Eleganteco de belskribo

Eleganteco de belskribo

Okaze de la Vintraj Olimpikoj en Pekino, en la sekvontaj numeroj vi povos legi kelkajn artikolojn pri kulturo de Ĉinio. Ĉi tie ni tradukis fragmentojn el libro pri ĉina kaligrafio (aŭ pli esperante: belskribo), kiun oni nomas la perlo de tradicia ĉina kulturo. Marĝene mi aldonu, ke antaŭ jaroj mi vidis kajeron kun E-lecionoj kaj ekzercoj. Skribis ilin profesoro Mieczysław Sygnarski (1899-1979), multjara lektoro de Esperanto ĉe Jagielona Universitato. Beleco de liaj skribaĵoj estis okulfrapa kaj inspira.

.

.

Ĉina kaligrafio – la vojo al mensTrankviliĝo

Kaligrafio estas bela skribo konsiderata en Ĉinio kiel grava arto. Ekde jarcentoj per tiu ĉi arto oni konservis ĉinan kulturon kaj verkon de la saĝuloj. Tial kaligrafio kaj kulturo ne apartigeblas tie. Nuntempe la plej bonajn skribo-stilojn praktikas kaj imitas lernantoj samkiel majstroj. Ĉinoj ŝatas belecon, tial ili klopodas skribi ĉiun literon tiel, ke ĝi aspektu agrabla por la okuloj. Sekve, kiam oni kunmetas literojn en poemo aŭ citaĵo de klasikuloj, la tuto fariĝas bela kvazaŭ harmonia komponaĵo, la vera artpeco. Komunikado okazas ne nur pro la enhavo, sed okulfrapas pro la aspekto. Esenco de la kaligrafio estas formo: movo, ekvilibro, fluo, energio. Ne tiom gravas unuopa litero, kiel metodo por ĝin skribi.

.

Kaligrafio estas arto de linioj, serĉado de skrib-eblecoj. Diversaj linioj vekas ĉe ni diversajn sentojn. Esprim-ebleco de la peniko estas preskaŭ senlima. Linioj por ĉinoj spegulas la naturon. Ili observas ĉiujn objektojn en la natura medio, sekve provas ilin surpaperigi kaj ornami. Unu el majstroj de ĉina kaligrafio tiel priskribas tiun ĉi arton: Litero povas lokiĝi en sido, ĝi povas moviĝi, promeni, flugi, esti foriranta aŭ reveni, ĝi povas aspekti malĝoja aŭ feliĉa, simila al printempo, somero, aŭtuno aŭ vintro. Ĝi povas simili al birdo pikanta arbon aŭ insekto kiam mordas folion. Litero povas esti akra kiel ponardo, forta kiel paf-arko, kiel arboj kaj nuboj, kiel akvo aŭ fajro, kiel la suno kaj luno moviĝantaj laŭ siaj vojoj. Tia estas kaligrafio.

Por montri sian scipovon, la majstroj de kaligrafio provis montri eble plej multajn penik-frapojn. Dum jarcentoj ili instruis la disĉiplojn imiti ĉiujn malnovajn skribmodelojn. Nur poste la junaj lertuloj povis disvolvi sian propran stilon, se ili trovis por tio inspiron.

.

Kaligrafion eblas kompari al danco, ĉar ties linioj – kvazaŭ dancistoj – havas ritmon, movojn kaj ekvilibron. Multaj kaligrafiistoj estis inspirataj kiam ili observis dancistojn aŭ ponardo-duelantojn. Simile al arkitekturo, kaligrafio estas arto de strukturoj, la mondo de linioj kaj formoj. Grandeco de malsamaj elementoj devas kuniĝi same kiel en konstruaĵo. Ili devas harmonie interrilati.

.

En multaj landoj, kursojn de ĉina kaligrafio organizas Konfucea Instituto kaj – ne surprize – al ĉinoj ne fremdas kaligrafio en alfabeto latina (ilustraĵo dekstra).

Sian kulturon promocias ankaŭ aliaj naciaj Kultur-Fondaĵoj / Institutoj, ekzemple: Società Dante Alighieri por itala lingvo, Institut français – por la franca, The Byron Institute – por la angla, Instituto Cervantes – por la hispana, Instituto de Adam Mickiewicz – por la pola, Ŝtata Instituto de Aleksandr Puŝkin – por la rusa, Instituto Camões – por la portugala, Japana Fondumo / Japanese Foundation – por la japana aŭ Goethe-Institut – por la germana.

Kiom da legantoj estus interesitaj pri similcela iniciato por Esperanto?

.

Trankvilo kaj spontaneco

Dum skribado, tre gravas menso de la kaligrafo (kaligrafiisto). Li devas sin malkroĉi de ĉiuj eksteraj distraĵoj kaj maltrankviloj. Pro tio kaligrafoj devas kulturi profundan senton de tankvileco, malplenon de la menso, staton liberan de pensoj. Nur tiam ili kapablos labori rekte el sia animo. Tio okazos dum pensoj trankvilas, la artisto ne povas labori en rapidemo aŭ ekscito. Kvankam multaj kaligrafoj povas skribi rapide, ili tamen konservas trankvilecon de la menso, kio ebligas ke ili surpaperigu siajn inspirojn per movo de siaj mano, peniko kaj fluo de inko. Por atingi tian liberon, oni devas dediĉi jarojn de pacienca kaj disciplinigita studado.

Eŭropaj studentoj de kurso pri ĉina kaligrafio. Eble tia kurso sentigos la partoprenantojn pri belskribo en iliaj denaskaj lingvoj …

.

En klasika lernolibro de ĉina kaligrafio ni legas: La artisto devas nutri sian koron per mildo kaj gajeco: la ideoj harmoniu reciproke. La koro estu kvieta, honesta kaj eble plej sincera. Tiam diversaj aspektoj de homa feliĉo, malĝojo kaj aliaj sentoj esprimiĝos en punktoj, inklinoj, linioj kaj kurboj. Ili aperos nature en la menso por ke la mano transformu ilin penike sur papero.

.

Kaligrafio okazas en la momento. Tial ĝi laŭdire estas kiel fluo de la vivo en konstantaj ŝanĝoj. Ĝi devas esti efektivigita tuj – sen hezito, sen pensado, sen korekto. La peniko devas respondi al la koro kaj al la menso de kaligrafo. Do la menso devas resti kvieta kaj la penik-tekniko devas esti perfekta. La idealo signifas ne pensi aŭ labori pri la tekniko. Kaj tio bezonas longajn jarojn de praktiko: uzi la penikon kiel etendon de la spirito, sen pensado.

Rigardante kaligrafion kaj ĝin aprezante, Shen Kuo (`1031-1095) diris en sia “Revlibro”: la mirindaj partoj de kaligrafio kaj pentroarto devas esti realigitaj de la animo… Se oni volas skribi, unue oni estu konscia pri kio sidas en la koro. Ofte pentristoj sidas en meditado por kvietigi siajn pensojn kaj por frapeti la internan fonton de inspiro. Ili aprezas meditadon ĉar ĝi disvolvas kreajn kaj intuiciajn kapablojn de la menso. Kaligrafio estis ĉiam konsiderita grava atingo fare de la imperiestroj en Ĉinio. Estis neeble eniri la civilan servon, se oni ne scipovis kaligrafii. Unu el imperiestroj de Ban-dinastio (ĉ.200 a.K. – 200 p.K.) starigis oficialan Akademion de Kaligrafio – antaŭ 2,000 jaroj !

La esenco de kaligrafio

La plej grava plenum-tasko de kaligrafo estas peniklaboro. La movo de pojno (manradiko, lat. carpus) devas esti facila, sen obstrukciado per troaj detaloj. Bona peniklaboro signifas sekvi la regulojn tiel, ke oni estu libera kaj fleksebla en la movado. Ja ĉiuj literoj ŝajnu moviĝi kaj flugi. En sia kaligrafio, la ĉinoj tre ŝatas vidi vibradon de la vivo. Ilia granda kaligrafo kaj poeto Po Chu-I diris, ke – por esprimi ideon ĝuste aŭ ion respekti – la objekto de niaj pensoj devas esti turnita multfoje en la menso ĝis kiam ĝi kuniĝos kun la animo.

Po Chu-i / Baj Ĝjuji (772-846)

____________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: