Reveno al subtera groto
Fragmentojn de ĉi tiu fabelo ni komencis publikigi en januaro 2021 kaj finas hodiaŭ, en decembro samjara. Mi estis ĉarmigita legante ĝin en aĝo bazlerneja kaj mi legadis ĝin laŭte post jaroj al miaj infanoj antaŭ ol ili ekdormis. Nun, per ĝia tradukado kaj publikigo, mi repagas ŝuldon al la aŭtorino, dankema por beligo de nia feliĉa infanaĝo. Mi ankaŭ esperas, ke ĉi tiuj tekstoj, riĉigitaj per multaj ilustraĵoj, plaĉos ankaŭ al kelkaj esperantistoj kaj al iliaj infanoj / nepoj.
Ĉe Tatra reĝino
Dum tri tagoj kaj tri noktoj Mariŝa vagis tra montaro al la reĝino Tatra. La unua tago estis facila: tra herbejoj kaj gren-kampoj, inter floroj kaj bel-odoraj herbaĵoj. Akompanis ŝin susuro de spikoj, murmuro de herboj kaj flustrado de floroj.
.
Ambaŭflanke etengiĝis grenoj kiam Mariŝa iris survoje al granda arbaro. Ho, vi herbejo, kampoj kaj floroj – konduku min, konduku al Tatra reĝino! – ŝi petis. Kaj ĉiu kreskaĵo gvidis ŝin al la reĝino. El malproksmaj vilaĝoj aŭdiĝis pipoj de paŝtistoj bovinaj muĝoj kaj ĉevala henado, ŝafoj kuris trans la montetoj. Kaj supre sin etendis blua ĉielo.
En la dua tago Mariŝa eniris malvarmetan kaj ombran arbaron. Ĉie kreskis tre altaj pinoj, inter la branĉoj gutis foje sukcena rezino. Sveltaj, blank-ŝelaj betuloj murmuris per siaj folietoj kaj karpenoj staris laŭvoje kvazaŭ medite. Malalte kreskis viburno, ĉiam soifa je akvo kaj sufloris: “Tien iru, tien – malgaja orfineto“.
.
1. Rezin-dropoj sur la trunko de pino (Pinus nigra); 2. Betul-arbaro (Betula pendula); 3. Viburno dum florado (Viburno opulus L).
La trian tagon la pejzaĝo tute malsamis: aperis montoj altaj kiel katedraloj; iliaj pintoj superis eĉ nubojn. Aŭdiĝis susurado de torentoj, brilaj arĝente desub la rokoj. Akvofaloj tondris en abismoj – tiu mondo estis vere sovaĝa kaj minaca. Sur la En ĉielo agloj soris per longaj flugiloj kaj vokis: “Iru antaŭen, Mariŝa, ĉiam antaŭen!” La kuraĝigita knabineto iru plu kaj plu, en bruado de akvoj inter ŝtonegoj, ĉirkaŭita per murmuro de la montaj riveretoj kaj susuraado de aglaj plumoj.
.
Jen ŝi iris, iradis kaj rigardis grandegajn konstruaĵojn de la montoj kaj iliajn altajn pintojn, kiuj ĉielon atingas. Per sia grandeco ili kovris la grundon per ombro, kio faris ilian potencon eĉ pli timiga. Post kelkaj horoj Mariŝa bonŝance traipaŝsis la rokojn kaj antaŭ ŝiaj okuloj aperis helverda valo kovrita per molaj herboj. Torentoj kantis fluante inter ŝtonoj kaj supre agloj pendis en lazuro.
Tie, sur alta monto staris kastelo de la reĝino. La kastel-turoj ŝajnis superi la nubojn, kiuj kuŝis sube kiel grego de grizaj ŝafoj. Supre brilis la suno en la pura bluo. Ie aŭdiĝis korusa kanto: “Bona estas nia reĝino Tatra! Ŝi pezajn nebulojn ŝpinas kaj kovras nudecon de la montoj; ŝi kreas florkronojn el monta pino kaj metas ilin sur monto-kapojn. La reĝino Tatra ŝanĝas mortajn neĝojn je brilaj riveretoj, kiun trinkas kampoj por panon produkti. Ŝi kaŝas ĉamojn en montaj grotoj por ke ĉasito na pafu ilin. Ŝi protektas la senplumajn aglidojn lasitajn en la nesto, dum iliaj aglaj gepatroj alte flugas. Per mildaj okuloj ŝi rigardas valojn kaj spirante ŝi florojn vivigas. Sub arbokronoj ŝi donas freŝon dum varmegaj somer-tagoj. “Iru al nia reĝino, proksimiĝu ka nie timu, Mariŝa” – vokis la birdoj.
.
1. Montara kapro / ĉamo (Rupicapra rupicapra tatrica); 3. Nesto de reĝa aglo (Aquila chrysaetos).
.
Enirante la rokan ĉambregon, plenan de lumo, Mariŝa timis eĉ pli. Ekremis koro de la knabino, kaj ne kapablis diri eĉ vorton. La reĝino eksidis sur sia trono, rimarkis hezitadon de Mariŝa kaj demandis: Kion vi bezonas, orfineto? Mi volas retrovi miajn sep anserojn, via reĝa moŝto – ekploris Mariŝa. Ilin mortigis vulpo kaj mi revas, ke ĉi tiuj anseroj denove sin paŝtu sur herbejo. Mia sopiro estas ekaŭdi ilian grakadon. Eksilentis la eta malriĉulino kaj larmoj fluis sur ŝia vizaĝo.
Post longa paŭzo, la bona reĝino respondis malrapide: “Multaj venis ĉi tien kun petoj. Ili revis pri riĉeco, deziris oron aŭ simple plibonigi sian vivon. Sed neniu volis esti tia, kia li estis antaŭe. Se ĉi tiu infano nur tion volas, ŝia volo fariĝu”. Tatra reĝino ekstaris, etendis la manon kaj gvidis la knabineto al fenestro: “Rigardu eksteren!” Mariŝa ekmiris kaj ĝoje klapis la manojn: Ĉu tio estas nur dormo aŭ realeco? Ja ŝi vidis klare siajn vilaĝon kaj la sep anserojn kaj sian hundon Gaŝo protekti ilin. La anseroj trankvile moviĝis apud la arbarao kiuj bekplukis herbon. Ho, Dio! – kriis Mariŝa – mi ne povas paroli pro la kortuŝo. Miaj anseroj vivas, vivaj anseroj !
La nanoj revenas subteren
Proksimis jam sunsubiro kaj ĉielo aspektis trankvila. La tero ankoraŭ estis varma kaj iu birdo kantis surkampe. Sed en Najtingala Valo ariĝis laŭte la nanoj. Sub tre maljuna kverko ili preparis tronon por sia reĝo, lia Moŝto Blistek. Li alvokis ĉiujn kaj sidis majeste en la trono farita sur kampaj ŝtonoj, kovrita per musko kaj floroj. Tre bela vidaĵo tio estis!
Laŭte kaj ride kondutis ĉiuj nanoj, la okuloj brilis kaj ĉies koro batis ĝoje. Sed silentis ĉio kiam la reĝo ekstaris kaj levis la sceptron. Lia robo brilis per oro kaj purpuro, ekludis fanfaroj, la blanka barbo de Blistek tremis kaj li kortuŝe diris: “Mia kara teamo, miaj fidelaj laborantoj! Proksimas jam vespero kaj la tempo de ripozo. Printempe vi semis florojn, per kiuj vi ornamis ĉiun sovaĝan lokon. Dum somero vi kantis por faciligi laboron de la vilaĝanoj. Kaj nun, en la aŭtuno vi staras en ora kaj ruĝa lumon de la subironta suno. En ĉi tiu jarsezono vi kolektis la fruktojn, kiujn vi manĝos dum festo“.
La reĝo daŭrigis: “Jen brilas kiel oro tiu terpeco, kiu estis nekultivata novalo kaj nun estas plugita kaj enhavas gren-semojn. Faris tion homo, kiun vi helpis kaj nun ĝojas lia animo. Tial ne mankos pano kie estis malsato. Vizaĝetoj de liaj infanoj estis palaj kaj velkaj sed nun radias per ĝojo. Kie estis nokto, venos matena lumo. Vi estis helpantoj al tiu lumo. Kal la orfino Mariŝa vivis kiel ŝafido sen protekto kaj estas akceptita en la vilaĝa domo same kiel ambaŭ filoj de tiu kamparano. Tial gracoj beatos lian kabanon“.
Subite ekblovis malvarma vento, blovis sonorilo kaj suncirklo ruliĝis malantaŭ la horizonto. Tre bela sunsubiro – diris la reĝo. Jes, tre bela estas ĉi tiu sunsubiro – ripetis la fidelaj nanoj. Ili nanoj rememoris, ke kiam venos malvarma vetero dum tiel ruĝa ĉielo kaj kiam aŭdiĝos la sonorilo – tio estas la signo, ke necesas reveni al groto subtera.
La sonorila eĥo fluis malproksimen super la kampoj, herbejo kaj trans arbaro. Perdis la nanoj siajn buntajn kolorojn, simile al arboj senfoliaj. Suno ne plu videblis surĉiele kaj ankaŭ la nanoj malaperis. Ili revenos nur kiam printempa suno denove varmigos la teron.
*
.
Post-fabelaj klarigoj:
.
1. La nomo de reĝino Tatra devenas el Tatraj Montoj kie troviĝas la du naciaj parkoj translime: pola kaj slovaka. Ilia simbolo estas la sama – montara kapro aŭ ĉimo (science: Rupicapra rupicapra tatrica), kion malsupre montras la grafikaĵoj. Tatra Montaro estas la plej alta parto de la Karpataj Montoj inter Kaŭkazo kaj Alpoj.
~
.
2. Ĉi tiun libron “Pri nanoj ka orfino Mariŝa” aŭtoris Maria Konopnicka (1842-1910), kiu verkis ankaŭ multajn por-infanajn versaĵojn. Ŝi naskiĝis en urbo Suwalki (133 km norde de Bjalistoko) kaj tie troviĝas muzeo al ŝi dediĉita.
.
3. La ilustraĵojn por ĉi tiu libro faris Jan Marcin Szancer (1902-1973), bonega desegnisto de por-infanaj libroj. La portreton de juna Konopnicka (maldekstre) ankaŭ li desegnis. Malsupre troviĝas lia bela (kaligrafia) inicialo:
___________