NOVA URBO – novaĵLetero (Febr. 2021)

NOVA URBO – novaĵLetero (Febr. 2021)

Daŭrige laŭ pasintaj ‘nLeteroj‘, ni prezentas nun sekvan logaĵon de la Nordo. Quebec City (eo: Kebekurbo), la ĉefurbo de Kebekia provinco, situas proksime al enfluejo de St. Laurenca Riverego al Norda Atlantiko.

Ĝia klimato estas do sufiĉe severa, precipe en vintro. Tio tamen taŭgas por konstrui glacian hotelon (fr: Hôtel de Glace), kiu funkcias ĉiu-jare inter januaro kaj marto – antaŭ ol printempo alportos pli varman temperaturon kaj neĝoj komencas degeli.

.

Por ĝin konstrui, kvindek homoj laboras dum ses semajnoj kaj oni uzas ĉ. 30 tunojn da neĝo. La muroj estas pli ol unu metron dikaj. En la hotelo troviĝas 51 duoblaj litoj, kiuj ebligas organizi ankaŭ edziĝ-festojn. Eble kelkaj gastoj malvarmumos, sed ĉiuj familianoj certe memoros tian eventon.

La kebekanoj ankaŭ havas sian karnavalon – la Vintran Karnavalon / Carnaval de Québec, kiu komenciĝis fine de la 19-a jarcento kaj ekde 1955 estas organizata ĉiujare. La programo estas riĉa kiel ekzemple glitkuroj, foiro aŭ Internacia Hokea Turniro de Infanoj – QIP-WHT (fr: Tournoi international de hockey pee-wee de Québec), agnoskita de Monda Hokea Asocio.

.

La turniron partoprenas infanoj ĝis 12-jaraĝaj. Tiel naskiĝas estontaj ĉampionoj kaj la gepatroj freneze entuziasmas pri hokeo, la amasa kaj la plej populara vintra sporto de Kanado. Dekstra foto: neĝulo nomita france “Bonhomme” estas la simbolo de ĉi tiu populara kebekia evento.

.

Verŝajne la plej grandan popularecon dum la festivalo ĝuas skulptado en glacio. Tio estas ankaŭ konkurso okazanta subĉiele. Ĝin partoprenas kutime ĉ. 100 konkursanoj, ankaŭ el eksterlando. Ĉiuj turistoj povas tion rigardi senpage dum la surstrata promenado, ĉar la “skulptado” okazas subĉiele. Por varmiĝi, oni povas gustumi specialan drinkaĵon kiu nomiĝas france “Caribou boisson” (Boaca drinko – vidu malsupre la mezan foton). Ĝi estas farita el ruĝa vino miksita kun sekala viskio kaj acera siropo.

.

Maldekstre: La konkursaĵoj povas esti mez-grandaj, kiel la supra “libro” aŭ foje ili estas tiel grandaj kiel veraj kasteloj. Al tia arkitekturo ne sufiĉas jam simpla glacia skrapilo kaj tiucele oni uzas motorsagilojn. Sur la dekstra foto iu tenas tiun segilon kaj skulptas. Dum tia “skulptado” pafas ĉirkaŭe multaj glaciaj pecetoj, tial oni devas protekti okulojn.

.

.

Simile al Kebekurbo, tiaj konkursoj okazas ankaŭ en aliaj regionoj de Nordameriko, Eŭropo kaj Azio.

.

La konkursaĵoj montras diversajn objektojn, bestojn aŭ homojn. Foje oni vidas precizan kaj belegan laboron kiel ĉiu tiu supre: paro de glaci-dancistoj kun la kvin-ringa simbolo de Olimpikaj Ludoj.

*

Por la infanoj kiuj lernas Esperanton, ni aldonas ĉarman fabelon pri nanoj. Ĝin povas utili al instruistoj aŭ gvidantoj de infanaj E-kluboj.

.

Tio estos kelk-parta serio de fragmentoj el libro “Pri nanoj kaj orfino Mariŝa”.

.

___________________

.

Artikolon pri la prokrastitaj Olimpikoj “Tokio-2020” vi legos en la sekvonta numero.

.

_______________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: