Chiara Lubich – Kaj revenas Kristnasko

Chiara Lubich – Kaj revenas Kristnasko

Finiĝas jaro, dediĉita al fondinto de Fokolara Movado, Chiara Lubich (1920-2008), okaze de ŝia 100-jara datreveno. En la decembra “NU” ni uzas la okazon por prezenti kelkajn pensojn el ŝia bela libreto ‘E torna Natale‘ /”Kaj revenas Kristnasko” kiu aperis jam en diversaj lingvoj kaj nun (almenaŭ parte) ankaŭ en Esperanto. Ch. Lubich dediĉis tutan sian vivon al konstruado de unueco inter homoj kaj popoloj de diversaj kulturoj, lingvoj kaj vivkonceptoj, tial ŝiaj idealoj tre proksimas al E-movado. Pro sia multjara kontribuo al harmonia kunvivado kaj paco, Chiara Lubich ricevis honoran doktorecon ĉe 16 diverslandaj universitatoj. Ĉi-sube ni citas fragmentojn de la menciita libro.

ENKONDUKO

Kaj revenas denove, kiel kortuŝa poezio, la Kristnaska festo. Sed kiu estas tiu Infaneto, kiu hodiaŭ – samkiel antaŭ jarcentoj – venigas reĝojn kaj paŝtistojn, movas stelojn kaj sendas anĝelojn? Kiu estas Tiu movanta kordojn de la homaj koroj kaj klinigas genuojn de tiuj nekonantaj Lian ĉarmon?

.

Supre: “E torna Natale” – libro, el kiu ni ĉerpis kelkajn fragmentojn kaj tradukis ilin al Esperanto. Apude troviĝas la signifa libro de Ch.Lubich, titolita “Nur nokte ni povas vidi stelojn” (itale: Solo di notte possiamo vedere le stelle).

UNUECO

La Infaneto, por kies estimo ni festas, venis al ĉi tiu mondo por ke ni fariĝu unu. La idealon de unueco, strebojn al unueco, oni sentas en atmosfero de niaj tempoj. Multaj knaboj kaj knabinoj laboras tiucele en la mondo, kun la kuraĝo tipa por juneco; ni permesu al ili revi kaj agi. Ni povas kredi, ke kiam ni havas esperon kaj petos por tio tutkore, ni ĉiuj eniros la vojon de unueco: unueco inter generacioj, inter familioj kaj sociaj tavoloj, unueco inter la kristanoj kaj inter nacioj.

.

Krom tio, varmeco de Kristnasko transiras limojn de la kristana mondo kaj ŝajnas ĉirkaŭi la tutan universon. En tiuj ĉi tagoj, la spirita varmo ĉirkaŭas domojn eĉ en tiuj landoj, kie regas la plej severa vintro. Oni ja sentas la unikan etoson de atendado por alveno de io nova. La homoj atendas, ke venos iu portanta pacon kaj konkordon. Tia atmosfero ne ekzistas en alia tempo. Ne ĉiuj parolas pri tio, kvankam ĉiuj tion sentas. Eĉ tiuj nekredantaj elpensas iujn figurojn por satigi la soifon al komuna ĝojo, de familia celebrado ĉe la festa tablo.

FAMILIO

Kristnasko! Ho Kristnasko, kiom da fojoj ni celebris vin en atmosfero de pura ĝojo kaj nekomparebla varmo! Ĉiujare aperas la nov-naskita Infano, kiu nin forte kortuŝas. Niaj koroj plenas de sentemo vidante la Familion de Betleĥemo kun staltrogo, riĉa je la enhavo kaj digno. Ĝi movas kordojn de nia koro, kutime silentaj, surdigitaj per bruo de la kurantaj novaĵoj kaj ĉiutagaj problemoj.

Paŝtistoj viztas la Betleĥeman stalon. Pentraĵo de Gerard V. Honthorst, 1622.

Kristnasko estas la festo de familio, ĉar tiu ekstraordinara Familio estiĝis en la Betleĥema groto. Tial necesas porti tiun lumon al ĉiuj familioj kaj ne lasi ilin sen familia varmo; eĉ male – lumigi ilin per amo, precipe inter la homoj kiuj suferas spirite. Memoro pri tiuj suferantaj, forlasitaj kaj malakceptitaj de la socio, donas pli altan komprenon pri ĉi tiu festo. Ĉar gravas nur amo. Tie kuŝas la mistero de Unueco, renaskiĝo de niaj animoj ka eble de la tuta mondo.

.

La plej ŝatata festo de infanoj

.

LA MONDO

Jesu-infaneto estas la plej granda trezoro kiun la Ĉielo donacis al nia tero, tiu eta planedo perdita en la vastega spaco, inter miliardoj da steloj. Kristnasko memorigas al ni, ke Dio estas Amo kaj ke Li, nia Patro faras nin ĉiujn gefratoj. Kiel granda estas la ĝojo mergi ĉiujare en la profunda mistero de Dio, kiu fariĝis la Infano. Tiel do Kristnasko revenas konstante kaj tiam ni pensas pri la eta, malriĉa Infano en stalo de Betleĥemo. Ĉi tiu riĉa mondo”alproprigis” Kristnaskon” kun ties ĉiuj rekvizitoj, sed malakceptis Jesuon. Li venis al siaj homoj, sed ili ne bonvenigis Lin… Lastanokte mi ne dormis, ĉar tiu penso tenis min maldorma. Se mi naskiĝus refoje, mi farus multajn aferojn. Mi lanĉus Agadon helpa por homoj, ke ili pli ĝoje festu Kristnaskon sur la tero.

.

Tamen ni vidas, ke io mankas al hodiaŭa socio, ankaŭ dum Kristnasko. Malgraŭ la tuta bril-oraĵo, ornamoj kaj muziko, la festadon ne akompanas meditado pri kio fakte estas Kristnasko. Je kies honoro estas tiu festo? Ĉu ni festas por honorigi niajn infanojn aŭ nin mem? Eble iun alian? Ĉu la ĉefa persono ne estas Jesuo, malakceptita de riĉuloj kaj forgesita de multaj? Jes, tio estas Li. Tial ni volas ke Lia persono estu fronte de ĉiuj eventoj ligitaj kun ĉi tiu festo.

VARMECO

Dum Kristnasko la koro fariĝas pli bona. Tio montriĝas en la donacoj disdonataj ĉe la Kristaska arbo. Tio estas bela tradicio. Do sian sencon havas ĉi tiuj lumoj, stal-trogo, ornamita abio, girlandoj, koloroj, kantado kaj muziko. Kiel imagi jaron sen Kristnasko?

.

Se ni amas unu la alian, tiam ĉiu tago povas esti Kristnasko” – Chiara Lubich.

AMO

Se Dio descendis al ni el Ĉielo, tio signifas ke Li amas nin. Kaj se Li amas nin, ĉio sur la tero fariĝas al ni pli facila. En mallumaj momentoj de la vivo ni povas malkovri Lian manon kaj sencon de okazintaĵo, dume al ni nekonata. Ĉio elteneblas pli facile. Amo vivigos personojn kaj resanigos la rilatojn. Ĝi ne permesos, ke nin regu egoismaj deziroj, ke ili tordu nian vojon. Oni nur estingu la sentojn de ribelo, juĝado aŭ venĝo – por reiri al rekta vojo, sur kiu ni ekvidos radion de Dia volo.

Dum ĉiu Kristnasko mi starigas la demandon: ”Kiom da Kristnaskoj mi ankoraŭ vidos en mia vivo”? Ĉi tiu demando, al kiu respondo ne ekzistas, helpas min travivi ĉiun jaron kvazaŭ tio estus jam lasta por mi – antaŭ ol venos la tago de mia transiro al nova, senfina vivo.

.

Chiara Lubich parolas en la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj – Novjorko, printempe 1997. Tiam ŝi aprobis eldonadon de magazino “Città Nuova” /New City en Esperanto, kiu komencis aperadi unue en formo de novaĵ-letero, titolita “Nova Urbo”.

Mi pensas, ke Kristnasko neniam maljuniĝos, ĉar ĝi estas ne nur Dia sed ankaŭ profunde homa. Do en ĉi tiu nokto naskiĝu denove Jesuo forlasita, brilanta en niaj koroj kiel sola stelo de la vivo. Varmo de Kristnasko inspiras nin senti, ke ni ĉiuj estas gefratoj, kiuj en unueco travivas niajn komunajn ĝojojn kaj suferojn. Ni memoros precipe tiujn, kiuj pasigas Kristnaskan Feston solece, fronte al siaj doloroj. Sufero foje nin superfortas aŭ nur tuŝas, tamen amarigas ĝojon de niaj tagoj.

Jen Kristnasko! La Vorto de Dio fariĝis korpo kaj lumigis amon sur la tero. Ni ŝatus, ke ĉi tiu tago neniam finiĝu. Amo radianta de la festo flamigu niajn korojn por ke ni tenu Vian ĉeeston inter ni. Tiam ĉiu tago de la vivo estos nia ĝoja festo.

.

Okaze de la 100-jara jubileo, itala televida stacio RAI prezentis aktoran filmon pri la vivo de Chiara Lubich. Ĉefrolas en ĝi aktorino Cristiana Capotondi. Maldekstra foto: unu el scenoj de bombita Trento, la familia urbo de Ch. Lubich. Tie ŝi vivis dum la dua mondmilito, kvankam ŝia familia domo estis detruita per bomboj.

__________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: