La Torĉo – Mia sano, mia ekzerco.

La Torĉo – Mia sano, mia ekzerco.

Se vi volas teni la korpon sana, tiam ekzercu ĝin. Tiumaniere ĉiu povas celebri la Olimpikan Tagon, almenaŭ unufoje. Sed kial ne fari tion poste?

.

Unu simplan streĉadon de legoj montras al vi unu elstara sportisto el Hindujo (Barato, aŭ Hinda Unio) – Pusarla V. Sindhu:

.

Ŝi apartena al plej bonaj ludantoj en badmintono, venkis arĝentan medalon dum Olimpikaj Ludoj kaj kvin medalojn (inter ili unu oran) en mondaj ĉampionadoj. V. Sindhu estis elektita por internacia teamo de la plej bonaj sportistoj, kiuj gvidos ekzercadon rete, okaze de la Internacia Olimpika Tago.

Olimpika Movado

Por festi la Olimpikan Tagon, en svisa urbo Lausanne /eo: Laŭzano, kuniĝis organizantoj de YOG-2020* (Youth Olympic Games / Junularaj Olimpikoj) kaj alvokis 1200 gejunulojn el proksimaj lernejoj, por ke ili kuniĝu sur la bordo de Lemana Lago (Lake Geneva).

This image has an empty alt attribute; its file name is lozan.f-mob.jpg

Junulara fulmobando formis la olimpikan flagon ĉe Lemana Lago (Svislando).

Tie ili okazigis la nekutiman fulmobandon (flashmob), formante grandan simbolon de la Olimpikaj Ludoj – la kvin koloraj ringoj. La fulmobando aperis kompreneble en la “Olimpika Ĉefurbo” – ja tiel oni nomas Laŭzanon. En ĝi troveblas la sidejo de Internacia Olimpika Komitato, muzeo kaj aliaj institucioj ligitaj kun la olimpika movado.

.

Aisam- ul-Haq Qureshi estas la plej populara pakistana tenisisto, internacia ĉampiono kaj venkisto de pluraj turniroj. Ora olimpika medalistino Faith Kipyegon kuris la distancon de 1500 metroj. Krom tio, ŝi gajnis unu oran kaj unu arĝentan medalojn en monda ĉampionado.

.

La Olimpika Tago estas celebrata tutmonde la 23-an de julio. Tiutage okazas multaj sportaj eventoj kun partopreno de junularo kaj ankaŭ de homoj diversaĝaj. Ĝi celas motivigi eble plej multe da homoj al moviĝado kaj per sportaj ludoj inviti al aktiva vivstilo. Por lasta I.O.T. oni elektis 21-personan grupon de olimpikaj medalistoj kaj elstaraj sportistoj el diversaj partoj de la mondo. La ĉampionoj prezentis siajn plej ŝatatajn ekzercojn kaj ĉiu el ili gvidis gvidis sesion de kelkminuta trejnado. La tuton kunigis Olimpika Televida Kanalo kaj sekve ĝin diskonigis tra 20 tempozonoj de la terglobo. Inter tiuj 21 sportistojn ni montras al vi kelkajn: el someraj sportoj – Faith Kipyegon (Kenio), Aisam-ul-Haq Qureshi (Pakistano) kaj el vintraj olimpikoj – Eileen Gu Ailing (Ĉinio), Martin Fourcade (Francio).

.

La plej riĉan kolekton de medaloj havas biatlonisto, vera rekordisto de la vintraj Olimpikaj Ludoj – Martin Fourcade: 7 olimpikaj (5 oraj kaj 2 arĝentaj) plus 28 venkitaj dum mondaj ĉampionadoj. Eileen Gu venkis 2 orajn kaj unu arĝentan medalojn dum lastaj Junularaj Olimpikoj. La 17-jara Eilen majstras neĝtabuladon kaj estas unu el ĉefkantidatoj por ora medalo dum la sekvontaj Vintraj Olimpika Ludoj.

Internacia Olimpika Tago

Olimpika Tago estis lanĉita en 1948 por memorfesti naskiĝon de la modernaj Olimpikoj, kio okazis la 23an de junio 1894 ĉe la Pariza Sorbono. La ideo apogiĝas je 3-kolona devizo: Moviĝu-Lernu-Spertu. Ĝi celas antaŭenigi partoprenon en sporto tra la tuta mondo, serve al sano kaj al olimpikaj idealoj de persistemo, reciproka respekto kaj honesta sporta konkurado (laŭ konata principo de „Fair play”).

.

Malmultaj scias, ke insuloj de Karaiba Maro havas sian “umbrelan” organizaĵon (maldekstra ilustraĵo), kiu nomiĝas Karaiba Asocio de Naciaj Olimpikaj Komitatoj. Dekstre videblas grafika simbolo de Pakistana Olimpika Asocio, kies sekretario M.K. Mahmood aplaŭdis la ideon organizi tiun grandegan interretan ekzercadon, kiu arigos tutmonde la “grandan olimpikan familion”. Multfoja ĉampiono en luktado, M. Inam gvidis ciferecajn kursojn por dividi praktike la valorojn de olimpismo.

Ekde jaro 1987, al Olimpika Tago oni enkondukis la plej ofte uzatan sporton – kuradon. La kuroj okazas je tri distancoj de 5 kaj 10 kilometroj. Krome ĉiu povas paropreni en amuzaj, pli mallongaj kuroj. Nuntempe pli ol 150 Naciaj Olimpikaj Komitatoj (NOK-oj) organizas tiutage sportajn eventojn je diversaj niveloj: por infanoj, junularo kaj homoj diversaĝaj. Plurloke tiujn eventojn akompanas ankaŭ artaj ekspozicioj, koncertoj k.t.p. Tiumaniere oni celas fizike aktivigi eble plej multan parton de la socio.

_________

* Junaj Olimpikoj – J.O. (ang: Youth Olympic Games -YOG / fr: Jeux olympiques de la jeunesse -JOJ) estas organizataj ĉiun kvaran jaron por gejunuloj, en la jaraĝo de 14 ĝis 18. La evento okazas ĉiun kvaran jaron, aparte someraj JO – (en Singapuro 2010, Ĉinio 2014 kaj Argentino 2018) de la vintraj (en Aŭstrio 2012, Norvegio 2016 kaj Svislando 2020). Dum la someraj JO oni konkurencas en 26 sportaj disciplinoj kaj dum la vintraj – 8 disciplinoj.

_________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: