NOVA URBO – Junio 2019

NOVA URBO – Junio 2019

En la ĉefsidejo de Latinamerika Parlamento (Parlatino), fine de la ĉijara januaro okazis renkontiĝo „Amikeco sen limoj” organizita de JpUM – Junularo por Unuiĝanta Mondo (Jornada Mundial de la Juventad / Y4UW – Youth for United World).

Sudamerika amikeco sen limoj

Parlatinaj oficoj funkcias en moderna konstruaĵo de Panamurbo ( Panama City), surborde de Pacifika oceano.

La renkontiĝo estis preparata dum kelkaj monatoj, samtempe en kelkaj landoj. Al la gejunuloj helpis ankaŭ samlokaj plenkreskuloj kaj tio estis tre bona okazo por la inter-generacia kunlaboro. En la programo estis prezentita ĉiumatena metiejo kaj motivga, 30-minuta desegnofilmo (bildfilmo /animacio). Aldone okazis koncerto de internacia muzikgrupo “Gen Verde” kun la kortuŝa kanto “Kiel milda pluvo”. La kanton kunverkis gejunuloj el Latinamerikaj landoj kaj la teksto traktas pri la vivo de juna generacio en landoj de tiu regiono.

Poste tagmanĝo la energiplena aktivis sporte, vizitads art-ekspozicion kaj partoprenis en diversaj ludoj aŭ en distra programo. Vespere ĉiuj povis aŭskulti atestojn de kelkaj homoj el tri diversaj lando. Tio estis simpla divido de konkretaj kaj tre profundaj travivaĵoj.

La dua tago estis dediĉita la vokiĝo de junularo kaj ĝia rolo en la nuntempa mondo. Oni prezentis diversajn profesiojn kaj vivdecidojn. Okazis boninspira dialogo inter ĉiuj kaj kelkaj diris, ke tio estis la plej dinamika kaj fruktodona kiun ili iam ajn partoprenis. Multaj estis tre impresitaj per la tre bona organizado.

Posttagmeze Gen Verde realigis la koncerton pri arto, kiu povas respondi al sociaj defioj. Sekve estis prezentitaj kvin metiejoj pri aktualaj problemoj en la mondo, inkluzive la tragedion de militoj kaj malsato. La gejunuloj estas determinitaj aktive kunlabori por justeco kaj paco, ke nia mondo estu pli homeca.

.

Panama popolo ne estas riĉa, tamen apartenas al plej bonhumoraj kaj feliĉaj en la mondo. Tion eble montras la filmeto – La ringeto kiun ŝi havis (5:57) https://www.youtube.com/watch?v=dZqbaxb1Kxw .

Merkredan vesperon (la 30an de januaro) karakterizis interŝanĝo de arto kaj kulturo el multaj landoj: dancoj, koloraj kostumoj, muziko, kantado kaj poezio. Tio estis vera “Interkultura Nokto”.

Tiuj kelkaj tagoj montris, ke la junularo – per sia entuziasmo kaj energio – certe povas krei amikecon serve al justeco kaj pacmondo.

_______________________

.

.

La finna vojo (parto 1)

Finlando baldaŭ organizos la 104-an Universalan Kongreson. Tio estos jam la kvara UK en Finnlando, ĉar tie okazis la tri antaŭaj en jaroj 1922, 1969 kaj 1995. Ĉe tia okazo ni prezentas al vi kelkajn artikoletojn dediĉitajn al tiu lando, ĝia kulturo kaj al du eminentaj finnoj: multjara ŝtatestro kaj unu meritplena esperantisto.L

.

Se ni legas ion aŭ rigardas filmon pri Finnlando, tiam plej ofte videblas ĝia magie bela, lagoza naturo (riĉega je lagoj) naturo, saŭna banejo kaj sporteca vivstilo de finnoj. Sed ekzistas ankaŭ io pli profunda en tiu lando kaj ties nacio. Kvankam situita en la plej fora angulo de Eŭropo, Finnlando ludis tamen gravan rolon en la nuntempa historio de la kontinento.

Temas nome nome pri aktiva neŭtraleco, la tre specifa trajto de ĉi tiu lando. La ĉefa arkitekto de tia politiko estis Urho Kekkonen, homo kun vastaj horizontoj – kvarfoje reelektita prezidento de Finnlando, kun ĉiam pli vasta popola subteno. S-ro Kekkonen prudente gvidis la eksteran politikon de Finnlando tra malkvietaj kaj foje danĝeraj tempoj. Dum lia prezidenteco, Finnlando atingis altan prestiĝon sur internacia nivelo. Apogeo de lia vivoverko estis sendube la KSKE (Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo), kies fino okazis – danke al liaj klopodoj – en Helsinko 1975, pri kio vi legos en la dua parto.

.

Por sekurigi suverenecon de Finnlando kaj firmigi pacon ni devas, antaŭ ĉio, esti bonaj finnoj. (Urho Kekkonen)

Urho naskiĝis komence de la pasinta jarcento en vilaĝo Pielavesi (meza Finlando), en farmista familio. Eble tiam li eklernis pensi konkrete, laŭ kamparana racio. Urho frue ekaktivis en Agrara Ligo, ĉar ekde junaĝo interesis lin politiko.

Unue Urho laboris kiel ĵurnalisto en provinca urbeto Kajaani kaj sekve studis juron ĉe Helsinka Universitato. Tiutempe li praktikis intense atletikonkaj estis Finnlanda ĉampiono en altosalto. Diplomiĝinte, la juna juristo eklaboris por Asocio de Vilaĝaj Municipoj / Komunumoj kaj kvin jaron poste akiris en Helsinki doktorecon pri juro. Tiel komenciĝis lia multjara kariero de ŝtatisto: unue ministro pri eksteraj aferoj, sekve pri justeco, ĉefministro kaj poste la prezidento.

.

*

Plue sekvos multaj surpaperigitaj pensoj de s-ro Kekkonen prenitaj el lia libro, verkita printempe 1980, do post jardekoj de politikista kariero. (Tiuj fragmentoj konsistas el diversaj frazoj, kunigitaj laŭteme kaj tajpitaj kursive). Kiel ŝtatestro, li atestis aŭ eĉ partoprenis en multaj dramaj eventoj de la pasinta jarcento. Esperanta titolo de la libro estas “La finna vojo“, originale titolita Tamminiemi – same kiel nomo de la prezidenta rezidejo.

Tamminiemi – la domo de finnaj prezidentoj. Nuntempe troviĝas tie muzeo de Urho Kekkonen.

NEŬTRALECO

” Neŭtraleco signifas unue strebadon ne miksiĝi en disputojn inter aliaj ŝtatoj kaj due – klopodojn por mildigi politikajn streĉojn kaj serĉi pacan solvadon de konfliktoj. Laŭ tiuj ĉi principoj, la neŭtraleco de Finnlando fariĝis pozitiva kaj konstanta elemento de la ekvilibro en Eŭropo. Neŭtralecan politikon ne eblas efektivigi pasive, ĉar ĝi ne estas apenaŭ valoro en si mem. El tio ĉi sekvas, ke ni ne restas neŭtralaj koncerne pacon kaj militon. Nia politiko estas por paco kaj kontraŭ milito“.

.

Konservante suverenecon kaj akcelante pacon en kaj ekster nia lando, ni volas flegi samtempe bonajn internaciajn rilatojn. Tial do, ekstera politiko de Finnlando ne estas ŝnurdanco nek ludado per kontraŭecoj inter Oriento kaj Okcidento. Tion oni devas elstarigi kiel eble plej klare. Multfoje aŭdiĝis la deziro, ke Finnlando povu elmeti proponon, kiuj havus ŝancojn fariĝi akceptita internacie. Ni povas diri ke, la finna vojo de neŭtraleco kreas kondiĉojn por tiaj servoj al la internacia komunumo, kiajn aliaj ŝtatoj eble ne povas fari. Ni evitu ĉion kio servas por sproni kontraŭdirojn en la internacia vivo kaj ni laboru por ĉio, kio repacigas konfliktojn kaj proksimigas popolojn“.

HEREDAĴO de la MILITO

Ĉi tie oni refreŝigu kelkajn faktojn el aŭtuno 1944, en la tempo tuj post la armistico, por kompari la fonon kaj ekonomian situacion kun la nuna Finlando. Nordfinnlando estis ekstermita de la germanaj trupoj laŭ la kruela taktiko de bruligita tero. Pro la teritoriaj cedoj la fervojoj perdis kvinonon de sia longo kaj eĉ pli de siaj surrelaĵoj. Loĝantaro de la perditaj regionoj (ĉ. 500,000 homoj) devis translokiĝi trans la nova limo kaj Finnlando devis organizi al ili loĝlokojn. Preskaŭ 10 procentoj de finnoj estis falintaj. Ili apartenis al niaj plej junaj laborkapablaj civitanoj. Ni perdis grandajn areojn kaj ekomomiajn valorojn lige kun ili. De la komerca floto restis nur triono. Aldone, Finnlando estis devigita pagi pezajn militkompensojn. Tiutempe, grandan parton de MezEŭropo kovris la postmilitaj ruinoj kaj la milionoj da familioj perdis siajn patrojn aŭ fratojn. Ankaŭ Finnlando lernis multon el tiu tragedio kaj ni decids fari ĉion por eviti ĉian riskon de milito“.

Kabano en kiu naskiĝis Urho Kekkonen

.

TRAKTATO de AKI

En jaro 1948 nia registaro subskribis kun Sovetunio Traktaton pri Amikeco, Kunlaboro kaj Interhelpo (AKI). La internacipolitika celo de la AKI-traktato estis bridi la plivastiĝon de militpsikozo kaj firmigi kondiĉojn de paco favore al ambaŭ kontraktintaj flankoj. Mia flanke necesas akcenti la egalvaloron de tu trajtoj en tiu ĉi procezo: sekureco kaj kunlaboro. Ili estas du flankoj de sama medalo“.

La originala dokumento de AKI diras i.a. ke:

  • En la enkonduko al AKI-Traktato, estas rekonita la rajto de Finnlando teni sin ekster la konfliktoj de la grandpotencoj.
  • Tamen, kiam Sovetunio (tra finna teritorio) aŭ Finnlando mem fariĝos celo de armita atako fare de Germanio aŭ de alia ŝtato alianca kun ĝi, tiam Finnlando fidele al siaj sindevontigoj batalos kiel suverena ŝtato por rebati la atakon.
  • En aliaj kazoj la traktato ne devoligos Finnlandon al la milito kaj ĝia registaro penos ĉiumaniere reteni sian neŭtralecon.
  • La du ŝtatoj /= Altaj Partioj/ konfirmas la sindevigon – subskribita en pactraktato (Parizo, la 10an de februaro 1947) – ne fari ligojn nek partopreni aliancojn, kiuj estas direktitaj kontraŭ la alia Alta Partio.
  • Finnlando kaj Sovetunio respektos la reciprokan sendependecon, suverenecon kaj ne miksiĝos en internajn aferojn de la alia ŝtato. Ambaŭ registaroj decidas konstante kunlabori por disvolvado de ekonomiaj kaj kulturaj rilatoj inter Sovetunio kaj Finnlando.

Farite en Moskvo, la 6an de aprilo 1948 en du ekzempleroj: finna- kaj ruslingvaj.

.

Urogalo aŭ taŭra koko (Tetro urogallus) estas granda birdo el familio fazanedoj, tre populara en arbaroj de Skandinavio.

” AKI aludas pri la ‘fantomoj de pasinteco’ kiujn kaŭzis Germanujo (1939-1945). Tio kompreneblas, ĉar la dokumento estis ratifita baldaŭ post la 2a mondmilito. Nuntempe ja Finnlando havas bonajn rilatojn kun ambaŭ germanaj ŝtatoj. /.. / Laŭ tempopaso, en la finnaj-sovetiaj rilatj kreskis reciproka respekto kaj internajbara amikeco, sekvinta de vera stato de paco. La reciproke konfida rilato, baziĝanta sur la AKI-Traktato ne limigis nian suverenecon sed male, ĝi firmigis nian internacian pozicion kaj ŝtatan sendependecon.

Forviŝante spekulaciojn pri nia sekurecpolitika linio, la traktato stabilis nian internacian pozicion kaj tiel kontribuis al evoluigo de niaj rilatoj kun aliaj landoj – konforme al niaj celoj kaj interesoj. /.. / Tio ne estis facila. Post la milito, la ĉefministro Paasikivi foje devis aŭskulti paroladon de iu parlamentano, kiu akre atakis la eksteran politikon de la registaro. Kiam fine Paasikivi ricevis parolvicon, li admonis la parlamentanon iri hejmen, meti mapon antaŭ sin kaj rigardi, kie situas Finnlando. Tiu ĉi admono utilas ankoraŭ hodiaŭ – al ciu finna civitano” .

.

NIAJ RILATOJ KUN SOVETUNIO

Niaj ago sur internacia areno ne kontraŭas la politikon de Sovetunio, kiu de sia flanko ne malhelpas nin fari tion, kio utilas por Finnlando. Mi rigardas grava, ke oni sukcesu enradikigi en la soveta popolo kaj ties gvidantaro la firman koncepton pri la speciala pozicio de Finnlando pri ĝia stabila politik-linio. Post la militfino aperis ĉe ni ankaŭ tia malespera fanatikismo, kies partianoj estus pretaj komenci novan militon kontraŭ Sovetunio. Iuj fantaziumis ke okcidentaj landoj apogos tion, ĉar la venkintoj de la mondmilito baldaŭ falos en reciprokajn disputojn. Mi ne apartenis al tiuj naivuloj, ĉar jam dum la milito mi venis al konkludo, ke Sovetunio restos grandpotenco kaj tiu ĉi fakto diktos la neprajn realaĵojn de la geopolitika pozicio de Finnlando.

Prezidento Kekkonen klarigas la starpunkton de Finnlando al soveta ŝtatestro Nikita Ĥruŝĉov (meze, apud Kekkonen). Maldekstre staras Leonid Breĵnev, kiu gvidis Sovetunion en jaroj 1964-1982.

Post jaroj nia komerco kun Sovetunio stabile progresis je profito ambaŭflanka. De nia orienta najbarlando, Finnlando aĉetis du trionojn de la importenda energio. Tio certigis, ke uzado de la krud- kaj brulaĵmaterialoj estis seninterrompe al ni disponeblej. Signifoplena estis la unua finna-soveta projekto de la elektrejo Jäniskoski en la rivero Patso (100 km okcidente de urbo Murmansk). La konstruistoj malfermis tie vojon al miloj da finnaj viroj kaj virinoj kiuj povis partopreni en multaj aliaj projektoj translime. Ĉiuj komprenis kiel gravas, ke Finnlando kapablu persisti sur la merkatoj de Sovetunio. Rezulte, la ekstera politika linio de Finnlando ĝuas hodiaŭ pli unuaniman subtenon ol iam ajn antaŭe”.

La vojo de neŭtraleco estas foje tre mallarĝa kaj tiam oni veturu singardeme. Sur la foto: La “natura ponto” inter lagoj Puruvesi kaj Pihlajavesi (sudorienta Finnlando).

“Se nia lando fariĝos ies alarmopreta aliancano ĉelime kun Ruslando, tiam ĉi tie ekestos konstanta batalkampo – kiam ajn la grandpotencoj okazigus militon. Kaj por lando malgranda kiel Finnlando, ne licas ludi per la sorto de nacio“.

.

NORDIO (Nord-Eŭropo)

 Por ni finnoj estas tamen netoreleble forgesi, ke ni apartenas al Nordio (= Skandinava Duoninsulo kaj Islando). La kvin nordeŭropaj landoj kiuj formas Nordion estas ligitaj tradicie sur kultura, ekonomia kaj socia terenoj sed politike ili iras laŭ individuaj direktoj. Tri elinter ili: Norvegio, Danlando kaj Islando estas membroj de NATO, dum Svedio kaj Finlando restas neŭtralaj. Malgraŭ tiuj diferencoj, niaj nordiaj landoj havas propran identecon, per kiu formiĝas originala komunumo, ne nur geografie sed ankaŭ socie.

Landoj-membroj de Norda Konsilio

Komence de la 1950aj jaroj aperis la ideo koncentrigi kunlaboron de Nordio sub la nomo de Norda Koncilio. Nia tiama prezidento Juho Paasikivi decideme rifuzis membriĝon de Finnlando al ĝi. En 1954, la registarojde Norvegio, Danlando, Svedio kaj Finnlando interkonsentis pri komuna labormerkato. Kun paso de jardekoj, multegaj finnoj elmigris najbarlanden, eĉ tute sen plano kaj celo. Ili estis ĉefe homoj junaj kaj vitalaj, la loĝantara strukturo de la devenregiono tiom misformiĝis, ke la socia kaj ekonomia kondiĉoj estis damaĝitaj. Tian ĉi daŭran forperdadon de vivoforto Finnlando ne povas toleri.

.

En 1968 la danoj proponis striktan ekonomian kunagadon inter la nordiaj landoj, kio estis ĉie akceptita pozitive. Ĉe la komenca entuziasmo oni tamen forgesis, ke malgraŭ la simileco en la ekonomia vivo, ĉiu nordia lando havis proprajn interesojn speciale gardendajn, kiuj kontraŭdiris la intereson de iu alia.

  • Flago de Norda Konsilio
  • U.Kekkonen kun sveda ĉefministro
    Tage Erlander

La ĝeneralaj kunsidoj de NK ŝvelis jaron post jaro, kunmetitaj en formalaĵoj. La delegitaroj kreskis tro grandaj kaj naskis montojn da dokumentoj. Sed la efektivaj rezultoj restis relative malmultaj. Rezulte, el Nordek fariĝis nenio, kiel mi memoras“.

.

EŬROPO

Eŭropaj landoj egalas, tamen malsamas. La riĉaĵo de nia kontinento troviĝas ĝuste en la multo de ĝiaj politika vivo, ekonomio kaj kulturo, kio permesas al ĉiu lando elekti mem sian vojon. Gravas rekoni, ke ke la mlgrandaj landoj ankaŭ havas vivgravajn interesojn kaj nacian memestimon. Mezeŭropo, sufiĉe proksima al ni, estas la regiono, kies evoluon Finnlando devas konstante apogi.

La konstruata internacia aŭtovojo VIA BALTICA kuniĝos en Bjalistoko kun la alia ĉefvojo VIA CARPATIA (videbla supre). La du grandaj ŝoseoj ligos Finnlandon kun Balkanaj landoj, Grekio kaj Mediteranea Maro.

Ni volas kunkrei – regione kaj en la tuta Eŭropo – tian pacan ordigadon, kiu certigus la vivinteresojn de ĉiuj ŝtatoj. Oni efektivigis komercajn aranĝojn, kiuj donas al Finnlando ŝancon je sendiskriminacia komerco en Eŭropo, same kun ties orientaj kiel kun okcidentaj landojLa sekreto de nia orientpolitiko kuŝas en absoluta honesteco. Ni ne efektivigas duvizaĝan politikon, nome niaj paroloj kaj faroj ne estas malsamaj aferoj. Por konfido oni devas konstante laboradi. Ni devas ankaŭ prizorgi ĉiam, ke la reciproka fid-rilato ne limiĝu nur je gvidaj ŝtatistoj kaj fakuloj, sed atingu ankaŭ vastajn tavolojn de popolo“.

(Daŭrigota)

__________________________________

.

.

Potenca kantaro de Pete Seeger (parto 2)

Bona kanto igas vin ridi, igas vin plori kaj – plej grave – ĝi pensigas vin” (P. Seeger).

.

Seeger ekvidis, ke la ŝalupo /velŝipo “Clearwater” (eo: Purakvo) tre taŭgis por atentigi la tutan regionon pri la fluanta tie Hudson-rivero, tre poluita de la industrio kaj de urbaj malpuraĵoj. Ĝi estis simila al tiuj konstruitaj antaŭ 100 jaroj en Nederlando kaj post tri jaroj “Clearwater” estis preta por gastigi pasaĝerojn sur sia ferdeko.

.

Tiel komenciĝis la unuaj eduk-ekskursoj kun sciencistoj, lernejanoj, junularo kaj ĵurnalistoj. Surŝipe ili povis ekvidi de proksimo, kiel malpura estiĝis la rivero. La ekzotika aspekto de “Clearvater” logis ĉies atenton kaj la novaĵo disvastiĝis rapide. Multaj homoj volis partopreni tiujn ekskursojn. Vekiĝis la konscio, ke oni devas purigi la riveron, do la mesaĝo estis bone akceptita kaj inspiris al fondiĝo de la natur-protekta movado, kiu nomiĝis same kiel la velŝipo. Jen la kanto pri beleco de la protektenda naturo “My rainbow race” (Mia ĉielarka vetkuro – (3:44) https://www.youtube.com/watch?v=XxXzD0eQQBg .

Naturmedio rivera

Se io ne povas esti reduktita, recikligita, riparita, reuzita aŭ revendita – tiam ĝia produktado devus esti limigita, plibonigita aŭ simple oni ĉesu ĝin produkti”. (P. Seeger)

.

Komence, la apudriveraj loĝantoj kolektiĝis por purigi la bordojn; poste ili organizis kunvenojn kaj inform-kampajon. Ilia persistemo devigis la fabrikojn instali efike funkciantajn filtrojn. Same la urbaj purigsistemoj estis modernigitaj.

Rezulte, en la rivero denove komencis aperi fiŝoj. Ĝia akvo estas jam sekure naĝebla kaj la “Clearwater” plue servas al ekskursoj.

La tumulta jardeko

En la “sesdekaj” (1960aj jaroj), Pete Seeger ĉefrolis en revivigo de la folklora muziko. Li kunorganizis la unuan Newport Folk Festival (Folklora Festivalo en Atlantika subŝtato de Rhode Island) kaj reklamis ĝin en la peridaĵo “Sing Out!” (Elkantu ĝin!).

Unu el liaj pli fruaj kantoj estis The bells of Rimney – Sonoriloj de Rimney (5:19) https://www.youtube.com/watch?v=yA3QCslamNU . Seeger komponis la muzikon al teksto de kimra poeto Idris Davies. La poemo estis inspirita per granda striko de britaj ministoj. Tiu striko okazis en 1926, sekve de katastrofo okazinta en karbominejo pro malsekuraj laborkondiĉoj. Rimney estas urbeto en suda Kimrujo, kie Davies naskiĝis.

Malgraŭ ke oni malpermesis al Seeger prezentiĝi en amaskomunikiloj, lia kariero prosperis plu, i.a. per tiu festivalo. Sub lia gvido, partoprenis ĝin Bob Dylan, Joan Baez, Judy Collins, la ensemblo “Peter, Paul kaj Mary” kaj aliaj muzikistoj. La reviva popolmuziko (folk music) inspiris ankaŭ la sekvontajn, pli junajn generaciojn. Ili ĉiuj admiris la muzikan scipovon de Seeger. Unu el tre pensigaj baladoj titoliĝas Turn, turn, turn (3:09) https://www.youtube.com/watch?v=GbPl91kTFro / esperanta signifo: Por ĉio venos ĝusta tempo (3:22) https://www.youtube.com/watch?v=fHvf20Y6eoM .

.

Dum tiuj 17 jaroj, li surbendigis centojn da popolaj baladoj, porinfanaj kaj laboristaj kantoj. Ne povante kanti en televido, li koncertis sur malgrandaj scenejoj, kantis por nigruloj, studentoj kaj infanoj. Lia repertuario plivastiĝis je internaciaj kantoj kaj markis ĝin la nova stilo, karakteriza koncize: “Kunkantu!” Seeger devis perlabori monon, pro kio li koncertis eĉ kvarfoje dum unu tago.

Kiam lia lia situacio pliboniĝis, li povis jam oficiale popularigi siajn kantojn en radio kaj televido. “Se la homaro volas travivi, oni devas rezigni pri tiaj ‘plezuroj’ kiel rasismo, militoj kaj privilegiaj profitoj” – diris Seeger fine de la pasinta jarcento. Al tio li restis fidela ĝis fino de la vivo.

Koncerto en Svedio

Pete ĉiam facile kantigis siajn aŭskultanojn. Libera de kontraktoj kun radio kaj televido, li uzis sian ŝparitan monon kaj prenis la edzinon kun infanoj por longa kaj etkosta vojaĝo al aliaj kontinentoj. El Afriko li alportis la kanton “Ĉoĉolosa” (en aliaj lingvoj – Tchotcholosa aŭ Shosholoza) https://www.youtube.com/watch?v=2aFlQS4k3wo .

Vizitante Israelon, li estis impresita per funkciado de kibucoj (socialistaj agrikulturaj komunumoj) sed samtempe li apelaciis, ke la israela registaro eniru dialogon kun Palestino kaj ĉesu detrui domojn de la indiĝena popolo kaj konstrui tie judajn kvartalojn. Post la hejm-reveno, li daŭre apogis la porpacan Komiteton Kontraŭ Ruinigo de la Domoj en Palestino. Pete Seeger ne partoprenis en la ekonomia bojkoto de Israelo, tamen daŭre malaprobis la okupadon de Palestina Cisjordanio kaj Gazao.

.

Li multfoje asertis, ke – por atingi pacon inter Israelo kaj la arabaj ŝtatoj – oni devas unue solvi tiun ĉi problemon. “Tio estos longa proceso kaj eble nur la sekvontaj generacioj kapablos ĝin juste fini – diris Seeger – tamen, se ni ne iros tiun ĉi vojon, la mondo estos forlasita al tiuj kredantaj je perforto“.

Unu jaron antaŭ la morto de Seeger, en Israelo okazis la 7-a Azia Kongreso de Esperanto. Tiam la eksa UEA-prezidanto, Renato Corsetti parolis pir la reciproka malamo inter judoj kaj araboj. En sia prelego li konkludis: “Se la esperantistoj gvidus la du registarojn, tiam la porpaca dialogo certe finiĝus pli frue kaj pozitve”.

*

Meze de la 1960aj, en suda Usono komenciĝis amasaj protestoj kontraŭ rasismo. La nigraj pranepoj de iamaj ĉaskaptitaj en Afriko sklavoj, postulis rajton por voĉdoni kaj nuligi la maljustan tiutempe leĝon pri rasa apartigo – en la publika transporto kaj en lernejoj.

.

Gvidanto de tiu liberiga movado, Martin Luther King invitis Pete aliĝi al granda protest-marŝo. King alvokis: “Viaj kantoj konfirmos la fidon je futuro de la homaro”. Seeger akceptis la inviton, ĉar sciis ke per siaj kantoj li helpos kuraĝigi la homojn je solidareco lukti por la civilrajtoj.

En tiuj jaroj aperis sekva kanto de Seeger – “We shall overcome” (https://www.youtube.com/watch?v=RGSMxW4Ngtw) /eo: Venkos ni en gloro, kiu fariĝis kvazaŭ la oficiala himno de liberigaj movadoj, unue en Usono kaj poste tutmonde. Komence de 1965, la marŝoj estis organizitaj en Alabama kaj poste en aliaj subŝtatoj de Usono kaj partoprenis ilin centmiloj da usonanoj. Tiu kampanjo tre ŝokis la registaron, kiu sekvajare ediktis la Voting Rights Act /= Leĝon de Voĉdonado por Ĉuj. Kortuŝita Martin L. King sendis poste leteron al Pete Seeger kaj dankis laŝŭvorte por: “… Via morala apogo kaj kristana grandanimeco“. Bedaŭrinde, King estis murdita en aprilo 1968 kaj post du monatoj la sama sorto trafis Robert’on Kennedy, kiu apogis kuraĝe la civilrajtan movadon.

.

La faman jam kanton “Venkos ni en gloro” Seeger aŭdigis ankaŭ poste, en protestoj dum la milito en Vjetnamio kaj antaŭ la usonaj invadoj kontraŭ Irako (en jaroj 1990-1991 kaj 2003), senbaze akuzita je posedo de amasmortigaj armiloj.

Verŝajne la plej grandan popularecon atingis unu kontraŭmilita kanto de P. Seeger – Where Have All the Flowers Gone? (4:23) https://www.youtube.com/watch?v=1y2SIIeqy34 . Ĝi estis tradukita al multaj lingvoj, ingluzive Esperanton – “Ĉiuj floroj estas for” (4:43) https://www.youtube.com/watch?v=hY6jmi5ps5k .

.

Ĝi estis tradukita al kelkdeko da lingvoj, ekz: franca – Que sont devenues les fleurs , hispana – ¿Dónde están las flores?, germana – Sag mir, wo die Blumen sind , ĉina – 花兒怎麼不見了? ĉeĥa – Řekni, kde ty kytky jsou, belarusa – Дзе кветкі ўсе / Dze kvetki use , hungara – Hova tűnt a sok virág?. En Esperanto” “Ĉiuj floroj estas for” kantis Duo Espera kaj Jacques Yvart .

Heredaĵo

Pete Seeger konfesis la principon “Pensu universale sed agu surloke (en via loĝloko)” kaj tion li konsekvence realigis en sia vivo. En Beacon li pasigis pli ol 60 jarojn kaj ĉiuj loĝantoj de la urbeto bone lin konis. Seeger ŝatis partopreni en diversaj eventoj, ekz. en decembro li kun la aliaj kantis la Kristnaskajn kantojn sur Main Street (la ĉefstrato).

Ĉiujare en junio okazas en Beacon tradicia Fraga Festivalo, kiun partoprenas kelkcent personoj por gustumi la surloke kreskigitajn fruktojn kaj aŭskulti koncertojn en la apudrivera parko. Tiu loko estis savita ĝuste kadre de la projekto “Clearwater” ĉar antaŭe estis tie rubejo.

Ekde 2014, la renovigita delonge loko nomiĝas “Pete and Toshi Seeger Riverfront Park” (Apudrivera Parko memore al Pete kaj Toshi Seeger). Antaŭ unu monato, en multaj lokoj oni celebris la 100-an datrevenon de lia naskiĝo de la bardo, tre populara en multaj landoj.

.

Supre, sur maldekstra foto: P. Seeger kun Cesar Chaves, Nobel-premiita defendanto de farmlaboristoj. Dekstre: “disĉiploj” de Seeger – Joan Baez, Bob Dylan, muzikgrupo “Peter, Paul kaj Mary”

.


La statuo “Tordita pistolo” simbolas proteston kontraŭ perforto kaj staras apud Novjorka Ĉefsidejo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Por milionoj, Seeger estas la simbolo de la socie engaĝitaj kantoj. Tiuj plej konataj estis prezentitaj multfoje ankaŭ en Esperanto. Lia legendo komenciĝis antaŭ jardekoj kaj liaj kantoj aktualos longe. La banĝo kaj baladoj de Pete Seeger inspiris kelkajn generaciojn de artistoj por krei muzikon, kiu aktivigas homajn sopirojn je plibonigo de la mondo.

_____________________

.

Ĝis la fino

Unue, ĉiu el ni ŝanĝu sin interne, provu ofte pardonpeti aŭ pardoni. Tiel kreiĝas la vera familio –  firma kaj fidela ĝis la fino.


Marcela kaj Marius estas la geedza paro, kiu vivas en Cluj-Napoca (eo: Kluĵo, urbo en norda Rumanio) – jam pli ol 20 jarojn. La geduo havas tri infanojn en la aĝoj de 18, 13 kaj 9 jaroj: “Ni geedziĝis decidante esti kune ĝis fino de la vivo kaj neniam pensis pri eksgeedziĝo. Tamen post du aŭ tri jaroj ni ekvidis, ke ne estas facile ami unu la alian. Ni sentis la bezonon kontaktiĝi kun tiaj geedzoj, de kiuj ni povos lerni kion fari por ne rompi la harmonion inter ni ambaŭ. En malfacilaj situacioj, ni mem ne povis iri antaŭen. Kie malaperis tiu atmosfero de paco kaj amo, kiun ni havis antaŭ jaroj? Ni serĉis tre longe ion, kio povus nin helpi. Iutage nia konato invitis nin al renkontiĝo de fokolaraj familioj en nia loĝurbo Cluj-Napoca. La familioj estis diversaĝaj kaj parolis pri sia vivo, pri ties belaj kaj malĝojaj momentoj. Tion ni bezonis, ĉar kelkaj spertoj tre similis al la niaj.

Tio estis valora jaro en nia vivo. Post kelka tempo, ni veturis al pitoreska urbeto Lopiano kaj partoprenis internacian renkontiĝon de familioj. Ni loĝis en dometoj, najbare kun aliaj familioj venintaj el 10 diversaj partoj de la mondo. Tiam ni ekvidis ĉion el alia perspektivo, kiu helpis komprenin nin mem kaj niajn limigojn. Tie okazis i.a. kursoj de psikologio kaj pedagogio, en kiuj ni malkovris ke homo sindediĉa stimulas aliajn reagi simile. Post la hejmreveno, nia familio pligrandiĝis per naskiĝo de nia plej juna filineto, Petra (hodiaŭ jam 9-jara).

Familioj en Loppiano

Ĉu ekzistas universala solvo, taŭga por eviti ĉiujn kontliktojn? Certe ne, sed valoras memori ke estas mi, kiu povas fari la unuan paŝon al repaciĝo. Tial do amu kiel la unua, sen atendi reciprokecon. Ne cerbumu kiu eraris aŭ kiu kulpas. La komenca movo al vi apartenas kaj estu do preta pardoni. En homaj interrilatoj, tio estas revolucia sinteno – la sola, kiu pensigas multajn kaj inspiras kelkajn lerni la esprimon ‘pardonu min‘.

.

En unu vespero, la infanoj foriris jam dormi kaj inter ni okazis kverelo, preskaŭ batalo. Mi ekpensis “Ho Dio, jen mia edzo kiun mi promesis ami ĝis la fino…” Tiumomente li turniĝis al mi, rigardis ĝenita kaj mi retrovis la forton por pardoni denove. Se oni volas esti vera familio, necesas ke ĉiu el ni ŝanĝu sin mem.

Hodiaŭ, pri niaj spertoj lernitaj dum la tiamaj renkontiĝoj, ni parolas kun niaj geamikoj kaj konatoj. Mi scias, ke multaj familioj, dislokitaj en la tuta lando, travivas similajn problemojn.

Pere de niaj samurbanoj, ni atingas tiujn familiojn kaj dividos kun ili la pozitivan kaj realigendan mesaĝon: faru la unuan paŝon kaj neniam rezignu, sendepende kiel grandaj obstakloj aperos.

Plej grave: nia aventuro pludaŭras!

______________________________

.

Speciala gasto en korea bakejo

En antaŭaj numeroj de NU ni publikigis kelkfoje artikolojn pri unu interesa projekto de ekonomio – EoC. Laŭ ĝiaj principoj, firmao dividas memvole siajn enspezojn je tri partoj: 1- profito kaj salajroj, 2 – disvolvo de la firmao mem, 3 – baza apogo al plej malriĉaj homoj en en la najbareco. La ideo ekestis en la Fokolara movado antaŭ pli 27 jaroj kaj nuntempe laŭ tiuj principoj aktivas kelkcent firmaoj sur kelkaj kontinentoj.  

Daejeon – urbo vespere

Unu el tiaj entreprenoj estas bakejo Sung Sim Dang en granda korea urbo Daejeon (Deĝon). La bakejo produktas pli ol cent specojn de bongustaj panoj, bulkoj, kukoj kaj aliaj bakaĵoj, atingante bonan reputacion inter multaj klientoj kaj famon en la tuta lando.

Komence de la jaro, la bakejon vizitis prezidento de Korea Respubliko, Moon Jae-in. Tio estis granda festo en la bakeja historio, ankaŭ pro tio ke la vizito okazis en la naskiĝdato de la prezidento (la 23an de januaro). Do ĉiuj kunlaborantoj volis baki por li eble plej bonan torton.

Sinjoro Moon Jae-in estas korea prezidento ekde majo 2017 kaj li fariĝis konata en la mondo, ĉar sukcesis komenci pacan dialogon kun Norda Koreujo, post 70 jaroj de la malvarma milito.

En sia naskiĝa datreveno li ricevis tre belan torton kaj povis ekscii pri la interesa historio de tiu bak-entrepreno. Fotoj pri tio cirkulis tuj en interneto kaj, dum apenaŭ kelkaj horoj, rigardis ilin pli ol 70 mil homoj.

“Mi estas bele surprizita celebri mian naskiĝdaton tiel pompe ĉe via bakejo en Daejeon-urbo” – li diris. “Antaŭ jardekoj, mia patro konatiĝis kun la fondinto de ĉi tiu bakejo, s-ro Fedes. Ili estis evakuitaj sur la sama ŝipo en 1950, dum la inter-Korea milito. Tio estis tre grava momento en la historio kaj ni konservas ĝin firme en la memoro. Tiu ĉi solenaĵo estas sama kiel iu ajn tago, sed ĉi tie mi estas junigita per via entuziasmo kaj per tiel multaj bondeziroj. Mi dankas al ĉiuj!”

Ĉi tie vi povas rigardi la filmeton pri tiu vizito – (5:36) https://www.youtube.com/watch?time_continue=5&v=DHPo1PNE2MwLa prezidenta vizito estis vaste popularigita per amaskomunikiloj, ĉar la bakejo Sung Sim Dang estas tre konata en la tuta Daejeon.

*

La turista gustumado

Speciale por niaj legantoj, ni aldonas la tradukitajn impresojn de unu turisto, kiu flugis al korea ĉefurbo Seul (Seŭlo) kaj demandas, kie oni povas aĉeti la plej bonan panon. Kelkfoje oni respondis: “Iru al Sung Sim Dang“. Tio instigis lin gustumi tiun magian bakaĵon.

Panoramo de Daejeon, fronte kun la scienca parko.

Sekve li pensis, ke estos pli bone fari tion en la historia bakejo mem ol nur aĉeti ion similan en Seŭlo, kion li eble bedaŭrus post la reveno. Tial li veturis trajne du horojn al urbo Daejeon (Deĝon), kie troviĝas la fama bakejo. Elirante de la Deĝona stacidomo, post 15-minuta marŝo li ekvidis amason da homoj enirantaj tra pordo de “Sung Sim Dang” (성심당 ).

.

Multaj estis eksterlandaj turistoj, inter ili pliparto la ĉinaj, kies lingvon li povis rekoni. La homoj ne povis (aŭ ne volis) komunikiĝi en angla lingvo, tial li devis lerni la urĝe bezonatan tie frazon en la korea – “ 뭐가 제일 인기 많아요? ” (Kiun manĝaĵon oni plej ŝatas ĉi tie?)

Interne videblis 30 variaj, freŝbakitaj panoj – dislokitaj por elekto kaj aĉeto. Sur aliaj bretoj troviĝis diversaj kukoj kaj pli grandaj panbuloj. La plej ŝatata estas varma strudolo (twigim soboro) saturita iom per oleo, aldone kun ruĝa kaj dolĉeta fazeolo. Ankaŭ tre bongustis iu fritpano (pantarong buchu-bbang), plenigita de ŝenoprazo (speco de ajlo).

Sung Sim Dang estas familia entrepreno kun longa tradicio, fondita en 1956 kaj heredita por kelkaj generacioj.


Printempa parko en Daejeon (Deĝon), la urbo konata i.a. pro sia unika bakejo.

____________________________

.

Suomi kulture …

Komence ni klarigu, ke la vorto Suomi signifas “Finnlando” en la finna lingvo. Tial sur la finnaj poŝtmarkoj videblas tradicie tiuj ĉi du nomoj, kiuj havas la saman signifon: la unua – originala kaj la dua, internacie konata. Do ni diru ŝerce, ke oni povas Saŭni, Sisui kaj “Suomi” (aŭ pli korekte: ensaŭniĝi, praktiki sisu kaj ĝui la finnan vivstilon).

Vidartoj kiel pentraĵoj, fotado kaj arkitekturo, ludis gravan rolon en transformiĝo de Finnlando el politike dividita, malriĉa lando je la bonfara, moderna ŝtato. La finna nacio kaptis la ŝancon atingi altan reputacion kaj memfidon, ĉefe per siaj nemateriaj valoraĵoj. Unue tio estis partopreno en foiroj kaj mondaj ekspozicioj kaj sekve en rekono de praktikaj kaj estetikaj trajtoj de la finna arkitekturo. La nova stilo sukcesis ligi la tradicion kun moderna stilo. En urboplanado oni demonstris tre interesajn solvojn, kiuj plibonigis vivkvaliton de la socio.

.

Ĉe la komenco de tiu kelkdekjara proceso estis fotografio kaj ties pioniro, Vilho Setälä – granda gvidanto de la finna Esperanto-movado. Tion vi legos ĉi-sube, post la muzika /danca materialo pri Letka jenkka.

*

Jen io por niaj legantoj, agrabla kaj facila: verŝajne la plej populara danco de Finnlando – Letka jenkka. Unue do vi aŭskultos la muzikon, sekve rigardos la aliajn danci kaj fine /finne vi mem eble tion provos?

Temas pri letka-jenka (finne: Letkajenkka) la danco, kiu baziĝas je folkloro de Finnlando. Originale, oni nomis ĝin simple “jenka” – esperante: jenko / jenkao? – kiu apartenas al sufiĉe rapidaj dancoj. Tamen ĝia la ritmo estas tre simpla, simila al tiu de ĉeĥa “polka”. La danco ekfurioris kiam la mult-instrumenta finna muzikisto Erik W. Lindström komponis la kanton “Letkajenkka”. Ĝi estis tuj surbendigita en Svedio, Norvegio kaj poste en la rusa kaj nederlanda versioj. Multajn jenkojn komponis fama finna aktoro kaj muzikisto Georg Malmstén.

.

Baldaŭ poste Rauno Lehtinen kreis novan kanton kaj nomis ĝin“Letkis”. Sub tia titolo ĝi estis surbendigita en preskaŭ 100 landoj de Eŭropo, poste en Latinameriko kaj en aliaj kontinentoj.


Supre: La jenkon dancas junularo el Sudorienta Azio


Ekde tiam oni erare nomas tiun ĉi dancon Letkis. Ĉi tie prezentas ĝin japana kantisto kaj aktoro Kyu Sakamoto (2:54) https://www.dailymotion.com/video/x2k4pta . Verŝajne la plej konatan version ludas orkestro de Roberto Delgado (2:23) https://www.youtube.com/watch?v=iSrZZ0x86Ho. Kutime oni dancis jenko’n dum popolfestoj, ĉe la muziko de netradiciaj instrumentoj kaj poste uzitaj estis violono kun akordiono. Viroj faras la samajn paŝojn kiel virinoj kaj oni dancas en linio aŭ cirklo.

Tiumaniere la jenko bone utilas por socia amuzo, kio videblas sur la filmetoj: 1– En la natura medio (2:50) https://www.youtube.com/watch?v=eR33qNyzQag ;   /   2- Dum la fruaj jaroj kiam la jenka komencis konkeri la mondon – (2:02)https://www.youtube.com/watch?v=vvretYJ8sh8 ;   /3- Elegante, en danc-salono – (2:52) https://www.youtube.com/watch?v=k_g_R807Apg;    / 4- Ĉarm-infana = (2:10)https://www.youtube.com/watch?v=bFN_O9BN33I ; / 5- Jun-parado (5:34) https://www.youtube.com/watch?time_continue=97&v=uqRXjwGaKNU .

Kiu plej plaĉas al vi?

La danco aperis ankaŭ en filmoj de Filipina Insularo, Greklando, Hungario kaj Pollando.

.

Vivi por kaj per Esperanto

Vilho Setälä (1892-1985)

Vilho Setälä (1892-1985) estis redaktoro, la pioniro en fotografia arto, eldonisto kaj ĉefa gvidanto de la E-movado en Finnlando. Li komencis lerni Esperanton dum somera feriado 1906, en orienta Finnlando. Lerninte la svedan, Vilho rimarkis kiel ĝi malfacilas kompare kun la Internacia Ligvo. La ideo kaj lingvo forte kaptis lian intereson kaj post kelka tempo li ekaktivis en la movado.

En sia junaĝo, Vilho partoprenis dufoje en lingvaj ekspedicioj de sia patro. Ili veturis laŭ suda bordo de la Finna Golfo, kie vivis la du ugrofinnaj popoloj: votianoj kaj livianoj. Tie la junulo uzis grandan fotilon, kiun li ricevis en sia naskiĝa datreveno. La fotoj pri tiu vojaĝo estis alte taksitaj kaj malkovris lian talenton kaj artan vizion. Nuntempe tiuj fotoj estas grava historia dokumento pri la tiama vivo apud Balta Maro. / Vidu ĉi sube:

.

Antaŭ sia 20-jariĝo, Vilho gvidis jam multajn kursojn kaj prelegojn. Por la kursoj, li tradukis svedan E-lernolibreton al la finna kaj estis elektita sekretario de EAF (Esperanto-Asocio de Finnlando). Li aliĝis al UEA en jaro 1914, fariĝis ĝia delegito kaj veturis al Parizo por partopreni la 10an Universalan Kongreson. La kongreso okazi pro la mondmilito kaj li revenis hejmen.

Ekstudinte ĉe la Helsinka Universitato, li jam havis bazan scion de kelkaj lingvoj, inkluzive la francan kaj latinan. Dum la universitetaj jaroj li vizitis E-klubejon, kie okazis renkontiĝo de la urba E-Societo “La Polusa Stelo” kaj membriĝis al Studenta Societo Esperantista. Samjare aperis lia unua E-legolibro kaj fine de la milito Setälä komencis redakti dulingvan gazeton ‘Esperanta Finnlando‘ kiu helpis diskonigi lian E-libreton. Dum sep jaroj, tiu libro estis eldonita kvarfoje en la suma kvanto de 18,000 ekzempleroj. Antaŭ fino de la studoj pri matematiko, kemio kaj fiziko, Setälä fondis Esperanto-Instituton de Finnlando, por kiu li sukcesis eĉ havigi la ŝtatan subvencion. Li magistriĝis ĉe la Helsinka Universitato en jaro 1922 kaj intertempe estis elektita membro de lingva komitato. Tiujare okazis en Helsinko la 14a Universala Kongreso, kies ĝenerala sekretario estis la juna absolvento de la tiea universitato, Vilho Setälä.

En 1922, la Universala Kongreso de Esperanto okazis unuafoje en Finnlando. Sur la foto, V. Setälä staras maldekstre.

La sekvinta jardeko estis ankaŭ prospera. En 1930 Setälä eniris Akademion de Esperanto kaj sekve UEA nomumis lin homora membro. Liajn sukceojn firmigis kunlaboro kun granda eldonejo Otava, kiu eldonis milojn de liaj libretoj pri Esperanto. Tie aperis ankaŭ lia “Praktika hejma fakvortaro” (finne: Kodintaitosanakirja) kaj teknikaj libroj pri fotado.

.

Supre: 1- Unu el multaj fot-albumoj produktitaj en eldonejo, kiu publikigis ankaŭ librojn de V. Setälä ; 2- Lia foto de livonia ŝalupo (orienta bordo de Balta Maro).

Tiutempe Setälä fondis propran foto-metiejon en Helsinki kaj instruis prfotografiaj teorio kaj teknikoj ĉe Lernejo de Aplikataj Artoj. Oni taksis, ke ĝis 1936 eldoniĝis entute ĉ. 76,000 ekzempleroj de liaj lernolibroj kaj vortaroj, venditaj ankaŭ eksterlande.

.

En 1943 Setälä komencis eldonadi du revuojn pri fotado (Kamera kaj Fotilo) kaj devis ĉesi post unu jaro pro malmultaj abonantoj. Tamen unu el liaj verkoj – “Fotado kiel Scienco kaj Arto” ankoraŭ aktualas en la kampo de fotografia arto.

Kiam finiĝis la dua mondmilito, li prelegis diversloke kaj organizis E-kursojn. Unu el liaj kursanoj estis Elsa Salovaara, kiu poste aktivis en la movado kaj verkis esperante libron ‘Kie boacoj vagadas‘.  Gvidante plu la Esperanto-Instituton, Setälä refondis gazeton Esperanta Finnlando (kiun li redaktis ĝis la jaro 1974). En 1955 fondiĝis Fondumo Esperanto (FES) en la familia domo de Setälä, ĉe Esperantotie (Esperanto-vojo) en urbeto Espoo, 20 km okcidente de Helsinko.

Vilho Setälä sukcese gvidis la fondumon dum tri jardekoj kaj per ĝi eldonis multe da E-libroj. Inter la plej gravaj estas internacia lernolibro Privilegia vojo al lingvoscio, aperinta jam en la tria jaro post estiĝo de FES. Tiu ĉi malgranda libreto facile kaj lerte enkondukas ĉiun komencanton lerni bazan vortaron kaj frazojn de Esperanto. Abundo de la ĉarmaj ilustraĵoj estas aldona logaĵo de PVLS kaj post 60 jaroj ni povas diri ke, ĝis hodiaŭ, verŝajne neniu simila eldonaĵo superis ĝin.

.

Ne mirinde, ke La ‘Privilegia vojo’ estis reeldonita kelkfoje kaj vendiĝis tutmonde en 25,000 ekzempleroj. Ni menciu ankaŭ ĝian “ĝemelan” eldonaĵon – Oportuna Vortaro de Ordinara Esperanto” (OVO), kiu en simila stilo kaj per multaj ilustraĵoj klarigas bazan vortaron de la Internacia Lingvo.

Necesas mencii, ke – krom tiuj valoraj libretoj por komencantoj – FES eldonis ankaŭ valorajn librojn de klasika finna literaturo, fronte kun la nacia epopeo de Finnlando – Kalevala(1964).

Unu el ilustraĵoj por “Kalevala”

La fondumo helpis eldoni la romanon Sep fratoj de Aleksis Kivi (tradukitan al bengala lingvo surbaze de la E-versio). Sur la librolisto de FES troveblas diversaj E-lerniloj por finnoj kaj la tradukita Esperanten Batalo pri la domo, populara verko de Johannes Kinnnkoski. Al junaj esperantistoj estos verŝajne malfacile kredi, ke la prezoj de tiuj eldonaĵoj estis indikitaj en la E-valuto nomita “steloj” – agnoskitaj /ŝanĝeblaj en tiamaj nederlandaj bankoj.

Krom la supraj eldonoj kaj reeldonoj, esperantistoj ĝuis certe la kvin FES-librojn en “Serio forge” (1 – Abismoj; 2 – Saltego trans jarmiloj; 3 – Mr. Tot aĉetas mil okulojn; 4 – La verda raketo; 5 – Mia verda breviero). Aŭtoris ilin Jean Forge – majstro de la distraj noveloj en originala E-literaturo. Nuntempe, kvankam Setälä mortis antaŭ pli ol 30 jaroj, lia fondumo ekzistas kaj apogas valorajn iniciatojn kiel ekz. Kulturan Esperanto-Festivalon.

Samtempe kiam ekestis Fondumo Esperanto, Setälä estis elektita prezidanto de EAF (Esperanto-Asocio de Finnlando) kaj tenis la postenon dum 10 jaroj. En sia 80a jaraĝo, Setälä publikigis verkon Suomen kielen dynamiikkaa (Dinamiko de la finna lingvo), kiu estis studo pri son- kaj literstatistiko de la finna, farita per komputilo. Pro lia plurflanka agado, la filozofia fakultato de Universitato de Helsinki donacis al Setälä honoran doktorecon en 1973.

En 1979, Esperanto-Asocio de Finnlando nomumis lin sia honora prezidanto kaj por tiu okazo produktis la medalon, kies meza parto videblas dekstre, sur la supra foto.

Familio

Patro de Vilho, s-ro Eemil N. Setälä estis profesoro pri lingvistiko kaj etnografio, sekve aktiva politikisto; la patrino Helmi estis verkistino. Vilho Setälä edziĝis en 1917 kun Aini Halinen kaj ili havis kvin infanojn. La unua fratino de Vilho, Salme Setälä-Cornér estis elstara arkitekto kaj la plej juna, Anniki Setälä-Sundqvist verkis belajn librojn por infanoj kaj geknaboj, ĉefe pri la naturo.


Salme Setälä (maldekstre), H.Edjakka kaj E.Joenpelto dum renkontiĝo kun s-ino Silvi Kekkonen, la edzino de Finnlanda prezidento.

.

Laŭ ĝenerala opinio, Vilho Setälä estis la plej grava esperantisto en Finnlando kaj apartenas al eminentaj aktivuloj en la historio de Esperanto-movado.

En 1982, la 90-jara Vilho Setälä organizis grandan ekspozicion de siaj fotografioj faritaj dum la 70-jara fotista kariero. Ĉiujn fotojn kaj negativojn de sia riĉa kolekto, li transdonis al Instituto kaj Muzeo pri Fotografio en Helsinki.

.

…. kaj bonhumore .

Kiel vi legis an la antaŭa artikolo, Suomi en la finna lingvo signifas Finnlando. Post la numero “du” (la du nomoj – Finnlando / Suomi kaj la du koloroj en ties nacia blankoblua flago, sekvas numero “3”:

.

Ĉi-supre, ni elektis la tri poŝtmarkojn, kiuj montras la tipajn vidaĵojn de Finnlando: 1. Kabano abud-laga, eble kun saŭno malantaŭe; 2. La du koloroj de la nacia finna flago – blankaj nuboj kaj la blua lago. 3. Sisu vintre, hartiĝo en glacitruo.

La tri supraj poŝtmarkoj enkondukas nin la tri finnaj sportoj aŭ sportaj amuzoj – ankoraŭ ne konataj tutmonde. Kvankam ili ne estas en la programo de Olimpikaj Ludoj, tamen agordas humure: same la publikon, kiel la sportulojn mem kaj – verŝajne – ankaŭ nian legantaron.

.

Ni komencu per simpatia amuzado, kies populareco altigos ĝin eble ĝis la nivelo de la rekonitaj sportoj:

Numero 1: Hobia ĉevalado

Dum lastaj dek jaroj en Finnlando tre populariĝis “rajdo sur ĉeval-amuzilo” (hobbyhorsing / eo: hobia ĉevalado?) – por. Inne jez. Tio estas sporto aŭ ludo – se vi preferas tiel nomi ĝin – por kiu oni uzas bastonon kun artetarita ĉevalkapo, kiun la finnoj nomas bastonĉevalo*. Oni ludis per tion ankaŭ en pasinteco, ne nur en Finnlando, sed neniu supozis ke tia amuzado povas iam ajn fariĝi preskaŭ nacia sporto.

Tian popularecon plirapidigis verŝajne dokumenta filmo, kiun reĝisoris Selma Vilhunen. En 2012 s-ino Vilhumen rimarkis en la reto, ke multaj geknaboj diskutojn pri rajdado de hobiĉevaloj (hobiaj ĉevaloj, ĉeval-amuziloj). Tio ŝin inspiris kontakti la interesitojn kaj fari dokumentan filmon. La 90-minuta filmo aperis en 2017 sub la titolo ‘Hobbyhorse Revolution‘ (Ĉeval-amuzila revolucio). Reago de la kritikistoj estis tre pozitiva kaj la filmo ricevis kelkajn premiojn dum festivaloj.

Ankaŭ la publiko akceptis ĝin laŭtĝoje – eble pro la nekutima temo kaj malkovro de frapokula utileco en io simpla, preskaŭ forgesita. Precipa entuziasmo aperis inter la finnaj knabinoj de aĝo bazlerneja (8- ĝis 12-jaraj). Ili ŝategis havi sian propran sporton kaj trejniĝi aparte, sen knaboj kaj plenkreskuloj.

Ĉi tie la filmeto montras ekzercojn por la hobia ĉevalado (2:15) https://www.youtube.com/watch?time_continue=18&v=t4Vz_JGax50 . Verŝajne vi tuj rimarkos, ke melodio de ĉi lingvo tre similas al la hungara. Ne miru, ambaŭ apartenas al la sama ugro-finna lingvofamilio.

Membreco en rajdo-kluboj estas kutime multekosta kaj por plimulto de la fafamilioj ĝi estas ekstravaganca luksaĵo de snoboj. Kaj la filmo montris: ne ĉagrenu, ĉiu infano povas havi sian ĉevalon kaj rajdi ĝin hejme kaj ĉie – en postkorto, en arbaro aŭ sur herbejo. La hobia ĉevalado aperis kiel bona maniero por imiti rajdadon sur reala ĉevalo, kiun posedis nur kamparanoj. Tamen tiuj vilaĝaj ĉevaloj esta tro grandaj kaj ne ĉiam portemas infanojn sur sia dorso.

Sed oni povas fari ĉevalkapon el kartono aŭ peco de ligna breto, fiksi ĝin al bastono – kaj via “ĉevalo” estos preta por rajdo, ĉiutage kaj ĉiuloke! Aldonan avantaĝon donas la ebleco organizi la konkursojn en tre simpla medio, ekzemple sur herbejo aŭ en parko.

Laŭ rapide kreskanta interesiĝo, tre populariĝis hejma produktado de hobi-ĉevaloj kaj la knabinoj povis rajdi ilin sen risko de ridindeco. Ili povis demonstri sian rajdopovon kaj dancojn ekipitaj per ĉevalamuzilo. Dum la regionaj eventoj oni komencis organizis demonstradon kaj konkursojn de la nova sporta disciplino. Aperis bonega ebleco esprimi sian lertecon kaj uzi praktike imagon. Tio influas pozitive ankaŭ psikon kaj emociojn de la infanoj.

La nova sporto aktivigis ankaŭ knabinojn en malgrandaj vilaĝoj, situitaj malproksime de la urboj. Ili ŝatis mem fari sian bastonĉevalon kaj rajdi ĝin en kamparo aŭ sur vojetoj. Post la ĉiutaga trejnado ili veturas al urbo kaj sukcese partoprenis la konkursojn. Per tia aktiveco fondiĝis amikecaj rondoj kaj novaj komunumoj.

Unu trejnisto vizitis elementan lernejon en malproksima vilaĝo, kie ŝi tuj trovis 24 infanoj fervore aliĝis al la trejnado. La knabinoj kuris arbaren kaj galopis en profunda neĝo, laŭte ridis, la vangoj ekruĝis kaj la feliĉulinoj restus tie longe. Tamen post unu horo la patrinoj vokis ilin al hejm-reveno. Poste eĉ etuloj de la infanĝardeno volis “rajdi”.

Ada Filppa el Finna Federacio de Hobia Ĉevalado pritaksis, ke ĉ. 10,000 homoj praktikas regule tiun sportan ludon. Pro tio en Finnlando okazas jam tutlanda ĉampionado kaj oni fieras ke naskiĝis la nova nacia sporto. La konkuranoj dum sia dres-rajdo kuras, saltas trans bariloj kaj devas montri la tipajn kur-manierojn de ĉevalo: paŝado, troto kaj galopo.

Estas grave, ke dum tiaj kuroj la partoprentoj tenu la striktan, senmovan silueton de reala rajdanto. Pensu kiom persiste oni devas tion praktiki, se la partoprenantoj saltas ofte pli alte ol unu metro. Ĉu tio ne estas jam sporta disciplino? Tial oni komencis organizi instruadon de la trejnistoj kaj juĝkomisionoj.

La popularecon konfirmas evento organizita en varma semojnofino de majo. Tiam al granda Kaivopuisto-Parko en Helsinki venis ĉ. 5,000 homoj por partopreni Festivalon de Hobia Ĉevalado.

.

La popularecon konfirmas evento organizita en varma semojnofino de majo. Tiam al granda Kaivopuisto-Parko en Helsinki venis ĉ. 5,000 homoj por partoprenis la festivalon de Hobia Ĉevalado. Ĉefinstruktoroj de la hobia ĉevalado veturas prelegi en aliaj landoj kaj ĝis nun la sporto jam komencas populariĝi en Svedio, Rusio kaj Nederlando. Ankaŭ Francio invitas ilin por aktivigi la junularon kaj savi ĝin de la enua ĉiutageco.

*

.

Numero 2:

Edzin-portaj kuroj (finne: eukonkanto)

.

Hodiaŭ “La Torĉo” estos iom ŝerca, ĉar ni prezentas al vi gajan flankon de la finna vivo (suomi hauskanpitoa varten). Temas pri du sportoj, en kiuj la ĉampionoj ne venkas ormedalojn sed ili mem, same kiel la publiko – amuziĝas tre bone.

La partoprenanta edzo devas surpreni sian karulinon, teni ŝin sur la ŝultroj kaj tiel trakuri kelkcent metrojn. Unue konkursoj pri tiu sporto okazis en Sonkajärvi, la komunumo lokita en meza Finnlando.

Onidire, la tradicio venas de rabisto Herkko Rosvo-Ronkainen, kiu vivis en arabaroj de tiu regiono fine de la 19-a jarcento kaj kun sia bando invadis la vilaĝojn. Ili ŝtelis ne nur manĝaĵojn sed ankaŭ forkaptis la virinoj por edziniĝi.

.

La virinoj devus esti forkaptitaj tre rapide al arbaro, sur la ŝultroj de la rabisto. Tial Herko akcpetis al sia bando nur tiujn, kiuj unue kapablis kuri longan distancon trans portante grandan sakon kun 70 kilogramoj da sekala faruno. Survoje ili devis transkuri barilojn kaj riveretojn.

Foje tiu disciplino estas malfacila…

Nuntempe la viroj ne ŝtelas forkaptitajn virinojn, sed kuras nur kun siaj edzinoj. Ekde preskaŭ 30 jaroj, en Sonkajärvi estas organizata ĉiusomere konkurso de la “edzin-portaj kuroj. En jaro 1997 la evento transformiĝis je Monda Ĉampioneco de Edzin-portado, kion montras la humura, tamen reala filmeto (2:17) https://www.youtube.com/watch?v=IaZb5vRsvI0 .

.

Oni devas kur-porti la karulinon tra distanco de 235 metroj, trans du obstakloj kaj akvejo, profunda je unu metro.

Per tiu evento la vilaĝo fariĝis fama kaj ĉiusomere veturas tien miloj da turistoj, ankaŭ eksterlandanoj. Ekzemple, en jaro 2013 la ĉampionadon partoprenis 47 paroj el dekunu landoj kaj observis ĝin 3000 gastoj. Kvar jarojn poste la konkurantoj venis el 15 landoj, ne nur el Eŭropo (i.a. el Japanio, Meksikio kaj Aŭstralio). Ĝis nun, plej ofte venkadis paroj el Finnlando kaj Estonio.

.

La regularo postulas, ke la ino pezu almenaŭ 49 kilogramojn kaj estu pli ol 17-jara. Por la venkinta paro oni ne donas ormedalon, sed tiom da biero kiom pezas la portita edzino.

*

.

Numero 3:

Ĵetado de poŝtelefonoj

Komence de la nova jarmilo, en Finnlando oni elpensis novan kaj nekutiman sporton: ĵetado per/ de poŝtelefonoj. Estas do nature, ke dum la unuaj internaciaj konkursoj venkadis nur finnoj. Poŝtelefona ĵetado fariĝis jam internacia kvazaŭ-sporto, kiu komenciĝis per konkurso organizita en jaro 2000. Tio okazis en finna urbeto Savonlinna kaj tie, en ĉiujara aŭgusto okazas la monda ĉampionado.

Boat-haveno en Savonlinna. Dekstre videblas malnova kastelo.

La komisiono mezuras distancojn kie falas la ĵetita objekto kaj ekzistas kvin kategorioj en la konkurso: por viroj, por virinoj, por grupa konkurado /teamoj, por infanoj ĝis 12-jaraj kaj la kvina, liberstila – sendepende de aĝo kaj sekso. Frustriĝo pro la nefunkcianta malnova telefono eble helpas atingi bonajn rezultojn (sen dopado aŭ drogoj). La venkintoj ricevas plej novajn poŝtelefonojn, nur poste akireblaj al ĝenerala publiko.

Por la plenkreskaj konkursanoj la ĵetota objekto devas pezi minimume 0.22 kg (220 gramojn). Kompreneble, oni uzas tie telefonojn uzitajn kaj kiujn liveras telefon-fabrikoj kaj tiam oni povas elekti iun ajn, sendepende de la marko, forma aŭ koloro. La unuajn eventojn patronis Nokia – finna telekomunika firmao, la plej granda en la mondo.

Krom la monda ĉampionado, rezervita jam por Savonlinna, okazas ankaŭ naciaj konkursoj, ĉefe en Eŭropo: Aŭstrio, Belgio, Britujo, Ĉeĥa Respubliko, Liĥtenŝtejno… Tre populara fariĝas la vintra konkurado en hispana urbo Tarragona, ĉiujare dum lastaj tagoj de karnavalo. Lastatempe ankaŭ multaj usonaj urboj komencas organizi tiajn eventojn. La venkintoj, krom la finnoj, devenas el multaj landoj ekz.: Belgio, Germanio, Norvegio, Pollando kaj eĉ el Sudafriko. Viroj sukcesas ĵeti poŝtelefonojn je distanco de pli ol 100 metrojn longa kaj la virinoj – ĉ. 60 metrojn.

.

La konkursoj, ankaŭ tiuj organizataj internaci-skale, probable ne aspektas seriozaj. Eĉ se kelkaj nomas ĝin sporto, la poŝtelefona ĵetado verŝajne neniam eniros Olimpikajn Ludojn. Ja oni povas konkuri en ĵetado de ovoj, komputiloj, ŝuoj aŭ iu ajn objekto – ĉu ne? Sed post pripenso, eble tio havas iun sencon. Unue, ĝi povas simboligi normalan reagon de la homo, kiu volas liberiĝi de la kontrolanta lin elektroniko. Tiam ni povus paroli pri (for-)ĵetado de telefonoj – ĉu ne?

*

Sed ekzistas ankaŭ alia, praktika flanko de la afero. Poŝtelefonoj konsistas el plasto, plumbo kun aliaj metaloj kaj el tiel kompleksaj elementoj kiel miniatura pilo, kiuj fariĝas toksaj post kelka tempo.

Je monda skalo, kelkdek milionoj da telefonoj estas anstataŭigitaj per la novaj. Tamen tre multaj estas simple forĵetitaj ie ajn. Kutime, ĉirkaŭ 70procentoj de toksaj materialoj en rubaĵ-deponejo venas de forĵetitaj elektronikaĵoj, plejparte poŝtelefonoj.

Oni trovas foruzitajn poŝtelefonojn en lagoj kaj riveroj, kio poluas akvon danĝere, precipe tiun uzatan por drinkado. Se oni volas detrui malnovan telefonon per bruligo, tiam la fajro produktas toksan fumon, kiu poluas aeron ĉar ventoj disblovas ĝin en la tuta ĉirkaŭaĵo.

Tial do, la nova “sporto” atentigas vastan publikon pri la neceso recikligi poŝtelefonojn kaj aliajn elektronikajn produktojn. Lokaj reciklaj centroj estas partnero en tiuj konkursoj kaj ili kolektas ĉiujn toksajn restaĵojn. Tiuspecajn eventojn apogas ankaŭ reciklaj organizaĵoj kaj asekuraj kompanioj.

_________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: