Nova Urbo /Aŭgusto 2020 – novaĵLetero

Nova Urbo /Aŭgusto 2020 – novaĵLetero

Vivi konkorde kun ĉiuj ne estas facile. Tion oni devus lerni jam infanaĝe, ĉar poste tiaj trajtoj kiel kverelemo, senpensa akuzado aŭ ofendiĝo povas enradikiĝi tiel profunde ke la homo subiĝinta al ili ne kapablos ilin venki. Unu el internaciaj iniciatoj por pac-edukado nomiĝas “Vivu pacon” (Living peace) kaj praktikas ĝin junularo en multaj landoj.

Tiu ĉi globa mapo montras en kiuj landoj gejunuloj aktivas en la projekto “Vivu pacon“. Kaj la Kubo de Pacohttps://wheelofnames.com/view/es/kzg-38h/ – estas uzata en 1000 lernejoj tutmonde; praktikas ĝin pli ol 600,000 infanoj.

Por tia edukado estis ankaŭ elpensita la “Kubo de paco”. Ĝi konsistas el ses kelkvortaj signaloj, kaj – kiam ĵetita surtable – ĝi montras sur sia supra flanko tiun devizon, kiun oni kuraĝe praktiku. Kiam aplikata en lernejo, la kubo estas ĉiumatene rulita en klasoĉambro kaj la lernantoj kun sia instruisto devontigas sin vivi la tutan tagon laŭ unu elektita frazo /devizo. Post kelka tempo la travivataj frazoj eniras la vivkutimon kaj transformas negativajn kondutojn al reciproka zorgo kaj helpemo.

.

Jen la 6 frazoj, kiujn oni povas glui sur la Kubo de Paco por faciligi harmonian kunvivadon en via medio:

  1. Estu la unua kiu manpremas konkorde
  2. Traktu ĉiun kun respekto
  3. Trovu io bonan en ĉiu homo
  4. Dividu alies ĝojon kaj doloron
  5. Traktu la alian kiel vi volus esti traktita
  6. Pardonu homojn kiuj vin vundis

.

.

Kubo de Paco estas produktita en diversaj lingvoj, sed ankoraŭ ne havas E-surskribojn. Tamen vi povas fari vian propran kubon tre simple kaj preskaŭ senkoste: sufiĉas nur glui la supre montritajn ses sloganojn sur iu ligna aŭ plasta kubo. Tre gravas ne uzi ĝin sole por E-renkontiĝoj, sed traduku la frazetojn al via gepatra lingvo kaj praktiku en via medio. Ni sugestas, ke vi uzu la kubon pacience (eĉ bonhumore!) dum streĉaj momentoj en via familio, lernejo, socia grupeto ktp. Farante tion de tempo al tempo, verŝajne vi rimarkos pozitivajn ŝanĝojn en la interhomaj rilatoj. Kio poste? Diskonigu la Packubon inter viaj geamikoj kaj nepre skribu al ni pri viaj spertoj. Tiu ĉi projekto ne nur faciligos rilatojn en via familio, lernejo aŭ inter najbaroj, sed ankaŭ vekos interesiĝon pri Esperanto.

*

“Nova Urbo” (Città Nuova / New City) estas internacia socikultura magazino de Fokolara Movado, kiu aperas en pli ol 30 lingvoj kaj landoj. Ĝi antaŭenigas ideojn kaj konkretajn projektojn serve al reciproka kompreno kaj unueco: inter najbaroj, en familioj kaj komunumoj, kaj – je pli vasta skalo – inter la homoj de diversaj nacioj, kulturoj, kredoj kaj sistemoj.

Fondinto de Fokolara Movado, Chiara Lubich (1920 – 2008) ricevis la UNESKO-premion por pacedukado en 1996. Sekvajare, dum la vizito de Lubich en Usono (en majo 1997), ni havis la okazon renkonti ŝin kaj peti ke ŝi aprobu eldonadon de “Città Nuova / New City”en Esperanta versio . Kun helpo de unu esperantisto kiu doktoriĝis en Italio pri juro kaj komunikado, ni klarigis al ŝi ke ankaŭ Esperanto bone funkcias en multaj landoj kaj utilas por internacia kompreno. Kun ĝojo ni baldaŭ poste ricevis la konsenton kaj ekde tiam la “NU” aperas. Komence tio estis nur simpla folio, sendata tradicie per poŝto kaj ni ricevadis tre pozitivajn reagojn el diversaj partoj de la mondo. Laŭ jaroj, “Novan Urbon” riĉigis ilustraĵoj kaj sonoj.

.

Lastaj novaĵoj:

Anstataŭ realaj Olimpikaj Ludoj, oni organizis rete diversajn konferencojn kaj kampanjon de amasa sportado. Pri tio vi legos oktobra n-ro de “Nova Urbo”. Intertempe ĉefministro de Japanio deklaris fari ĉion, ke la 32-aj Olimpikoj “Tokio-2020” okazu sekvontjare, por demonstri venkon de sportistoj super la viruso.

________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: