Nia Vilaĝo – Homo kaj la naturo
La konstanta rubriko titolita “Nia Vilaĝo” konsistas hodiaŭ el du partoj. Unue ni aperigas kelkajn informojn pri japana naturo kaj poste vi legos pri planto utila kvankam ne tre ŝatata.
*
Okaze de la 32a Somera Olimpiko kiu (verŝajne) okazos baldaŭ en Tokio, ni prezentas kelkajn informojn pri Japanio. Valoras memorigi, ke la E-movado estis tie ĉiam forta kaj bonkvalita. Krom la tradukoj pri tradicia mini-poezio nomata “haiku” (eo: hajko) kaj aliaj gravaj atingaĵoj, la japanaj esperantistoj prilaboris belege eldonitan “Enciklopedieto japana” kies ĉefredaktoro estis s-no Teruo Nakamura (1911-1983).
.
Ho, lun lumŝuta! / lageton mi rondiris / tra nokto tuta – klasika hajko verkita de ĝia majstro Matsuo Basho (1644-1694). La tradukaĵo sonas bele, kvankam ni ne scias, kiu tion esperantigis. Al esperantistoj hajkon proksimigis Hajkista Klubo, kiu kreis antologion de tiu poezio en formo de apartaj eldonaĵoj.
.
Japanoj estas konataj pro sia respekto al la naturo, eble pro tio ke plimulton de ilia lando kovras montoĉenoj kaj arbaroj. Rezulte, preskaŭ la tuta socia vivo lokiĝis en la dense konstruitaj urbegoj. Oni do ĝuas ĉiun peceton de la naturo kaj ĉiun momenton de la vivo, kion esprimas japanaj pentraĵoj, la konata arto de florbukedoj – ikebana (ikebano) kaj la menciita supre hajka poezio.
.
Famas ankaŭ japanaj parkoj, karakerizaj kun sia unika skolo de la pejzaĝa arkitekturo. Montras tion la fotoj pri kvar jarsezonoj en tiu ‘Lando de leviĝanta suno’ -… 1. Printempe japanaj parkoj kaj aleoj “dronas” en ĉeriz-floroj de sakura (Prunus serrulata); 2. Agrablas pasigi someran vesperon hejme, precipe kiam oni havas tian miniaturan rifuĝejon; 3. Ruĝa acerujo (Acer japonicum) fariĝis tre populara en multaj landoj; 4. Ankaŭ vintre arkitekturo povas harmonie akompania la naturon.
.
_____________________________
.
Utilaj plantoj:
URTIKO (Urtica dioica L.)
Se vi legis la unan parton de fabelo “Pri nanoj kaj orfino Mariŝa” tiam la nanoj ne volis forlasi sian kavernon “antaŭ ol urtiko verdiĝos”. Tio instigis nin dediĉi artikolon al tiu nekonata, foje malamita sed utila kreskaĵo.
*
Ordinara urtiko (Urtica dioica L), nomata ankaŭ granda urtiko estas klasigita en la sam-noma planta familio de urtikacoj (Urticaceae). Origine ĝi kreskis en en Eŭropo, en Okcidenta kaj Meza Siberio. Poste ĝi divastiĝis al kelkaj insuloj de Mediteranea Maro, Norda Afriko, Islando kaj Nordameriko. Oni trovas ĝin ankaŭ en Himalaja Montaro, sur alteco de preskaŭ 5,000 metrojn super marnivelo. Urtikaro multnombras en malseketaj arbaroj, sur grundo relative fekunda; oni trovas ĝin ankaŭ ĉe riveretoj, ĉe bariloj, rande de ĝardenoj aŭ ĉirkaŭ domoj forlasitaj.
.
Kutime homoj ne ŝatas tiun ĉi planton ĉar ĝiaj folioj estas kovritaj per haretoj, kiuj piketas dolore jukas la haŭton kaj foje kaŭzas alergion. Do ĝin homoj traktas kiel herbaĉon, kiu devas estas forigata el ĝardenoj. Tamen popola saĝeco kaj sperto plurjacenta instruas, ke ofte la t.n. “herbaĉoj” tre utilas por sano.
Bona ekzempo por tio estas ĝuste urtiko, multflanke uzata pro multaj mineraloj kaj kemiaj elementoj kiujn ĝi enhavas: vitaminoj B1, C, E kaj K, fero, kalcio, fosforo, aglutinoj, glukozo, tanino, klorofilo, mineralaj saloj kaj organikaj acidoj. Tian riĉecon oni uzas delonge por kuracado kaj kosmetikoj – en prizorgado de ungoj kaj ŝampuo por haroj.
.
En popola medicino urtiko estis uzata kiel antibiotiko kontraŭ bakterioj kaj virusoj. Ĝi fortigas la organismon kontraŭ malvarmumiĝo, precipe en aŭtuno kaj antaŭ la printempa ekvinokso (kiam tago samlongas kiel nokto). Tiam la korpo sentiĝas foje laca, dormema. Ne mirinde, ĝi taŭgas por teo aŭ en saladoj. Vilaĝanoj scias, ke ĝi estas antaŭ tre bona aldonaĵo en furaĝo por dombestoj.
_______________