Laŭdata kaj insultita (Parto 2)

Laŭdata kaj insultita (Parto 2)

Kurelek vekis malsamajn emociojn, kiuj montris klaran dividon de la socio rilate al art-gustoj, estetiko kaj moraleco. Fakte liaj bildoj konfliktis kun tiutempaj abrstraktaj tendencoj, Malgraŭ tio, lia pentraĵoj pli popularas en la nuntempa vivo ol tiuj de la postmoderna modo, senlime plurisma kaj promocianta ĉiuspecan elscentrecon.

.

Familia renkontiĝo, dimanĉe en frua aŭtuno

Erupto de lia kreado komenciĝis post la reveno el Anglio, geedziĝo kaj trankviliga familia vivo kun amata edzino kaj infanoj. Ja en Anglio li travivis profundan krizon kaj deprimon, kio estos priskribita en la sekvaj paragrafoj.

.

1. Saskaĉevano – la provinco de vivantaj nuboj; 2. Tornado (ŝtormo) kiun homoj kutime nomis la “geedziĝo de diablo”.

En sia pentrado Kurelek okupiĝis ĉefe pri farmista vivo en vastaj ebenaĵoj de la kanada prerio. La pejzaĝo flatis kvazaŭ tablo, precipe en Manitoba provinco. Iom riĉigas ĝin montenoj en Saskaĉevano (Saskatchewan), la vera mezo de Kanado. Tien li ofte revenadis en rememoroj, pensante pri simpla, neriĉa tamen feliĉa infanaĝo. Pro tio la ĉi-temaj bildoj estas ofte spicitaj per bonhumoro.

.

Koleraj anseroj postkuras la petolemajn geknabojn

.

Alia temo de liaj pentraĵoj estis la vivo de arbohakistoj, kiun Kurelek spertis persone. Kiej 20-jara junlo, li laboris en arbaroj de Neyes, norda Ontario. Post kelkaj jaroj li denove laboris kiel arbohakisto en Ontaria Frasedale kej en LaTurque (norda Kebekio / Quebec-provinco); li bezonis monon por veturi al Eŭropo.

.

1. Matenmanĝo de arbohakistoj; 2. Arbar-oceano.

.

William, la ĵusa diplomito, decidis studi modernan meksikan pentroarton en San Miguel de Allende. Tiucele li veturis per busoj (kaj ankaŭ petveturis) tra okcidentaj usonaj subŝtatoj ĝis la marbordo de Meksiko. Iunokte, inter tiuj petveturoj Kurelek ekdormis sub ŝosea viadukto. Estis malvarma nokto en Arizona dezerto kaj baldaŭ post endormiĝo li vekiĝis konscia, ke iu troviĝas apude.

.

1. Rememoro pri mistera travivaĵo de juna Kurelek, dorminta sub viadukto de Arizona dezerto; 2. Malriĉa korto en Meksiko.

Tio estis nekutima figuro vestita en longa, blanka robo. Li proksimiĝis kaj avertis, ke Kurelek ne dormu tie. “Ekstaru – diris la mistera persono – ni devas prizorgi la ŝafojn aŭ vi mortos ĉi tie pro frostiĝo”. Mi ekstaris kaj eniris mian vojon, tremante pro malvarmo. La sperto okazis kiam William, kiel multaj tiutempaj artistoj, estis ankoraŭ ateisto kaj nur post jaroj li komprenis la signifon de tiu okazintaĵo.

.

1. Bernadette Soubirous en Lourdes (eo: Lurdo) – pentraĵo de W.Kurelek; 2. Du jarojn post apero de libro, “La kanto pri Bernadette”/ The song of Bernadette, eminenta reĝisoro Henry King faris filmon kun la sama titolo. Ĉefrolis tre bela aktorino, Jenifer Jones; 3. Lurdo estas situita en trankvila ĉirkaŭaĵo de Pirenea Montaro.

La mistera saviĝo en dezerta nokto estis unu el gravaj turnopunktoj de la Kureleka vivo kaj li revenadis ofte al ĝi en sia memoro. Forte impresita per tio, li ekskursis al Lourdes, franca urbeto en Pirenea Montaro por viziti la faman sanktejon. En tiea groto s-ta Maria aperis al Bernadette Soubirous, la 14-jara filino de malriĉa muelisto. Tio okazis en jaro 1958 kaj pri tiu evento Franz Werfel (1890-1945) verkis libron en 1941. Titolis ĝin “La kanto de Bernadette” (The song of Bernadette /Das Lied von Bernadette).

.

1. Vilaĝo proksime al urbo Bancroft, Ontario; 2. La unua neĝfalo en prerioj.

Kurelek multe vojaĝis tra tuta Kanado kaj lasis pentraĵojn pri lokoj, kiujn li vizitis. Ekde Malproksima Nordo: Bafina Insulo (ang: Baffin Island / fr:  Île de Baffin), proksima al grandega Gronlando ĝis okcidenta teritorio de Yukon. Aankaŭ li ofte vizitadis la regionojn kun malpli severa klilmato: ekde Atlantikaj provincoj en orienta Kanado ĝis Brita Kolumbio ĉe Pacifika Oceano.

.

1. Noktaj lumoj en la teritorio de Yukon (eo: Jukonio). La ĉaskaptisto revenas al sia kabano; 2. Printempa birdonesto, fone – knabo forkuras de anseroj; 3. Irlanda laboristo fosas en koto dum konstruado de Welland-kanalo, paralela al Niagara rivero.

.

La virinoj de Kurelek

Nia priskribata pentristo ne estis tre kuraĝa fronte al virinoj, oni povus eĉ diri ke li estis eĉ iom timema. Tamen Kurelek estis bonŝanca en la vivo, ĉar renkontis la kelkajn, ekstreordinare valorajn.

.

1. Margaret Smith; 2. May Cutler; 3. Catherine de Hueck-Doherty en junaĝo.

Veturinte al Eŭropo, Kurelek pasigis longan en Londono kie frapis lin piska krizo kaj profunda depremo. Tio instigis lin eniri hospitalon, kie renkontiĝis kun terapeŭtisto Margaret SMITH, virino ĝoja kvankam serioze relilgiema. Ŝia sinteno ŝanĝis la direkton de lia vivo. Margaret klarigis al la pentristo, ke ekzistas io pli forta ol homaj amo, malfortoj kaj emocioj. Tio estas amo de Dio, malpli facila por kompreni. Unutage Margaret alportis libreton kun poemoj. “Mi estis tiam fervora ateisto – rememoris Kurelek – do provante ŝin inciti /kolerigi mi demandis: Ĉu vi preĝas por mi? Jes, mi preĝas ankaŭ por vi – ŝi respondis trankvile. Tia respondo lin surprizis kaj ekde tiam ili ambaŭ partoprenis regule en Di-servoj.

.

1. Bonvenu, pilbrimo – unu el multaj libroj de Catherine Hueck Doherty; 2. La aŭtorino en sia mezaĝo; 3. Kabano “Espero de la mondo” kiun Kurelek konstruis ĉe Madawaska rivero. La dometo modesta, sed kun fabela vidaĵo.

Post reveno al Kanado, Kurelek vizitis la regionon de Madawaska rivero, situita nord-oriente de Toronto. Printempe 1960 li renkontis tie Catherine HUECK DOHERTY, la virinon de profunda spiriteco, kiu devenis el aristokrata rusa familio (dum la naskiĝo ŝi nomiĝis Ekaterina Fjodorovna Koliŝkina). En vilaĝo Combermere s-ino Hueck Doherty starigis eduk-centrejon, kiun ŝi nomis Madonna House. Ŝi organizis kelkajn fondaĵojn por helpli malriĉajn homojn en Novjorka Harlemo, Toronto kaj Chicago. La helpocentroj nomiĝis “Domoj de Amikeco”. S-ino Katerina laboris dum jardekoj por proksimiĝo de ortodoksa kaj katolika eklezioj kaj en Combermere ŝi verkis kelkajn klasikaĵojn. Dum la kreskanta populareco de siaj pentraĵoj, Kurelek ŝatis vizitadi tiun trankvilan lokon kaj konstruis dometon en Madawaska Valo. Sian feliĉan neston li nomis “Espero de la mondo”.

.

Dum sia vizito en Montrealo, Kurelek renkontiĝis kun May CUTLER – verkistino, ĵurnalisto kaj posedanto de eldonejo Tundra Books. Ŝi estis la “patrino” de liaj plej grandaj sukcesoj de komerca flanko. S-ino Cutler petis, ke Kurelek verku ilustritajn librojn por infanoj. Sekvinte la sugeston, li kreis du librojn – “Somero de preria knabo” /A prairie boy’s summer kaj “Vintro de preria knabo” / A prairie boy’s winter. Ili tre plaĉis al la publiko kaj rapide vendiĝis. Ĉiuj volis aĉeti liajn librojn. La sukceso kuraĝigis lin verki aliajn librojn, kie troviĝis ankaŭ liaj bildoj kun komentoj. En 1973 Kurelek pentris por ekspozicio 20 bildojn, kiuj disvendiĝis en duonhoro! La eldonejo Tundra Books publikigis poste aliajn librojn de Kurelek, kiel ekz. tiun pri la vivo de eskimoj (inuitoj), kreita dum li veturis al setlejo de Pangnirtung en la Nord-Okcidenta Teritorio (nun dividita kun la nova Nunavut).

.

Kaj nun – ĉi tiu plej grava, la edzino. Fraŭlinon Jean ANDREWS ekvidis Kurelek en Informa Centrejo de Toronto. William rememoras: “Jean ne nur havis ĉarman rideton, ŝi estis beleco en si mem“. Ŝi estis diplomita vartistino kaj en tiu centrejo ŝi helpis kadre de fizika medicino kaj rehabilito por stratulinoj kaj homoj kun droga dependeco. Ŝian eksteran belecon akompanis bonkora altruismo, kio ne okazas ja ofte. La enamiĝinta paro geedziĝis oktobre 1962 kaj estis riĉigita per kvar infanoj. Feliĉo, kiun Kurelek trovis en sia familio, pridonacis lin per nekonata antaŭe vivenergio. Tiel komenciĝis lia plej krea periodo, kiu fruktis per ĉ. 2,000 pentraĵoj elinter ĉ. 3 mil faritaj dum la tuta vivo.

Kredo

Tiel do virinoj povas ne nur krei feliĉan familion, sed ankaŭ rektigi vivpadon de la viro. En serĉado de vivsenco, fine de la 1950-aj Kurelek decidis viziti la Okcidentan Azion, precipe tiun regionon, kie vivis Jezuo. Dum sia vojaĝo tra Eŭropo, li prenis Orient Express – la legendan vagonaron kiu – tra Aŭstrio, Hungario, Jugoslavio / Rumanio kaj Bulgario ligis Parizon kun Istanbulo kaj Ateno.

.

De Istanbulo Kurelek senleĝe uzis kargoŝipon, per kiu li atingis Libanujon kaj sekve venis al Jeruzalemo kaj vizitis i.a. Bazilikon de la Naskiĝo en Betlehemo, la Olivarban Monton en Jeruzalemo, bazilikon de la S-ta Tombo kaj Resurekto. La sperto tie vivata inspiris Kurelek krei la monumentan verkon de sia vivo: la serion de 160 pentraĵoj kiu formas la tuton titole “La Passiono de Kristo”. Ĉiun bildon akompanas konciza frazo de la Evangelio, kion vi povas legi ĉi-sube. La pentristo laboris tri jarojn je tiu bild-serio por ĝin komplete fari. Tiu etoso tre taŭgas ĝuste nun – por la Paska Festo, kiun baldaŭ celebros la kristana mondo.

.

Ĉiu ilustraĵon de la “Pasiono” akompanas respektiva frazo el Evangelio. 1. Unu el vi perfidos min; 2. Do ili venis al Golgoto nomita la Monto de Kranio (lat : Kalvario); 3. Envere mi diras: mi restos kun vi ĝis fino de la mondo.

.

Originaloj de la tuta serio ornamas Galerion ĉe Niagara Akvofaloj, kiun fondis la geedzoj Nikolao kaj Olga Kolankivski. Dekstra foto: En la galerio, Kurelek sidas inter la fondintoj.

La tutan kolekton de ĉi tiuj pentraĵoj enhavas libro eldonita en la formo de ilustrita albumo. Kelkajn jarojn post morto de Kurelek oni produktis ankaŭ 28-minutan filmon kun ĉiuj bildoj de la serio. Ĝi ricevis kelkajn premiojn en film-festivaloj. Fone aŭdiĝas sonoj, kiuj kreas kortuŝan atmosferon kaj la voĉon kun koncizaj komentoj donis kanada filmaktoro Len Cariou.

.

1. Farizeaj skribistoj mokas la Kondamniton; 2. Kurelek en sia laborejo.

La profeto

En lastaj jaroj de sia vivo Kurelek obsedis pri danĝeroj, kiuj minacas estontecon de la homaro. Tiel naskiĝis kelkaj pentraĵoj, faritaj kiel drama averto : ni forlasu la misvojon kiun gvidos nin kaj ĉiujn homojn al pereo. Observado kion faras la politikaj akcipitroj, pensigis Kurelek pri apokalipsa estonteco de nia planedo. Tiuj ĉi bildoj povas ŝoki, tamen preterlasi ilin signifus senigi la verkojn de Kurelek je ilia tre grava parto.

.

1. Jen homoj, kiuj malakceptis la Dekalogon; 2. Se tio okazas, tiam la homo fariĝas simila al besto. Ja porkoj ankaŭ havas sian feliĉon. Titolo de la bildo: “Mi estast tre bela”; 3. Tio estas Nemezis (eo: Nemezo), la mitologia diino de kolero kaj venĝo. Quo vadis homo? (Kien vi iras?).

.

1. Mono ĉion koruptas; 2-3. Du bildoj pri grandega urbo. Borso kaj abort-kliniko en Toronto.

.

Malgraŭ ĉio, inkluzive la junaĝan krizon, Kurelek tenis serenan rigardon je la vivo. Eble lin helpis la kredo? Sube – kelkaj bildoj pri la purkora simpleco de franciskana movado.

.

1. Francisko el Asizo; 2. Bildo pri lia “Kantiko de la kreitaĵoj”; 3. Rigardu la kampoflorojn kiel modestaj kaj belaj ili estas.

Same Kurelek, kiel lia laboro neniam estis forgesitaj. Li famiĝis kiel la pentristo de kanadaj prerioj kaj liaj bildoj etendiĝis mirige tra diversaj muzeoj, art-institucioj kaj sennombraj privataj kolektoj. Li mortis pro kancero en 1977 kaj liaj arkivoj kun multaj pentraĵoj troviĝas en Niagara Art-Galerio kaj en Kanada Arkivejo. Lastaj linioj de lia aŭtobiografio malkovras pacon, kiun li fine atingis : “Mi estas certa havi neniujn sentojn de soleco. En la fina parto de mia vojaĝo tra ĉi tiu tragika, enigma kaj tamen belega mondo, Iu estis ĉiam kun mi. Li helpadis min ekstari por fari laboron, kiu min atendis.”

.

Kiam ni devas diri “Adiaŭ”

.

PS: Dum la proksima monato de majo oni festos en multaj landoj la “Tagon de Patrino”. Al ĉiuj patrinoj ni dediĉas “Mama” (Panjo) – ĉi tiun lastan bildet-aron de William Kurelek, kun 14 pentraĵoj de lia laborema patrino.

.

Ami sian patrinon ja ne signifas, ke mi malamu la aliajn. Ĉu amo al sia patrujo aŭ nacio devas konduki al malamo de aliaj nacioj? Certe Kurelek – la nobla homo, konscia pri la danĝero de atoma katastrofo – kondamnus ĉiun militon. Ĉu li tamen aprobus naziismon aŭ genocidon faritan de la Bandera-anoj dum la 2a mondmilito? La personeco kaj verkaro de William Kurelek instigis nin malfermi nian E-Galerion, kie vi trovos pli da ilustraĵoj de ĉi tiu artisto. Tiumanie niaj legantoj konatiĝos pli bone kun Kanado – lando gastigonta ĉi-somere la Universalan Kongreson de Esperanto.

_____________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: