La torĉo – olimpikaj impresoj

La torĉo – olimpikaj impresoj

Laste ni povis observi du strangajn Olimpikajn Ludojn en tre mallonga tempo. La 32-an someran olimpikon organizis japanoj en sia ĉefurbo Tokio – duafoje (antaŭe ĝi okazis tie en 1964). Kaj nur post jarduono estis organizita la 24-a vintra olimpiko en Pekino, ankaŭ duafojeo. Tamen la ĉina ĉefurbo estis sola, en kiu okazis ne nur vintra (ĉijare), sed ankaŭ la 29 somera olimpiko en 2008.

Kelkpersona grupo el Gano kaj (dekstre) brazila sportistino en la olimpika vilaĝo.

Ĉi-jare en februaro venis al Pekino preskaŭ 2900 sportistoj, kiuj partoprenis en 109 konkurencoj, grupigitaj en 14 disciplinoj. Ili venis el 91 landoj, eĉ tropikaj kiel Bolivio, Filipinoj, Haitio, Jamajko kaj Magadaskaro. Tie neniam okazas frostoj aŭ neĝfaloj, tial por trejnado ili devis veturi al pli malvarmaj landoj. Kial la du lastaj Olimpikaj Ludoj (en 2021 kaj en 2022) estis strangaj, vi certe scias – pro la viruas paniko. Eksterlandaj turistoj ne povis viziti tiujn landojn kaj en ambaŭ kazoj la partopreno de loka publiko estis tre limigita. Cetere, plimulto de grandaj eventoj estis nuligitaj, inklude la Universalajn E-kongesojn.

.

1. Jens Oftebro venkis por Norvegio du medalojn; 2. Tri medalojn akiris lia kolego Joergen Graabak; 3. Slovena Urša Bogataj venkis en ski-saltoj.

.

Dum la ĉi-jara vintra olilmpiko, plej multajn medalojn akiris tradicie la sportistoj el Norvegio; 16 orajn en la tuta nombro de 37. Ili regis precipe en skiado. Ekde la unuaj Vintraj Olimpikaj Ludoj (VOL) en 1924, la reprezentantoj de Norvegio plej ofte venkadis. En la sume kolektita medalaro dum unu olimpiko, la norvegoj venkis 9-foje. Dum ĉiuj okazintaj ĝis nun VOL, ili atingis entute 405 medalojn (inter tiuj, 129 medalojn en transterena ski-kuroj).

.

1. Francoj fieris pro Quentin F. Maillet, kiu venkis en biatlono kvin medalojn; 2. Hubert Strolz el Aŭstrio venkis oran medalon en ski-slalomo (Calgary 1988) kaj ne sciis ke lia filo Johannes faros la samon post 34 jaroj en Pekino. 3. Ĉampiono de ski-saltoj Ryōyū Kobayashi el Japanio.

.

Eileen GU naskiĝis en Usono sed reprezentis Ĉinion kaj dum ĉi tiu olimpiko montriĝis plej bona en ski-akrobatiko.

.

Unu el ĉi-jaraj herooj estis Max Parron el Kanado, kiu sukcese batalis kontraŭ kacero kaj poste venkis oran medalon en neĝ-tabulado.

.

En skata sporto superas tiuj havantaj multe da glacio sur la kanaloj de Nederlando.  Ili gajnis 17 medalojn kaj la plemulton sur la skatoj. Maldekstra foto: Thomas Krol gajnis du medalojn kaj (dekstre) Suzanne Schulting – 4 medalojn, inter kiuj du orajn.

.

1. Choi Min-jeong venkis je la distanco 1500 metrojn; En lastaj olimpikoj, tre bone sketas koreanoj kaj rompas mond-rekordojn. 2. Al nederlanda Kjeld Nuir gratulas lia edzino kaj fileto; 3. Sensacion faris usona Erin Jackson, la unua nigrulino kiu venkis en rapida sketado de 500 m.

.

Figura sketado, oraj medalistoj: ĉina paro  Sui Wenjing – Han Cong kaj rusino Nataia Ŝĉerbakova.

.

Sur sledoj, plej multe da medaloj kolektis germanaj sportistoj, ankaŭ en la danĝera skeletonado (dekstra foto), kie oni “falas” kun rapideco de pli ol 100 km/h.

Kvankam multaj sportistoj laŭdis bonan organizadon de la ĉijaraj Vintraj Olimpikoj, tamen kelkaj grandegaj inform-centroj serĉi obstine erarojn kaj skandalojn. Eble tia estis la tasko de dungitaj tie ĵurnalistoj? Ridinde aspektis ekz. provoj kulpigi la organizantojn pro transigo de kelkaj konkurecoj ĝis sekvonta tago, kiam venis neĝa ŝtormo. Tiel do informa milito eniras ankaŭ la sportojn. Malgraŭ ĉio, ni scias ke “Sporto = ĝojo = juniĝo” – ĉu ne? Valoras memori, ke unu el fundamentaj celoj de la Olimpika Movado estas konstruado de internacia amikeco.

.

1. Neĝblovo super unu el ĉefaj olimpikaj objektoj; 2. Meze de februaro okazis tutlande la tradicia “Festivalo de lampionoj.”

.

1. La 24-a Vintra Olimpiko finiĝis; 2. Prezidanto de IOC (Internacia Olimpika Komitato) Thomas Bach renkontiĝis kelkfoje kun la volontuloj kaj por adiaŭo li diris: “Mi dankas al vi por la bonega laboro, tre grava por la Olimpikaj Ludoj. Al ĝia sukceso ankaŭ vi kontribuis. Mi salutas vin!

____________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: