Lastaj ordigoj (Parto 2)

Lastaj ordigoj (Parto 2)

Profundiĝo en rememoroj

Ne komencu de fotoj, leteroj aŭ personaj dokumentoj. Trarigardi ilin kutime signifas kaŭzi memorigadon pri agrablaj travivaĵoj sed foje ankaŭ malĝojon. Io tamen okazos certe: komencinta reveni al pasinteco kun viaj suveniroj, vi neniam ordigos ion alian. Fotoj, leteroj kaj similaj objektoj, kiun vi flankemetis – devas atendi ĝis kiam vi faros liberan lokon por mebloj kaj aliaj ĉiutagaĵoj.

.

Ĝenerale, dum la fina ordigado gravas grandeco de la objektoj: komencu de la plej grandaj kaj tiujn plej malgrandajn lasu por alia tago. La fotoj enhavas tiom da emocia ŝarĝo, ke okupiĝo pri ili certe malfaciligos vian laboron.

Apartigo

Rigardante nian domon interne, ni verŝajne rimarkos amason da objektoj kiujn ligas nur tio, ke ili apartenas al ni. Tamen plimulto de tiuj aĵoj havas pli da komunaj ecoj. Preskaŭ ĉio en nia domo apartenas al diversaj kategorioj. Oni povas ilin dividi ekzemple je: mebloj, vestaĵoj, libroj aŭ litaĵon. En diversaj domoj ni vidas malsamajn objektojn, ankaŭ apartigeblaj je kelkaj kategorioj. Ĝardenistoj, sportuloj, fiŝkaptistoj, biciklantoj – ĉiu havas sian ilaron. Do kelkaj kategoriaoj povas esti malpli facile forigeblaj ol la aliaj.

Tial elektu tiun kategorion, kiu estas la plej facila por via apartigo. Ĝi estu granda kaj ne tro ligita kun viaj sentimentoj. Gravas komenci de objektoj facile forĵeteblaj. Mi ne volas, ke vi jam ĉe la komenco troviĝu komplika situacio. Sukcesinte aranĝi kelkaj simplaj aferojn, vi fartos multe pli bone. Pli facilos teni orde la domon. Mi certas, ke via familio kaj geamikoj estos impresitaj kaj kuraĝigos vin al sekva paŝo. (…)

Organizado

Multe pli facilas ordigi tian domon, kiu estas bone organizita. Uzante la vorton “organizita” mi komprenas la cirkonstancon, kie ĉiu objekto havas sian ĝustan lokon. Se en via domo regas kaoso, tiam estas malfacile ĝin purigi aŭ fari tie ordon. Sed ne maltrankvilu, neniam estas tro malfrue por venki kaoson. Kiam vi cerbumas al kio servu aĵo tenata enmane, tio eble signifas ke vi ne bezonas ĝin.

.

Proksime al mia domo troviĝas klubo nomita “Senior Net” kie homoj pli ol 50-jaraj, ne scipovaj uzi komputilon, povas esti helpitaj de lerta pensiulo. Homo kiu min helpis, ne estis ravita pri mia lernado. Li rigardis je la ekrano kaj diris: movante la dosierojn en komputilo vi aspektas same kiel iu penas translokigi banĉambron al kuirejo. Mi estis tiam 70-jara, li helpis min kaj poste mi mem povis trovi en komputilo ion bezonatan. La samo povas rilati al viaj domoj. Vi ne bezonas komputilon por tion kompreni. Mi uzis tiun ĉi komparon, ĉar en mia komputilo ĉio estas jam ordigita.

Feliĉaj homoj

Mi konas multajn homojn, kiuj povas sidi en malorda domo kaj tamen ŝajnas esti feliĉaj. Al mi, ili simple aspektas komikaj. Mi ne komprenas ilin. Foje mi envias ilin, ĉar mi ne povus feliĉi en domo, kiu prezentiĝas kvazaŭ frapita per trombo.

.

.

Kiam nombro de niaj infanoj kreskis, ni rekonstruis la vestiblon por ke la kvinopo havu pli da spaco. Tiel nia domo fariĝis simila al sveda infanĝardeno. Ĉiu infano havis apartan koloron, en kiu farbitaj estis divida mureto kaj vestaĵpendiloj. Do neniu vestaĵo kuŝis ekstere sur la planko. Pendigi jakon en ŝranketo aŭ meti gantojn ĝustaloke postulas pli da tempo ol ĵeti ilin surplanke. Sed pli gravas, ke la infanoj trovas sian aĵon facile kaj ne bezonas demandi: “Panjo, ĉi vi vidis mian..?…”

.

Ne necesas pli da tempo por pendigi jakon sur hokon aŭ meti gantojn sur sian lokon ol disĵeti ĉion surplanke. Kaj plej grave, infanoj facile trovas siajn aĵojn kaj ne bezonas demandi: “Panjo, ĉu vi vidis miajn?” Serĉi objektojn kiuj ne troviĝas en ĝusta loko signifas simple malŝpari tempon. Malordo kaŭzos ankaŭ malŝparadon de tempo por niaj proksimuloj, kiuj devos ordigi ĉion post nia forpaso. Certe ili ne feliĉos pro tio. Estas pli facile kiam ni mem aranĝos tion kaj bone organizos spacon ĉirkaŭ ni.

Ĉu valoras prokrasti ?

Antaŭmorta ordigo, divido de objektoj laŭ kategorioj kaj purigado estas malfacila tasko. Dum rapida, ĉiam okupita vivo homoj malofte parolas pri tio. Sed venas la tempo kiam pli kaj pli ofte revenas la demandoj: Kiel finordi mian vivon? Kion fari kun objektoj kolektitaj dum jardekoj? Kiuj aĵoj taŭgas nur al rubejo kaj ĉu estas iu prizorgonta verajn trezorojn de la familio?

.

Liberiĝinta de troaĵoj, s-ino Magnusson verkis praktikan libron pri sia ĝoja, kvankam komence malfacila sperto.

.

Margareta Magnusson verkis kortuŝan kaj refreŝigan libron sub titolo “ Döstädning” en kiu ŝi dividas la pensojn pri sia aventuro trairi lastfoje ĉion kio estis kolektitaj dum la tuta vivo. La temo fakte estas tre serioza kaj ne ĉiu volas pri tio paroli, sed tio estas ja parto de ĉies vivo. Des pli valoras pensi multe pli frue pri tiuj senutilaj aĵoj, kiujn ni kolektadis dum longa tempo. Ĉu tio rilatas nur al maljunuloj? La aŭtorino sugestas, ke jam 40-jaraĝa homo povas komenci simplan, pli bone organizitan vivstilon. Tiam li havos multe da tempo por fari ĉion trankvile kaj eble eĉ plezure.

[Fino]

_________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: