NOVA URBO – novaĵLetero (oktobro 2020)

NOVA URBO – novaĵLetero (oktobro 2020)

Okaze de la Olimpikaj Ludoj – akorde kun la antikva tradicio – oni anoncis: “Jaro 2000, jaro sen militoj”. Bedaŭrinde, la tiamaj grekoj ŝajnis pli saĝaj ol niaj nuntempaj politikistoj. Krom la konflikto inter Turkio kaj Greklando, simile danĝera situacio minacas Kaŭkazan Regionon – rande de la milito troviĝas Azerbajĝano kaj Armenio. Ekde kelkaj semajnoj okazas sociaj agitiĝoj en Belarusio kaj, ekde kelkaj jaroj, la “silenta milito” en Ukraino.

Baldaŭ post la voĉdonado en Belarusio montriĝis, ke la ĝisnuna prezidento Aleksandro Lukaŝenko venkis per 80 procentoj kaj la sekva kandidato – ĉ. 10 %. Tiam aperis la riproĉoj pri manipuado de la nombroj. Sekve en la ĉefurbo Minsk multaj melkontentaj homoj komencis protesti. La protestoj disvastiĝis al aliaj grandaj urboj, kun partopreno de plu multaj homoj, precipe gejunuloj, kiuj ricevadis apogon kaj reklamon de la eksterlandaj centroj. Dume specialistoj pri voĉdonado asertas, ke la rezultoj povas esti falsigitaj je maksimume 10 ĝis 12 procentoj. Tio signifas, ke kiam oni konsideras eĉ tian eblecon, la venkinta prezidento ĉiukaze ricevis almenaŭ 68 procentojn de ĉiuj voĉdonoj. La situacio fariĝas tamen paradoksa, ĉar kelkaj eksterlandaj politikistoj ne rekonas la venkinton prezidento, sed tiun duan kiu gajnis 10 procentojn.

.

Eksterlande gvidataj amaskomunikiloj malutilis por trankviliĝo de la socia atmosfero. La emocioj kreskis kaj la junaj protestantoj malfaciligis funkciadon de la polico, kiu kelkfoje reagis brutale. Onidire, la policistoj estis atakitaj eĉ per veturigataj aŭtomobiloj kaj devis sin defendi. Por eviti danĝerajn eventojn, metropolito de la tuta Belorusio, ortodoksa ĉefepiskopo Paŭlo Ponomariov publikigis alvokon, kiu enhavas inter alie jenajn vortojn: „Ni faru ĉion, ke paco regu en nia beata lando. Mi apelacias al ĉiuj montri sian reteniĝon kaj saĝecon. (..) Mi alvokas ankaŭ niajn sacerdotojn, ĉar mi aŭdis ke kelkaj aktivas en la retaj grupoj kaj provas diskonigi sian personan opinion pri la kurantaj eventoj. Ĉiu taksas laŭ sia pensado, dum la Sinjoro postulas ke ni ne miksiĝu en politikon. Ni lasu ĝin al politikistoj, ĉar nia tasko estas kuraci la homajn korojn”…

.

Raportoj kaj opinioj de la eksterlandaj komunikiloj baziĝas kutime nur je la opoziciaj rondoj kaj tute malsamas kun tiuj de la registaro. Samtempe aliaj fontoj informas pri la por-registaraj manifestacioj, kion amaskomunikiloj ŝajnas ne vidi. La problemo okazas, kiam iu logas junularon al granda strat-evento: tio povas esti protestoj, sportaj kuroj aŭ rokmuzika koncerto. Iu eksterlande vivanta knabo fieris, ke li uzis komputilon por dissendadi al Belarusio milojn de fragmentitaj filmetoj. Gejunuloj laŭnature serĉas eksciton kaj per siaj poŝ-telefonoj povas rapide amasiĝi, en iu ajn loko. Por ili ĉiu okazo povas esti bona amuzo kiel fulmobando (angle: flashmob). Per la samaj telefonetoj ili ankaŭ povas dissendi sensaciajn filmetojn. Se oni tamen volas teni la ĝustan perspektivon kaj strebi al objektiveco, valoras kompari diversajn fontojn.

La belarusaj protestoj memorigas pri simila kvankam pli trankvila evento, organizita ankaŭ (eble hazarde) en lastaj jaroj. Kiam studentoj el Hongkongo partoprenis en t.n. “sidanta protesto” kiu iĝis longdaŭra, tiam membroj de la movado JpUM (Junularo por Unuiĝanta Mondo / (Youth for United World / Jóvenes por un mundo unido / Giovani per un Mondo Unito) alportis lernolibrojn al la sidantaj surstrate studentoj, ke ili utile pasigu tiun tempon.

*

Komence de la artikolo vi legis pri la “silenta milito” en Ukraino. Ĉio komenciĝis per ribelo nomita “Majdan-2014” kiu eventuale rezultis per morto de ĉ. 5,000 homoj. Estas ironio de la sorto, ke ĝuste en la Belarusa ĉefurbo Minsk okazis interparoloj por fini tiun internan konflikton. Tien veturis prezidento de Ukraino, gvidantoj de la protestantaj regionoj (Doneck kaj Lugnansk) kaj la ŝtatestroj de Francio kaj Germanio kun svisa reprezentanto de Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo.

.

Tiam, post la seriozaj interparoloj, la ĉeestantoj subskribis la t.n. “Protokolon de Minsk” laŭ kiu ĉiuj devas tuj rezigni je perforto. Celante protekti sekurecon de la civilaj loĝantoj, oni dividis la batalantajn regionojn kaj la sin-establitan ĵus registaron per la demarkacia linio videbla sur la mapo, supre. Tio estis la necesa kondiĉo, ke la konfliktaj partioj povu reveni al dialogo pri statuso de la ruse parolanta minoritato (ĉ. 8 procentoj de la tutlanda loĝantaro, ne kalkulante la miksitajn geedzojn). Bedaŭrinde, la interkonsentita protokolo ne estas observata kaj Ukraino plu troviĝas en kaoso kaj en granda socia / ekonomia krizo, meze de bataloj inter la private armigitaj gangoj. Kelkaj milionoj elmigris, miloj da familioj vivas en mizero kaj timo pri la estonteco. La ricevitaj pri tio materialoj tro multas por ĉi tiu artikolo.

__________________

Fortoj de la vivo:

Reveno al vivo familia

Enamiĝinte al iu en laborejo, mi forlasis mian familion. Blindigita per la pasio, mi ne komprenis kian doloron mi kaŭzas por mia familianoj. Mi daŭrigis kontakton kun la infanoj, ĉefe kun mia plej aĝa filino, kiu ege suferis pro mia malĉeesto. Kiam ŝia edzo forlasis ŝin kun tri malgrandaj infanoj, mia filino falis en malesperon. Tiam mi konsciiĝis ke ripetiĝas tia sufero, kiun mi mem kaŭzis al miaj proksimuloj. Dio donis al mi la ŝancon kompreni kaj penti pro tiu misago.

Mi faris ĉion por esti proksima al la rompita familio de mia filino. Trovinte la bofilon, mi longe interparolis kun li. La bofilo humiligis min dirante, ke mi ne rajtas juĝi ĉar la traŭmoj de lia edzino (t.e. de mia filino) estas parte mia kulpo. Ilia geedzeco disfalis ĝuste pro manko de ekvilibro en ŝia vivo junaĝa. Mi surgenuiĝis kaj petis kun larmoj, ke li pardonu min. Li diris, ke pripensos tion. Post kelkaj monatoj monatoj de maltrankvila necerteco, aperis esperlumeto: mia filino informis, ke ŝia edzo (mia bofilo) pretas reveni kaj provos denove loĝi kun sia familio. (C.M. – Argentino)

.

Nova direktoro

En sia programa prezentaĵo nia nova direktoro parolis pri la firmao kiel familio, kiu estas ĉies respondeco. La etoso fariĝis facila kaj amikeca … ĝis kiam aperis unuaj malfacilaĵoj – eble pro spertomanko de la homoj, kiujn li elektis laŭ sia plaĉo. La direktoro fidis nur al ili kaj, farante diversajn decidojn, li tute ne konsideris opiniojn de la ceteraj. Sentinte solidarecon kun miaj gekolegoj, mi volis ŝati ankaŭ la direktoron. Eble tio estis la ĝusta sinteno, kiu kuraĝigis min eniri lian oficejon kaj demandi: “Sinjoro, kiaj problemoj kaj obstakloj vin premas?” Tiumomente li aspektis tute alia homo, kompare al tiu nefidema, kiu ekde la komenco vidis nur malamikojn. (Eble ni mem kaŭzis tiun lian konduton?) Fine de nia interparolo li diris, ke atendas lin urĝa tasko kaj petis min eliri.

Post kelkaj tagoj la direktoro telefonis al mi ka petis pardonon. Li dividis kun mi siajn problemojn kaj la senpovon kunlabori kiam ĉio forglitis inter la fingroj. Surprize, li ankaŭ petis ke mi helpu. Responde mi konsilis, ke li malfermiĝu al ĉiuj kaj demandu ĉu ili volas partopreni en lia nova projekto. Tio estis la turnopunkto, momento de la reciproka kompreno. Grandaj ŝanĝoj okazis. (H.G. – Hungario)

*

“Nova Urbo” (Città Nuova / New City) estas internacia socikultura magazino de Fokolara Movado, kiu aperas en pli ol 30 lingvoj kaj landoj. Ĝi antaŭenigas ideojn kaj konkretajn projektojn serve al reciproka kompreno kaj unueco: inter najbaroj, en familioj kaj komunumoj, kaj – je pli vasta skalo – inter la homoj de diversaj nacioj, kulturoj, kredoj kaj sistemoj.

__________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: