Pri nanoj kaj orfino Mariŝa (parto 1)
Ĉi tiun libron verkis por infanoj Maria Konopnicka. Ĝi estas tradukita al ĉ. 50 lingvoj kaj unuafoje ĝi legeblas ĉi tie en Esperanto.
* * *
Ĉu tio fabelo estas aŭ eble ne fabelo? Pensu kion ajn vi volas, sed mi diras: nanoj fakte vivas en la mondo. La nanoj estas popoleto tre interesa; ili malgrandas kiel kukurbo-semoj. Ili loĝas en arbaro, sub roko, apud forno aŭ en mansardo. Se vi ne kredas tion, demandu vian vartistinon. |
Kiel la reĝa kronikisto Koŝalek serĉis printempon
Vintro tiam estis longa kaj tiel malvarma, ke lia moŝto Blistek, la reĝo de nanoj, frostiĝis al sia trono. Lia griza kapo fariĝis arĝenta de prujno, kaj glaci-konusetoj pendis sur la barbo. La kronon, anstataŭ brilantoj, kovris frostigitaj gutoj de roso. Kiam la reĝo spiris, la elbuŝigita vaporo iĝis neĝo kiu kovris mureton de lia roka groto. La fidelaj regatoj, viglaj nanoj, envolvis sin per siaj ruĝaj manteloj kaj grandaj kapuĉoj. Multaj faris jakojn el muskoj kolektitaj en arbarao aŭtune, el pinaj konusoj kaj plumoj perditaj de birdoj flugintaj trans-maren.
Tamen estus maldece, ke la reĝo vestiĝu tiel modeste. Same vintre kiel somere li devis porti purpuran robon, kiun uzis jam nan-reĝoj dum jarcentoj. Ne mirinde, la reĝa robo estis preskaŭ eluzita kaj ventoj blovis tra ĝi facile. Krom tio, en malnovaj tempoj ĝi estis pli utila kaj varmiga kvankam tre maldika, ĉar oni faris ĝin el fadenoj de araneaĵo.
Tremis do la kompatinda reĝo, elspiranta varme al siaj manoj kiuj iĝis tiel rigidaj, ke ne povis teni la sceptron. Vi scias, ke en tiu kristal-glacia palaco oni ne povis bruligi lignofajro, kiu frakasus la plankon kaj murojn. Pro tio, lia reĝa moŝto Blistek povis varmiĝi nur per briloj de la ornamaĵoj farititaj el oro, arĝento kaj diamantoj. kiuj reflektis iom da sun-radioj kiam tago lumigis iomete la tron-ĉambron. Iom da varmo donis ankaŭ fajrero, foje spegulita en longaj glavoj. Tiun armilaron uzas kutime la bravaj nanoj, por defendi sian regnolandon. Bedaŭrinde, la tuta brilado ne donis varmon sufiĉe, do dentoj de la malvarmigita reĝo grincis konstante. Li povis nur malpacience atendi alvenon de printempo kaj petis siajn kortanojn eliri kaj observi ĉu la fraŭlineca Printempo jam venas. Sed ĉiu inter la vokitaj: Ĵagevka, Sikorek kaj Biedronek ne kuraĝis lasi la kavernon.
.
.
Ili provis tion klarigi laŭvice, unu post la alia: Sinjoro reĝo, mi ne pretas foriri: … antaŭ ol urtikoj verdiĝos apud kampara domo …. antaŭ ol motacilo ekĉirpos …. antaŭ ol muŝo vekiĝos sub la sekiĝinta folio. Al tiam restas ankoraŭ multe da tempo! La reĝo mallevis rezigne la kapon, ĝem-spiris tiel peze, ke aperis nebulo kaj nenio videblis en la kaverno.Tiel pasis unu semajno, pasis la sekva kaj fine aperis varma matena lumo. De la pendantaj glacikonusoj fluetis akvo sur la reĝa barbo. Neĝo degelis en liaj haroj kaj de la prujne kovritaj brovoj fluis akvogutoj sur ambaŭ vangoj, kvazaŭ larmoj. Samtage prujno komencis malaperi desur la muroj kaj falis tiel brue, kvazaŭ kreviĝantaj glaci-flosoj sur rivero. Aero fariĝis tre humida, kaj la reĝaj kortanoj ternis (elspiradis kun tuso) tiel laŭte kiel kanonoj.
Degelis ĉio frostiĝinta dum vintro kaj la nanoj diskutis kiu iros eksteren por ekvidi ĉu jam printempo venas. Reĝo Blistek frapis plafonon per sia ora sceptro kaj anoncis: – Nia klera kronikisto Koŝalek tion faros. Jen la saĝa reĝa vorto – diris la nanoj kaj rigardis je Koŝalek. La kronikisto kiel kutime sidis apud sia librego, en kiu li skribis pri ĉiuj eventoj okazintaj delonge en la historio de la nana popoleto. Tie oni lernis nomojn de ĉiuj reĝoj ekde antikva tempo, kontraŭ kiu ili militis kaj kiomfoje venkis. Kion aŭdis kaj vidis, li notis fidele kaj kion ne vidis nek aŭdis, tion elpensis tiel bele, ke dum legado ĉies koro leviĝis fiere.
Ne certaj ĉu ili vidos sian scienciston denove, la kortuŝitaj kamaradoj adiaŭis Koŝalek. Neniu estis certa ĉu io malbona ne okazos kaj li ne revenos el tiu esplorado? Eĉ la reĝo mem volis ĉirkaŭbrakumi la forirontan esploriston, sed ne povis ekstari ĉar lia robo restis ankoraŭ frostigita al la trono. Pro tio Blistek nur klinis sian kapon kaj svingis adiaŭe la sceptron. Koŝalek proksimiĝi al la trono kaj kisis la reĝan manon, kaj sur lia moŝta vizaĝo ekrulis kelkaj larmoj, brilaj kiel perloj. Falinte, ili frostiĝis kaj ektintis je kristala rok-plafono. Plukis ilin tuj Groŝek, la trezor-gardisto de ĉi tiu malgranda reĝlando kaj kaŝis ilin zorge en la ŝtata trezorejo.
Lasinte la kavernon, Koŝalek eniris tre malfacilan vojon, baritan per arboradikoj kaj rokoj. Sablo kaj ŝtonetoj glitis sub liaj ŝuoj falante ien sur abisma fundo. Frostigitaj ankoraŭ akvofaloj brilis en glacio kiel vitro. Pro la ekscito antaŭ ĉi tiu aventuro, Koŝalek kunprenis nur sian libregon, plumon kaj grandan inkujon. Li tute kaj forgesis pri manĝaĵoj. Post malfacilaj horoj de migrado, li tre malfortiĝis pro malsato.
Eble li tute perdus sian forton, sed baldaŭ ekvidis bele aranĝitan domon de hamstro. La prudenta gastiganto havis provizejon plenigitan per diversaj grenoj kaj fagonuksoj. Ĝuste pri tio revis la malsatega Koŝalek. Vi povas manĝi kaj ripozi ĉi tie – diris la hamstro – kondiĉe, ke vi diros al neniu pri mia loĝloko. En la proksima vilaĝo vivas petolemaj knaboj. Se tiuj friponoj scios kie troviĝas miaj dometo, ili ne plu lasos min vivi trankvile. Koŝalek promesis teni la sekreton, kaj post manĝado lituj ekdormis sur planko kovrita per fojno.
Hamstro (Cricetus cricetus)
Sata kaj ripozigita, Koŝalek dankis por la gastameco kaj foriris kun ĝoja kanto: “Iru for malĝojo ĉia! Brulu pajp’ en buŝo mia“. Li direktiĝis al arbaro, kie la vilaĝanoj serĉis subteran kuŝejon de vulpo-rabisto. Survoje li sentis fumon de bruliĝanta junipero kaj baldaŭ ekvidis grizan fum-linion, kiu leviĝis alte al ĉielo. Post kelkaj minutoj li ekvidis kampofajron. Ĉirkaŭe sidis infanoj, kiuj bakis terpomojn en fajro kaj paŝtis bovinojn. Li tre ŝatis infanojn, tial decidis iri tien kaj sidi kun ili. La geknaboj miris ke tia hometo alvenis, sed iom pli aĝa Jozeĉjo Srokaĉ klarigis: ne timu, tio ĉi estas nur nano. Koŝalek kapjesis kaj ekridetis amike.
La scivolemaj infanoj malfermis mire siajn buŝojn, ke iu tiel malgranda povas ekzisti proksime al ili a vilaĝo. Tamen ili ne timis de nanoj, ĉar sciis ke ĉi tiu popoleto utilas kaj ofte helpas al infanoj. Saluton, infanoj – diris Koŝalek, ĉu mi povas sidi kun vi ĉe tiu fajro?
.
Terpomoj bakitaj en kampofajro
Ho jes, bonvenu – respondis la infanoj. Staĉjo Safarĉek trovis kelkajn fragojn kaj donacis ilin al Koŝalek: “Prenu ilin, vi malgranda hometo kaj manĝu”. Baldaŭ bakiĝos la terpomoj, kiuj satigos vin pli bone – aldonis la aliaj. Ho, amataj infanoj – kiel mi repagos al vi por tio? “Vi diros al ni fabelon” – Sonja Kovalĉik trankviligs la nanon. “He, vero estas ĉiam pli bona ol fabeloj” – korektis malkontenta Staĉjo. “Do vi povas rakonti de kie nanoj venis al la mondo” – aldonis pacige la aliaj.
Al fajro la paŝtistetoj ĵetis pli da sekaj branĉoj, baldaŭ fariĝis pli varme kaj aŭdiĝis laŭtaj krakoj similaj al kanona pafado. Tio timigis Koŝalek, kiu eksaltis kaj volis forkuri. Ne timu, amiko – trankvilidis lin – tio estas sonoj de la finbakitaj terpomoj. Gustumu, certe vi ŝatos ilin! Post tiel abunda manĝado, la malgranda scienculo komencis rakonti la historion pri antikvaj tempoj, kiam la teron kovris senfina arbarego. Tiam la nanoj loĝis sub rokoj aŭ inter radikoj de maljunaj kverkoj.
.
Lastaj uroj (Bos primigenius) en la mondo vivis komence de la 17-a jarcento en Kampinosa Praarbaro.
.
Sur unu maljuna arbo sian neston konstruis granda aglo, la reĝo de ĉiuj birdoj. En praarbaroj vivis grandaj bestoj kiel uroj kaj bizonoj. Ili muĝis laŭtege, pro kio eĉ arboj rompiĝis. Praavoj de niaj praavoj diris, ke ili vidis grandan urson ŝteli mielon de abeloj, kiuj vivis en arbotruoj. Ili logis la urson al sia kavo kaj la besto alportis multe da mielo. Tio sufiĉis por ĉiuj nanoj, dum la tuta vintro.
Dum jarcentoj oni elhakis multe da arbaroj kaj poste nanoj devis translokiĝi al vilaĝoj. Tie ili multe helpis la kamparanoj: preparis nestojn sur pajlo por ke kokinoj ne perdu la ovojn inter urtikoj. Aŭtune ili ŝpinis lanon, forblovis grenŝelojn kaj ĵetis purajn grenojn al ĉevalaj trogoj. Kiam la dommastrino foriris al ĝardeno aŭ kampo, laboremaj nanoj balais plankon en kuirejo kaj tamen ili manĝis malmulte: pecetojn de fromaĝo, kelkajn gutojn da mielo aŭ panerojn, kiuj falis el tablo.
Dum longaj vintraj vesperoj nanoj sidis apud forno, ludis guslon kaj rakontis fabelojn al infanoj. Tial ĉiuj kamparanoj ŝatis ilin havi en sia domo.
.
Nun, antaŭ la adiaŭo, mi diros al vi la tre malnovan historion el niaj unuaj kronikoj – diris Koŝalek. ” Antaŭ longa, longa tempo miaj pra-prapatroj vidis la tri kavalirojn: Leh, Ĉeh kaj Rus. Tio estis la fratoj, kiuj forlasis la domon de siaj gepatroj por komenci sendependan vivon. Ĉe la voj-kruĉiĝo ili haltis kaj pensis kiun direkton elekti. Ĉeh eniris la sudan vojon, kie post jarcentoj aperis Ĉeĥoslovakio, Rus iris orienten al vasta teritorio kaj nomis ĝin Ruslando. Leh ekvidis sur alta arbo la neston blanka aglo kaj diris: “Mi restos ĉi tie inter la arboj, kie agloj vivas.” Tie loĝis kamparanoj, kiuj plugis kampojn (kampo en ilia lingvo nomiĝis ‘pole‘). Leh fariĝis do la reĝo pola lando kaj ĝia simbolo – la blanka aglo“. La infanoj malfermis larĝe siajn buŝojn pro interesiĝo kaj admiris saĝecon de la maljuna kronikisto. Certe ili ŝatus aŭdi pli da rakontoj, skribitaj en la granda nan-kroniko. Sed pajpo de Koŝalek estingiĝis kaj li jam devis foriri por – laŭ ordono de sia reĝo Blistek – esplori ĉu printempo jam venas.
*
En bela, suna tago, Koŝalek marŝis pli ol unu horon kaj eniris densan arbaron. Li fine laciĝis kaj eksentis malsaton. La vojeto ne plu estis bone videbla kaj la malgranda kronikisto subite falis en profundan kavon. Tie loĝis vulpo Sadelko, la fifama ŝtelisto de kokinoj. Ĝuste la vilaĝaj virinoj ĝin serĉis pro la forŝtelitaj kokinoj kaj aliaj dombirdoj.
La vulpo ĵus finis abundan tagmanĝon kaj kontente skraĉis la ventron. Vidante la enfalintan Koŝalek, la bestaĉo tuj kaŝis la forlasitajn ostojn, kvankam ĉie videblis multaj birdoplumoj. Kvankam li aspektis ridinda al Sadelko, tamen la vulpo ne montris tiun senton, sed rigardis modeste mlalaten kaj salutis la nanon afable: “Ho, kia honoro estas vidi kolegon scienciston! Ankaŭ mi okupiĝas ĉi tie pri sciencoj, kvankam miaj okuloj doloras pro manko de lumo. Mi ĵus verkas grandan libron pri kreskigo de kokinoj, kolomboj kaj aliaj birdoj en vilaĝo. Mi eĉ projektas pli taŭgan birdejon por kokinoj.”
La ruza mensogulo daŭrigis belparolon kaj montris la plumojn de la ĵus manĝegita koko: “Jen la multaj plumoj surplanke, kiujn mi uzas por ĉi tiu laboro”. Se – la forte impresita Koŝalek pensis – mi estas fama uzante nur unu plumon de griza ansero, kiel famega davas esti tiu ĉi vulpo uzanta tiom da koloraj plumoj!
Subite la vulpo proksimiĝis al Koŝalek kaj demandis afable: De kie vi ricevis tiun belan plumon? Mi volonte konatiĝos kun tiu birdo. Ĉi tiu plumo – respondis Koŝalek – devenas el ansera flugilo kaj ĝin donis al mi orfino Mariŝa. Ŝi paŝtas aron da anseroj. La “helpema” rabisto diris kompate: Malgranda knabino paŝtas la tutan aron, vi diras? Tio certe estas malfacila laboro, mi volonte ŝin helpus. Mi estas ja tiel bonkora.
Dirinte tion, la ruzulo turniĝis kaj eniris longan koridoron al kav-elirejo. Ekstere aperis taglumo kaj kiam ili ambaŭ proksimiĝis al hakita arbotrunko, la vulpo salte forkuris kaj malaperis en verda densejo. Koŝalek eksentis aromon de freŝaj herboj kaj eksidis sur varma radiko. Li ĝojis pro la konatiĝo kun la tiel nobla besto.
(Daŭrigo sekvos)
_________________