NOVA URBO – novaĵLetero (aprilo 2021)

NOVA URBO – novaĵLetero (aprilo 2021)

Unue ni revenas por momento al februara n-ro de NU. Kiam vi aŭdis la grupon “The Seekers” kanti Adiaŭ karnavalo, eble vi rimarkis, ke ilia muziko sonas pli “milde” ol ĉe la aliaj.

Tion vi reaŭdos en ĉi tiu Kanto pri jarsezonoj – (3:13) https://www.youtube.com/watch?v=HaQkX_rXBbA . La aŭstralianoj estis konataj ĉefe pro sia folklora stilo, sed ilia muziko diferencis ankaŭ per tio, ke ili uzas kontrabason antstataŭ la popularajn tamburojn. Tio donis al “The Seekers” alian, eble pli agrablan sonadon. Koncerne la karnavalon en Brazilo, ni aldonu ke februaro estas tie monato somera. Do (ĉu nur pro tio?) la dancantaj sambon belulinoj uzas apenaŭ ŝuojn kaj preskaŭ neniun veston dum la paradoj.

*

Zlatko-Premio

Nun anonco pri nia inciato por la plej junaj esperantistoj. Ĉagrenitaj pri morto de la merita jugoslava aktivulo Zlatko Tiŝljar (1945-2020), ni decidis firmigi memoron pri tiu merita samideano. Dum pluraj jardekoj de sia poresperanta laboro, li dediĉis multe da siaj talento kaj entuziasmo al organizado de E-kursoj por geknaboj. Tial “Nova Urbo” anoncas konkurson por la plej aktivaj infanaj Esperanto-kluboj /rondoj. Ĝi nomiĝas “ZLATKO-PREMIO” kaj la venkinta klubo ricevos (krom la diplomo) Esperanto-librojn /fabelojn aŭ muzik-diskojn, ludojn ktp. – je valoro de 50 eŭroj. Ni volas komenci la premiadon de la jaro 2020, en kiu s-no Tiŝljar forpasis. Tial – por sendi la unuan premion – ni atendas informojn pri infanaj E-kluboj /rondoj, kun la ĝenerala priskirbo de ilia agado, kursoj, nomo de la instruisto, fotoj ktp. Pluaj informoj aperados en la sekvontaj n-roj de “NU”.

S-no Tiŝljar ankaŭ estis unu el fondintoj de la renoma Pupteatra Internacia Festivalo

*

De tempo al tempo vi legos en NU diversajn versaĵojn aŭ mallongajn poemojn, kiuj aperos en la rubriko “Poezia Angulo de Kalocsay”. Honore al ĉi tiu “Princo de E-poetoj” la hungaraj esperantistoj formis en jaro 1983 la Amikan Societon de d-ro Kálmán Kalocsay /ASdKK. Mortis jam liaj amikoj kaj plej proksimaj kunlaborantoj kiel Ada Csiszár, do tio estu nia modesta kontribuo por ke – kiel deziris anoj de ASdKK – “Ne subiru la suno de Kálmán Kalocsay”. Nun ni uzas liajn du versaĵon, tre taŭgaj por ĉi tiu monato. La unuan li verkis originale en Esperanto kaj titolis ĝuste “Aprilo“:

En blu’ alaŭdo kantas kun delico. / Nubet’ subita ĝin kun ŝercmalico / Alŝprucas, oj! Sed baldaŭ la kantiston / Karesas ree bril’. April-kaprico.

Ĉi tiu malsupre aperis en la du-voluma “Tutmonda sonoro” de Kalocsay, kiu tradukis la originalon de japana poeto Yamabe no Akahito:

Se multajn tagojn
sur mont’ paradus flore
la Ĉerizarboj,
ĉu ilin ankaŭ tiam
ni amus tiel kore?

Al la prunarboj
mi gvidis la Trezoron,
por florojn montri.
Nun neĝas — mi ne povas
distingi neĝon, floron.

Prun-floretoj

____________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: