subtera parkejo. Post reveno hejmen ni telefonis al itala ambasadejo uzante specialan numeron. Tie ili konsilis, ke ni restu hejme kaj iru al rifuĝejo nur kiam aŭdiĝos alarmo. Homoj parolis pri ebleco de atako je la ĉefurbo, okazonta verŝajne dum la proksimaj tagoj. Multaj volis forveturi, sentiĝis vetkuro kontraŭ tempo. Ni prenas malgrandan sakon, kunmetas kelkajn objektojn, la plej bezonatan havaĵon, personajn dokumentojn. Videblis tre longaj vicoj en superbazaroj kaj ĉe la banko por ricevi monon. Provante akiri trajnobiletojn, ni eksciis ke ili estas jam disvenditaj. Ankaŭ la flughaveno ne funkciis, ĉar estis fermita”. Do ni decidis uzi aŭtomobilon kaj veturi al urbo Mukaĉevo en okcidenta regiono, proksime al Hungario.

.

Mapo de la suda Ukrainio en skalo 1:350,000 (1cm = ĉ. 35 km). La ruĝaj cirkloj indikas Mukaĉevon kaj Kievon.

.

La vojoj el kaj ĉirkaŭ Kievo estis blokitaj. Necesis longa tempo por eliri. Ĉe la banko staris longaj vicoj atendante por mono, same multaj homo svarmis en superbazaroj. Fine la grupeto sukcesis forlasi Kievon kaj ekveturis. Survoje aperis densaj trafikoj, longaj vicoj ĉe mon-aŭtomatoj kaj benzinstacioj. Apudvoje homoj petveturadis. Post 29-hora veturo ni atingis Mukaĉevon, bonvenigitaj inter la geamikoj. Nun ni atendas je pli pozitvaj novaĵoj kaj esperas ke la konflikto solviĝos pace je la nivelo de internacia diplomatio. (Maria Chiara Biagioni)

Helpi la familiojn en bezono

Fine de marto la Fokolara Movado komencis organizi helpon al homoj, kiuj troviĝas en maliĉeco pro la milita konflikto en Ukraino. Pere de siaj filioj Azione per un Mondo Unito (Agado por Unuiĝanta Mondo) kaj Famiglie Nuove (Novaj Familio) la fokolaranoj kunlaboras kun lokaj eklezioj por kolekti monon, prizorgi medicinajn servojn al tiuj ne povantaj pagi, aĉetadi manĝaĵojn, aranĝi loĝadon al senhejmuloj aŭ varmigon kie tiu sistemo ne funkcias.

Ĉesu batali, komencu dialogon

Fronte al eventoj, kiuj ŝancelas la mondon ekde jaroj, Politika Movado por Unueco (PMU – Movimento politico per l’unità / Political Movement for Unity), konfirmas sian komunan devontiĝon por la paco, kiu povas esti atingita nur per konkretaj paŝoj al interkonsento. ‘Se vi volas pacon, prepariĝu por paco‘ estas la vortoj de Igino Giordani (1894-1980), unu el pacemaj politikistoj de la pasinta jarcento.

.

Se vi volas pacon, preparu vojon por paco‘ estas la vortoj de Igino Giordani (1894-1980), unu el pacemaj politikistoj de la pasinta jarcento.

Nur ĉiutaga kaj multflanka packlopodo povas ĉesigi militon. La historio jam ofte deklaris, ke milito estas necesa elekto. Nuntempe la rimedoj de konfrontiĝo estas malmodernaj kaj pocas nur malfermi vojon al pli granda malsekureco, ne nur loke sed ankaŭ tutmonde. Pri tio estas konvinkitaj ni, politikistoj, funkciuloj, civitanoj kaj diplomatoj de la Movado Politiko por Unueco. Por la popoloj suferantaj pro milito(-j), ni esprimas nian proksimecon el kaj al ĉiuj landoj de la mondo. Ni subtenas divers-nivele tiujn popolojn kaj persiste interaktas serve al paco, la baza solvo por kunvivado de la nacioj.

Neniam estas tro malfrue por remalfermi intertraktadon kaj dialogon, baldaŭ kaj longtempe. Ja imperativo de paco gvidu nin. Do malnovaj kaj novaj dividoj postulas kuraĝan politikan penadon, kiu donu justan signifon al naciaj identecoj. Historio instruas, ke ekonomiaj sankcioj lasas registarojn nedifektitaj kaj malriĉigas la civilan socion, virinojn, virojn kaj precipe infanojn. Sirio estas la plej nova, plej serioza ekzemplo. La elekto de sankcioj devas esti singarde traktita, por ke ĝi ne fariĝu parto de milita pensado. Ni povas konstrui la veran pacon nur kiam politiko servas justecon kaj armad-konkuron.

Fronte al la reala dandero de atoma milito, ni forte alvokas ĉiujn registarojn kunsidi kaj savi nian planedon de la katastrofo. En ĉi tiuj tempoj ni ne hezitas aserti, ke ni ankoraŭ kredas kaj ĉiam kredos al packonstruado per dialogo kaj honesta politiko. Neniu rajtas riski estontecon de niaj infanoj, nepoj kaj la estontaj generacioj. Mario Bruno, prezidanto MPPU (Politiko por Unueca Movado)

*

Koncerne militon en Ukraino, ni volas prezenti objektive opiniojn diversflankajn. Unue, la okcidenta gazetaro, televido kaj aliaj amaskomunikiloj konstante informadis ekde monatoj pri la proksimiĝanta invado de Rusio kontraŭ Ukraino. Atmosfero de timo kreskis post publikiĝo de letero sendita el Moskvo al Vaŝingtono antaŭ la Kristnaskaj Festoj 2021*. Tio estis ĝuste dum Internacia Jaro de Paco kaj Fido, proklamita de la Unuiĝintaj Nacioj. La rusa registaro postulis respondi, ĉu Usono akceptas la rajton de Rusio protekti sian sekurecon. Tio signifas, ke Ukraino neniam estos uzata milite kontraŭ Rusio kaj ke ĝi ne membros en NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizo). Letero el Vaŝingtono venis post monato, sed estis tie neniu konkreta respondo al la starigitaj demantoj.

* Ĉi-foje la rusoj petis respondi SURPAPERE, ĉar kiam Sovetunio malfondiĝis, usonaj ŝtatestroj garantiis, ke NATO ne proksimiĝos al rusa landlilmo. Tio signifis, ke la eksaj sovetiaj respublikoj restu sendependaj kaj neŭtralaj landoj. La promeso estis farita perbuŝe, do kiam orient-eurpaj respublikoj estis akceptitaj al NATO, la usona registaro neglektis tiun promeson. Al senravigitaj rusoj, unu grava usona politikisto respondis cinike : “Nu jes, ni simple trompis vin“.

.

1. Rusaj tankoj transpasas landlimon en Lugansk; 2. Ruslingavaj loĝantoj de Donecka kaj Luganska regionoj amase fuĝis tra bombitaj kvartaloj. Ili timis de persekutoj, kiuj sekvus post atako de ukrainaj taĉmentoj kaj de la fifama bataliono Azov.

Tiu lasta letero fakte portis jenan mesaĝon inter la linioj: “Jes, Ukraino povas membriĝi en NATO”. Evidente, tiam ĝi certe estos havigita per amaso da modernaj armiloj kreante mortan danĝeron al Moskvo kaj aliaj rusaj urboj. Samtempe satelitoj montris, ke ukraina armeo grupigis taĉmentojn apud la ribelantaj regionoj de Doneck kaj Lugansk, kie vivas rus-lingvaj loĝantoj. En okcidentaj gazetoj aperis artikoloj, ke Rusio intencas bombi Ukrainon uzante venen-gasojn. Do eble iu volis realigi la taktikon uzitan en Sirio – kiam la gaso kovrus kelkajn urbojn en tiuj du regionoj, oni tuj akuzos pri tio la rusojn. Ĉu estis prudente atendi ĝis kiam tio okazos? Tiel do la rusa registaro pravigis la invadon, kaj nomis ĝin “preventa armea operacio”. Tia estis vidpunkto de la rusa registaro. Ni tion nek aprobas nek deĵetas. Objektiva rigardo ne povas ignori faktojn, Ĉu ĵurnalistoj en via lando informis pri tiu letero aŭ ĝin prisilentis?

UN informas fine de marto 2022, ke ĉ. 980 homoj mortis kaj preskaŭ 1600 estis vunditaj dum ĉi tiu konflikto.

Ukraina registaro asertas, ke ilin mortigis la rusaj soldatoj. Dume la rusoj klarigas, ke la civilaj viktimoj pereis ĉar naziaj armitaj grupoj okupas privatajn domojn. Ili pafas el tegmentoj kaj balkonoj de tiuj domoj, kaŝante sin malantaŭ la civilaj loĝantoj, kiuj estas ĉi-kaze uzataj kiel vivaj cel-tabuloj. Jen la ekzemplo de kontraŭdiraj opinioj.

This image has an empty alt attribute; its file name is orw.on-Truth.png

Se vi legis “1984” de George Orwell, vi scias kio estas la Ministerio de Vero, kiu severe punis homojn, kiuj diras veron. Tia sistemo certe povus aŭguri tutmondan sklavigon. Ĉu la historio nepre devas ripetiĝi? Jes, kiam honestaj homoj silentas.

.

Certe ĉiu milito estas tragedio, kies viktimoj estas ofte sendefendaj popoloj. Sed la proverbo diras, ke la unua viktimo estas vero, sufokata jam antaŭ ol milito komenciĝas. Kaj kia estas vero ĉi-kaze? Ĝin povus prezenti – kvankam fragmente – nur homoj vivantaj tie. Tial komence ni metis la fidindajn raporton de kelkaj fokolaranoj veturantaj tra Ukraino. Ni ankaŭ ricevis leterojn de rusaj esperantistoj kaj koncize citos kelkajn partojn. Se ni ricevos leterojn de ukrainaj esperantistoj, ankaŭ tiuj aperos ĉi tie.

.

.

Inundo de sensaciaj novaĵoj influas ĉiutage niajn domojn kaj negative influas nian nervosistemon. Evidente oni ludas per niaj emocioj. Jen unu el multaj ezemploj. Proksime al Rumanio – nur 35 kilometrojn de loko, kie Danubo enfluas Nigran Maron – troviĝas malgranda Serpent-Insulo (17 km2 estas ĝia areo). La 24-an de aprilo 2022 al ĝi proksimiĝis rusa militŝipo kaj alvokis la insulan personaron kapitulaci sen pafado. Tuj tra monda gazetaro kuris tri kontraŭstaraj versioj: 1- La 182 ukrainaj soldatoj sukcesis defendi la insulon; 2- Ĉiuj tieaj soldatoj estis mortigitaj; 3- Neniu soldato mortis, ĉar post ilia kapitulaco la rusa ŝipo veturigis ilin al mar-haveno Sevastopol. Tie ili ricevis sandviĉojn, botelojn de drinkebla akvo kaj estis perbuse transportitaj al ukraina landlimo. La evento estis filmita, la soldatoj konfirmis sian travivon kaj eventuale oni devis rekoni tiun fakton. Sed kiom da konfuzo kaj indigno kaŭzis tiu klaĉo en la mondo – antaŭ ol la mis-informo (false news) estis ĝustigita?

.

1. Serpenta Insulo; 2. Insulaj soldatoj veturigataj al Ukraino.

.

Se iu povis observi komentojn en diversnacia gazetaro, li povis trovi objektivajn fontojn. Tie la sendependaj ĵurnalistoj antaŭvidis, ke milita konflikto en Orienta Eŭropo devis okazi pli ol malpli frue. Kial? Ĉar bezonas ĝin Usono, kiu perdas la pozicion de sola potenculo sur la monda scenejo kaj ne povas tion reinversi fronte al rus-ĉina alianco. Unue do ili volas enbati konuson inter la du ŝtatojn. Se ili sukceos teni Rusion okupita en Eŭropo, tiam pli facilos alfronti (per blokado aŭ …) Ĉinion, sian ĉefan konkuranton. Reale pensantaj observantoj scias, ke la nuna jarcento apartenos al grandega Azia kontinento. Tamen gvidaj usonaj politikistoj ne scipovas konsenti, ke unupolusa mondo ne plu validas. Se ni rigardas la regionajn milit-konfliktojn laŭ tia perspektivo, ĉio fariĝas pli komprenebla.

Ekzemploj kiel la ĉi-supra abundas ĉiutage kaj atestas fakte pri la informa milito. La materialo kaj fotoj devenas ĉi tie el diversaj fontoj, inter alie el greka gazetaro, kiun ja ne eblas akuzi kiel rusan agentejon, ĉu? Lertaj observantoj scias, ke la organizata bruo celas kovri aliajn, pli gravajn problemojn. Krom la menciitaj dramoj, ekzistas alia aspekto fone de ĉi tiu konflikto, kion la okcidentaj ĵurnalistoj preferas hipokrite prisilenti. Tiu problemo ŝvelas kiel ulcero kaj tamen devas esti definitive solvita. Temas pri la nazia ideologio naskita en Organizo de Ukrainaj Naciistoj (OUN), al kies abomena pasinteco rekte sin turnas la ekstermistaj grupoj en la nuntempa Ukraino kiel ekz. bataliono “Azov” aŭ “Dekstra Sektoro”. Tiuj bandoj transprenas grandan parton de armiloj sendataj el kelkaj landoj al Ukraino.

.

Bataliono Azov

Flag-koloroj de la nazioj ne estas samaj kiel tiuj sur flago ukraina. Nazia flago estas ruĝ-nigra, kie nigro simbolas nigran teron kaj la ruĝo – sangon de ali-nacianoj, kiu devas esti verŝota por ke Ukraino estu purigita el “fremdaj” elementoj. La naziaj politikistoj enkapigis al siaj “soldatoj” ke nur tiam povos ekzisti memstara Ukrainio (ukraine: “Samoistna Ukraina”). Ĉeĥa prezidento diris al ukraina delegacio: Se vi ne konas la sloganon, ke ĉiu mortigita fremdulo signifas pecon de liberigita Ukraino – tiam vi ne scias la historion de via lando. Bedaŭrinde, malmultaj politikistoj kuraĝas respondi malfacilajn demandojn. Malgraŭ tio ni ne volas kredi, ke Eŭropa Unio apogus nazian ŝtaton.

.

1. Organizao de Ukrainaj Nazioj (OUN) – logo; 2. Ĝiaj ideologio kaj naziaj simbolo fariĝas pli kaj pli popularaj en hodiaŭa Ukraino; 3. Flago de la t.n. “Dekstra Sektoro.”

Dum la 2-a mondmilito ukrainaj nazioj murdis pli ol 100,000 sendefendajn homojn, plej ofte infanojn, virinojn kaj maljunulojn. Al tiuj sadistoj ne suciĉis “purigado de Ukraino” per murdoj, ili elpensis pli ol 120 metodojn da turmentado, kiel ekz. elŝiri langojn, enbati nailon en kranio, elpiki okulojn, distranĉi ventron de graveda virino aŭ duonigi vivan homon per segilo. Ili senkompate mortigis eĉ tiujn ukrainajn personojn, kiuj avertis siajn najbarojn pri baldaŭa nokta bruligo de la vilaĝo kaj planita mortigo de ĉiuj ties loĝantoj. Ankoraŭ vivas atestantoj, kiuj infanaĝe vidis mem tiujn kruelaĵojn kaj mirakle travivis la masakron. Tio vere estis neimageble terura, senhoma agado – dirus nescia bonkorulo – sed ĝi apartenas jam al pasinteco. Ĉu ni devas tion rememori?

.

Por-infana teatraĵo kun la nazia ruĝo-nigra standardo

Ne tute estas tiel kiel vi pensas, amiko – ne tute. Tiuj “homoj” pri sia ideologio instruas nuntempe junularon kaj infanojn. Ili eĉ eniras ukrainajn lernejojn kaj propagandas ĝin inter 10-jaraj infanoj. Jen la filmeto pri somera kampado de la infanoj-soldatoj – (5:40) https://www.youtube.com/watch?v=CpV16BQfbrQ&t=225s . Produktis ĝin usona televido NBC, do tio ne estas rusa propagando.

.

.

En tempoj de organizita trompado, diri la veron fariĝas ago revolucia“. Salutojn, amike via – George Orwell.

.

Neniam plu ripetiĝu edukado por malamo. 1. Nazia Germaujo en la 1930-aj; 2. “Libera” Ukraino de la 21-a jarcento.

.

Nazia amasa demonstracio, kiun kunorganis la “Dekstra Sektoro”. Tio ne estas Berlin en 1933, sed Kievo komence de la kuranta jaro. Diable, kIal multaj ]urnalistoj de la t.n. “libera mondo” silentas pri tio?

En gazetaro aperas kortuŝaj fotoj de la timigitaj ukrainaj infanoj, petoj por helpi ilin finance. En kelkaj semajnoj homamaso 2-miliona lasis Ukrainion kaj eniris Pollandon. Ili ricevas tuj senpagajn san-prizorgadon, manĝaĵojn, liberajn ĉambrojn en sanatorioj, hospitaloj, ŝtataj konstruaĵoj aŭ ĉe polaj familioj. La infanoj povas daŭrigi lecionojn en polaj lernejoj, al ukraina junularo oni ofertas senpagajn studojn ĉe polaj universitatoj. Por la ŝtata buĝeto kaj por ĉiu ipmposton paganta civitano tio estas grandega ŝarĝo, foje ne eltenebla. Venĝo de la historio tio estas aŭ fato? Ja ili serĉas protekton ĉe homoj, kies familianoj dum la mondmilito estis eble murditaj de la ukrainaj nazioj (honorigataj oficiale en la hodiaŭa Ukrainio).

.

1. Ukrainaj familioj elmigras kun siaj infanoj; 2. “Florkrono” de polaj infanoj, murditaj de la ukrainaj nazioj dum la 2-a mondmilito. La kapetoj estis fiksitaj per drato al arbo. Fotite dum la “Genocido de Volin – 1943” – la plej amasa inter tiuj okazintaj en la regionoj de la tiutempa okcidenta Ukraino. SE oni kompatas la infanojn fuĝantaj kun siaj gepatroj (maldekstra foto) – ĉu oni rajtas forgesi tiujn kruele murditajn kun la tutaj familioj? Paco sen justeco kaj vero ĉiam estas mensoga iluzio.

.

Ĉiu infano rajtas vivi en paco, esti bone nutrata kaj lerni por esti memstara estonte kaj utila en la socio. Neniam revenu la fi-bestaj monstroj kaj koŝmaroj de la pasinteco. Ni ne volus kredi ke Usono kun kelkaj aliaj ŝtatoj preferas armigi naziajn milit-grupojn anstatŭ reale helpi la infanojn kaj familiojn de Ukrainio. La historio instruas, ke fiaskas ĉiuj provoj konstrui pacon sen justeco kaj vero. Por eviti iun ajn miskomprenon, dubojn aŭ riproĉojn pri malobjektiveco, ni deklaras: Necesas kompati kaj helpi ĉiujn viktmojn de la kontlikto, same ukraine- kiel ruseparolantajn civitanojn. Tamen oni ne povas konstrui pacon je mensogoj. Akceptante ĉi tiun evidentan veron, vi estas amiko de paco bazita sur justeco. Alia paco ne ekzistas. Ni disponis pri artikoloj el diversaj landoj kaj nun atendas fidindan tekston ankaŭ de ukrainaj esperantistoj.

.

.

DE COLORES / PER KOLOROJ

De colores” estas la kanto de meksikaj infanoj, kiu originale devenas el Hispanio – (3:52) https://www.youtube.com/watch?v=sGMTmlvuNOg.

.

Tradukita E-teksto:

Per koloroj, per koloroj la kampoj estas vestitaj printempe. // Kun koloroj alflugas birdoj de eksterlando. // Multkolore brilas la ĉielarko kiun ni vidas.
Same brilas grandaj amoj. Ja mi ŝatas multajn kolorojn samkiel grandajn amojn.
Kion ni vidas brili, kaj tial la grandaj amoj. // Multajn kolorojn mi ŝatas, kaj ŝatas mi grandan amon.
La koko kantas kaj kokino kantas : ĉirpi – ĉirpi – ĉirpi – ĉirpi- piii -piri. // La kokino, kun la kapo, kolora la kapo. / La kokidoj, ankaŭ ili kantas : tŭi, tŭi, tŭi.
Samkiel ankaŭ grandaj amoj. // Multajn kolorojn mi ŝatas kaj grandajn amojn mi ŝatas.
Multajn kolorojn mi ŝatas…

.

Originala teksto hispan-lingva :

De colores, de colores se visten los campos en la primavera. // De colores, de colores son los pajaritos, Que vienen de afuera. // De colores, de colores es el arcoiris quee vemos lucir. // Y por eso los grandes amores, de muchos colores me gustan a mi.
Y por eso los grandes amores, de muchos colores me gustan a mi,. // Y por eso los grandes amores, de muchos colores me gustan a mi.
Canta el gallo, canta el gallo con el Quiri, quiri, quiri, quiri, qui. // La gallina, la gallina con el cara, cara, cara, cara cara. // Los polluelos, los polluelos con el Pio, pio, pio, pio, pi. // Y por eso los grandes amores, de muchos colores me gustan a mi.
Y por eso los grandes amores, de muchos colores me gustan a mi. // Y por eso los grandes amores de muchos colores me gustan a mi.

KONKLUDO. Revene al la titolo, se vi volas pacon… Ni esperu, ke: 1. Ukrainio baldaŭ sin malkroĉos de tiuj abomenindaj agoj el sia historio, kiuj kaŭzis la menciitan genocidon kaj ke ukraina registaro malpermesos edukadi infanojn al nazia malamo; 2. Sekve, la rusaj taĉmentoj revenu hejmen kaj neŭtrala Ukrainio ekzistu liberigita de la hororaj fantomoj el sia pasinteco kaj de falsaj amikoj, kiuj malebligas ĝin vivi konkorde kun siaj najbaroj.

(Daŭrigo sekvos)

PS: Zorge pri feliĉo de la plej junaj generacioj, ni lanĉas novan projekton titolita “INFANOJ KANTAS por PACO” al kiu ni invitas vin, karaj legantoj. Bonvolu sendi al ni tiu-specan kanton, prezentitan per infana grupo aŭ infan-koruso de via lando. Tiumaniere ankaŭ nia movado povas partopreni en la projekto, kiu estas unu el novaj Esperantaj Pac-Inicjatoj. Kiom da reagoj venos?

________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: