Vivu per paco

Vivu per paco

“Vivanta Paco” estas la eduka projekto, kiu promocias tutmonde kulturon de paco kaj amikeco. Ekde sia komenco en 2012, ĝi funkcias nuntempe en 130 landoj kun partopreno de pli ol miliono de infanoj, junularo kaj plenkreskuloj. Komence de ĉi-jara februaro ili festis la 10-jaran jubileon per sia reta kanalo, kie aperis minuta anonc-filmeto https://www.youtube.com/watch?v=mQ5YT1o9Y_k&t=10s . Ĝi informas pri la partopreno de 1000 lernejoj, universiatoj, fleg-domoj, junularaj movadoj kaj aliaj institucioj.

La ideo naskiĝis kiel la defio al multaj konfliktoj en Mezoriento – rakontas Carlos Palma, iniciatinto de la projekto. Li estas instruisto en internacia lernejo de Kairo, la egipta ĉefurbo kaj diras ke la projekto celas antaŭenigi kulturon de paco, frateco kaj solidareco. Al ĉi tiu projekto aliĝis ankaŭ Movado por Unuiĝanta Mondo, Teens4Unity kaj aliaj por disvolviĝi plu, tra la tuta mondo.

Kerno de la projekto estas Ĵetkubo de Paco, sur kiu – anstataŭ ciferoj aŭ nigraj punktoj – troviĝas kelkvortaj frazetoj. Tio estas la devizoj, konkretaj proponoj, per kiuj homo (ĉiu: vi kaj mi) povas konstrui pacajn rilatojn en la medio kie li vivas. Unue oni enkondukis la ĵetkubon al bazlernejoj. Okazaĵoj de ĉikanado kaj kondut-problemoj malpliiĝas kaj lernanntoj pli atentemas kaj iĝas reflektaj pri sia konduto. Ĝi kreskigas medion kiu maksimumigas lernadon kaj helpas la geknabojn iĝi kun-konstruantoj de paco.

Sur ĉiu kuboflanko oni povas apliki iun ajn lingvon aŭ lingvojn. Precipe tio utilus en lingvoj de najbaraj landoj aŭ de tiuj ŝtatoj, kiuj inter-konfliktas.

.

La ‘Ĵetkubo de Paco‘ instruas lernantojn kaj plenkreskulojn sisteme koncentriĝi je pozitivaj sintenoj: respekti diferencojn, venki malfacilaĵojn kaj solvi problemojn. Homoj, kiuj uzas la kubon, konstruas senton de komunumo ene de sia eduka medio, kiu pliigas memfidon kaj respekton por aliaj, kiuj diferencas de ili mem. Ĉiumatene la Kubo de Paco estas rulita en klaso, kaj studentoj kun sia instruisto devontiĝas vivi la frazon, kiu aperis por la kuranta tago. La Kubo estas pedagogia ilo, kiu ŝanĝas la akademian kulturon. Dum ĉi tiuj frazoj estas praktikitaj, ili fariĝas parto de la vivo, kiu servas por transformi negativajn kondutojn kaj rilatojn je interpersonaj agoj kaj reciproka zorgo.

.

Baldaŭ montriĝis, ke la Ĵetkubo de Paco funkcias bone ankaŭ en familioj, kluboj kaj aliaj socigrupoj. Jen la 6 devizoj en tri lingvoj: Esperanto kaj la du oficialaj en la ĉijara kongreslando, Kanado (angla kaj franca):


EO = 1. Estu la unua por paciĝi / 2. Kundividu alies ĝojojn kaj dolorojn / 3. Traktu ĉiun kun respekto / 4. Trovu ion bonan en ĉiu homo / 5. Traktu alian kiel vi volus esti traktita / 6. Pardonu tiujn, kiu vin vundis.

FR = 1. Soyez le premier à tendre la main à l’autre / 2. Partager les joies et les peines de l’autre / 3. Traiter chaque personne avec respect / 4. Découvrez les biens dans d’autres / 5. Traitez les autres comme vous voudriez être traité / 6. Pardonnez à ceux qui vous ont blessé.

EN = 1. Be first to reach out to the other / 2. Share each other’s joys and hurts / 3. Treat each person with respect / 4. Discover the goods in others / 5. Treat others as you want to be treated / 6. Forgive those who hurt you.

.

Kaj ĉi tie, la samaj devizoj en lingvoj de BRICS: brazila/portugala – rusa kaj ĉina (Hinda Unio kaj Sudafriko inter siaj multaj lingvoj uzas la anglan):


BR/PT = 1. Seja o primeiro a alcançar o outro / 2. Compartilhe as alegrias e as mágoas um do outro / 3. Trate cada pessoa com respeito / 4. Descubra os bens em outros / 5. Trate os outros como você quer ser tratado / 6. Perdoe aqueles que te machucaram .

RU = 1. Будьте первым, чтобы обратиться к другому / 2. Разделяйте радости и горести друг друга / 3. Относитесь к каждому человеку с уважением / 4. Откройте для себя товары в других / 5. Относись к другим так, как хочешь, чтобы относились к тебе / 6. Простите тех, кто причинил вам боль.

CN = 1. 成为第一个接触对方的人 / 2. 分享彼此的快乐和痛苦 / 3. 尊重每一个人 / 4. 发现他人的商品 / 5. 以你希望被对待的方式对待他人 / 6. 原谅伤害你的人 .

.

Kiam la “Ĵetkubo de Paco” aperos en Esperanto, tiam vi povos ĝin traduki al via gepatra lingvo kaj prezenti en via medio, precipe inter infanoj kaj gejunuloj. Tiumaniere pli multaj homoj konatiĝos kun la ideo kaj povos praktike kontribi al harmonia kunvivado. Ili ankaŭ pri Esperanto lernos ion pozitivan.

.

Kial eduki por paco? La konstitucio de Unesko klarigas: “… Ĉar militoj komenciĝas en la menso de homoj – tial defendo de paco en la mensoj devas esti konstruita.”

Ni ĉiam substrekas: JUSTA paco, ĉar sen justeco neniel paco daŭros longe.

__________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: