Profiloj / Aprila novaĵletero 2019

Profiloj / Aprila novaĵletero 2019

Karaj Legantoj,

Tra jaroj, ni prezentadis al vi la homojn, kies nekutima aŭ eĉ heroa vivo inspiris multajn al sindona kaj nobla aktiveco. Ili apartenas al diversaj nacioj kaj kulturoj: artistoj, sportuloj, verkistoj, politikistoj (kiuj bedaŭrinde ne ofte ĝuas respekton) kaj reprezentantoj de aliaj profesioj. En junaĝo mi aŭdis pri la libro titolita ‘Steloj de la homaro‘ kies aŭtoro verkis beletristike biografiojn de la homoj, kiuj grave influis eventojn de la pasintaj jarcentoj. “Nova Urbo” preferis proksimigi al vi tiujn personojn, kiuj vivas /vivis en la nuntempa epoko.

Kolektante materialon pri la mortigita prezidento John Kennedy, ni trovis ke dum la t.n. “malvarma milito” li verkis la libron “Profiloj de kuraĝo” (an: Profiles in courage). Tie la juna senatoro skizas siluetojn de la politikistoj, kiuj persiste defendis ĝustan starpunkton kaj rezulte estis brutale kritikataj kaj perdis la popularecon en amaskomunikiloj. Dum jaroj, ankaŭ vi povis konatiĝi kun interesaj homoj de nia epoko: verkistoj, por-junularaj herooj de la stadionoj (sportuloj), artistoj aŭ eĉ politikistoj, kies agado esperigis (ne nur junularon) por sindediĉo kaj aktivemo. Kelkaj des pli proksimas al ni, ĉar ili entuziasme laboris por Esperanto. Ni faras tion plezure, havinte ŝancon koni la kelkajn persone. Tial do, por la publikigitaj ĉi tie biografioj, ni elektis verŝajne la plej konvenan titolon, sub kiu ni citas la provizoran liston.

PROFILOJ de ESPERO

Amo je unua rigardo: Dante Alighieri renkontas Beatrice sur la ponto de Florenco.

Literaturo: J.Herriot, Dante Alighieri, Jack London, H.Sienkiewicz, M.Cervantes.

.

La Nobel-premiitan libron “Quo vadis” de H.Sienkiewicz esperantigis majstre Lidia Zamenhof. En la brulanta antikva Romo, amo inter Ligia kaj Vinicius montriĝis pli forta ol morto.

.

Pentroarto: R.Bateman, J.Waterhause.

Muziko: U. Jürgens, Emil Dimitrov, Amalia Rodrigues, Pete Seeger, Edith Piaf.

Sociagantoj: M.Castello (per siaj dancokursoj, li apogas korpe kaj psike gejunulojn, ofte troviĝantaj en krizo), R.Megli – juna brazilano kiu aktivigas la strat-infanojn per sporto, P. de Cubertin – fondinto de la modernaj Olimpikoj.

Pierre de Cubertin

Filmoj: Irene Papas, M.Gibson, C.Drinkwater.

Politikistoj kaj ceteraj: L.Teliga (vel-maristo), G.Johansen (trairis 700 km sur glacio, dum siberia vintro!), John Kennedy (prezidento, onidire murdigita ĉar kontraŭstaris la militistan opozicion), E.Stein (kunpatrono de Eŭropo), R.Maufrais – franca ĵurnalisto, junaĝe pereinta en Amazona ĝangalo, J.M.Santos – nobelpremiita ŝtatestro, kiu sukcesis fini la kelkdekjaran civilan militon en Kolombio.

Legendoj de sporto: Pele (elektita kiel “Sportisto de la 20a jarcento”), T.Stevenson (Kubo), Muhammad Ali, LaszloPapp (hungaro). Olimpianoj, herooj nuntempe forgesitaj, kiuj meritas nian simbolan E-pokalon “Fair Play” /Honesta Ludo: Yuna Kim (Koreujo), Annemiek van Vleuten (Nederlando). Ni menciu eble unu kuriozan rememoron pri Liina, Lily kaj Leila LUIK (la tri samaĝaj fratinoj /eo: nasktrio!) el Estonio, kiuj kuris maratone dum Olimpikaj Ludoj en Rio de Janeiro.

Fine, iom pli longa listo de la esperantistoj: J.K.Hammer (NL, multjara gvidanto de Skolta E-Ligo), Pavel Sittauer (fondinto de la tre sukcesaj E-Tendaroj en Ĉeĥoslovakio), J.H.Sullivan (fondinto de Kastora Klubo), T.Kehlet (dano, sukcesa eldonisto), Albin Makowski (instruis Esperanton dum la 2a mondmilito, en la germana koncentrejo!), Gianfranco Molle (E-bardo), D.Blanke (elstara specialisto de interlingvistiko), Veselin Damjanov (malofta, vere profesia E-kantisto).

*

PS: La supre publikigita listo prezentas nur parton de la inspiraj legaĵoj. Ni nur aldonu, ke foje okazas belaj surprizoj. Unu el niaj legantoj alparolis Pele dum la fama sportisto vizitis Svislandon. Verŝajne nia korespondanto menciis pri E-versio de lia biografia libro “Mi estas Pele”. La futbalisto ne scipovis nian Internacian Lingvon sed iom ĝin komprenis, ĉar lia denaska portugala lingvo similas al Esperanto.

Ĝenerale, ni invitas ĉiun eniri “Familiaro.com” kie aperas de tempo al tempo tiuj artikoloj, pri kiuj vi legos nur poste, en la konciza heroldo de NU.

__________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: