NOVA URBO – novaĵLetero (decembro 2020)

NOVA URBO – novaĵLetero (decembro 2020)

Olimpikaj novaĵoj. Post rezigno de s-ro Shinzō Abe en lasta septembro, la postenon de japana ĉefministro transprenis Yoshihide Suga. S-ro Suga anoncis, ke la 32-aj Olimpikoj devos okazi en Tokio ĉijare, spite al ĉiuj obstakloj. Post unujara prokrasto, la organizantoj faros ĉion, ke la S.O.L. (Someraj Olimpikaj Ludoj) estu sekuraj. Tio estos la simbola venko super la virusa paniko. Antaŭ kelkaj tagoj (la 12-an de decembro) okazis pintkunveno de Olimpika Komitato kun prezidantoj de la plej grandaj internaciaj sport-organizaĵoj. Ili parolis ankaŭ pri tio, kiel organizi la eventojn en la post-virusa mondo. Ni ricevis multajn informojn por “Nova Urbo” kaj publikos ilin poste en “La Torĉo”.

Supre videblas la silueto de olimpika stadiono en Montrealo, la dua (post Parizo) plej granda franc-lingva urbo en la mondo kaj unu el plej ĉarmaj en Nordameriko. Apude videblas vintra pejzaĝo de Montrealo, planita por organizi la 105-an Universalan Kongreson. Tie vivas denaske la tre muzikema kaj merita kantisto de Kebekio, Robert Charlebois. Li kantas – Je reviendrai a Montréal (3:27) https://www.youtube.com/watch?v=g4NXUo8qipM kio signifas “Mi revenos al Montrealo“.

.

.

Mi revenos al Montrealo en granda “boening”-aviadilo. Mi volas ekvidi vintron kaj ĝiajn nordajn lumojn, kiuj venas de Labradora Duoninsulo.

Tiuj lulmoj kaŭzas, ke la neĝo aspektas kiel bluaj kaj oraj rozoj.
En vintra silento mi ekvidos tiun strangan lagon kovrita kvazaŭ per glaso aŭ kristalo. Al ĝi venas anĝeloj por ripozi.
Mi revenos al Montrealo kaj aŭdos maran venton, kiu rompiĝos je blankaj muroj de vintro.

Mi volas vidi denove longan neĝan dezerton kaj senfinajn stratojn kiuj gvidos nin vintre sen lasi spurojn post niaj paŝoj.

.

Ĉe tiu okazo ni prezentas kelkajn interesaĵojn, ne nur pri Quebec (Kebek-provinco), sed ankaŭ pri aliaj partoj de Kanado. Riĉaj grundoj kaj relative varma klimato de Niagara duoninsulo taŭgas por kreskigi diversajn fruktojn kaj legomojn. Veturante tra ĉi tiu plej suda parto de Kanado, ĉe ambaŭ flankoj de la ĉefvojo oni povas vidi grandajn vitejojn (vinberĝardenoj) kaj halti por gustumi vinon. La unika vinspeco nomiĝas glacivino /glacia vino kiun oni produktas el frostitaj vinberoj. Onidire ĝi estas ne nur originala sed ankaŭ tre bongusta, precipe kun desertoj.

.

En Manitoba vilaĝo Ashern troviĝas ĉ. 5 metrojn alta statuo de Pintavosta lagopo /prerikoko (Tympanuchus phasianellusTetrao phasianellus). Tiu sufiĉe granda birdo povas kreski ĝis 48 cm longa kaj pezi pli ol 0.8 kg. Ĝi apartenas al prerikokoj (familio Phasianidae) kaj vivas kutime sur grandega teritorio: ekde Alasko ĝis Hudsona Golfego sed precipe multas en la regiono kie staras ĝia statuo. Tial oni nomis tiun regionon “Lagopopa lando”. La birdo somere preferas malfermitaj kampoj kaj vastaj prerioj, kie troviĝas multaj fruktoj, grenoj kaj insektoj. Kiam venas vintro, lagopopoj moviĝas al arbaroj aŭ grundoj kovritaj per arbustoj, kiuj protektas ilin kontraŭ severaj ventoj kaj neĝaj tempestoj.

.

Fine de la ĉiujara somero, entuziasmaj naturamikoj vojaĝas al Ontaria Algonken-Parko /Algonquin Park por aŭskulti nokte uluadon de lupoj (ang: wolf howl / fr: hurlement de loups). Tio estas unu el plej grandaj provincaj parkoj de Kanado, sur kies pli ol 7500 kvadrataj kilometroj troviĝas multe da lagoj kaj sovaĝaj arbaroj. Ĝin vizitas multas turistoj por tendumi somere kaj post tiu sezono ĝi restas senhoma. Por aŭdi la uluadon de lupoj, oni organizas grupan vizitadon kun gvidado de la parko-gardistoj (5:07) https://www.youtube.com/watch?v=in-RNuQMy6Y . Tiam vespera aŭ nokta restado estas pli sekura. La gvidantoj kapablas imiti la sonojn de lupoj, kiuj proksimiĝas al la vizitanta grupo kaj fariĝas pli bone videblaj. Tamen tiu malofta kaj eĉ timiga sperto kaŭzas la dorsojn tremi. Lupa uluado vere impresas kaj ne facile forgeseblas (1:15) https://www.youtube.com/watch?v=rW4zjUAy1WQ .

*

Inter miloj da nuligitaj eventoj estas ankaŭ tiuj ligitaj kun bonkvalita kulturo. Ekzemple, dum pli ol 20 jaroj – en lastaj decembraj tagoj kaj komence de januaro – okazadis novjara koncerto nomata “Saluto al Vieno“- la muzika ĉefurbo de Eŭropo / New Year Salute to Vienna (0:46) https://www.youtube.com/watch?v=B2fx73NLPzw . Organizas ĝin aŭstro-hungara paro de geedzoj Attila kaj Marion Glaz, kiuj elmigris al Kanado en jaro 1995 kaj decidis alporti ĉi tien la magian muzikon de Vieno.

.

La koncertojn ĝuis ĉiujare la publiko de la ĉefurba Otavo, de Toronto, Hamilton, Novjorko kaj de aliaj urboj. Por disvastigo de aŭstria kultura heedaĵo, gesinjoroj Glaz estis honorigitaj per valora ordeno de Aŭstrio – “Merit-medalo en Oro” (Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich). Espereble la koncertoj denove daŭros ekde la sekvonta jaro.

Ĉi tie ni povas aldoni kanton: “Vieno, la urbo de miaj sonĝoj” (Wien, du Stadt meiner Träume): ‘Vieno, mia Vieno – mi estas ravita per via ĉarmo. Mirakla urbo, muziko kaj steloj lumigas mian promenadon. Multaj geamantoj vizitas vin kaj mi feliĉas aparteni al vi. Dum la romantika vespero mia koro batas ĝoje kaj mi dediĉas al vi tiun ĉi kanton‘. La muzikon komponis aŭstro poldevena Rudolf Sieczyński, unue ĝin kantis legenda aŭstria tenoro R. Tauber kaj poste multaj aliaj. Vieno estas ne nur la muzika ĉefurbo de Eŭropo, ĝi proksimas ankaŭ al esperantistoj, ĉar tie – jam ekde jaro 1927 – funkcias tre riĉa Internacia Esperanto-Muzeo. Fine vi povas aŭskulti la instrumentan version de ĉi tiu kanto, ludita per malofte uzata instrumento – CITRO (2:45) https://www.youtube.com/watch?v=joxXKVcz16w . Ludas ĝia plej bona virtuozo, Anton Karas.

Tiom da muziko en la decembra “Nova Urbo” – kun la sinceraj bondeziroj: “Feliĉan Novjaron!!”.

______________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: