Bonaj tempoj

Bonaj tempoj

Jen sekvo de la fabelo

Pri nanoj kaj orfino Mariŝa (parto 3)

Kien veturigos nin ĉi tiu kamparano? – demandis sin la nanoj sidantaj sur la ĉaro de Skrobek. – Al princo, estus bone ĉar tie havas multe da grasaj kaj dolĉaj manĝaĵoj! Kuir-majstroj tion preparas kaj muzikista orkestro ludos al ni dum la manĝado – diris Rondulo. Sed princa korto ne estas malfermita al ĉiuj kiel gastejo. Krome princoj ne vivas en ĉi tiu ĉirkaŭaĵo.

Do eble pli bone ni iru al grafa bieno. Grafo ankaŭ vivas riĉe, li havas grandajn ĉevalojn kaj ĉashundojn. En lia kuirejo oni ĉiam preparas viandon el ĉasitaj kapreoloj kaj aproj. Al vespermanĝo la servantoj alportas rostitajn ezokojn regalas gastojn per vino. Tiel revis la Rondulo kaj etendis la manojn por montri kiel granda fiŝo atendos ilin sur tablo. La aliaj malsate kapjesis admire kun malfermitaj buŝoj.

.

Apro (Sus scrofa) kaj dekstre: kapreoloj (Cervidae) en pin-arbaro

.

Pjeĉik, la ĉiam rapdema kiel fajrero, eksaltis kaj demandis la ĉariston: He, kamparano ĉu vivas ĉi tie iu grafo? Grafo? – ripetis Skrobek – neniu grafo troveblas en nia vilaĝo. Sed post mallonga silento li rememoris: Sur unu monteto restas muroj kun kamentubo kaj nur tio restis el grafa domo. Lia familio formortis antaŭ multaj jaroj kaj ekde tiam nieniu vivas tie.

Formortis? – demandis Rondulo – Kial homoj formortas kaj lasas tiel riĉan domon? Kia bedaŭro… Nu, vi kamparano konduku nin almenaŭ al iu nobela biendomo, tie ni ankaŭ bone vivos. Kial ne? – ekparolis Modraĉek. Vi bone tion diris, Modraĉek, mia fidela servanto – diris kompreneme la reĝo Blistek. Estos bone gastiĝi en iu biendomo, eĉ kiam ne estos gaje kaj laŭte en ĝi, tamen mi kontentos tie loĝi.

Subite la ĉevalo vigliĝis vidante la konatan lokon kaj tiris la ĉaron al kampa vojeto. La ĉaro ektremis sur ŝtonoj kaj haltis apud kabano. Eliru vi reĝo kaj la ceteraj nanoj, finiĝas via veturo – Skrobek diris – ni jam alvenis al mia domo. Kie? Kiel? – demandis krie la vekiĝintaj nanoj. – Ja nenio estas ĉi tie! Nenio? Tio estas mia propra hejmo!

Dum la ĉielo heliĝis, aperis unuaj sun-radioj kaj ili ekvidis malriĉan kabanon sub kurbita tegmento. Apude kreskis saliko kaj multaj herbaĉoj. Trans barilo farita el branĉoj floris blanke kelkaj ĉeriz-arboj. Je tagiĝo najtingalo ĉesis kanti kaj ekaŭdis ronka koncerto de ranoj. Kiel ni vivos ĉi tie? – lamentis la nanoj. Skrobek respondis: se miaj infanoj travivas, ankaŭ vi povas vivi.

Knaris malalta ligna pordo, kiam la nanoj eniris tiun kabaneton. Kun ili venis unuaj lum-radioj de tagiĝo. Estis tie nur unu ĉambro kaj en ties ĉiu angulo videblis malriĉeco. Ĉe unu muro staris granda forno kun kameno, meze – pina tablo kaj du taburetoj. Sur la tablo ili trovis korbeton kun kelkaj kelkaj terpomoj kaj nenion alian por manĝi. En angulo dormis du blondaj knaboj sur planko.

Sed la kutime gaja Pjeĉik saltis ĝoje kaj kriis: Jan la du reĝidoj en nia nova palaco! Kia ĉambrego, tra kies tegmmenta truo venas ĉiumatene sunradioj. Ĉu vi rimarkis, ke sub la plafono hirundoj nestas? Ili ĉirpos al ni siajn kantojn. En la rompita fenestro elstaras flora branĉo de siringujo. Kia belodoro, kiom da freŝa aero. Ĉu tie ĉi ni ne vivos feliĉaj?

Verŝajne ne estis pli plaĉa loko en la mondo ol tiu, kiun la reĝo Blistek elektis sian someran loĝejon. La kabano staris delonge, lokita inter florantaj ĉerizarboj kaj malprofunda rivereto, vespere plena de freŝeco. Apud la barilo kreskis grandfolia lapo (Arctium lappa L), sub kiu lia reĝa moŝto Blistek ŝatis ripozi dum varmaj tagoj.

Apud la kabana fruktoĝardeno restis malgranda peco da nekultivata tero, sur kiu svingiĝis flava verbasko(Verbascum) kaj blua cikorio (Cichorium intybus).

.

Tie troviĝis ankaŭ densaj agrostisoj (Agrostis capillaris L). Tiuj kreskaĵoj de malproksime faris la nekultivitan grundon aspekti arĝenta je sunleviĝo kaj or-brila dum malfrua postagemezo.

.

Kiam venis vespero, en kratagaj arbustoj (Crataegus L) kaj inter alnoarboj (Alnus L) ĉe la rivereto kantis multaj najtingaloj – (2:29) https://www.youtube.com/watch?v=XdlIbNrki5o .

.

Foje aŭdiĝis ankaŭ sonoj de Verdkrura galinolo (Gallinula chloropus) aŭ marĉ-anasoj (Spatula querquedula) kiuj vivis inter kanoj kaj kalam-akoro (Acorus calamus L). Tiaj esti la printempaj noktoj en tiu forgesita kaj trankvila vilaĝo.

La nanoj komence murmuris pro ĉi tiu malriĉeco, sed baldaŭ alkutimiĝis al sia nova loĝloko. Tiu popoleto ŝatas liberecon antaŭ ĉio. Bonŝance, neniu vizitis vizitis tiun lokon, neniu ilin ĝenis nek timigis. Do ili fartis pli kaj pli bone. Post kelka tempo ili nomis tiun trankvilan lokon “Valo de Najtingaloj.”

Kantareloj

Traserĉinte la ĉirkaŭaĵon, la nanoj rimarkis ke ĝi abundas je natura manĝaĵo, pli riĉa ol ie ajn. Ĉe arbotrunkoj kreskis flavaj fungoj nomitaj kantareloj (Cantharellus cibarius); apud sunaj herbejo – dolĉaj arbaraj fragoj (Fragaria L) kaj rande de la arbaro- nigraj nigraj rubusoj (Rubus L) kreskis.

.

Grandan terpecon kovris junaj trifolioj (Trifolium pratense L). La nanoj trovis aliloke altan arbuston de akva neto (Anethum graveolens L.) kaj gustumis semojn de maturaj agrositoj. Ĉio estis bona por aldoni al laktuko kaj fari bongustajn salatojn.

Tiel do la nanoj sin trovis feliĉaj.

*

La tago jam proksimis al nokto. Granda sunglobo ruliĝis al okcidento kaj rozkoloraj lumoj aperis sur la ĉielo. De arbaro venis nokto or-luna, tiranta grizajn nebulojn.

.

En rosaj herboj aŭdiĝis krio de krekso (Crex crex) – kaj de tempo al tempo granda botaŭro (Botaurus stellaris), kiu – kaŝita en junaj salikaj branĉoj (Salix cinerea) resonis al ĝi kvazaŭ eĥo. Lumigitaj per vespera aŭroro, gruoj (Grus grus) vokis unu la alian dum sia flugo laŭ la kutima V-formado.

.

La V-formado de gruoj flugas trans kampoj dum trankvila vespero

Herbaĵoj aromis intense super la spiranta tero. Tio estis la mistera sankt-Johana vespero, sekvota de la plej mallonga nokto en jaro. Ĝi aŭguris komencon de la somero. Onidire, en tiu nokto homoj kapablas kompreni voĉojn de birdoj, bestoj kaj sonojn de ĉiu kreskaĵo.

.

Kampanuloj

Tio estis aparte nekutima vespero, la vespero en kiu homoj komprenas la voĉojn de bestoj, birdoj kaj ĉiuj herboj. Por tiu speciala, mistera nokto sin preparis la nanoj. Aŭdiĝis komence ilia kanto, mallaŭte, preskaŭ flustre kvazaŭ de kampanulo (Campanula persicifolia L)

Hop.. salt’ al salto – hop!
Antaŭ venos tagiĝo,
antaŭ la sunleviĝo
al tero ĵetu papav-semojn
al dormantaj herboj
– larmojn de roso
al vilaĝaj kabanoj
– kvietajn sonĝojn.

Je tia signalo el-inter ŝtonoj, arbustoj kaj herboj venis la kolore vestitaj nanoj. Ĉirkaŭinte sian etan bivak-fajron, ili kunprenis unu la aliajn je manoj kaj komencis ĝoje danci. Eksonis denove ilia kanto, jam pli laŭta:

Trans oraj spikoj de sekalo,
trans aromaj herbaĵoj
kaj belodorantaj herbejoj.
Daŭru nia vigla danco ronde,
daŭru en ĉi tiu trankvila nokto
– plena de maloftaj mirindaĵoj.
Niaj kantoj fluas por saluti
la venontan sun-leviĝon.
Hop.. salt’ al salto – hop!

.

Aŭdinte tiun ĝojan kanton, la luno ekbrilis en ĉielo kaj heligis la tutan senarbejon per lumo arĝenta. Elŝprucis gaje fajreroj kaj flamoj eksaltis alten.

Aŭskultis tiun kantadon du knabetoj – Vojtaĉjo kaj Jakubĉjo, la filoj de Skrobek. Ili eliris en vespero de sia dormoĉambro sekrete, ĉar la patro tion certe malpermesus. Sed kiel dormi en tiu aparta la plej mallonga nokto de jaro? Ravitaj, ili observis la nekredeblan dancadon de la popoleto nana.

Jam vilaĝanoj finis plugi siajn kampojn
kaj brulas nia fajro de Sobutka nokto.
Ni dancos ĉirkaŭ nia ĝoja fajro,
ĝis la matena ruĝo;
ĝis kiam lasta fajrero estingiĝos.
Ni dancos ĝis tagiĝo kaj
ĝis kiam ĉielon lumigos
la unuaj sun-radioj.
Hop.. salt’ al salto – hop!

.

Tiel okazis la sorĉe bela nokto, kiun festis la nanoj en arbaro laŭ tradicia “Sobutka” celebrata delonge ĉe slavaj popoloj. Dum la tuta vilaĝo dormis, nur la du filetoj de Skrobek observis ĝin en apuda arbaro.

.

Laŭ tre longa tradicio, komence de somero en slavaj landoj okazas la t.n. “kupala nokto”. Tiuvespere knabinoj ĵetas flor-kronojn sur akvoj de rivero aŭ lago. Sekve oni bruligas bivakfajron, trans kiu saltas knaboj kaj komenciĝas dancoj, kiuj daŭras ĝis la sunleviĝo. Al tiu tradicio revenas la priskribcita ĉi tie ariĝo kaj dancado de la nanoj.

.

[Daŭrigo sekvos]

___________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: