Pri nanoj kaj orfino Mariŝa (parto 2)

Pri nanoj kaj orfino Mariŝa (parto 2)

Konuso de pino (Pinus silvestris L)

Lasinte la vulpan kavernon, Koŝalek marŝis kontenta inter kampoj kaj post kelkaj horoj eksidis sur pina strobilo (pin-konuso) kaj meditis: “Kiel mi sciu ĉu printempo jam venis, se mi ne mezuris la vojon, kiun ŝi trairas en la mondo? Por tion respopndi, li la serioza kronikisto certe bezonis trovi iun globuson, sur kiu li povus sekvi la veturadon de printempo. La scivolema Koŝalek komencis atente rigardi ĉirkaŭen kaj subite li ekvidis erinacon marŝi sur arbara vojeto.

La besto starigis sur la dorso siajn pikilojn kaj portis pomon. Koŝalek ekĝojis kaj ĝentile salutis la erinacon, kiu timis de ĉiu renkonto. Ja pomo estis ŝtelita nokte de vilaĝa dommastrino kaj la erinaco rapidis por ĝin meti en sia kavo. Kiam la besto ekvidis la strangan vireton, ĝi tuj komencis forkuri; la pomo falis el la pikiloj kaj ruliĝis malsupren laŭ la monteto. “Haltu, ne timu! Atendu!“- krias Koŝalek al la forkuranta erinaco. Mi nur uzos vian pomon por mezuri la vojon laŭ kiu venos la printempo kaj tuj redonos ĝin al vi. Sed la timigita erinaco kuris eĉ pli rapide kaj malaperis en densa nebulo. Kiel malsaĝa besto estas tiu erinaco! – diris al si la kronikisto – ĝi forkuris kun tiu bela globuso. Kion mi nun faru? Mi devas trovi alian terglobon.

La senravigita Koŝalek ekmarŝis denove, saltante trans rokoj kaj fosaĵoj. Baldaŭ li trovis alian bulon, ĝi estis blanka bulo de kalko. Kaptis ĝin rapide por ke ĝi ne malapersu kiel la erinaca pomo. Apude kuŝis falintaj pingloj de abio, la nana saĝulo scipovis bone ilin uzi. Li surmetis grandajn okulojn sur sia nazo kaj per arbopingloj komencis marki kontinentojn, montojn, riverojn kaj marojn. Kun rigardo fiksita je sia globuso, Koŝalek provis diveni, laŭ kiu vojo printempo venos. Laŭ lia kalkulado, printempo neniam venos ĉar perdis la vojon al ĉi tiu lando. Sekve do birdoj ne plu kantos – nek alaŭdoj, nek najtingaloj. Nur grakado de korvoj aŭdiĝos. Ne plu floros rozoj, lilioj aŭ kampara pomujo, ĉar malvarmaj ventoj forblovis ĉiujn semojn al senfundaj abismoj. La suno baldaŭ nigriĝos, malaperos aŭroro kaj eterna nokto regos ĉie. Sur la kampoj, anstataŭ herboj aŭ grenoj, aperos eternaj neĝoj…

Dum lian kapon plenigis tiuj timigaj pensoj, intertempe nebulo falis en la valon kaj ĝin kovris kvazaŭ per blanka koltuko. Aperis la verda muro de arboj, kamparo kaj herbejo ekbrilis sub oraj lumoj de la suno. Tiam, de suda monteta deklivo eliris bela fraŭlino. Ŝi tenis la manojn alte kaj benis la teron.

.

De maldekstre 1. Violo trikolora (Viola tricolor L); 2. Lekanteto (Bellis perennis); 3. Konvalo (Convallaria majalis L) kun kokcinelo (Coccinella septempunctata).

La belulino promenis senŝua, sub ŝiaj piedoj aperis violo trikolora kaj lekantetoj. Ŝia vizaĝo estis malhela kiel la ĵus plugita tero kaj sub la brovoj brilis ŝiaj bluaj okuloj. Kie ajn ŝi trairis, tie abundis koloroj. Dum ŝi trankvile pasis, eksonis kantado de birdoj kaj sub ŝia futo ekfloris la unua konvalo. Tio estis ŝi, Printempo.

 Ekspedicio de Podomek

Dum vintra sezono elĉeripiĝis la tuta manĝaro en la Kristala Groto. Ĉiu nano povis do ricevi nur tri pizojn potage. Pro tio la malsatuloj ofte kverelis kaj foje ili eĉ interbatalis. Tio okazas ja kutime kiam estas malvarme kaj mankas manĝaĵo. Laste neniu tago pasis sen tumultoj. Tio plu daŭris ĝis kiam Mikalo kaj Pukalo, la reĝaj ĝendarmoj arestis ĉiujn kaj fermis ilin en kazerno.

En tiu malfacila tempo plej multe suferis Podomek, kiu manĝegis trioble kaj ĉiam plendis pro malsato. Reĝo Blistek ŝatis Podomek’on kaj kompate rigardis la eternan malsatulon. La manĝegema nano respektis tial sian reĝon, sidis apud lia trono kaj varmigis liajn futojn. Tamen kiam mankis manĝaĵo, Podomek ĉion forgesis, li pensis nur kie trovi iun pan-peceton. Uzante kuleron kiel sabron, li neniun lasis proksimiĝi al bovleto.

Iutage aŭdiĝis granda bruo, ĉar Podomek atakis la reĝan kuiriston kiu donis al li nur tri pizojn, same kiel al ĉiu nano. Li batis la kuiriston kaj poste iris plendi al reĝo ke okazas maljusteaĵo. Reĝo Blistek eksigis lin dirante, ke la sama leĝo devas esti por ĉiuj. Se oni traktas min maljuste – diris la indignita Podomek – tiam mi foriros. En ĉiu vilaĝo mi manĝos pli bone ol en nia reĝlando.

Iru, iru vi manĝegulo, unu granda stomako estos malpli ĉi tie! – respondis gaje la ceteraj. – Almenaŭ portu al ni bonajn novaĵojn pri la proksima printempo! – Certe vi baldaŭ ekvidos min foriranta kaj ne miru, se post la reveno mi diros al vi bonan novaĵon! – respondis la ofendita Podomek. Li surmetis mantelon, prenis ŝalmon, respekte kliniĝis antaŭ la reĝo kaj foriris.

Ŝalmo

Marŝis li kaj marŝis, lia stomako grumblis kaj postulis pleniĝon. Fine vidiĝis vilaĝo sur horizonto. Podomek, plreskaŭ sveninta pro malsato pli rapidis ĉar ekvidis fumon flugi super la pli proksima kabano. La senema nazo ekflaris bongustan odoron de supo. Podomek tuj ŝteliris tra nesufiĉe fermita pordo kaj ekvidis grandan poton kun supo. Neniu estis en kuirejo, ĉar la dommastrino restis en dormoĉambro kaj lulis sian infanon. Tio estis la okazo, pri kiu Domek eĉ ne revis! Formanĝinte multon, li kaŝis sin sub benko kaj ekdorsmi. La virino revenis kaj miris: “Kial nur iomete da supo restis? Nu, eble ĝi vaporiĝis…” Kiam tagon post tago malaperis boligitaj terpomoj, karoto, viando kaj eĉ lakto por la infano – ŝi suspektis: eble iu ŝtelas ĉion? “Mi kaptos tiun friponon kaj venĝos” – decidis la dommastrino.

.

En unu mateno la virino ŝajnigis foriron, fermis la pordon sed restis ekstere kaj atendis. Aliĝis annkaŭ ŝiaj najbarinoj. Post kelka tempo ŝi proksimiĝia al la fenestro kaj ŝokita ne volis fidi al siaj okuloj: el sub la benko venis hometo kun granda kapo kaj eĉ kun pli granda ventro, prenis kuleron kaj komencis rapide manĝegi. Ŝi prenis bastonon kaj enkuris la kuirejon: “He, finfine mi vidas vin, fripono! La preskaŭ morte timigita nano apenaŭ savis la vivon kaj rapidege forkuris. “Ĉie estas bone sed la plej bona loko estas ĉiam hejmo” – ekpensis Podomek kaj revenis al sia reĝlando. Li eniris la groton pasis rokan koridoron kaj vokis laŭte: “Saluton, fratoj! Varma suno brilas! Suno, suno!”

.

Reĝo Blistek lasas la Kristalan Groton

La nokto estis varma kaj silenta, ankoraŭ for de la mateno. Sub la ĉielo lumigita per ronda flava luno veturis Petro Skrobek. Li estis revenanta el foiro, la maldika ĉevalo tiris ĉaron kun fojno. Hejme atendis lin du filoj, sed kiam venis nokto kaj la patro ankoraŭ ne revenis, ili ekdormis. Skrobek estis malriĉa kamparano kaj neniu prizorgis la knabojn ĉar lia edzino malsaniĝis kaj mortis antaŭ kelkaj monatoj.

Subite apud la vojo videblis multaj briloj, kvazaŭ de diamantoj aŭ aliaj multvaloraj ŝtonoj. Kio okazas?– ekpensis time Skrobek – Mi drinkis ja neniun brandon! Ĉu miaj okuloj min trompas? La strangaj lumoj ne malaperis, eĉ brilis pli per diversaj koloroj kvasaŭ sunradio en akvogutoj. En tiu helo moviĝas grupo da hometoj, kun longaj barboj, ruĝaj kapuĉoj kaj inter ili – majeste vestigia reĝo kun ora krono. Do la lumoj venas de iliaj kofroj plenigitaj de juvelaro! “Tio estas la nan-popolo” – flustris la vilaĝano Skrobek.

“Bonan vesperon, vilaĝano!” – salutis lin la hometoj – “Ĉu vi bonvolos veturigi niajn pakaĵojn?” Sen atendi la respondon, la nanoj komencis alporti la kofrojn kaj meti ilin sur la fojno. En tiu momento Skrobek ekmemoris pri nanoj, kiuj akompanis lian infanaĝon. Jes tio estis la popoleto de nanoj! Eĉ ilia reĝo venas…

Estis konate, ke nanoj tre utilas al homoj, kiuj invitas ilin al sia domo. Ili purigas plankojn de ĉiu rubaĵo, helpas dommastrinon fari buteron, ŝpinas lanon. Tial ĉiu bona dommastrino zorgis ke ili bone fartu, kaj ne malsatu; ĉiuvespere ŝi lasis en angulo nuksoŝelon plenigitan per lakto. Kiam la edzino de Skrobek mortis, malboniĝis ankaŭ la vivo de nanoj kaj ili elmigris. Kaj lian kabanon invadis malriĉeco.

Vidante tiom da juveloj, li ekĝojis kaj demandis: kiom vi pagos por mia veturigo? La reĝo Blistek diris: “Hej homo, se vi havus nur centonon de ĉi tiuj trezoroj – tio igus vin perei. Grandega riĉeco faligas ĉiun homon, gvidas lin al malbona vojo, lian spiriton forŝiras kaj korpon malfortigas”. Kaj la nanoj kantis akompane al sia reĝo: “Jes, riĉulo fia kaj fripona malamas laboron. Li tamen vivas lukse – per kio…” Lia reĝa moŝto daŭrigis: “Ne donis la tero ĉiujn trezorojn al homoj sed al ni, la servantoj. Ni gardas ilin de longe, ni nenion aĉetas aŭ vendas, ni ne produktas orajn monerojn. Ni nur laŭdas nian teron kaj ŝanĝas larmojn de malriĉulo je perloj.

“Nu bone, mi kredas je via reĝa vorto. Kien ni veturos? ” – demandis la kamparano. Koŝalek memoris la promeson trovi anserojn por la vulpo Sadelko, kiu bezonas multajn plumojn por verkado de libroj. Do li respondis: gvidu nin al vilaĝo kie troviĝas multaj anseroj, ke unu verkisto laŭdu min en siaj libroj. Sed la malsata Podomek eliris desub la fojno kaj vokis: “Ne! Kion valoras famo aŭ saĝeco se malplenas estas mia stomako?. Ni veturu al vilaĝo kiu abundas je fumoj eliras el kamenoj, kie oni bolas kaĉon kaj fritas viandon”. Ankaŭ la ceteraj nanoj disputis kien veturi.

Blistek frapis la grundon per sia sceptro kaj decidis: “Se mankas akordo, tiam vi kamparano elektu vojon laŭ via plaĉo. Kaj la aliaj silentu, tio estas mia ordono!” Rideto aperis sur la vizaĝo de Skrobek kaj – rigardante al Poziomek – li pensis: “Ho jes, al vi dika malsatulo mi trovos la plej taŭgan vilaĝon. Tie vi certe maldikiĝos”. Li frapetis per vipo sian ĉevalon kaj ĉiuj ekveturis.

.

Podomek renkontas orfinon Mariŝa

Trans Karpata Montaro kaj malantaŭ densa arbaro staris dometo “Boĵe Oko”. Neniu memoras, kiu kaj kial ĝin nomis tiel. Apude fluis trankvila torento, en kiu tage sin banis sunradioj kaj nokte steloj brilis. Sed kio okazas dum eksilentis najtingalo, strigo huas plore kaj ventego ĝemas super la arboj?

Malĝoja horo venis, ĉar mortas patrino de Mariŝa. Kiu donos al ŝi manĝojn, kiu viŝos la orfajn larmojn, kiu zorgos pri la knabineto? Antaŭe dormigis ŝin lulkantoj de la panjo kaj nun ŝin vekos fremdaj homoj por labori en kamparo. Ploras la orfineto tagojn kaj noktojn; por ŝin konsoli alflugis hirundoj kaj alaŭdo ekkantis en ĉielo. Kiel malĝoja sorto de orfoj: iru servi ien por panpeco kaj dormo sur malmola lignolito.

Tia sorto fariĝis al Mariŝa, knabineto bluokula kun helaj haroj kaj koro sopira. Por modesta manĝaĵo kaj dorm-angulo, ŝi devis paŝti anserojn ekde mateno ĝis vespero. Foje okazis, ke la panjo venis al Mariŝa en sonĝoj. Blanka kiel luna lumo, ŝi karesis kapeton de sia filino. En tiaj noktoj ŝajnis, ke suno gaje brilas, bel-odoras kampofloroj kaj Mari ŝa demandisf flustre: “Ĉu vi panjo venis? Prenu min kun vi.” Sed antaŭ finiĝis nokto, la patrino foriris silente. La suno leviĝis kaj Mariŝa denove devis labori. La tero estis tie malriĉa, pro kio la vilaĝo nomiĝis Malsata Vulko. Apud arbaro estis herbejo kaj tie ŝi paŝtis anserojn.

Al tiu vilaĝo veturis Petro Skrobek per ĉaro plena de fojno kaj nanoj. Li haltis kaj vokis: “Eliru vi, nanoj! Jen la plej riĉa vilaĝo, kiu nomiĝas ‘Riĉa Vulko‘ – en ĝi vi trovos amason da manĝaĵoj. Ĉiuj virinoj kaj infanoj estas ĉi tie dikaj, ĉar en Riĉa Vulko oni manĝas ekde mateno ĝis tagmezo. Poste oni ripozas kaj denove manĝas, ĝis vespero”. Tuj reagis Podomek, ĉiam malsata: “Ĉu vere? Se la vilaĝo estas tiel riĉa kaj oni povas manĝi la tutan tagon, tiam permesu via Reĝa Moŝto ke mi restos ĉi tie”. Blistek aprobe kapjesis kaj feliĉa Podomek elsaltis de ĉaro; la ceteraj petis por veturi plu.

.

Feliĉa Podomek proksimiĝis al la unua kabano: mizero terura, neniu manĝaĵo, venis al la sekvaj – eĉ pli malbone. Kio okazas? Kiam nokto pasis kaj aperis unuaj sunradioj, sur la vojmontrilo aperis la vera, timiga nomo de la vilaĝo: “Malsata Vulko”. Rulsonis la stomako de kompatinda Podomek: se mi trovus ie peceton da kolbaso! Post kelkaj horoj li revis nur pri kelkaj paneroj… Laca kaj malsata, li ekdormis apud arbaro. Vekiĝinte en la sekvinta mateno, sur la proksima herbejo li ekvidis Mariŝa, kiu paŝtis la sep anserojn.

Apud la herbejo kreskis larĝa arbusto kaj malantaŭ ĝi kaŝatendis la vulpo Sadelko. Tiu mensogulo petis la kronikiston montri kie troviĝas anseroj, kies plumojn la vulpo bezonas por verki sciencajn librojn. Koŝalek naïve kredis je bonaj intencoj de la bestaĉo kaj gvidis ĝin al ĉi tiu herbejo. Kiam ili proksimiĝis al Mariŝa kaj Koŝalek distris ŝian hundon Gasjo. Ankaŭ Mariŝa miris vidante la nanon: “Kio ĝi estas? Malgranda kiel pin-konuso kaj parolas kiel homoj?” Tiun okazon uzis tuj la vulpa rabisto kaj forkaptis unu anseron post la alia – ne por la plumoj sed por la birda viando!

Kiam ŝi turnis la kapon por serĉi siajn anserojn, estis jam tro malfrue – la birdoj malaperis. Ekploris la mariĉa paŝtistino amare: “Ho, kion mi faru nun? Mi ne povas revenis sen miaj sep anseroj ĉar la dommastrino punos min kaj forpelos el sia domo!” Tiumatene ekvidis ŝin Podomek, kiu ĵus forkuris de la mensoge reklamita vilaĝo Malsata Vulko. “Kial vi ploras, fraŭlineto?” – demandis Podomek. “Ho Dio, denove iu nano!” – ektimis Mariŝa, sed Podomek respondis: “Ne timu, kara knabino kaj ne dolorigu per larmoj viajn bluajn okulojn. Mi helpos al vi kaj eble ni kune trovos viajn anserojn. Mi gvidos vin al reĝino Tatra, kiu vivas en la montaro. Ŝi estas saĝa kaj bona reĝino, la unua kiu povos retrovi kaj savi viajn anserojn. Kaj la duopo iris al montara reĝlando de Tatra.

(Daŭrigo sekvos)

___________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: