Aktivigo de la socia vivo

Aktivigo de la socia vivo

Sindediĉo de kelkaj urbanoj gvidis al multaj aktivecoj en malgranda urbo de hispana Murcio, kreis spacon al vasta dialogo, kulturaj eventoj kaj konkretaj projektoj de humana solidareco.

.

Malgranda urbeto Aljucer troviĝas en Murcia, sud-orienta regiono de Hispanio. Antaŭ 12 jaroj membroj de la Fokolara Movado sin demandis: kion ni faru al nia urbo por vivigi amikecon inter la urba administracio kaj loĝantaro? Ili volis plibonigi uzadon de la fekundaj grundoj en la regiono situita proksime al Mediteranea Maro. Estis ankaŭ grave garantii justan dividon de helpo dum krizaj situacioj.

.

Murcia estas la malgranda provinco, situita inter Mediteranea Maro kaj la montaro Sierra Nevada en la najbara Andaluzio.

.

Por tion atingi, necesis ebligi partoprenon de eble plej multaj loĝantoj en funkciado de la urbo. En konsento kun diversaj grupoj, oni fondis kulturan societon de aljuceranoj /aljucereños kaj nomis ĝin ”ACLF Aljucer”. Tre interesa montriĝis la iniciato organizi renkontiĝon de ĉiuj urbestroj, kiuj okupis tiun postenon dum lastaj jardekoj. Tio ne estis facila pro pasintaj konfliktoj inter la kelkaj, sed fine ili konsentis alveni. La kunveno montriĝis bona okazo por repaciĝi kaj poste ili eĉ dankis por tia organizado kaj proponis daŭrigi ĝin.

.

Tiumaniere la bona sperto kuraĝigis nin organizi tiajn kunvenojn ĉiujare por proksimigi politikistojn al lokaj civitanoj. Ni nomis la projekton “Ĉio en niaj manoj”. Antaŭ la regiona voĉdonado ni invitis al dialogo inter la urbanoj kaj kandidatoj al administraciaj postenoj. Por dua etapo ni organizis ret-paĝon “Nia Societo kaj Reprezentantoj de Urba Konsilantaro”, sur kiu oni povis elekti tiujn problemojn, kiuj devus esti solvitej urĝe. Dum la retaj diskutoj oni detale esploris eblecojn kaj kunordigis la proponojn de kunlaboro.

.

Sekve naskiĝis la ideo fondi Urban Kultur-Centrejon, kiu iniciatis organizadon de koncertoj, ekspoziciojn kaj prezentadon de plej bonaj libroj. Unu evento nomiĝas „Aljucereños” (Ni, Aljuceranoj) kiu ebligas inviti personojn ne nur el mondo de kulturo, muziko, literaturo kaj arto, sed ankaŭ politikistoj, specialistoj pri ekonomio, medicino ktp. Ili parolas pri siaj laboro kaj vivspertoj, kio tre utilas al reciproka konatiĝo. Ĉiumonate ni renkotiĝas kun aliaj organizaĵoj por okazigi Foiron de la Societoj.

.

Tiu bona sperto kuraĝigis nin organizi similajn kunvenojn ĉiujare, por proksimigi politikistojn al lokaj civitanoj. Ni nomis la projekton “Ĉio en niaj manoj”. Antaŭ la regiona voĉdonado ni invitis al dialogo inter la urbanoj kaj kandidatoj al administraciaj postenoj. Por dua etapo ni organizis ret-paĝon “Nia Societo kaj Reprezentantoj de Urba Konsilantaro”, sur kiu oni povis elekti tiujn problemojn, kiuj devus esti solvitej urĝe. Dum la retaj diskutoj oni detale esploris eblecojn kaj kunordigis la proponojn de kunlaboro.

Sekve naskiĝis la ideo fondi Urban Kultur-Centrejon, kiu iniciatis organizadon de koncertoj, ekspoziciojn kaj prezentadon de plej bonaj libroj. Unu evento nomiĝas „Aljucereños” (Ni, Aljuceranoj) kiu ebligas inviti personojn ne nur el mondo de kulturo, muziko, literaturo kaj arto, sed ankaŭ politikistoj, specialistoj pri ekonomio, medicino ktp. Ili parolas pri siaj laboro kaj vivspertoj, kio tre utilas al reciproka konatiĝo. Ĉiumonate ni renkotiĝas kun aliaj organizaĵoj por okazigi Foiron de la Societoj. Laŭtempe plivastiĝis aktivado de la urbanoj, kiuj ne limigis sin ĝis lokaj problemoj aŭ suferado de niaj malriĉuloj. De tempo al tempo ni organizas bankedojn por kolekti monon kadre de la projekto “Solidareco kun Afriko”. La fonduso helpas kovri kostojn de studado al tiuj afrikanoj, kiuj sin devigas labori almenaŭ kvin jarojn en sia lando post fino de la studoj.

Posedantoj de vendejoj aŭ de aliaj entreprenoj helpas daŭrigi tiun projekton kaj la evento kunigas ĉ. 200 homojn. La partoprenantoj estas informitaj pri aktualaj resultoj de la kampanjo. Nia societo kunlaboras kun similaj organizaĵoj en aliaj landoj kiel ekzemple Filipina Insularo, eksaj respublikoj de Jugoslavio kaj Magadaskaro. Unu el ĉefaj aktivadoj estas helpado al viktimoj de milito en Sirio. Pri nia agado ni publikigas informojn en la reteja gazeto de nia societo kaj tio logas novajn interesitojn kaj plivastigas kunlaboron de niaj urbanoj.

___________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: