Kiam laboro servas al humana progreso

Kiam laboro servas al humana progreso

En ĉi tiu aparte stranga jaro ni renkontas Abdullah Al Atrash, kiu estas ital-siria entreprenisto aktivanta en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj / United Arab Emirates.

.

Dubajo situas en suda angulo de Persa Golfo kaj grandan parton de tiu regiono kovras dezertoj.

.

Kvankam Abdullah deklaras sin ateisto, li decidis aliĝi al Ekonomio de Komunio /EoC, kiu estas grava internacia projekto de Fokolara Movado. La firmao kiun li gvidas dungas plejparte enmigrintojn el Azio kaj Afriko. Li garantias al ili stabilan salajron, bazan socian sekurecon, respekton por la dungitoj kaj protektadon de la ĉirkaŭanta naturmedio. Tiujn principojn li observas eĉ nun, dum la t.n. “pandemio”.

.

Lia firmao nomiĝas MAS Paints, kiu produktas farbojn por kolorigi murojn, plafonojn kaj industriajn objektojn. Ĝin fondis en Italio la patro kaj onklo de Abdullah. Tio okazis en 1989 kaj 11 jarojn poste la entrepreno translokiĝis al 4-miliona Dubaj-urbo, la plej granda en tiu regiono. Naŭdek procentoj de la tieaj loĝantoj estas eksterlandanoj. Nuntempe en MAS Paints laboras ĉ. 212 imigrantoj el Pakistano, Hinda Unio, Nepalo, Filipina Insularo, Niĝerio, Kameruno kaj Senegalo. Ligas ilin drama pasinteco, perforto kaj malriĉeco kiu devigis ilin forlasi siajn patrolandojn kaj familiojn por serĉi pli bonan vivon eksterlande. Bedaŭrinde ankaŭ post la elmigro, ilin minacas ekspluatado kaj aliaj malfacilaĵoj.

La 42-jara Abdullah Al Atrash estas nun direktoro de la firmao; antaŭe li finstudis ekonomion ĉe Ankona Universitato kaj magistriĝis ĉe Instituto de Adriano Olivetti en itala regiono de Markio. Per tiu scio kaj novaj kontaktoj li komprenis, ke laboro estas necesa al ĉiu homo, ĉar ĝi donas sencon por la vivo, helpas progresi morale kaj ebligas realigi ĉies homecon.

Ili alias de ni

Veninte al Dubajo en jaro 2005, Abdullah observis kaj studis pri vivo de la migrantaj laboristoj. “Tio estis traŭma sperto ekvidi kiel vivas tiuj homoj, venintaj ĉi tien por trovi laboron”. – li diris. “Ili laboregas multajn horojn en alta temperaturo kaj danĝeraj lokoj por sendi monon al sia pluraj familianoj, ĉar en iliaj naskiĝlandoj ekzistas longdaŭra familia sistemo, ke oni apogas sin reciproke – ne nur al siaj gepatroj aŭ infanoj, sed ankaŭ al gefratoj, kuzoj ktp. Laŭ miaj kalkuloj, ĉiu eksterlanda laboristo devis vivteni ĉ. 10 personojn, kies travivo dependis de lia helpo. Iliaj ŝtatoj ne helpas al siaj civitanoj ĉar politike troviĝas mem en multaj krizoj: malriĉeco, inter-etnaj konfliktoj aŭ militoj.” Tiuj homoj faras tre lacigajn laborojn, por kio ili ricevas ege malaltan monon. Mi vidis virojn labori en konstruado por 130-150 eŭrojn monate, kio malebligis sendi monon al sia hejmlando.

.

Centra placo en Dubajo vespere

.

La kulturo de kundivido

Senkreda Abdullach edziĝis kun katolika italino Manuela, kiu konas multajn amikojn en Fokolara Movado kaj aktivas en Ekonomio de Komunio /EoC*. La geedzoj havas du infanojn. Vivsperto de ĉi tiu siria italo gvidis lin al konkreta agado por plibonigo de laborkondiĉoj en sia firmao. “Tio ne estis facila. Mi altigis la bazan salajron 5-oble ke ili povu digne vivi. Krom investo al disvolvo de nia frimao, mi havas ankaŭ personajn bezonojn. Malgraŭ ĉio, el niaj ĝeneralaj enspezoj mi sukcesis krei fonduson, per kiu ni kovras kurac-kostojn de niaj laboristoj. Ankaŭ mi helpas ke ili sendu siajn infanojn al universitataj studoj, sen kio malfacilas trovi laboron.

Komuna bono

Konklude, ŝajnas ke la supera valoro kuŝas en la socia kapitalo, kiu konsistas el respektado de bazaj justaj principoj kaj fidindaj rilatoj inter ĉiuj homoj laborantaj en la sama firmao. Tiam ĉiu emas labori honeste kaj partopreni en progreso de la firmao, kies posedantoj estas iusence ni ĉiuj. Do la entrepreno servas al nia komuna bono.

“Iutage – daŭrigas Abdullach – mi ekvidis, ke krom kutimaj problemoj, niaj laboristoj havas alian gravan malfacilaĵon. Ili revas konstrui familian domon en siaj lando. Dum niaj interparoloj ili diris, ke tio neeblas ĉar tie ili bezonas pruntepreni monon de lokaj bankoj. Sed la bankoj ne pruntedonas monon al malriĉuloj! Restis do du solvoj: iri al financaj ŝarkoj kiuj vivtenas sin per uzuro kaj aplikas tre altajn interezojn. Rezulte, la pruntinto sklaviĝas dum jardekoj por repagi la ŝuldon”.

Tiukaze ni trovis alian solvon. Mi komprenis, ke multaj familioj ne devus elmigri se ili havus domon en sia patrolando. Necesas taksi kiom da mono ili bezonas por ĝin konstrui kaj kion fari por ke la ŝuldo estu repagita konforme al ilia ebleco, sen la sufoka uzuro. Tial ni aranĝis, ke niaj laboristoj pruntu monon de nia firmao je tre malalta interezo. Tion ni farus tute sen interezo, kio tamen ne eblis pro inflacio.

Kiam oni tutmonde anoncis pandemion, ni timis pri sano de niaj laboristoj. La “virusa” atako frapis precipe Kuvejton, Saŭdarabion, Iranon kaj ĉiuj landoj de nia regiono. Preskaŭ ĉiuj institucioj estis fermitaj. Jem ekde la komenco ni havigis ĉi tie la necesajn protektilojn kaj observis la rulojn de Ministerio pri Sano.

Alia problemo estas ligita kun nia naturmedio. Gravas, ke ni ne kaŭzu damaĝon en la naturmedio, ĉar tio estas nia medio. Nia produktas nur tiajn farbojn, kiuj estas sentoksaj kaj ne kaŭzas poluadon. En la kompanio ni celas komplete protekti niajn laboristojn. Ni investis en sekurecaj rimedoj, en maskoj, ventolaj sistemoj kaj maŝinoj, kiuj ne liberigas malutilajn substancojn. La maŝinaro mem disigas la solidajn, likvajn kaj gasajn rubaĵ-produktojn.

“Ĉi tie mi rememoras la viztion de papo Francisko, ĉar tio estis eksterordinara sperto en mia vivo. Antaŭ ol komenciĝis la Meso, mi venis al la stadiono kun kelkaj kolegoj kaj amikoj de Fokolara Movado. Mi scivolis aŭskulti lin, ĉar nia natur-protekta agado estis parte inspirita per lia encikliko ‘Laudato si ‘. La stadiono estis plena, do ni sidis ekstere sur la herbo kaj povis observi la eventon sur grandegaj ekranoj. Inter la multaj ĉeestantoj mi rimarkis ankaŭ kelk mil da islamanoj kaj grupoj de budhanoj, hinduoj kaj sikhoj. Ni rimarkis brakumon de la papo kun Ahmed el-Tayeb, granda imamo de universitato Al-Azhar. Tio estis liberiga momento al ni ĉiuj kaj simbola renkonto de islama mondo kun la Okcidento. La papo dankis al la ŝtataj aŭtoritatoj, al la popolo kaj al ĉiuj partoprenantoj por la spirito de paco kaj toleremo. Li bondezis ke paca kunekzistado montriĝu ebla ĉie” – diris Abdullah Al Atrash ĉe la adiaŭo.

.

Ŝtatoj de Araba Duoninsulo riĉegas pro amaso da petrolo ĉerpata el geologiaj kuŝejoj. Pro tio en Dubajo mem oni konstruis modernan flughvenon, multajn hotelojn kaj eĉ artefaritajn insulojn surmare. Tamen la migrantaj laboristoj ne estas juste pagataj. Imagu la danĝeron kiam ili devas ekz. kunforĝi metalojn sur kelkdek-metra konstruaĵo, sub varmega suno…

___________

* EoC estis fondita de Chiara Lubich en jaro 1991, por antaŭenigi novan specon de ekonomia kulturo, alternativan al senbrida kaj egoisma kapitalismo. Ĝi tamen ne kongruas kun socialismo, ĉar akceptas rajton al privata posedaĵo. Pri EoC ni publikigis kelkfoje artikolojn en la pasintaj numeroj de “NU”.

*

Città Nuova /New City estas socikultura magazino eldonata de Internacia Fokolar-Centro en Italio kaj en multaj aliaj lingvoj /landoj: ARGENTINO – Cidad Nueva; AŬSTRALIO – New City; BELGIO – Nieuwe Stad; BRAZILO – Cidade Nova; BRITUJO – New City; BULGARIO – Nov Svjat; ĈILIO – Ciudad Neava; ĈINIO (Hongkongo) – San Sin Seung; DANLANDO – Ny Stad; ESPERANTUJONova Urbo; FILIPINOJ – New City; FRANCUJO – Nouvelle Cite; GERMANIO – Neue Stadt; HISPANIO – Ciudad Nueva /Ciutat Nova (en kataluna lingvo); HUNGARIO – Uj Varos; JAPANIO – Uno; KANADO – Nouvelle Cite; KENIO – New City /Nouvelle Cite; KOLUMBIO – Ciudad Nueva; KOREUJO – Kumul; KROATIO – Novi Svijet; LIBANUJO – Citte Nouvelle; NEDERLANDO – Nieuwe Stad; OCEANIO – New City; POLLANDO – Nowe Miasto; PORTUGALIO – Cidade Nova; RUMANIO – Oras Nov; SLOVAKIO – Nove Mesto; SLOVENIO – Novi Svet; SVEDIO – Enald Varld; SVISLANDO – Citta Nuova; URUGVAJO – Ciudad Nueva; USONO – Living City; VENEZUELO – Ciudad Nueva.

___________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: