NOVA URBO – novaĵLetero (oktobro 2021)
Rememoro pri Yves Montand
.
1. Montand en unu el siaj unuaj filmoj “Le salaire de la peur” (Salajro de timo) kaj 2. dekstre: kun sia edzino.
Yves Montand (1921-1991) estis konata internacie kantisto kaj filmaktoro. Li naskiĝis antaŭ cent jaroj en itala Toskanio kaj lia originala nomo estis Ivo Livi. Lia familio translokiĝis al suda Francio kiam Ivo /Ives estis infano kaj en 1929 ricevis francan civitanecon. Dum sia junaĝo Ives laboris en Marseille (eo: Marsejlo) kiel frizisto kaj poste en la marhaveno. Intertempe li kantis publike kaj en 1944 iu malkovris lian talenton. Baldaŭ komenciĝis lia longa kariero en pli ol 60 filmoj kaj multegaj kantoj kolektitaj en ĉ. 40 longaŭraj sondiskoj. Lia voĉo similis foje al tiu de la tre bona E-kantulo Olivier TZAUT.
En siaj koncertoj Montand superis eble ĉiujn kantistojn, ĉar dum kantado li ankaŭ profesie aktoris: per sia vizaĝo, per mienoj, gestoj kaj danc-movoj – do per sia tuta korpo. Ankaŭ lia maniero kanti estis tiel varia, ke malfacilas trovi alian artiston kapabla tion fari. Intertempe – dum la kantado! – li prezentis momentojn de pantomimo aŭ de iluzi-arto kun kelkaj rekvizitoj. Ĉu eblas ludi kun sia ombro? Jes, tion ankaŭ majstro Ives faris. Envere, mi neniam vidis tiel multflankan artiston.
Pro ĉi tiu jarsezono ni povus prezenti lian konatan kanton “Les feuilles mortes” (Mortaj arbfolioj), sed prefere ni aŭdu ion pli ĝojan: “Sous le ciel de Paris” /Sub la Pariza ĉielo (2:59) https://www.youtube.com/watch?v=uUNKdTLQr3A .
*
Reĝlando de Kurdistano (estus 100-jara)
Kiam kolapsis Turka Imperio post la 1-a mondmilito, la Triopa Entento (Francio, Britujo kaj Rusio) subskribis la t.n. Traktaton de Sèvres. Tio okazis la 10-an de aŭgusto 1921 apud Parizo kaj laŭ tiu traktato sendependecon deklaris Armenio kaj oni rekonis aŭtonomion de Kurdistano.
.
Du monatojn poste, kurdoj decidis fondi sendependan Reĝlandon de Kurdistano /en kurda lingvo: Padîşahiya Kurdistanê, sur la teritorio inter Persio (Irano) kaj Mosul-Regiono – nuntempa Irako, tiam kontrolata de Bria administracio. La 10-an de oktobro 1921 ili proklamis ke As-Sulaymaniya (eo: Solimania) estas ĝia ĉefurbo kaj Mahmud Barzanji – la reĝo. Bedaŭrinde, en jaro 1922 oni malkovris riĉajn tavolojn de nafto kaj la potencaj ŝtatoj ĉesis apogi la kurdojn. Okazis alia traktato de Lausanne (eo: Laŭzano) en 1923 kaj oni dividis la Reĝlandon de Kurdistano inter Turkio, Francio kaj Britujo. Somere 1924 brita armeo likvidis la kurdan reĝlandon.
*
La Torĉo – Sporto kaj … honto
Nun vi legos nekutiman artikolon pri sporto. Kial honto? – multaj eble miras kaj ni tion klarigas per ekzemplo el vivo de unu juna virino. Kiam honto malaperas, la socian vivon povas veneni vulgareco. Sporto devus esti honesta konkurado /Fair play inter homoj, kiuj volas atingi eble plej bonaj rezultojn. Je internacia nivelo tio postulas grandegan sindediĉon, rezignon pri multaj plezuroj kaj libera tempo. Kiam plimulta junularo ĝuas facilan vivon, la sportistoj subiĝas al pena, longa trejnado – foje ligita kun doloro kaj kontuzoj.
.
Maldekstra foto: la fotisto ŝajnas ne interesiĝi kiu venkos, verŝajne li ĉasas la “spican momenton”.
.
Sed, krom briloj de famo, estas tie ankaŭ ombroj. Sporton makuligas dopado /uzo de drogoj kaj subiĝo al mono, kies grandegan kvanton perlaboras sport-famuloj en kelkaj profesiaj sportoj. Kie superas mono, tie ankaŭ aperas la tento korupti. Ĝi ne minacis amatoran sporton, kiun defendis pioniroj de la Olimpika Movado. Kiel tio rilatas al honto? Per seks-obsedo, kiu malsane okupas la cerbojn de uloj dungitaj en amas-komunikiloj.
Supre: la karikaturo de neŭropsikiatro Sigmund Freud (1856-1939). Laŭ freudismo, konduton de ĉiu homo determinas la du impulsoj: 1. Erotika – libido (de la greka “Eros”); 2. Detrua – morto (gr. “Tanatos”). Tio estas neakceptebla simpligo, kiu limigas homon nur ĝis instinktoj, kiel beston. Tamen tiu pseŭdoscienco disvastiĝis kaj – unue en la Okcidento – inflluis la vivon de milionoj, precipe de tiuj plej junaj. Ĝi gvidas ilin foje al plej abomenaj devojiĝoj kaj eĉ al sinmortigoj. Per tia mensostato oni aĉigas belartojn, kinon, muzikon kaj nuntempe eniras ankaŭ sportojn, kripligas psikon de infanoj.
.
Fotistoj kaj filmistoj frenezas ne nur sur plaĝoj sed ankaŭ en sporto. Kvankam sportulinoj estas vestitaj, tamen ili ne povas kontroli aspekton de sia korpo en ĉiu momento. Ja, dum fervora konkurado, oni pensas nur pri tio kiel venki aŭ lukti eble plej bone, ĝis lasta spiro.
.
Imagu kiel alta devas esti koncentriĝo de junulinoj en gimnastiko, surglacia dancado, teniso aŭ plaĝa retpilko. Foje konkursas tie, precipe en gimnastiko, knabinoj 13- ĝis 17-jaraj. Sed ĝuste tie estas la okazo por ĵurrnalistaj “vulturoj” kiuj atendas proksime al siaj viktimoj. Ekipitaj per modernaj aparatoj, ili volas kapti la “spican” scenon – facile vedeblan en gazetaro, televido kaj laste ankaŭ en interreto. Ĉu konscia pri tio infano sentiĝas sekura kaj povas libere konkurenci ? Respondi al tiu demando povas unu okazintaĵo. Jen kio okazis al knabino Allison Stokke, kiu havis tre bonajn rezultojn en stanga altosalto. Jam dum aĝo mezlerneja ŝi venkis la tutlandan ĉampionecon saltinte ĝis alto 3.81-metra (3 metrojn kaj 81 centimetrojn).
.
Poste Allison rompis la rekordon kelfoje: 3.86m, 4.11m kaj 4.14 metrojn alte. Malgraŭ tiuj sukcesoj, ŝian karieron detruis foto farita dum unu el saltoj, kiun ŝi faris en sia 17-a jaraĝo. Atingante altecon proksiman al lato kiun Allison devus transsalti, ŝi devis kurbiĝi kaj streĉi maksimume siajn krurojn. Tiumomente ĵurnalisto ĉasanta de malantaŭo fotis ŝian korpon: post la kadriĝo nenio videblis krom la sid-parto de ŝia korpo. La foto estis tuj sendita al gazeto kaj rapidege populariĝis tra interreto (ni ne montras tiun foton ĉi tie).
.Dum kelkaj tagoj Allison tre famiĝis – ne per la sportaj rezultoj, sed pro tiu skandala foto. Unue la populareco povis flati knabinan vantecon, sed post amaso da ricevitaj ret-mesaĝoj, la tuta afero fariĝis laciga kaj ĝena. En la reto cirkulis ne nur afablaj opinioj pri ŝia beleco sed ankaŭ aliaj: tre ofendaj kaj humiligaj. Ĉio disvastiĝis tiel rapide, ke eĉ juristoj ne povis tion haltigi. Ŝi mem priskribis tian voluptan agadon timiga kaj naŭza: “Mi trejnis pene la stangan altosalton kaj – por nenion. Oni tion ne vidas, nur tiu foto gravas…”
La kreita tiel atmosfero certe ne helpis al ŝia trejnado. Ekde tiam ŝin akompanis timo, ke iu ŝin observas kaj volas denove fari skandalan foton. Kelkaj televidoj provis ŝin defendi, tamen Allison sin trovis sub nervostreĉa premo, kio malbone influis ŝian psikon. Ŝi ne plu progresis en sia sporto kaj ne atingis tiun rezulton, kiu estis necesa por veturi al Olimpikaj Ludoj en Londono-2012.
.
Allison daŭrigis praktiki stangan altosalton ankoraŭ dum altlernejaj studoj, sed ne atingis tre bonajn rezultojn. Poste ŝi rezignis pri sporto kaj laboras kiel modelistino por grandaj firmaoj, kiuj produktas sportajn vestaĵojn. En jaro 2017 Allison konatiĝis kun aliaj juna sportisto, ili geedziĝis post du jaroj kaj nun atendas sian unuan infanon, kiu naskiĝos antaŭ Kristnasko 2021.
En ĉi tiu kazo, la vundita emocie knabino saviĝis kaj espereble havos normalan vivon. Sed kiom da junaj homoj viktimiĝis pro tiuspecaj skandaloj kaj restos vunditaj dum la tuta vivo? Eble vi – kiel patro aŭ patrino – konsentas, ke seksigo de geknaboj kaj fetiĉismo pri ĉiuj objektoj ne utilas por edukado de la junaj generacioj.
Pli belas homoj similaj al infanoj: purkoraj kaj vere feliĉaj.
___________