Dolĉa vivo (Parto 2)
Diversaj pejzaĝoj estas la unua impreso kaj vera mirindaĵo al turistoj, kiuj venas al Italio. Ĝi diferencas de Francio, ĉar tie ĉi mankas vasta spiro de la oceano. La itala vario troviĝas je pli intima, subtila skalo. Kia spektaklo aperas – de la nordaj lagoj ĝis Etno kaj Toramina, la perlo de Sicilio! La tero de ĝardenoj, verdaĵoj, milda lumo en Toskanio kaj Umbrio, al la regno de sovaĝeco kaj primitivo en arida Abruco, la areo de Taranto kaj bonegaj vidaĵoj de Sudeŭropo: Capri, Sorento kaj Salerno.
La tuta artikolo estu mia danko al italaj esperantistoj kaj al aliaj italoj, danke al kiuj mi kelkfoje travivis belegajn semajnojn en ilia lando. Unue, al Francesko vivanta en vilaĝo TOSKANIA, kiu gastigis min en farmodomo de siaj gepatroj. Due, al s-ro Antonio Da Salvo, kiu helpis min resti en la “Eterna Urbo”. Al s-ino vivanta en ERCOLANO (mi forgesis ŝian nomon); el balkono de ŝia domo mi vidis la vulkanon Vezuvio. Ankaŭ al fr. Mlodozeniec, kiu min ĉiĉeronis en la fabele trakvila ASIZO. Fine miaj rememoroj iras al Sandra kaj al tuta granda grupo, kun kiu mi ŝipveturis el haveno Ĝenova ĝis Hispanio. Reveninte, mi estis varme akceptita de la novaj geamikoj en la VENECIA regiono.
Amikemo ilia vekis en mi multjaran, neforgeseblan simpation por tiu lando de “dolce vita”. Se vi – leginte ĉi tiun artikolon – ekŝatos Italion, tiam vole-nevole vi kontribuos al miaj dankoj. Tio asocias bonŝance kun la 108-a Universala Kongreso organizita en norditala urbo Torino. Mi ankoraŭ aldonu, ke (pro simileco inter la melodia itala lingvo kaj Esperanto) post apenaŭ kelkaj semajnoj mi kapablis komunikiĝi kun la italoj.
.
Azzuro /Ĉielbluo – kantas Adriano Celentano – (4:13) :
Ankaŭ malsamas la homaj tipoj: estas unu milana italo, alia italo roma, ankoraŭ alia napola aŭ sicilia. Sed super ĉi tiu diverso de kutimoj kaj formoj, estas unueco de lingvo kaj komunaj sentoj de la kulturo. Ĉi tie lokoj provincaj havas neniun trajton de periferio, kontraŭe – ili prezentiĝas vive, havas sian vizaĝon, siajn tradiciojn, planojn kaj ambiciojn. Diverso en unueco: jen la kaŝita trezoro de Eŭropo. Al tiu idealo Italio ŝajnas proksimi pli ol aliaj okcidentaj ŝtatoj.
ĈIEL-BLUO Mi serĉas someron dum la tuta jaro kaj subite ĝi venis. Tamen baldaŭ ĝi foriris al la plaĝo kaj mi estas nur ĉi tie, en la urbo. Ĉielbluo, La posttagmezo tro bluas kaj igas min sopiri. Mi rimarkis, ke mi ne scias kion fari sen vi. Do mi prenos la trajnon kaj venos al vi. Nia trajno de la deziroj, kun multe da suno… |
.
Sendube klimato multe rilatas al fekundeco de la homa raso, samkiel la klimato de Grekio, aŭ pli ĝuste la greka aero – travidebla kaj klara – rilatas al la klareco de la greka penso. Nur lastatempe sciencistoj komencis serioze esplori kiom la klimato gravas por formadi ne nur la fizikan flankon de la homo, sed ankaŭ lian menson, movojn kaj spiriton. DEKSTRE : Adriano Celentano kun sia familio.
.
Tiaj trajtoj kiel melodia prononco aŭ ĝia mildeco sugestas, ke la italaj lingvo kaj lando en kiu oni ĝin parolas, estas virinecaj. Aŭskulti ĝin antaŭ ĉio estas ĝojo por la oreloj kaj tiu lingvomuziko estas nesuperebla. Sed virineco ĉi-kaze ne finiĝas en parolo. Ne ekzistas en Eŭropo alia lando kie la vorto “MAMMA” aperas dolĉe sur tiom da lipoj, same infanaj kiel inter la plenkreskuloj. Ja ŝi estas sekura rifuĝejo de la familia vivo. Tial antaŭ ŝia aŭtoritato eĉ batalema italo sentas respekton. Ankaŭ la religion saturas en Italio amo al s-ta Maria, la patrino de Jezuo Kristo. Ekde antikvaj tempoj Ŝi – “Magna Mater” de la Tero – estas piete adorata. Ja patrineco vekas estimon en ĉiu granda kulturo, en ĉiu matura nacio. Dum jarcentoj, la plej famaj artistoj esprimis tion sur la pentraĵoj. Kiam en la portikoj de st-Pietra Baziliko mi vidis kamparajn virinojn nutri siajn bebojn, tiam facilis rimarki ligon inter la plurjarcenta itala tradicio kaj la pentraĵo de Rafaello Sanzio (1483-1520).
S-ta Maria kun la Infaneto – pentris Rafaelo
Sur la hispanaj pentraĵoj, la Virgen Maria aperas plej ofte kiel sola, severa kaj pensema patrino, kiu ploras pro malsaĝecoj de la homaro. Tiel ŝin vidis El Greco (1541-1614) kaj tiel aspektas ŝia statuo (skulptita en Sevilla, 1730) nomita Nuestra Señora de los Dolores, sur kies belega vizaĝo fluas larmoj. Ŝi estas malproksima, neatingebla en sia doloro. Sed en Italio vi ne trovas tion. Ĉi tie la Madonna estas preskaŭ ĉiam ĝoja, nepre kun la Infaneto. La Dia Bambino estas unu el miliono da infanoj ĝuantaj miraklon de la vivo. La grandioza Patrino /Magna Mater triumfas en itala pentrarto kiel en neniu alia arto de la mondo.
Robertino Loreti – Mamma (2:15) https://www.youtube.com/watch?v=c2Ddoz-Ew_g
Panjo, mi tiel feliĉas dum revenante al vi. Mia kanto diras, ke tio estas mia plej bona tago! Panjo, mi estas feliĉa … Kial mi vivu malproksime? Panjo, nur por vi flugs mia kanto, panjo – kiam vi estos kun mi, vi ne plu estos sola! Kiom forte mi amas vin! Ĉi tiuj vortoj de amo, ligas mian koron koron kun vi eĉ kiam ili ne plu estas diritaj. Panjo, vi estas mia plej bela kanto! Vi estas la vivo kaj pro tio mi neniam forlasos vin! Panjo, neniam plu mi foriros! |
.
Laŭ la ĉiama tradicio, la tipa italino estis majstrino de la domo, dume ŝia edzo prizorgis materiajn bezonojn de la familio. Kiam ŝi elhejmiĝis kaj eklaboris ekstere, oni ekvidis ke italinoj vestiĝas bonstile kaj apartenas al plej elegantaj virinoj en Eŭropo. Kvankam kreskas nombro de italinoj kun universitataj diplomoj, tamen la mezuma italino plurestas virino de familia instinkto, kies forto kuŝas en ina ĉarmo kaj patrinaj sentoj. Ŝi deziras havi familion kaj kompreneble infanojn, kiuj estas dorlote amataj kaj vestigataj multekoste kvazaŭ pupoj. Iam per enketo oni demandis kial italinoj malaprobas aborton de la naskotaj beboj kaj pro kio la mult-infanaj familioj daŭre vekas respekton. La respondo ĉiam estis la sama; “Ja ni tiel amas infanojn!”. Havi infanojn ankoraŭ estas la ĉefcelo de geedziĝoj en Italio kaj klana sento daŭre estas tre forta. Familio restas la centro de itala vivo, kie oni serĉas ŝirmejon kaj savon. En krizaj tempoj familio montras fortan solidarecon, tie la homoj helpas unu la alian. Tiel kohera familio estas biologia potenco, la zorgo pri kunaj parencoj estas granda forto de Italio.
.
Una chitarra e un’armonica / Gitaro kaj buŝharmoniko – kantas Nada (3:56)
.
Li estas vagabondo kiel mi Sencela, same kiel mi. Li ludis gitaron kaj buŝharmonikon mi kantis kaj li kantis kun mi : Va, varavan, varavan, blem … Ni estis unuafoje nur du kaj poste – dek, cent, mil kaj ĉiuj kantis kun ni – nia urbo kaj tuta lando: Va, varavan, varavan, blem, blem |
.
La vivĝojo itala ne estas la sama kiel tiu en Francio (saĝa, intelekta, ironia en sia aspekto). Ĝi ŝajnas infaneca, spontanea, ĉiam renoviga, ne serĉanta kialojn, ne analizanta. Ĝi vivas per hodiaŭo kaj ne demandas pri morgaŭ. La principo de ‘carpe diem‘ (de latina: “kaptu la tagon”) estis principo de la antikva Romo, sed ĝi restas ankaŭ en la nuntempa itala vivo.
Kompare kun Italio, nordaj landoj (fronte kun Svedio) ŝajnas estis la populara ekzemplo de malĝoja atmosfero*, kvankam la fizika formo de la sportemaj norduloj estas impone bela. Tamen estas io melankolia en la sveda naturo mem, en malrapideco de la movoj kaj certa apatio de la figuro. La eta, ne ĉiam bone konstruita italo, krevas de energio kaj ĉi tiu energio superfluas en liaj vortoj kaj gestoj, en lia konstanta moviĝemo.
/ * Tion simbole konfirmas obskuro kaj pesimismo en filmoj de la mondfama reĝisoro Ingmar Bergman.
.
Troa (se ni povas tiel diri) beleco de italinoj ankaŭ estis danĝera afero en certaj periodoj de la historio. Malnovaj italaj kronikoj diras, ke kiam tro belaj knabinoj tentis la virojn – tiam la ĵaluzaj edzinoj akuzis ilin, la flirtemajn faŭrlinetojn, pri damaĝo de la publika paco.
Axel Munthe en sia tre sukcesa Libro de San Michele* rememoras la tagon, kiam li ĉirkaŭpaŝis ruinojn de urbo detruita per tertremo kaj ekvidis virinon, kiu manĝigis infaneton per sia belaspekta, matura mamo. Tiam, en tiu rito de la naturo, la fama sveda kuracisto ekvidis klare la eternan optimisman potencon de ĉi tiu lando, kiu tiel proksimas al la tero.
.
La “Romano de San Michele” estis tradukita al kelkdek lingvoj. Dekstre: la filmo bazita sur ĉi tiu libro estis produktita en kunlaboro de tri landoj (Italio, Francio kaj Germanio); ludas en ĝi unu el famaj italaj belulinoj, Rosanna Schiaffino.
Konfirmis tion ankaŭ aliaj verkistoj kiuj ekamis Italion, kiel ekz. Morris West el malproksima Aŭstralio. Evidente, granda nombro de diverslandaj artistoj decidis loĝi en ĉi tiu lando de la “dolce vita”.
/ * ROMANO de SAN MICHELE / The Story of San Michele, aperis en Esperanto ĉe Literatura Mondo (Budapeŝto, 1935), baldaŭ post ĝia originala, unua eldono. Tradukis ĝin aŭstra esperantisto Jenny Weleminsky kaj tiu traduko akireblas ankoraŭ en kelkaj E-libroservoj. La supra foto: Insulo de Capri, kie loĝis Axel Munthe kaj kie li estis inspirita verki sian mondfaman libron.
.
Amo en Italio tradicie devas havi romantikajn kadrojn. Tion reflektas ĝia literaturo kaj raportaĵoj de eksterlandanoj. Por la virin-viraj rilatoj, la greka Eros ne bezonoas Psikon. Al homoj de la Sudo pli gravas sentoj ol intelekto. Unu el francaj verkistoj diris, ke loko por ideala amo ne estas Francio, sed Italio trovanta belecon en ĉiu detalo, en ĉiu momento de la vivo. Al homoj de la Nordo, soifaj de varmaj sentoj, la bunta naturo sub varma suno kaj etoso de la itala siesto estis ĉiam loge ravita.
Iva Zanicchi kantas “Un fiume amaro” – la faman komponaĵon de Mikis Theodorakis – (5:13) https://www.youtube.com/watch?v=fj4nLOT3Jzs. La kanton akompanas bildoj pri antikvaj konstruaĵoj.
La kutima italo scias kiel rapide la vivo pasas, li scias kiel rapide forvelkas beleco de la virinoj (precipe tiuj de la Sudo). Tial vi devas ĝui ĉi tiun vivon nun kaj elĉerpi ĉiun momenton de la tago. Kaj morgaŭ? Ni ne scias. Do ni ĝuu la sunon, kiu varmigas nin ĉe la muro antikva. Ne miru kiam la italo rediras ĉi tiun eternan saĝon: ne faru tro da demandoj al vi mem, nek al via sorto. Ĉu valoras lacigi la cerbon per aferoj, kiuj ne gravas por nia vivo?
.
Por adiaŭo, Nini Rosso ludas ‘La silenton” / IL SILENTIO (3:12)
Siatempe tiu ĉi trumpeta melodio estis la plej ŝatata internaci-skale. Dum mallonga paŭzo vi aŭdos la vortojn:
Buonanotte amore, ti vedrò nei miei sogni. Buonanotte a te che sei lontana. E-traduko: Bonan nokton mia amo, mi vidos vin en miaj sonĝoj. Bonan nokton al vi, kiu estas tiel malproksime. |
.
Ripozante abud monaĥeja muro en Bolonjo, mi konstatis ke dum la tuta monato de mia vojaĝo tra Italio mi estis sola. Mi estis sola kaj tamen mi neniam sentis solecon. Kial? – mi demandis min sur la muro de monaĥeja ĝardeno. Ja tio eblus en neniu alia lando. Kial min ombris neniuj nostalgiaj sentoj kaj mi ne sentis min soleca? Ĉar malantaŭ mi estis tiom da beleco, flustris al mi reflekto. Mortante sur ĉi tiu tero, ne malproksime de la ĉefurbo de kristanismo, estus facile transiri la limon de la vivo – kredante je resurekto de la korpo.
Placo de s-ta Marko en Venecio
FINO
*
Mi aldonu, ke ĉi tiun varmecon de la “Dolce vita” mi trovis post jaroj en Fokolara Movado, kies malfermitecon kaj ĝojon mi ŝatus dividi kun la esperantistoj. Al tiuj interesitaj en muziko, ni prezentas parton de la terminoj, kiuj funkciis dum jarcentoj, kiam internacia lingvo de muziko estis la itala. Vi rimarkos kiel ambaŭ lingvoj (itala kaj Esperanto) similas reciproke kaj kiel bele sonas la itala. Tio eble kuraĝigis Zamenhof bazigi la E-vortaron je latinidaj lingvoj.
1 ĜENERALAJ TERMINOJ : / A CAPPELLA – en korusa stilo, kantita sen instrumenta akompano; ARIA – muzikaĵo, kutime por kantisto; BALLABILE – (kanto) taŭga por danci; BURLETTA – eta ŝerco, malpeza komika aŭ farsa opero; CADENZA – rolanta malsupren muzikaĵo ĉe la fino de prezento; CANTATA – muzikaĵo komponita por orkestro kaj kantistoj; CAPRICCIO – vigla muzikpeco, libera laŭforme, ofte uzata por montri muzikan kapablon; CAPPRICCIOZO – kaprica komponaĵo; CONCERTINO – mallonga konćerto; CONCERTO GROSSO – baroka formo de konĉerto, kun grupo de sol-instrumentoj; FANTASIA – muzika kunmetaĵo aŭ “ideo” karakterizita per improvizo; FARSA – farso, unuakta komika opero; FIORITURA – floreca, tre ornamita voĉa linio; INTERMEZZO – mallonga intervalo, kunliga instrumenta movado; LIBRETTO – libretforma verko kiu enhavas vortojn de opero, muzikalo aŭ baleto; OPERA BUFFA – humura, komika opero; OPERA SERIA – klasika opero kun serioza temo; OPERETTA – vario de malpeza opero; ORATORIO – granda muzika komponaĵo por orkestro, koruso kaj solistoj; PASTICCIO – pastiĉo, muzika peco enhavanta verkojn de malsamaj komponistoj; SERENATA – kanto aŭ komponaĵo al ies honorigo; origine la muzika saluto farita por amatino; SIMFONIETTA – mallonga formo de simfonio; SOLO – per unu voĉo; kaze de koruso tio estas kantado de unu persono aŭ – en grupo de instrumentoj – ludo de unu inter ili ; SONATA – porinstrumenta komponaĵo, kelkparta kaj kontraŭa al cantata (aŭdigata voĉe); UNISONO – unuvoĉe, kantado de samsona koruso aŭ de kelkaj sam-altaj voĉoj ; melodio de same altaj sonoj luditaj per grupo da instrumentoj aŭ de tuta orkestro.
2. RAPIDECO : / ACCELERANDO – akcelante, rapidiga; ACCOMPAGNATO – akompanita, la akompano devas sekvi la kantiston, kiu povas rapidi aŭ malrapidigi laŭplaĉe; ADAGIO – trankvila, malrapida kaj facila (sed ne tiel malrapida kiel largo); LARGO – larĝa, tre malrapida; ALLA MARCIA – kiel marŝo, en strikta takto de marŝ-rapideco; ALLEGRO – ĝoja; vigla kaj modere rapida takto; ALLEGRETTO – iom malpli ĝoja, malpli rapida ol allegro; ANDANTE – marŝante, fluanta kaj modere malrapida takto; GRAVE – malrapida kaj solena takto; LENTO – malrapida; LENTANDO – malrapidanta; MODERATO – modera takto; PRESTO – tre rapide; VIVACE – rapida kaj vigla takto.
3. LAŬDECO, DINAMIKO : CALANDO – kvietiga, malrapidema; CRESCENDO – kreskanta, fariĝanta pli laŭta; DECRESCENDO – moliĝanta; FORTE – laŭte; FORTISSIMO – tre laŭta; MEZZO – duonforta, modere laŭta; MEZZA VOCE – duonvoĉe; PIANISSIMO – tre mola, ĝentile; SFORZANDO – kun akra akcento; TREMOLO – rapida tremado, vario rapida en laŭteco.
4. HUMOROJ, ETOSO : AFFETTUOSO – kun sentoj, senta; AGITATO – agitiĝanta, ekscita kaj rapida; APPASSIONATO – pasia; BRILLANTE – brila, radianta, hela; CANTABILE – melodia en kanta stilo, kantebla; CANTANDO – melodie; COMODO – oportuna, modera; CON AFFETTO – kun sentoj, kun pasio; CON AMORE – kun amo; CON BRIO – vigore, vigle, kun potenco; CON DOLCEZZA – delikata, mola; CON FUOCO – rapide, forta kiel fajro; DOLCE – dolĉa, delikata; DOLOROSO – malgaje, funebre; FEROCE – fierca, malpeza kun ioma krueleco; FESTOSO – feliĉa, festa, gaja; FURIOSO – furioza, kolera; GIOCOSO – gaja, ludema; GRAZIOSO – gracia, ĉarma; LACRIMOSO – larmoplena, malgaja; LAMENTOSO – majĝoja, plenda, bedaŭra; MAESTOSO – majesta, larĝa; MISTERIOSO – mistera, enigma; MORENDO – mortanta, forvelkana; PESANTE – peza, malrapida; RISOLUTO – solvita, decida; SCHERZOSO – ŝerce; SCHERZANDO – ludema, ŝerca; SOLITARIO – soleca; VOLANTE – volanta flugi malpeze.
5. TEKNIKOJ, LUD-MANIEROJ : ALTISSIMO – tre alta; BASSO CONTINUO – kontinua basa akompano per korda- kaj basa instrumento(j); A BOCCA CHIUSA – kun fermita buŝo, senvorta zumado en korusa muzikaĵo; COPERTI – kun tamburo silentigita, kovrita per tuko; GLISSANDO – glitante; LEGATO – serio de notoj luditaj kun glata ligo inter ili, kohere, flue; MORMORANDO – nelaŭta, konstanta kantado sen vortoj (murmurado, sone proksima al prononco de litero “m”) ; foje ĝi kreas la fonon de muzikaĵo; PIZZICATO- ludita per kordoj de klinita instrumento, plukitaj per la fingroj; SFORZANDO – muzikado kun forta, markita emfazo; STACCATO – formo de muziko, en kiu notoj estas apartigitaj per mallongaj interspacoj; VIBRATO – ludita kun rapida, ripeta vario aŭ ondumado.
6. ROLANTOJ : CONCERTINO – malgranda koncerto por virtuoza grupo de muzikistoj; DIVA – ĉefa kantistino; PRIMA DONNA – ĉefa ina rolo; PRIMO UOMO – ĉefa vira rolo.
Ĉu belsono de la vortoj estas konsiderata en interlingvistiko?
_____________